Konjunktivito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kategorio
eNeniu resumo de redakto
Linio 136: Linio 136:
<br clear=all>
<br clear=all>


{{commonscat|Conjunctivitis}}
{{Medicinaj temoj}}
{{Medicinaj temoj}}



Kiel registrite je 13:18, 20 dec. 2013

Konjunktivito estas medicina fakesprimo por inflamo de la konjunktivo (Tunica conjunctiva) de la okuloj. Ĝin povas estigi diversaj kaŭzoj.


Ĝeneralaj simptomoj

  • Hiperemio = plifortiĝanta sangotrafluo kaj tiel ruĝiĝo de la konjunktivo (sanga kongesto)
  • edema kaj konjunktiva ŝveliĝo
  • Pseŭdoptoso = mallarĝiĝo de palpebra fendo
  • Sekreciado = elfluaĵoj
  • Epiforo = plifortiĝanta larmado
  • membrana kaj pseŭdomembrana Beläge
  • blazetoj
  • mukozaj ŝanĝiĝoj
  • fotofobio = lumsentemo
  • blefarospasmo = kungluiĝo de la palpebroj
  • juk-, brulsento
  • parte fortaj doloroj


Diversaj formoj de la konjunktivito

Konjunktivitoj kun mekanikaj kaŭzoj

Conjunktivitis simplex acuta (simpla akuta konjunktivito)

kaŭzoj
Mekanikaj stimuloj kiel ekz. fizikaj influoj, fumado, polvo kaj seka aero validas kiel ekaj faktoroj.
Simptomoj
Ruĝiĝo, juk- kaj brulsentemo, mallarĝiĝo de palpebra fendo kaj akvo-mukoza elfluo.
Terapio
Indulgo de la okuloj kaj uzo de okulgutoj, balzamoj ĉe gravaj okazoj.

Conjunktivitis nodosa

Kaŭzoj
Venena kaj mekanika infektado kun raŭpaj haroj.
Simptomoj
ĝeneralaj simptomoj (legu supre) en la unua fazo, en la dua fazo estiĝo de granuloj en formo de etaj knotoj en la konjunktivo.
Terapio
kirurgia forigo de la raŭpaj haroj kaj granuloj.


Keratoconjunktivitis sicca (seka formo de konjunktivo)

kaŭzoj
mankanta defenda larmofilmo
Subformoj
  • Keratitis superficialis punktata (surfaca, punktoforma divido)
  • Keratitis filiformis (Oni povas rekoni fajnajn epitelajn fadenojn ĉe palpebroj).
Terapio
Okulgutoj aŭ -ĵeleoj.

gigantopapilara konjunktivito

Kaŭzoj
Estiĝas post longa poratdo de kontaktlensoj aŭ vitrookuloj.
Simptomoj
gigantopapilara
Terapio
malportado de kontaktlensoj aŭ sintezaj okuloj.


Alergio-dependaj konjunktivito

Conjunktivitis allergica

Kaŭzoj
alergio je polvo, medikamento ktp.
Simptomoj
ĝeneralaj
Terapio
evito de la alergiaĵoj, apliko de okulgutoj

Conjunktivitis phlyctaenulosa et scrofulosa

Simptomoj
Apero de nodetoj.
Terapio
Kortikosteriodaj okulgutoj kaj pritraktado de la bazmalsano (ekz.tuberkulozo).

Conjunktivitis vernalis (ankaŭ frujara kataro)

Simptomoj
La konjunktivo montras pvimitan bildon.
kaŭzoj

Alergio

Terapio
Per okulgutoj.

Bakteriaj konjunktivitoj

Konjunktivito pro Stafilo-, strepto- kaj pneŭmokoko

Simptomoj
Sekreciado de pusoj, mukomemraĵoj.
Terapio
Antibiotikoj.

Gonokoka konjunktivito

Simptomoj
Kungluanta okulo kun tre infektaj pusoj.
Terapio

Per antibiotikoj.

Conjunktivitis diphterica

esiganto estas la bakterio „Diplokokkus diphteriae”.
Simptomoj
Pulsitaj okuloj, parte formortinta palpebra interno, ŝveliĝantaj limfaj nodetoj, febro.
Terapio
”Diphterieantitoxin” kaj loka larĝefikaj antibiotikoj.

Traĥomo (Conjunktivitis granulosa)

Paratraĥomo

Keratoconjunktivitis epidemica

Virusa konjunktivito

Kelkaj virusaj malsanoj havas konjunktiv-malsanigan efikon. Vidu ekzemple artikolon Malsano de Newcastle.