Mohamedo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forviŝis vandalismaĵon...
Linio 38: Linio 38:


=== Frua Islamo ===
=== Frua Islamo ===
En la tempo de Mahometo, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ [[klano]]j, laŭ [[sango]]. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkciis kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de
En la tempo de Mahomedo, la Araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ [[klano]]j, laŭ [[sango]]. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkciis kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de
sango, promesis ne interbatali.
sango, promesis ne interbatali.



Kiel registrite je 14:50, 17 mar. 2014

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Ŝablono:Dekduimamismo MohamedoMahometo[1] (en la klasika araba lingvo محمد Muḥammad, plennome Muhammad ibn Abdulláh ibn Abdulmuttalib; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 570; mortinta en 632) estas, laŭ islama doktrino, la fina profeto de Dio, ricevinto de la sankta libro Korano, predikanto de islamo, perfekta Homo (sed certe ne dia) kaj la parakleto promesita de Jesuo Kristo en la Biblio. Li estas ĝenerale konsiderata la fondinto de islamo, kvankam islama doktrino asertas, ke islamo estas eterna, la religio de pli ol unu miliardo da homoj.

La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel JesuoMoseo, sed laŭ Islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Vivo

La fruaj, antaŭprofetaj jaroj (571–609)

Mohamedo naskiĝis en la araba urbo Mekao post la morto de sia patro Abdulao, kiel malriĉiĝinta familiano de la Haŝemidoj el la grava reganta tribo de la Korejŝoj. La naskiĝdato ne estas konata, sed disvastiĝis en Islamo la datigo je la jaro de la elefanto. Tamen gravaj historiaj faktoj kontraŭas tian datumon. La milito de Abraha verŝajne okazis inter 552 kaj 554.[2]

Kiam li estis ses-jaraĝa mortis la patrino de Mohamedo, Amina bint Wahb. Post tio li vivis kun sia avo Abd al-Muttalib, kaj post ties morto ĉe sia onklo Abu Talib, kiu estis pli juna frato de lia patro.

Junaĝe Mohamedo laboris kiel ŝafisto, poste li ŝajne partoprenis du vojaĝojn de komercaj karavanoj norden (al Sirio). Dum unu el tiuj komercaj vojaĝoj norden li ŝajne - laŭ profetlegendo el lia biografio el la frua 8-a jarcento - renkontis la monaĥon Bahira, kiu laŭdire vidis la sigelon de la profeteco inter la ŝultroj de Mohamedo. La rakonto pri la komercaj vojaĝoj, kies datoj ne estas ekzakte difinitaj, servas ŝajne al kadra rakonto al la stranga renkonto kun Bahira, kiu estas menciita kaj en la siria-kristana tradicio de la 9-a jarcento [3] kaj en la islamaj "profetlegendoj" (qiṣaṣ al-anbiyāʾ).

Laŭ islamaj fontoj, Mohamedo respektis la religian tradicion de sia komunumo antaŭ siaj unuaj revelacioj. Ibn al-Kalbi (kiu mortis ĉirkaŭ 819),[4] verkinto de La idollibro pri malnovaj arabaj diaĵoj, citis Mohamedon ĉe priskribo de la idolo al-Uzza jene: "Mi oferis blankan ŝafinon al al-Uzza, kiam mi sekvis la religion de mia popolo." [5] Ankaŭ la profetbiografio enhavas malnovajn raportojn, kiuj supozigas, ke Mohamedo sekvis pra-islamajn kutimojn en la antaŭprofeta periodo. En la Sira, la profetbiografio de Ibn Ishaq estas priskribita renkontiĝo inter Mohamedo kaj la tiam konata Zaid ibn 'Amr. Laŭ tiu raporto Mohamedo ofertis al Zaid la viandon de "niaj oferaĵoj, kiujn ni oferis al niaj idoloj", kies manĝon Zaid tamen rifuzis. "Ekde tiu tago", diris Mohamedo laŭtradicie, "mi nenion oferis al iu ajn dio, ĝis Dio sendis al mi sian mesaĝon." [6]

Ĉirkaŭ 595 lia tiama dungintino, la 15-jare pli maljuna negocistvidvino Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid (555?–619) el la alte taksita familio ʿAbd al-ʿUzzā, proponis al li geedziĝon. Per ŝia helpo Mohamedo atingis financan sendependecon kaj socian sekurecon, kio estis granda ŝanĝo en lia vivo.

Chadidscha(Ĥadiĝa) estis la unua persono, kiu kredis je la mesaĝo de Mohamedo. Tial la islama historio rigardas ŝin la unua islamanino en Mekao. Kune ili havis gefilojn, inter ili la filinon Fatima, la sola de iliaj gefiloj kiu mem havis idojn.[7] De ŝi devenas ĉiuj posteuloj de Mohamedo. Chadidscha, Ali ibn Abi Talib kaj Abu Bakr, la unua kalifo post la morto de Mohamedo, estis laŭtradicie la unuaj islamanoj.

Korano

Mohamedo estis araba komercisto de Mekao, kiu ĉiujare dum la monato Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por preĝi, fasti kaj doni almozojn. En la jaro 610 komencis al li ŝajni, ke la anĝelo sankta Gabrielo parolas al li. Unuafoje Mohamedo nur aŭdis sonorilon, sed post tempo li povis aŭdi la vortojn de la anĝelo Gabrielo. Sankta Gabrielo daŭre parolis al Mohamedo ĝis lia morto kaj Mohamedo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mohamedo, liaj anoj skribis la diraĵojn (li mem ne povis tion fari estante analfabeto) kaj tiel estiĝis la Korano.

Laŭ Islamo, Mohamedo estas la fina profeto de Dio, posteulo de miloj da aliaj profetoj: Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo Kristo, ktp. La profetaĵoj antaŭ Mohamedo estis aranĝitaj en la Biblio, sed estis difektitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la sendifekta Vorto de Dio.

Nova religio

Laŭ Mohamedo, li ne fondis novan religion, sed nur malkaŝis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonaĵoj, kiuj kovras ĉiun religion. Do islamo esence estas judismokristanismo purigita. Kristanismo, ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mohamedo konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem ne estis judo aŭ kristano. Sperte al Mohamedo, kristanismo estis plejparte la nestorianismo de Levantenio, ne la ortodoksismokatolikismo de Eŭropo. Lia nova religio estos populara inter la nestorianoj.

La prediko de Mohamedo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbaj, kaj beduenoj. Mohamedo kiel la fina profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj.

Sed spite de tia puriganta spirito, Mohamedo ja retenis iom da la idolkulta praktiko de la araboj. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360 idolojn, kiuj staris ĉirkaŭ la Kaaba, Mohamedo ne forigis la devon de pilgrimado al la Kaaba: kontraŭe, li faris la pilgrimadon devo religia de islamo.

Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mohamedo ne konstruis novan religion el nenio, sed konstruis sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko, profundigante kaj purigante ĝin.

Frua Islamo

En la tempo de Mahomedo, la Araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkciis kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mohamedo kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao en la somero de 611 al Jatrib (nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo"), kiu markas la komencon de la islama erao. En Medino Mohamedo fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj.

Sed kvankam Mohamedo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekao ankoraŭ batalis kontraŭ Mohamedo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekao. Mohamedo fine venkis la armeon de Mekao en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabujon. En 630 li kaptis Mekaon.

Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabujo estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis tre disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mohamedo mortis en 632, la plimulto de la araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo.

Islama imperio

Cent jarojn post lia morto, la islama imperio regis de Iberio ĝis Hindio. Post 200 jaroj, multe da la homoj de la imperio estis islamaj.

Bildigo

Laŭ ortodoksa islama doktrino, ne ekzistu bildoj de Mohamedo. Eĉ ŝijaanaj artaĵoj reprezentas lin per malplena blankaĵo aŭ flamo. En filmoj, oni uzas nerektajn aludojn por ne montri lin en sceno.

En la reala arthistorio, bildoj de Mohamedo jes ja ekzistas, malgraŭ la malpermeso, parte en malpli ortodoksaj islamaj rondoj, sed ankaŭ ekster islamo, parte en kontraŭislama propagando. Ekzemplo de tio estas la ilustraĵoj de Gustave Doré al la Dia Komedio de Dante Alighieri, el kiuj unu bildigas Mohamedon en la infero, kie la katoliko Dante lokis Mohamedon en tre malsupran lokon (iom ironie, ĉar la infero de Dante estis parte inspirita de islama tradicio).

Familio

Edzinoj[8]:

  1. Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid
  2. Saŭda
  3. Aiŝa
  4. Hafsa
  5. Zajnab bint Huzajma
  6. Umm Salama
  7. Zajnab bint Umajma
  8. Umm Habiba
  9. Ĝuvajrija
  10. Majmuna
  11. Ŝafija

Notoj

  1. Pri la nomformoj vidu ĉe Mohamedo (nomo).
  2. Lawrence I. Conrad: Abraha and Muhammad. Some observations apropos of chronology and literary topoi in the early Arabic historical tradition. In: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 50 (1987), S. 225–240; M. J. Kister: The Campaign of Ḥulubān. En: Le Museon 78 (1965), S.425-436; Ella Landau-Tessaron: Sayf Ibn ʿUmar in Medieval and Modern Scholarship. En: Der Islam 67 (1990), S. 12
  3. Sidney H, Griffith: The Prophet Muḥammad: his scripture and his message according to the christian apologies in Arabic and Syriac from the first Abbasid century. In: Uri Rubin (Hrsg.): The Life of Muḥammad. Ashgate Variorum 1998. S. 354-355; 380-384
  4. Fuat Sezgin (1967), p. 268-271
  5. M. J. Kister: „A bag of meat“ : A study of an early Ḥadīth. In: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 33 (1970), p. 275; Julius Wellhausen: Reste arabischen Heidentums. Berlin 1887. p. 30
  6. Alfred Guillaume: New light on the life of Muhammad. Manchester University Press 1960. Journal of Semitic Studies. Monograph No. 1. p. 27-28 en angla traduko laŭ la profetbiografio de Ibn Ishāq, prilaborita de Yūnus ibn Bukair. En la eldono de Muḥammad Ḥamīdullāh (Konya 1981), p. 98
  7. Pri la gefiloj de tiu geedzeco, vidu: Meir J.Kister: The Sons of Khadīja. En: Jerusalem Studies in Arabic and Islam. 16 (1993). p.59–95
  8. Serio Oriento-Okcidento n-ro 12: Je la flanko de la profeto, Italo Chiussi, Antverpeno, TK, 1978, ISBN 90-6336-003-7, p. 93, 208-209

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda