Pau Claris i Casademunt: Malsamoj inter versioj
Dominik (diskuto | kontribuoj) Pau Claris i Casademunt |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:50, 7 apr. 2014
Pau Claris i Casademunt (naskiĝis la 1-an de januaro 1586 en Barcelono, mortis la 27-an de februaro 1641 en Barcelono), estis kataluna politikisto kaj ekleziulo kiu fariĝis la 94-a prezidanto de la Generalitato de Katalunio[1].
Biografio
Li naskiĝis el familio de juristoj, devenanta de Berga, kaj li fariĝis doktoro pri eklezia kaj civila juro. Nomumita episkopo de La Seu d'Urgell (1612), li komencis sian publikan vivon kiel defendanto de ekleziaj prebendoj. En julio 1638, antaŭ la malboniĝo de la politika situacio, li estis elektita prezidanto de la Generalitato por la periodo 1638-1641 (lia frato Francesc estis elektita dua konsilisto tiun saman jaron).
Referencoj
- ↑ http://www.president.cat/pres_gov/president/ca/presidencia/origens-generalitat.html Els orígens de la Generalitat (katalune)
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pau Claris en la franca Vikipedio.