Viktor Janukoviĉ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:
{{Indico pri la Libereco en la gazetaro en Ukrainio}}
{{Indico pri la Libereco en la gazetaro en Ukrainio}}


[[Doisiero:RWB-PressFreedomIndex2013-WorldMap.svg|400px|thumb|right|
[[Dosiero:RWB-PressFreedomIndex2013-WorldMap.svg|400px|thumb|right|
<center>
<center>
'''2013 Indico pri Libereco en la gazetaro'''<ref name=RWBPFIndex>[http://en.rsf.org/press-freedom-index-2013,1054.html "Press Freedom Index 2013"], [[Reporters Without Borders]], 30 January 2013</ref>
'''2013 Indico pri Libereco en la gazetaro'''<ref name=RWBPFIndex>[http://en.rsf.org/press-freedom-index-2013,1054.html "Press Freedom Index 2013"], [[Reporters Without Borders]], 30 January 2013</ref>

Kiel registrite je 20:09, 22 feb. 2014

Viktor Janukoviĉ

Viktor Fjodoroviĉ Janukoviĉ (ukraine Віктор Федорович Янукович; ruse Виктор Фёдорович Янукович, naskiĝis la 9-an de julio 1950) - ĉefministro de Ukrainio de 21-a de novembro 2002 ĝis 5-a de januaro 2005. Li estas ĉefministro ekde 4-a de aŭgusto 2006. La 7-an de februaro 2010 li en dua parto de baloto por la posteno de ŝtata prezidanto per 48,9 procentaĵoj da voĉoj venkis super la konkurantino Julija Timoŝenko[1]. La 21an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de la diktaturo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20an de februaro 2014 la pafadon kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdan / Eŭroplaco en Kievo, rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 da homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj. La saman tagon danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio Janukoviĉ subskribis la interkonsenton pri la reveno al la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam en decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al RuslandoBelorusio. La 22an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido.

Amasprotestoj en Kievo kontraŭ diktatoro Viktor Janukoviĉ
La Sindikatejo en fajrego, dum protestoj de opoziciistoj en Eŭromajdan / Eŭroplaco en Kievo kontraŭ la diktaturo de Viktor Janukoviĉ
Amasprotestoj kontraŭ la diktatoro Viktor Janukoviĉ ĉe Eŭromajdan / Eŭroplaco en Kievo, bruligitaj milic-aŭtoj de la Internaj Taĉmentoj de Berkut-milico, la 22an de januaro 2014
Manifestacio de ukrainoj en Parizo kontraŭ diktatoro Viktor Janukoviĉ pro liaj reprezalioj en Ukrainio, la protesto okazis en centro de Parizo en la jaro 2011
Kontraŭprezidentaj tekstoj en Luhansko / Lugansk (Bandukoviĉ - tiel nomis lin la ukrainoj kaj nun ankaŭ nomas lin Eŭromajdan / Eŭroplaco, t.e. aludo, ke li estas ĉefo de la bando, foto farita en novembro 2011

Ŝablono:Indico pri la Libereco en la gazetaro en Ukrainio

2013 Indico pri Libereco en la gazetaro[2]
Ŝablono:Legend Ŝablono:Legend Ŝablono:Legend Ŝablono:Legend Ŝablono:Legend Ŝablono:Legend

Ukrainio kun la "rimarkitaj problemoj" estas sur la 89a loko de la ranglisto en 2009, inter 126 landoj


Biografio

Viktor Janukoviĉ naskiĝis la 9-an de julio 1950 en labora urbeto Ĵukovka (Жуковка) apud urbo Jenakijeve en Donecka provinco, Ukrainio.

Gepatroj: patro - Fjodor Vladimiroviĉ Janokoviĉ (Фёдор Владимирович Янукович) laboris kiel maŝinisto de lokomotivo, kunlaboris kun naciistoj dum la Dua mondmilito; patrino - Olga Semjonovna Leonova (Ольга Семёновна Леонова), laboris kiel flegistino. Li havis duonfratinojn, pri kiuj li preferas ne memori. Familio: edzino - Ludmila Aleksandrovna (Людмила Александровна), filoj - Aleksandr kaj Viktor.

En 1973 li finis «Jenakijevan Minejan Teknikan Lernejon» (Енакиевский горный техникум), kvankam en 1967 li estis forpelita de la nomita Teknika lernejo pro la krimagado, decido de la loka prokurejo. 1970 - la dua krima juĝproceso, pro rabado. Entute Janukoviĉ pasigis pli ol 3 jarojn en malliberejo. Pro sia krima biografio li neniam servis en la Soveta Armeo.

En 1980 finis «Doneckan Politeknikan Instituton» (Донецкий политехнический Институт) kun specialigo «Aŭtomobila ekspluatado», je 2001 finis «Ukrainian Akademion de Eksterlanda Vendado» (Украинская Академия внешней торговли) kun specialigo «Interŝtata juĝo». En sia biografio li menciis membrecon en la (neekzistanta) Kalifornia Internacia Akademio de Scienco, Edukado, Industrio, kaj Arto. Sciencaj: li estas doktoro de ekonomika scienco, proffesoro (kun duobla "f").

Komencis labori je 1969 kiel laboristo en «Jenakijeva Metalurgia Fabriko». Ekde 26-a jaro estris aŭtotransportan enterprenon de fabrika unio «Orĝonikidzeugolj» (Орджоникидзеуголь). Kaj dum 28 jarojn laboris kiel estro de diversaj enterprenoj: kiel ĉefdirektoro de fabrika unio «Donbastransremont» (Донбасстрансремонт), de fabrika unio «Uglepromtrans» (Углепромтранс), de Donecka regiona teritoria unio de aŭtomobila transporto. Dufoje okipis tiujn postenojn laŭ laborkollektiva elektado - je 1989 kaj 1991. Ŝtataj gratifikoj estas ordenoj «Pro merito» de 2-a kaj 3-a gradoj, honora rango «Merita laboristo de Ukrainia transporto».

En aŭgusto 1996 Viktor Janukoviĉ estis nomumita vicprezidanto de la Donecka regiona Ŝtatadministraro. Septembre li estis nomumita ĉefa vicprezidanto de la Donecka regiona Ŝtatadministraro, kaj de majo 1997 ĝis novembro 2002 li laboris kiel prezidanto de Donecka regiona Ŝtatadministraro.

Je sama periodo li estis deputito de Donecka regiona Konsilistaro. De majo 1999 ĝis majo 2001 li samtempe estis prezidanto de la Donecka regiona Konsilistaro (regiona parlamento).

De la 21-a de novembro 2002 ĝis la 5-a de januaro 2005 Viktor Janukoviĉ estis ĉefministro de Ukrainio. La 19-an de aprilo 2003 li estis nomumita prezidanto de la ukrainia Partio de Regionoj. En 2004 li jam estis kandidato por la prezidenteco de la lando. De la jaro 2010 li estis en la balotoj elektita kiel nova Prezidento de Ukrainio.

La 21an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de la diktaturo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20an de februaro 2014 la pafadon kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdan / Eŭroplaco en Kievo, rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 da homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj. La saman tagon danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio Viktor Janukoviĉ subskribis sub la premo de opoziciistoj de Eŭromajdan la interkonsenton pri la revenigo de la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam en decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al RuslandoBelorusio. La 22an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido.

Persono de Janukoviĉ, liaj oftaj lingvaj konfuzoj, maladekvata sindeteno kaj konduto elvokis aperon de multaj anekdotoj, politikaj poemoj, ekz., kiel "Puĉbuĉ’ “pederason”" de Jurij Vinniĉuk.

Notoj

  1. artikolo "Janukowitsch gewinnt Stichwahl" (germane, "Jankuviĉ gajnas baloton") retejo Euronews, la 9-an de februaro 2010
  2. "Press Freedom Index 2013", Reporters Without Borders, 30 January 2013

Ŝablono:LigoLeginda