Esperanto-flago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la [[Esperanto-klubo]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] ([[Francio]]), laŭ dezajno de la grupanoj [[Alfred Michaux|Michaux]], [[Lucien Sergeant|Sergeant]] kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]]. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la [[Esperanto-klubo]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] ([[Francio]]), laŭ dezajno de la grupanoj [[Alfred Michaux|Michaux]], [[Lucien Sergeant|Sergeant]] kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]]. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.


La standardo estis tuj mendita ĉe la vendejo: ĝi estis longa unu metron kaj duonon kaj larĝa unu metron; la blanka kvadrato estis kvindek-centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto, jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, kie ekestis la kongresa akceptejo por la [[1-a UK 1905|unua Universala Kongreso de Esperanto]] ([[1905]]). La {{dato|9|aŭgusto|1905}}, tagordero de la kongreso ĝuste estis la standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: “Ni ne ŝercu; la standardo kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas”. La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Zamenhof subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaŭ, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, kaj poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien.<ref>Laŭ ''[[Norda Gazeto]]'', {{dato|15|aŭgusto|1931}}.</ref>
La standardo estis tuj mendita ĉe la vendejo: ĝi estis longa unu metron kaj duonon kaj larĝa unu metron; la blanka kvadrato estis kvindek-centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto, jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, kie ekestis la kongresa akceptejo por la [[1-a UK 1905|unua Universala Kongreso de Esperanto]] ([[1905]]). La {{dato|9|aŭgusto|1905}}, tagordero de la kongreso ĝuste estis la standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: “Ni ne ŝercu; la standardo kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas”. La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Zamenhof subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, kaj poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien.<ref>Laŭ ''[[Norda Gazeto]]'', {{dato|15|aŭgusto|1931}}.</ref>


La [[Esperanta Civito]], fondita en [[2001]] kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.
La [[Esperanta Civito]], fondita en [[2001]] kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.

Kiel registrite je 17:28, 18 apr. 2014

la Esperanta Flago
Koloro de ĉi tiu flago estas #009900
Proporcioj de la flago
Antikva esperanta poŝtkarto kun Zepelino kaj la Esperanto-flago en malnova formo.

La Esperanto-flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.

Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la Esperanto-klubo en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio), laŭ dezajno de la grupanoj Michaux, Sergeant kaj Duchochois. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.

La standardo estis tuj mendita ĉe la vendejo: ĝi estis longa unu metron kaj duonon kaj larĝa unu metron; la blanka kvadrato estis kvindek-centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto, jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, kie ekestis la kongresa akceptejo por la unua Universala Kongreso de Esperanto (1905). La 9-a de aŭgusto 1905, tagordero de la kongreso ĝuste estis la standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: “Ni ne ŝercu; la standardo kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas”. La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Zamenhof subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, kaj poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien.[1]

La Esperanta Civito, fondita en 2001 kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.

La flagoproporcio estas 2:3 (du unuoj alte je tri unuoj longe). Tiu rilato 3:2=1,5 estas proksima al la valoro 1,618 de la ora nombro.

Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti sektecanaciisma. Tial ili preferas uzi simbolojn pli modernajn, kia estas la tiel nomata jubilea simbolo, unue pensita kiel simbolo por Jubileo de Esperanto. Fakte la jubilea simbolo estas uzata precipe kiel simbolo de la nuna UEA; ĝi estas la oficiala simbolo de Flandra Esperanto-Ligo kaj estas ofte uzata en la junulara Esperanto-movado.

Notoj

Vidu ankaŭ

Aliaj simboloj de la Esperanto-movado:

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EdE-S