Hirunda nesto (Jalto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1353643)
better quality file
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Krym001.jpg|thumb|170px|La roko Aŭroro de la kabo Aj-Todor, sur kiu staras la kastelo]]
[[Dosiero:Krym001.jpg|thumb|170px|La roko Aŭroro de la kabo Aj-Todor, sur kiu staras la kastelo]]
[[Dosiero:Yalta swallowcastle.jpg|thumb|170px|La kasteleto "Hirunda nesto"]]
[[Dosiero:Crimea South Coast 04-14 img09 Gaspra Swallows Nest.jpg|thumb|170px|La kasteleto "Hirunda nesto"]]
[[Dosiero:Swallow's_Nest_(Crimea)_Original.jpg‎|thumb|170px|La malnova konstruaĵo sur la kabo (bildkarto de la 19-a jarcento)]]
[[Dosiero:Swallow's_Nest_(Crimea)_Original.jpg‎|thumb|170px|La malnova konstruaĵo sur la kabo (bildkarto de la 19-a jarcento)]]
[[Dosiero:Hirunda_nesto.jpg|thumbnail|170px|right|La moderna aspekto de la kastelo]]
[[Dosiero:Crimea South Coast 04-14 img10 Gaspra Swallows Nest.jpg|thumbnail|170px|right|La moderna aspekto de la kastelo]]
'''Hirunda nesto''' ({{lingvo-ru|Ласточкино гнездо (Lastoĉkino gnezdo)}}; {{lingvo-uk|Ластівчине гніздо (Lastivĉine gnizdo)}}, {{lingvo-qr|Qarılğaç yuvası}}) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko [[Gaspro]] apud [[Jalto]] en [[Krimeo]], kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo ''Aj-Todor''. La kasteleto estis konstruita en [[1911]]-[[1912]] sub la gvido de rusa arkitekto [[Leonid Ŝervud]]. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo ''Ĥaraks'' kaj estas unu el la plej popularaj vizitindaĵoj de la [[Suda Bordo de Krimeo]] (i.a., ĝi fariĝis kvazaŭ emblemo de tuta [[Krimeo]]).
'''Hirunda nesto''' ({{lingvo-ru|Ласточкино гнездо (Lastoĉkino gnezdo)}}; {{lingvo-uk|Ластівчине гніздо (Lastivĉine gnizdo)}}, {{lingvo-qr|Qarılğaç yuvası}}) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko [[Gaspro]] apud [[Jalto]] en [[Krimeo]], kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo ''Aj-Todor''. La kasteleto estis konstruita en [[1911]]-[[1912]] sub la gvido de rusa arkitekto [[Leonid Ŝervud]]. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo ''Ĥaraks'' kaj estas unu el la plej popularaj vizitindaĵoj de la [[Suda Bordo de Krimeo]] (i.a., ĝi fariĝis kvazaŭ emblemo de tuta [[Krimeo]]).



Kiel registrite je 15:24, 20 apr. 2014

La roko Aŭroro de la kabo Aj-Todor, sur kiu staras la kastelo
La kasteleto "Hirunda nesto"
La malnova konstruaĵo sur la kabo (bildkarto de la 19-a jarcento)
La moderna aspekto de la kastelo

Hirunda nesto (ruse Ласточкино гнездо (Lastoĉkino gnezdo); ukraine Ластівчине гніздо (Lastivĉine gnizdo), krime-tatare Qarılğaç yuvası) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko Gaspro apud Jalto en Krimeo, kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo Aj-Todor. La kasteleto estis konstruita en 1911-1912 sub la gvido de rusa arkitekto Leonid Ŝervud. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo Ĥaraks kaj estas unu el la plej popularaj vizitindaĵoj de la Suda Bordo de Krimeo (i.a., ĝi fariĝis kvazaŭ emblemo de tuta Krimeo).

Historio

Iuj konstruaĵoj ekzistis sur la roko jam meze de la 19-a jarcento. Fine de la 19-a jarcento ĉi tie staris eta ligna konstruaĵo, kiun eblas vidi sur tiutempaj pentraĵoj kaj fotoj. Samtempe aperis la unua nomo por la konstruaĵo: "Kastelo de amo".

Dum iom da tempo la konstruaĵon posedis la cara kuracisto A.K. Tobin, post lia morto la ter-peco kaj la konstruaĵo estis venditaj al moskva negocistino Raĥmanina. Ŝi rekonstruis ĝin kaj unuafoje nomis la kasteleton "Hirunda nesto".

Sian nunan aspekton la palaco akceptis dank' al naft-ministo barono von Steingel, kiu okupiĝis pri naft-minado apud Bakuo, sed ŝatis ripozi en Krimeo. Li aĉetis la terpecon, ruinigis la antaŭan konstruaĵon kaj dum unu jaro (inter 1911 kaj 1912) ĉi tie estis konstruita la nuna kastelo. La projekton kreis arkitekto Leonid Ŝervud (filo de fama rusa arkitekto Vladimir Ŝervud, kreinto de la Historia muzeo sur la Ruĝa Placo en Moskvo). La kasteleto tiam estis 12 metrojn alta; sur la unua etaĝo estis negranda antaŭĉambro kaj gastoĉambro; en la duetaĝa turo troviĝis 2 dormoĉambroj. Apud la kastelo troviĝis eta ĝardeno, tamen post 15 jaroj pro tertremo tiu parto de la roko falis en la maron.

Komence de la Unua mondmilito la terpecon kaj la kastelon aĉetis moskva negocisto Paŭlo Ŝelaputin, kiu rearanĝis la kastelon kiel restoracion. Tamen la negocisto baldaŭ mortis kaj la restoracio estis fermita. Dum kelkaj jaroj la kastelo estis nur turisma vidindaĵo.

En 1927 la kastelo preskaŭ pereis pro la Granda Krimea Tertremo (ĉ. 9 gradojn forta laŭ la Richter-skalo). La konstruaĵo mem preskaŭ ne suferis, tamen la roko-fundamento ricevis profundan oblikvan fendon preskaŭ 20 metrojn longan. Ajnamomente la kastelo povis fali en la maron. Ekde la 30-aj jaroj oni proponis multajn projektojn pri la renovigo (estis eĉ la plej radikalaj proponoj, kiel malmunti la tutan konstruaĵon po-brike kaj rekonstrui ĝin sur tute nova loko).

Tamen nur en la jaroj 1967-68 okazis la radikala riparo, kiun plenimis la laboristoj de la jalta konstru-entrepreno Jaltaspecstroj sub gvido de la arkitekto I. G. Tatijev kaj inĝeniero V. N. Timofejev. Oni submetis grandan ferbetonan slabon sub la plej elstaran parton de la konstruaĵo kaj plene ŝtopis la fendon en la roko. Oni ankaŭ iom ŝanĝis la internan strukturon de la kasteleto kaj iom altigis la turon. La tuta roko estis ĉirkaŭita de kontraŭsismaj zonoj.

Aspekto

La kastelo estas konstruita en nov-gotika stilo, simile al kelkaj germanaj konstruaĵoj, kiel ekz. Neuschwanstein, Babelsberg kaj Stolzenfels. La konstruaĵo estas tre malgranda (20 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa). Ĉirkaŭ la ter-etaĝo troviĝas la vid-placeto, de kiu oni povas rigardi la maron, Jalton kaj elstarantan en la maron monton Ajudago.

Nuntempo

Nuntempe la kastelo estas tre fama kaj ofte vizitata vidindaĵo de Krimeo. En la konstruaĵo mem troviĝas restoracieto kaj laŭlonge de la vojo, kiu kondukas al la kastelo oni vendas diversajn memoraĵojn. Oni povas facile atingi la kastelon per buso (de la Jalta stacidomo trafikas la buso №27; post la elbusiĝo necesos malsupreniri ĉ. 15 minutojn) aŭ somere per ŝipetoj el la Jalta marhaveno.

Ceteraĵoj

La loĝloko estas fama ankaŭ pro tio, ke sur kaj ĉirkaŭ la pentrindaj rokoj de la kabo Aj-Todor oni filmis kelkajn popularajn filmojn. Interalie, ĉi tie estis filmitaj "Homo-amfibio" (laŭ la romano de Aleksander Beljaev) kaj "Dek negridoj" laŭ la verko de Agatha Christie "And Then There Were None".

Eksteraj ligiloj