Záncara: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20: Linio 20:
<references/>
<references/>


[[Kategorio:Riveroj de Hispanio]]
[[Kategorio:Riveroj en Hispanio]]
[[Kategorio:Manĉo]]
[[Kategorio:Manĉo]]

Kiel registrite je 20:51, 31 jan. 2014

Záncara ĉe Pedro Muñoz

La rivero Záncara estas rivero de la centra parto de Hispanio, unu de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Gvadiano.

Geografio

  • Klasigo: 401.02.03
  • Nasko, ekfluo aŭ komenco: Abia de la Obispalía (mapo: 609), je 1.020 m de altitudo
  • Enfluo: Rivero Cigüela (mapo: 738), je 630 m de altitudo
  • Longo: 168 km
  • Urboj trapasataj: El Provencio.
  • Ĉefaj alfluantoj: Rus, Saona kaj Córcoles.
  • Akvokvanto: malabunda (1,93 m³/s), en multaj eroj grandan parton de la jaro estas tute seka.

Fluo

Dekomence la rivero fluas laŭ direkto N-S el Altos de Cabrejas, okcidente de la Provinco Kvenko, ĝis la ĉirkaŭoj de Las Pedroñeras. El tie abrupte turniĝas okcidenten kaj eniras en ebenaĵo de humidejo de okcidenta Manĉo (nome humidejo 23). Tie kaj ĉe Tablas de Daimiel, ricevas foje maldekstre akvojn de la Kanalo Guadiana, el akvorezervejo de Peñarroya. Poste enfluas en la rivero Cigüela (sed estas fakuloj kiuj mencias inverse ke estas Cigüela la alfluanto de Záncara),[1] maldekstre, tre proksime de la iama humidejo Ojos del Guadiana (Gvadianaj okuloj, nune sekaj).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. ALMAGRO COSTA, Juan, 2006. Las huellas del Guadiana Org. Auton. Parques Nacionales. MMA. ISBN 84-8014-643-5.