Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Varlaam (diskuto | kontribuoj) |
Fimako (diskuto | kontribuoj) e →Referencoj: Kategorio |
||
Linio 78: | Linio 78: | ||
{{Vivtempo|742|814|Karolo}} |
{{Vivtempo|742|814|Karolo}} |
||
[[Kategorio:Historio de Germanio]] |
[[Kategorio:Historio de Germanio]] |
||
[[Kategorio:Karolo la Granda]] |
|||
[[Kategorio:Karolidoj]] |
[[Kategorio:Karolidoj]] |
||
[[Kategorio:Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio]] |
[[Kategorio:Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio]] |
Kiel registrite je 21:23, 18 mar. 2014
Karolo la Granda | |
---|---|
Imperiestro (busto en la katedralo de Aĥeno) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-a de aprilo 747 aŭ 748 en eble en Aĥeno, nuna Germanujo |
Morto | 28-a de januaro 814 en Aĥeno |
Mortokialo | malsano |
Tombo | Katedralo de Akeno |
Lingvoj | latina • greka • malnovfranka |
Ŝtataneco | Franka imperio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Pipino la pli juna |
Patrino | Bertrada de Laon |
Frat(in)oj | Gisela, Abbess of Chelles • Adelais • Chrothais • Karloman la 1-a • Pipino |
Edz(in)o | Desiderata de la Longobardoj • Hildegard of Vinzgouw • Fastrada • Luitgard • Himiltrude • Liutperga |
Amkunulo | Regina • Himiltrude • Madelgard • Gersuinda • Ethelind |
Infanoj | Pipino la Ĝibulo • Karolo la Pli Juna • Rotrude • Bertha • Pipino de Italio • Ludoviko la Pia • Gisela • Theodrada • Drogo • Hugh • Alpais • Adelaide • Lothair • Hildegard • Chrotais • Hiltrude • Ruodhaid • Theodoric • Adaltrude |
Okupo | |
Okupo | monarko • suvereno |
Karolo la Granda, nomata ankaŭ Karlomagno (tiu ĉi nomo devenas de la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas apartan formon de la nomo Karlo; naskiĝis la 2-an de aprilo 747 aŭ 748[1], eble en Aĥeno; mortis la 28-an de januaro 814), estis kronita reĝo de la frankoj la 9-an de oktobro 768 kaj imperiestro de la okcidento la 25-an de decembro 800.
La nepo de Karolo Martelo ricevis jam dumvive la kromnomon la Granda kaj estas taksata ekde la mezepoko unu el la plej gravaj regantoj de la okcidento. La regno de la frankoj neniam atingis pli grandan areon ol sub Karolo la Granda. Per lia kronado pere de la papo Leono la 3-a kristnaske en la jaro 800 en Romo la imperiestreco estis restarigita en la okcidento de Eŭropo. Laŭ instigo de la imperiestro Frederiko la 1-a Karolo estis kanonizita la 29-an de decembro 1165 en la ĉeesto de la kontraŭpapo Paskalo la 3-a kaj deklarita "Pater Europae" (Patro de Eŭropo).
Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda. La urbo de Aĥeno fondis en 1949 la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia verko.
Antaŭularo de Karolo la Granda
Pipino la Meza (* ĉ. 635, † 714), franka dommmajstro |
Alpaida († antaŭ 714) |
Liutvino († ĉ. 717 en Reims), episkopo en Trier, Reims kaj Laon |
NN | Marteno, (* ĉ. 660, † 680), Grafo de Laon |
Bertrada la pli maljuna, (* 660, † post 721) Fondintino de la abatejo Prüm |
NN | NN |
Karolo Martelo (* ĉ. 689, † 741), franka dommajstro |
Rotrude de Trier (* 690, † 724) |
Heribert, (* 680, † 747) Grafo de Laon |
Gisele de Akvitanio | ||||
Pipino la pli juna (* 714, † 768), Reĝo de la frankoj |
Bertrada la pli juna (* ĉ. 725, † 783) | ||||||
Karolo la Granda (* 747/748, † 814), Imperiestro de la okcidento |
Vivo
Junaĝo
Karolo estis la unuenaskita filo de Pipino la Malgranda kaj de ties edzino Bertrada, kies geedziĝo estis oficialigita nur en la jaro 479 pro tre proksima parenceco. Li havis pli junajn fraton Karloman kaj fratinon Gisla. La plej junaj gefratoj Pipino, Rothaid kaj Adelheid mortis junaĝe.
Einhard, biografo de Karolo, skribis en sia verko Vita Karoli Magni, ke ne ekzistas skribaj dokumentoj pri la infanaĝo kaj la junaĝo de la imperiestro. Li menciis ankaŭ, ke dum li verkis la libron, ĉirkaŭ 15 jaroj post la morto de Karolo, plu neniu vivis, kiu povintus raporti pri tio[2].
Reĝo
Post la morto de sia frato Karlomano (771), li regis sole. Li venkis la lombardojn kaj dominis la nordon de Italio (774). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.
Li kreis la reĝlandon de Akvitanio, sturmis Bavarion, enkorpigis Saksion (799), kaj submetis la frizonianojn (785), la avarojn de Panonio (796) kaj la saksianojn (804), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama Iberio, li kreis zonon de sekureco sude de la Pireneoj, la Hispana Marko (Marca Hispanica); simile li fondis okcidente la markion de Bretonio (789-790).
Imperiestro
Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la Romian Imperion de Okcidento. La papo lin kronis kiel romian imperiestron (25-a de decembro de 800 en Romo), kreante la Sanktan Romian Imperion, samnivela ol Bizancio kaj la Kaliflando de Bagdado. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj patriarĥoj. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu episkopo. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de Kristanismo kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En 813 li kronigis sian filon Ludoviko la Pia, komencante la dinastion Karolidoj.
Posta efiko
Mezepokaj eŭropanoj taksis lin kavalira modelo, unu el la Naŭ Prodoj, kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu Paruloj de Francio).
En la slavaj lingvoj lia nomo fariĝis bazo por la esprimo "reĝo" (ruse koroľ, pole król, ĉeĥe kaj slovake král, serba-kroata kralj ktp.). Komparu "cezaro".
Laŭ li estas nomata la Premio de Karolo, kiun oni en la germana urbo Aachen donas ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.
Kelkaj historiistoj dubas ke Karolo iam ekzistis. Laŭ ili "Karolo la Falsigita" estas nur ĉarma legendo[3].
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Wilson, Derek 2006 : Charlemagne, Doubleday/Random House, Inc., New York, 226p. ISBN 0-385-51670-3 angle
Referencoj
- ↑ Vidu ĉe Karl Ferdinand Werner: Das Geburtsdatum Karls des Großen (La naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 1, 1973, p. 115-157 (legu rete);
Matthias Becher: Neue Überlegungen zum Geburtsdatum Karls des Großen (Novaj pripensoj pri la naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 19/1, 1992, p. 37-60 (legu rete). Werner subtenas la naskiĝjaron 747, Becher 748. Antaŭe oni supozis la jaron 742, sed post novaj esploroj oni preferas la jarojn 747/48, vidu ĉe R. McKitterick: Charlemagne (Karlomagno). Cambridge 2008, p. 72. - ↑ Ĉapitro 4
- ↑ http://www.fantomzeit.de/?p=1527#more-1527
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link GA Ŝablono:Link GA