Sulz AG: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
|priskribo de mapo=Mapo de Sulz}} |
|priskribo de mapo=Mapo de Sulz}} |
||
''' Sulz''' estas iama komunumo en la [[Distrikto Laufenburg]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro [[2010]] la antaŭa komunumo Sulz fariĝis parto de la distriktĉefurbo Laufenburg. |
''' Sulz''' estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro parto de la komunumo [[Laufenburg AG|Laufenburg]] en la [[Distrikto Laufenburg]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro [[2010]] la antaŭa komunumo Sulz fariĝis parto de la distriktĉefurbo Laufenburg. |
||
==Geografio== |
==Geografio== |
Kiel registrite je 19:12, 8 jan. 2014
Sulz | |
---|---|
Blazono de Sulz | |
Preĝejo de Sulz | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Argovio |
Komunumo(j) | Laufenburg |
Koordinatoj | 47° 32′ 10″ N 8° 5′ 50″ O / 47.53611 °N, 8.09722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 10″ N 8° 5′ 50″ O / 47.53611 °N, 8.09722 °O (mapo) |
Areo | 12,21 km² |
Alteco | 381 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5085 |
Mapo de Sulz | |
Sulz estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro parto de la komunumo Laufenburg en la Distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la antaŭa komunumo Sulz fariĝis parto de la distriktĉefurbo Laufenburg.
Geografio
Sulz situas ĉe la norda deklivo de la monto Schienberg, kies kresto kun alteco de 692 m s.m. estas la plej alta punkto de la iama komunumo, kaj la suda bordo de la rivero Rejno, kie troviĝas kun 300 m s.m. la plej malalta punkto de la komunumo. La areo de la iama komunumo kun escepto de la bieno Rheinsulz kongruas kun la valo de la rivereto Sulzbach, kiu fontas sur la monto Schienberg kaj alfluas al Rejno. Al la eksa komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Nussbaumen.
Trafiko
La vilaĝo Sulz estas konektita per poŝtaŭtolinio kun la svisa urbeto Laufenburg. La fervojlinio de Laufenburg al Koblenz ek de 1993 por la persontransporto estis fermita kaj funkcias nur ankoraŭ por vartransporto.
Historio
La unua skriba mencio de Sulz datiĝas el la jaro 1260 en dokumento el la jaro 1260, kies protektvoktoj estis la Habsburgoj. La Sulzvalo en mezepoko formis landkomunuman korton de la monaĵejo, el kiu estiĝis al 23-an de septembro 1710 la komunumo Sulz. Post la konkero de la Frick-Valo fare de la francaj revolucitrupoj fine de la 18-a jarcento Sulz formis parton de franca protektejo, kiu en la jaro 1802 kiel Kantono Frick estis integrita al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio. Fine de 2009 la Sulz ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma komunumo kaj fariĝis parto de la urbo Laufenburg.
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun la nomo Sulz
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Sulz
|