Spasmo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kramfo''' estas muskola spasmo, nevola, dolora kaj nedaŭra, kiu povas trafi unu muskolon (aŭ parton ĝian) aŭ plurajn muskolojn. llia plej komuna kaŭzo estas la intensaj f...
 
Linio 2: Linio 2:


[[kategorio:simptomoj]]
[[kategorio:simptomoj]]

[[de:Krampf]]
[[en:Cramp]]
[[fr:Crampe]]
[[nl:Kramp]]

Kiel registrite je 12:20, 9 apr. 2014

Kramfo estas muskola spasmo, nevola, dolora kaj nedaŭra, kiu povas trafi unu muskolon (aŭ parton ĝian) aŭ plurajn muskolojn. llia plej komuna kaŭzo estas la intensaj fizikaj ekzercoj, ekzemple dum sporto, kiuj postulas grandan muskolan streĉiĝon. Perforta aŭ subita movo kaj nekutima pozicio de membro povas okazigi kramfojn. Dumnoktaj kramfoj de la piedojkruroj, kiuj subite komenciĝas, estas tre komunaj. Menciindas la kramfoj atribueblaj al la varmo, kiuj trafas la membrojn kaj la abdomenan parieton de homoj laborantaj en varmega medio, multe ŝvitas kaj trinkas abundan akvon. lli ŝuldiĝas al la perdo de natrio, kaj oni povas ilin preventi aŭ mildigi trinkante akvon iom salitan. Pro la sama kaŭzo povas prezentiĝi ankaŭ kramfoj, kiam la korpo perdas multan akvon pro malsano (lakso, vomado ktp.).