Friedrich Justus Riedel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Friedrich Justus RIEDEL''' (naskiĝinta en la [[10-a de julio]] [[1742]] en [[Erfurto|Vieselbach]], mortinta en la [[2-a de marto]] [[1785]] en [[Vieno]]) estis germana filozofo, profesoro kaj verkisto.
[[File:Bundesarchiv Bild 183-29367-0001, Gebesee, Jugendstunde.jpg|thumb|Estetikisto kiu lernigis al gejunuloj evoluigi senton je bona arto, 1955.]] '''Friedrich Justus RIEDEL''' (naskiĝinta en la [[10-a de julio]] [[1742]] en [[Erfurto|Vieselbach]], mortinta en la [[2-a de marto]] [[1785]] en [[Vieno]]) estis germana filozofo, profesoro kaj verkisto.


== Vivo ==
== Vivo ==

Kiel registrite je 05:06, 6 feb. 2014

Estetikisto kiu lernigis al gejunuloj evoluigi senton je bona arto, 1955.

Friedrich Justus RIEDEL (naskiĝinta en la 10-a de julio 1742 en Vieselbach, mortinta en la 2-a de marto 1785 en Vieno) estis germana filozofo, profesoro kaj verkisto.

Vivo

Trejnadaj jaroj kaj agado en Erfurto

La filo de pastoro frekventis la lernejon en Weimar kaj studis jursciencojn kaj filozofion en Weimar, Jena kaj Halle.Tie ĉi li konatiĝis kun la filologo Christian Adolph Klotz kiu subtenis la ege talentitan junulon. Riedel forlasis karieron juristan kaj ekupiĝis pri skribado kaj artsciencoj. La tutan vivon li skribadis ĝis elĉerpigo de ĉiuj fortoj.

Post instruado en Jena li ricevis en 1768 katedron pri estetiko ĉe la Universitato de Erfurto. Nur malvole li foriris el Jena, postlasonte amikaran rondon bonvolegan kaj ne havonte en Erfurto simile altnivelajn laborkondiĉojn. Tamen li akceptis ankaŭ por esti pli proksime de la maljuniĝanta patro. Voko al Coburg venis ĵus post ties firma jeso akcepti la erfurtan postenon.

En Erfurto li eminente kunreformis la altlernejon kaj renkontis Christoph Martin Wieland, Johann Christian Lossius kaj Carl Friedrich Bahrdt. Enviaj katolikaj klerikoj, docentaj en Erfurto, malhelpis la realigon de kelkaj liaj ideoj. Krome li publikigis poeziaĵojn kaj prozaĵojn kaj laboris kiel ĵurnalisto. Neglektante siajn profesiajn devojn li vivis la vivon de porĉiama studento. Multaj kolegoj kaj superuloj krome malŝatis ties amikan kuneston kun studentoj [1]. En la jaro 1771-a li maldungitis sen precizaj kialoj.

En Vieno

Danke al rilato kun Tobias Gebler, kiu laboras por la aŭstria ŝtato, Riedel vokitis Vienon. Li promesis al si plion da sciencaj kaj verkistaj privilegioj kaj karieron en la alta porŝtata servo. Li ekdeĵoris en 1772 ĉe la Arta akademio. Li ricevis la staton de imperiestra konsilisto, estis bone salajrita kaj havis la privilegion je religia praktikado laŭvola. Tamen al li neniam sukcesis hejmeci en Vieno. Jam post mallonga tempo oni strebis malrenkonti lin, pro lia sinteno ene de vienaj salonoj. Lia studenteca memprezentado, la kutimo ĉiam diri la opinion nekaŝite, fumado kaj nerespekto antaŭ virinoj ege malsimpatiigis lin. Krome oni ne ŝatis lian intimecon kun studentoj. Finfine kleriko, kiu lin estis atakinta jam en Erfurto, informis la imperiestrinon Maria Tereza pri la stranga fakto, ke ateisto kun malbonaj manieroj deĵoru por la aŭstria ŝtato. La imperiestrino informis Riedel pri la alternativojn aŭ konvertiĝi al katolikismo aŭ maldungiĝi. Riedel preferis esti maldungita.

Riedel de unu tago al la alia malriĉuliĝis kaj ne plu havis la perspektivon pri plenumo de siaj profesiaj deziroj. Christoph Willibald Gluck kaj - post la morto de Maria Tereza - eĉ la ŝtata kanceliero Wenzel Anton Kaunitz subtenadis lin finance kaj peradis eblecojn je modere salajritaj laboroj. Somere Gluck ofertis al li loĝi en lia ĝardena dometo. Kiam Riedel finfine ekricevis moderan pensionon li jam malsanis korpe kaj psike. Jam antaŭe konstateblaj hipokondriaj sentoj grandiĝis kaj oni sendis lin al malsanulejo. Riedel mortis kiel 43 jaraĝulo tute konfuzita en la psikiatria hospitalo St. Marx en Vieno.


Filozofio

Riedel distingas inter tri animaj fortoj: deziro, pensado, plaĉo. Al la homoj proprus tri celoj: la vero, la bono kaj la belo. Bela estus tio, kio sense plaĉus sen intenco interesiĝi pri ĝi kaj kio plaĉas ankaŭ al la homo kiu ne posedas ĝin momente.

Verkoj

  • Der Trappenschüzze. Ein komisches Heldengedicht in drey Gesängen. Beyer und Grunert 1765.
  • Dissertatio de philosophia popularis. Jena 1766.
  • Metaphysicae Darjesjanae tenua per tabulas exposita. Jena 1766.
  • Theorie der schönen Künste und Wissenschaften. Ein Auszug aus den Werken verschiedener Schriftsteller. Jena 1767.
  • Die Bibliothek der elenden Skribenten. Frankfurt/Leipzig 1768. Zusammen mit C.H.Wilcke. Google-Buch.
  • Philosophische Bibliothek. Halle 1769. Google-Buch.
  • H. P. Riepels Verdienste um die Klotzische gelehrte Welt. 1769.
  • Orestrio von den drey Künsten der Zeichnung. Von Gehlen 1774.
  • Ueber die musik des ritters Christoph von Gluck verschiedene schriften. Trattnern 1775. Mitautoren: François Arnaud, Moline (Pierre Louis, M.) Google-Buch.
  • Der Ernsthafte oder Denk- und Merkwürdigkeit für große Leute. Wien 1783.

Aperis postmorte:

  • Sämtliche Schriften in 5 Bänden. Wien (Kurzbeck) 1787. Google-Buch.
  • Die Aufklärung nach der Mode, oder Eine komisch tragische Geschichte, wie sie die Welt aufstellet zur Beherzigung meiner Brüder. J. S. F. Riedel 1790.

Subnotoj

  1. "Die jungen Leŭte lieben miĉ, weil ich sie liebe, und ihnen ohne Pedanterie, quasi aliud agendo, und gleichsam scherzend oder freundschaftlich plaudernd einige Kenntnisse beibringe. Friedrich Wilhelm Ebeling: Geschichte der komischen Literatur in Deutschland seit der Mitte des 18. Jahrhunderts. Band 1, S. 398.

Literaturo

  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Leipzig 1811. Band 11, S. 304 ff. (surrete)
  • Friedrich Wilhelm Ebeling: Geschichte der komischen literatur in Deutschland seit der mitte des 18. Jahrhunderts. Eduard Hahnel, Leipzig 1869, Band 1, S. 397–423 (surrete)

Eksteraj ligiloj