Petr Bezruč: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poetoj
Neniu resumo de redakto
Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Mortintoj en 1958|BEZRUČ, Petr]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1958|BEZRUČ, Petr]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1867|BEZRUČ, Petr]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1867|BEZRUČ, Petr]]
[[Kategorio:Ĉeĥlingva literaturo|B]]
[[Kategorio:Ĉeĥlingvaj verkistoj|B]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj poetoj|B]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj poetoj|B]]

Kiel registrite je 14:36, 30 apr. 2006

Dosiero:BEZRUC.JPG
Petr Bezruč

Petr BEZRUČ (legu Petr Bezruĉ), propranome Vladimír VAŠEK (legu VladimIr Vaŝek) (la 15-an de septembro 1867 en Opava - la 17-an de februaro 1958 en Olomouc) estas aŭtoro de unu el la plej grandaj poeziaj verkoj en la ĉeĥa literaturo, Sileziaj kantoj.

La poeto naskiĝis kiel filo de filologo Antonín Vašek, studis Slavan Gimnazion en Brno, poste filologion en Prago. La studadon li ne finis, revenis al Brno kaj fariĝis poŝtisto.

Siajn poemojn pri silezia popolo li sendadis (1899-1900) al la Praga gazeto Čas (Tempo) sub pseŭdonomo Petr Bezruč. La poemoj vekis sensacion pro sia arta valoro kaj pro mistera aŭtoro, kiu sekretigis sian identecon. Nur post jaroj oni malkaŝis, ke temas pri Vladimír Vašek (tamen ĝis nun aperas duboj, ĉu Vašek ne estis trompulo, kiu alproprigis al si verkojn de alia aŭtoro).

La unuopaj poemoj estis poste kunigitaj en libron kun titolo Sileziaj kantoj. En ili estas priskribitaj socialaj kaj naciaj opresoj kontraŭ la malriĉa silezia popolo.

Plej populara poemo fariĝis Maryčka Magdon pri junulino, kies gepatroj tragedie mortis, ŝi devis zorgi pri siaj malgrandaj gefratoj kaj estis arestita, ĉar ŝi alportis hejmen iom da ligno el grafa arbaro. Kondukata preter la rivero Ostravice ŝi saltis en la akvon, sed frakasiĝis sur la rokaro. La entuziasma aplaŭdo pri la poemo la aŭtoron indignigis:

Oni recitis la versojn en Prag',
homoj aplaŭde fervoris.
Kial? Ke vivis Maryčka, ke nin
oni en Frydek strangolis?


En Esperanto aperis:

Sileziaj poemoj, Michálkovice 1927 (12 poemoj de Bezruč en traduko de Vladimír Adamík).

Sileziaj kantoj, Prago 1970 (la tuta libro en tradukoj de R. Hromada, T. Pumpr kaj J. Kořínek).