Stacidomo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[File:Erfurt Hauptbahnhof 01.jpg|thumb|La ĉefa enirejo de la stacidomo.]] [[File:Bundesarchiv Bild 183-E01423, Erfurt, Hauptbahnhof, Vorplatz.jpg|thumb|La placo antaŭ la stacidomo en la 1955-a jaro, ankoraŭ kun tramvojaj trakoj.]]
[[File:Erfurt Hauptbahnhof 01.jpg|thumb|La ĉefa enirejo de la stacidomo.]] [[File:Bundesarchiv Bild 183-E01423, Erfurt, Hauptbahnhof, Vorplatz.jpg|thumb|La placo antaŭ la stacidomo en la 1955-a jaro, ankoraŭ kun tramvojaj trakoj.]]


La '''Ĉefa stacidomo de Erfurto''' (germane: ''Erfurt Hauptbahnhof'') estas modernega stacidomo en la centro de [[Turingio]] kaj troviĝas en tre bona situo proksima al la urbocentro de [[Erfurto]].
La '''Ĉefa stacidomo de Erfurto''' (germane: ''Erfurt Hauptbahnhof'') estas modernega stacidomo en la centro de [[Turingio]] kaj troviĝas en tre komforta situo proksima al la urbocentro de [[Erfurto]].


== Historio de la malnova stacidomo ==
== Historio de la malnova stacidomo ==
Linio 8: Linio 8:
Por la malnova kultura kaj komerca centro ekis tute nova ĉapitro de historio en 1847 per la konekso al la fervojo. De ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj en [[Prusio|prusa]] fortikaĵurbo fariĝis en ses jardekoj industria grandurbo de 100.000 enloĝantoj (1906). Ĝi iĝis rimarkinda trafiknodo de la tiam plej grava transportilo kaj sidejo de la Prusa fervoja direkcio por Turingujo. La setlo de multaj fabrikoj necesigis konstruon de multaj koneksaj trakoj kaj la lokomotiva fabriko ''Hagans'' kiel ankaŭ granda riparejo fervoja kreis multajn laborlokojn.
Por la malnova kultura kaj komerca centro ekis tute nova ĉapitro de historio en 1847 per la konekso al la fervojo. De ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj en [[Prusio|prusa]] fortikaĵurbo fariĝis en ses jardekoj industria grandurbo de 100.000 enloĝantoj (1906). Ĝi iĝis rimarkinda trafiknodo de la tiam plej grava transportilo kaj sidejo de la Prusa fervoja direkcio por Turingujo. La setlo de multaj fabrikoj necesigis konstruon de multaj koneksaj trakoj kaj la lokomotiva fabriko ''Hagans'' kiel ankaŭ granda riparejo fervoja kreis multajn laborlokojn.


La 22-an de marto 1847 efektiviĝis la unua testveturo de [[Vajmaro]] al Erfurto. Finstacio tamen ne estis la hodiaŭa fervoja stacio, kiu nur ne tute 50 jarojn poste havis tiun destinon. Stacidomo komence estis ankoraŭ la konstruaĵo kun la horloĝturo ĉe la okcidenta fino de la nuna Willy-Brandt-placo. Pli frue la vagonaroj devis ankoraŭ transiri la gigantajn fortikaĵojn kun akvofosoj.
La 22-an de marto 1847 efektiviĝis la unua testveturo de [[Vajmaro]] al Erfurto. Finstacio tamen ne estis la hodiaŭa fervoja stacio, kiu nur ne tute 50 jarojn poste havis tiun destinon. Stacidomo estis ankoraŭ la konstruaĵo kun la horloĝturo ĉe la okcidenta fino de la nuna Willy-Brandt-placo. Pli frue la vagonaroj devis ankoraŭ transiri la gigantajn fortikaĵojn kun akvofosoj.


[[File:Hauptbahnhof Erfurt - Erstes Empfangsgebäude (1847–1890).jpg|thumb|La malnova stacidomo (1847–1890), poste fervoja direkcio.]]
[[File:Hauptbahnhof Erfurt - Erstes Empfangsgebäude (1847–1890).jpg|thumb|La malnova stacidomo (1847–1890), poste fervoja direkcio.]]
Linio 14: Linio 14:
Konstruo de moderna stacidomo ebliĝis nur post la fondo de la [[Germana Imperiestra Regno]] en 1871 kaj la forigo de la remparoj. Ili en malmultaj jaroj malaperis kaj la urbo etendiĝis ĝis longe for de la iamaj muroj. Tian etendiĝon bezonis ankaŭ la komplekso halteja pro enorma plimultigo de la cirkulado trajna. De 1889 ĝis 1893 konstruitis sudeoste de la malnova stacidomo nova modernega konstruaĵo, laŭ planoj de Eduard Keil kaj Otto Erlausen.
Konstruo de moderna stacidomo ebliĝis nur post la fondo de la [[Germana Imperiestra Regno]] en 1871 kaj la forigo de la remparoj. Ili en malmultaj jaroj malaperis kaj la urbo etendiĝis ĝis longe for de la iamaj muroj. Tian etendiĝon bezonis ankaŭ la komplekso halteja pro enorma plimultigo de la cirkulado trajna. De 1889 ĝis 1893 konstruitis sudeoste de la malnova stacidomo nova modernega konstruaĵo, laŭ planoj de Eduard Keil kaj Otto Erlausen.


Aparte furoris t.n. insula konstruaĵo meze de la eksa remparo. Ebena akcepteja konstruaĵo malfermis la stacidomon en la direkton de la urbocentro. La placon antaŭan oni faris digna enirejo al la tuta komplekso per la inaŭguro de la hotelo ''Erfurter Hof'' en 1905 kaj la alkonstruo de ''Haus Kossenhasche'' en 1916.
Aparte furoris t.n. insula konstruaĵo meze de la eksa remparo. Ebena akcepteja konstruaĵo malfermis la stacidomon en la direkto de la urbocentro. La placon antaŭan oni faris digna enirejo al la tuta komplekso per la inaŭguro de la hotelo ''Erfurter Hof'' en 1905 kaj la alkonstruo de ''Haus Kossenhaschen'' en 1916.


== La stacidomo kaj la politiko ==
== La stacidomo kaj la politiko ==
Plurfoje dum la 20-a jc. la fervoja stacio iĝis loko de granda historio. Sendube plej konata estis la ĝojego de la erfurtanoj pri la ĉeesto de la [[FRG|okcidentgermana]] kanceliero [[Willy Brandt]] la 19-an de marto 1970. Amasoj da homoj venigis la ĉefministron de FRG al la fenestro de la hotelĉambro (hotelo [[Erfurter Hof]]) per la voko ''Willy Brandt ans Fenster!'' La frazo de la deklama koruso vidiĝis hodiaŭ skribita per grandaj literoj sur la tegmento de la eksa hotelo kaj bonvenigas ĉiun alvenanton. Tiun momenton la politikisto taksis kiel la plej emocian de la tuta vivo.
Plurfoje dum la 20-a jc. la fervoja stacio iĝis loko de granda historio. Sendube plej konata estis la ĝojego de la erfurtanoj pri la ĉeesto de la [[FRG|okcidentgermana]] kanceliero [[Willy Brandt]] la 19-an de marto 1970. Amasoj da homoj venigis la ĉefministron de FRG al la fenestro de lia hotelĉambro (hotelo [[Erfurter Hof]]) per la voko ''Willy Brandt ans Fenster!'' La frazo de la deklama koruso vidiĝis hodiaŭ skribita per grandaj literoj sur la tegmento de la eksa hotelo kaj bonvenigas ĉiun alvenanton. Tiun momenton la politikisto taksis poste kiel la plej emocian de la tuta vivo.


Pro la kombino de atrakcia trafiknodo kaj la renomita domo ''Interhotel'' la stacidoma placo estis ĝis la disfalo de [[GDR]] monduma centro de la distrikta ĉefurbo. Artistoj el la tuta mondo, t.n. veturistoj por la paco, okcidentaj politikistoj aŭ la partoprentantoj de ŝtate organizitaj ĉasadoj: multaj el ili ricevis la unuan impreson pri Erfurto ĉi tie. Inverse la teritorio estis spegulo de la granda mondo por la erfurtanoj.
Pro la kombino de atrakcia trafiknodo kaj la renomita domo ''Interhotel'' la stacidoma placo estis ĝis la disfalo de [[GDR]] monduma centro de la distrikta ĉefurbo. Artistoj el la tuta mondo, t.n. veturistoj por la paco, okcidentaj politikistoj aŭ la partoprentantoj de ŝtate organizitaj ĉasadoj: multaj el ili ricevis la unuan impreson pri Erfurto ĉi tie. Inverse la teritorio estis spegulo de la granda mondo por la erfurtanoj.
Linio 24: Linio 24:
La lastpasinta drasta ŝanĝo en la historio de la centra stacidomo estis la decido post la germana reunuiĝo en 1990 igi Erfurton trafiknodo por grandrapidaj trajnoj. Linio de [[Berlino]] al [[Munĥeno]] tra [[Erfurto]] estas parto de eŭropa rapidtrajna liniaro. Malgraŭ malfruiĝo de la inaŭguro (birita estas la jaro 2017), la nova linio estos de ne trotaksebla graveco por Erfurto en la mezo de Germanio kaj Eŭropo.
La lastpasinta drasta ŝanĝo en la historio de la centra stacidomo estis la decido post la germana reunuiĝo en 1990 igi Erfurton trafiknodo por grandrapidaj trajnoj. Linio de [[Berlino]] al [[Munĥeno]] tra [[Erfurto]] estas parto de eŭropa rapidtrajna liniaro. Malgraŭ malfruiĝo de la inaŭguro (birita estas la jaro 2017), la nova linio estos de ne trotaksebla graveco por Erfurto en la mezo de Germanio kaj Eŭropo.


De 2001 ĝis 2008 oni konstruis vitran halon longan je 154 kaj larĝa je 90 metroj por la sumo de 260 milionoj da eŭroj, kun samtempa malkonstruo de la historia insula ejo (la lasta de sia speco ekzistanta ankoraŭ en tuta Germanujo). Sube troviĝas butikcentro; la granda hotelo vide al vide alikonstruitis, gastiganta hodiaŭ i.a. la porfremdultrafikan agentejon ''Thüringen-Tourismus''. Kun la nove aranĝita placo antaŭ la stacidomo, la subtera garaĝo, la centra haltejo por tramoj kaj busoj kaj bicikladservocentro oni atingis kontentigan kunligadon de individua kaj publika transporto. Krome ekzistas planoj pri konstruo de kvartaleto kun modernegaj ejoj kaj oficejoj post malkonstruo de apudaj neglektitaj kaj de longe ne plu uzataj domoj. Sed pri tio oni ankoraŭ estas interparolanta.
De 2001 ĝis 2008 oni konstruis vitran halon longan je 154 m kaj larĝa je 90 metroj, por la sumo de 260 milionoj da eŭroj, kun samtempa malkonstruo de la historia insula ejo (la lasta de sia speco ekzistanta ankoraŭ en tuta Germanujo). Sube troviĝas butikcentro; la granda hotelo vide al vide alikonstruitis, gastiganta hodiaŭ i.a. la porfremdultrafikan agentejon ''Thüringen-Tourismus''. Kun la nove aranĝita placo antaŭ la stacidomo, la subtera garaĝo, la centra haltejo por tramoj kaj busoj kaj bicikladservocentro oni atingis kontentigan kunligadon de individua kaj publika transporto. Krome ekzistas planoj pri konstruo de kvartaleto kun modernegaj ejoj kaj oficejoj post malkonstruo de apudaj neglektitaj kaj de longe ne plu uzataj domoj. Sed pri tio oni ankoraŭ estas interparolanta.


== Aliaj stacidomoj en Erfurto ==
== Aliaj stacidomoj en Erfurto ==

Kiel registrite je 14:29, 13 feb. 2014

La ĉefa enirejo de la stacidomo.
La placo antaŭ la stacidomo en la 1955-a jaro, ankoraŭ kun tramvojaj trakoj.

La Ĉefa stacidomo de Erfurto (germane: Erfurt Hauptbahnhof) estas modernega stacidomo en la centro de Turingio kaj troviĝas en tre komforta situo proksima al la urbocentro de Erfurto.

Historio de la malnova stacidomo

Simbolo de industriiĝo estas la fervojo komence de la mezo de la 19-a jc. Ĝi troviĝas ankaŭ je la komenco de la evoluo de Erfurto al moderna metropolo.

Por la malnova kultura kaj komerca centro ekis tute nova ĉapitro de historio en 1847 per la konekso al la fervojo. De ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj en prusa fortikaĵurbo fariĝis en ses jardekoj industria grandurbo de 100.000 enloĝantoj (1906). Ĝi iĝis rimarkinda trafiknodo de la tiam plej grava transportilo kaj sidejo de la Prusa fervoja direkcio por Turingujo. La setlo de multaj fabrikoj necesigis konstruon de multaj koneksaj trakoj kaj la lokomotiva fabriko Hagans kiel ankaŭ granda riparejo fervoja kreis multajn laborlokojn.

La 22-an de marto 1847 efektiviĝis la unua testveturo de Vajmaro al Erfurto. Finstacio tamen ne estis la hodiaŭa fervoja stacio, kiu nur ne tute 50 jarojn poste havis tiun destinon. Stacidomo estis ankoraŭ la konstruaĵo kun la horloĝturo ĉe la okcidenta fino de la nuna Willy-Brandt-placo. Pli frue la vagonaroj devis ankoraŭ transiri la gigantajn fortikaĵojn kun akvofosoj.

La malnova stacidomo (1847–1890), poste fervoja direkcio.

Modernigo la finon de la 19-a jarcento

Konstruo de moderna stacidomo ebliĝis nur post la fondo de la Germana Imperiestra Regno en 1871 kaj la forigo de la remparoj. Ili en malmultaj jaroj malaperis kaj la urbo etendiĝis ĝis longe for de la iamaj muroj. Tian etendiĝon bezonis ankaŭ la komplekso halteja pro enorma plimultigo de la cirkulado trajna. De 1889 ĝis 1893 konstruitis sudeoste de la malnova stacidomo nova modernega konstruaĵo, laŭ planoj de Eduard Keil kaj Otto Erlausen.

Aparte furoris t.n. insula konstruaĵo meze de la eksa remparo. Ebena akcepteja konstruaĵo malfermis la stacidomon en la direkto de la urbocentro. La placon antaŭan oni faris digna enirejo al la tuta komplekso per la inaŭguro de la hotelo Erfurter Hof en 1905 kaj la alkonstruo de Haus Kossenhaschen en 1916.

La stacidomo kaj la politiko

Plurfoje dum la 20-a jc. la fervoja stacio iĝis loko de granda historio. Sendube plej konata estis la ĝojego de la erfurtanoj pri la ĉeesto de la okcidentgermana kanceliero Willy Brandt la 19-an de marto 1970. Amasoj da homoj venigis la ĉefministron de FRG al la fenestro de lia hotelĉambro (hotelo Erfurter Hof) per la voko Willy Brandt ans Fenster! La frazo de la deklama koruso vidiĝis hodiaŭ skribita per grandaj literoj sur la tegmento de la eksa hotelo kaj bonvenigas ĉiun alvenanton. Tiun momenton la politikisto taksis poste kiel la plej emocian de la tuta vivo.

Pro la kombino de atrakcia trafiknodo kaj la renomita domo Interhotel la stacidoma placo estis ĝis la disfalo de GDR monduma centro de la distrikta ĉefurbo. Artistoj el la tuta mondo, t.n. veturistoj por la paco, okcidentaj politikistoj aŭ la partoprentantoj de ŝtate organizitaj ĉasadoj: multaj el ili ricevis la unuan impreson pri Erfurto ĉi tie. Inverse la teritorio estis spegulo de la granda mondo por la erfurtanoj.

Novaj evoluoj post 1990

La lastpasinta drasta ŝanĝo en la historio de la centra stacidomo estis la decido post la germana reunuiĝo en 1990 igi Erfurton trafiknodo por grandrapidaj trajnoj. Linio de Berlino al Munĥeno tra Erfurto estas parto de eŭropa rapidtrajna liniaro. Malgraŭ malfruiĝo de la inaŭguro (birita estas la jaro 2017), la nova linio estos de ne trotaksebla graveco por Erfurto en la mezo de Germanio kaj Eŭropo.

De 2001 ĝis 2008 oni konstruis vitran halon longan je 154 m kaj larĝa je 90 metroj, por la sumo de 260 milionoj da eŭroj, kun samtempa malkonstruo de la historia insula ejo (la lasta de sia speco ekzistanta ankoraŭ en tuta Germanujo). Sube troviĝas butikcentro; la granda hotelo vide al vide alikonstruitis, gastiganta hodiaŭ i.a. la porfremdultrafikan agentejon Thüringen-Tourismus. Kun la nove aranĝita placo antaŭ la stacidomo, la subtera garaĝo, la centra haltejo por tramoj kaj busoj kaj bicikladservocentro oni atingis kontentigan kunligadon de individua kaj publika transporto. Krome ekzistas planoj pri konstruo de kvartaleto kun modernegaj ejoj kaj oficejoj post malkonstruo de apudaj neglektitaj kaj de longe ne plu uzataj domoj. Sed pri tio oni ankoraŭ estas interparolanta.

Aliaj stacidomoj en Erfurto

La sekvantaj stacidomoj/haltejoj en Erfurto ĝis nun funkcias:

  • Erfurt Hauptbahnhof
  • Erfurt Ost
  • Erfurt Nord
  • Gispersleben
  • Kühnhausen
  • Bischleben
  • Vieselbach

Literaturo

  • Beate Hövelmans: Freie Bahn. Abriss und Neubau des Erfurter Hauptbahnhofes, eldonejo Sutton, Erfurt 2009.
  • Günter Fromm: Aus der Geschichte der Thüringischen Eisenbahn und des Bahnhofs Erfurt. Memeldonejo, Bad Langensalza, 1993.
  • Detlef Hommel, Georg Thielmann: Verkehrsknoten Erfurt. EK-Verlag, Freiburg 2000, ISBN 978-3-88255-273-7.
  • Arbeitskreis Öffentlichkeitsarbeit ICE-Bahnhof Erfurt und Umfeld (eld.): Erfurt verbindet, serio en pluraj volumoj

Eksteraj ligiloj