Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 260: Linio 260:
:: Dankon pro via opinio! Hieraŭ mi ŝovis ĉiujn proverbojn al Vikicitaro al [[:q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj]], tiel ke konserviĝu laŭtema grupigo (teĥnika solvo estas terura ĉar ĉio estas en unu paĝo...). Iom post iom tiu paĝo servos por riĉigi artikolojn en Vikicitaro kaj pli indos ligi de Vikipedia artikolo al konkreta (tema) paĝo en Vikicitaro per {{Ŝ|Projektoj}}. Konsciu, ke en eowiki daŭre ekzistas [[Uzanto:KuBOT/listo/proverboj|ĉ. 500 paĝoj kun proveroj]] indaj al tuja ŝovo al Vikicitaro. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 10:16, 27 Apr. 2014 (UTC)
:: Dankon pro via opinio! Hieraŭ mi ŝovis ĉiujn proverbojn al Vikicitaro al [[:q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj]], tiel ke konserviĝu laŭtema grupigo (teĥnika solvo estas terura ĉar ĉio estas en unu paĝo...). Iom post iom tiu paĝo servos por riĉigi artikolojn en Vikicitaro kaj pli indos ligi de Vikipedia artikolo al konkreta (tema) paĝo en Vikicitaro per {{Ŝ|Projektoj}}. Konsciu, ke en eowiki daŭre ekzistas [[Uzanto:KuBOT/listo/proverboj|ĉ. 500 paĝoj kun proveroj]] indaj al tuja ŝovo al Vikicitaro. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 10:16, 27 Apr. 2014 (UTC)
::: Estus pli bone, se ili restus en la Vikipedio: Vikicitaro estas tute alia retejo, kaj mi dubas ke oni sufiĉe interesiĝas pri ĝi (ekzemple, mi mem preferas Vikipedion kaj ne ŝatas uzi Vikicitaron kaj apudvikipediajn projektojn). Mi vidis, ke la uzantoj plejparte samopinias kun mi. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:13, 27 Apr. 2014 (UTC)
::: Estus pli bone, se ili restus en la Vikipedio: Vikicitaro estas tute alia retejo, kaj mi dubas ke oni sufiĉe interesiĝas pri ĝi (ekzemple, mi mem preferas Vikipedion kaj ne ŝatas uzi Vikicitaron kaj apudvikipediajn projektojn). Mi vidis, ke la uzantoj plejparte samopinias kun mi. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:13, 27 Apr. 2014 (UTC)
{{komento}} Fakte oni povas argumennti, ĉe ĉiu proverbo en la listo estas Vikipedia artikola ĝermo - alivorte, iam aperu po plena paĝo kun la signifo kaj diveno de ĉiu proverbo, kaj kun ligoj al alilingvaj samaĵoj aŭ similaĵoj. Do la paĝo(j) [[Proverboj]] simple liveras konvenan kolektan panoptikon de estiĝontaj artikoloj.

:Bedaŭrinde estas almenaŭ iu inter ni, kiu, aŭ pli preferas detrui ol konstrui - kion mi sincere esperas ne esti vera - aŭ kiu simple ne ekkonas, kiam iuj reguloj estas utilaj kaj obeindaj kaj kiam malutilaj kaj malobeendaj. Sanmensulo ne klopodus blinde obeigi sian tutan ĉirkaŭularon al iuj reguloj, kiuj ĉi-okaze estas rekte malhelpaj al la utileco de Vikipedio en Esperanto. Laŭ la '''reguloj''' Zamenhofo verŝajne ne estus entute menciinda historia persono kaj iuj UK-oj ja plene sensignifaj hobietaj eventoj. Mi atentigas, ke iujn samgrade malgravajn internaciajn konvenojn, ekzemple de iuj kolombobredantoj aŭ fiŝhokantoj, ni ne mencias. Mi asertas eĉ, ke la estkialo de la E-Vikipedio estas por servi al la Esperantistoj, kaj, ne la malo. Do ne statas tiel, ke la estkialo de la Esperantistoj estas por servi al la organizaĵo Vikipedio kaj ties reguloj. Oni ne jungu la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Por ni Esperanto estas grava, ne la Vikipedio. Mi kredas, ke KuboF eble jam tro enmergiĝis inter la Vikipediaj reguloj kaj pro tio nun vere endanĝeriĝas perdi konsiderindan kvanton de sia naturdotita klarvido.

:Cetere, jen mia favora proverbo: ''Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.'' --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 10:27, 28 Apr. 2014 (UTC)


== Ŝablono:Urbokadro bela/uzo ==
== Ŝablono:Urbokadro bela/uzo ==

Kiel registrite je 10:27, 28 apr. 2014


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.


Informkestoj pri birdoj laux ordo, familio, genro kaj specio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 4 julio 2013 14:50
Artikoloj
Ŝablono:Birda ordo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda familio (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda genro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda specio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
anstataŭigeblaj per pli evoluita kaj daŭre evoluata {{Taksonomio}}, krome nur Ŝablono:Birda specio estas vere uzata; dankon al Tlustulimu pro atentigo
Uzanto
KuboF (diskuto) 14:35, 27 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
uzu Ŝablono:Taksonomio --KuboF (diskuto) 21:05, 23 Apr. 2014 (UTC)

Por Por: Eĉ iliaj fontokodoj montras, ke ili estas jam tre malnovaj. Anstataŭ kunigo aŭ plibonigo ni prefere uzu ankaŭ por tiuj taksonoj {{Taksonomio}}. --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 27 Jun. 2013 (UTC). Por Por: Jam estus tempo kuraĝi vere plenumi la forigon... ThomasPusch (diskuto) 22:02, 19 Feb. 2014 (UTC) Komento Komento: Anstataŭigo iom daŭris sed mi bezoni funkciigi roboton en malbone funkcianta operacia sistemo kaj poste programi la anstataŭigan ŝablonon. Sed fine venis sukceso ;) --KuboF (diskuto) 21:05, 23 Apr. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 28 novembro 2013 17:50
Artikoloj
Ŝablono:ProjektPriskribo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilNomo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektEksteraLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektRektaLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektoBildo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektPriskribaro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiProjektoLogoBildoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiMediaProjekto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj, nun jam parte eksdataj, sen reala uzo; vidu mian demandon en diskutejo
Uzanto
KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)

Komento Komento: Sed mem la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj mi lasus kaj markus ĝin historia ĉar tia solvo estas interesa de historia vidpunkto kaj por eventualaj rekreantoj doni bazon por laboro. --KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC) Komento Komento: Ĝustas ke temas pri "ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj". Sed kiel teni la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj kaj forigi la ŝablonojn? Laŭ mi en la helpa paĝo tio kreus nur lavangon da ruĝaj ligiloj, kaj la aspekto de la ŝablonoj ne restus klara. Laŭ mi pravigeblas teni ĉiujn ŝablonojn, kaj poe aldoni dokumentadon kun ŝablono {{historia}}. ThomasPusch (diskuto) 22:12, 19 Feb. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 17:06, 29 Jan. 2014 (UTC)
Artikolo
Agaciĝa jejuna sindromo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
temas pri rekta enmeto de enorma vikitransa traduko kiu bezonegas vikipediigon, tion mi diris al aŭtoro. Krome tiu poste enmetis similan artikolon Agaciĝa intesta sindromo, ĉu temas pri la samo?
Uzanto
--kani (diskuto) 20:05, 21 Jan. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
neprilaborita maŝina tradukaĵo, tute ne vikiigita kaj vikiigo prenus sufiĉan tempon --KuboF (diskuto) 18:45, 19 Mar. 2014 (UTC)

Jes estas vera problemo, eble Elfeto povus unue lasi nur kelkajn frazojn.--pino (diskuto) 17:06, 22 Jan. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 16:31, 4 Feb. 2014 (UTC)
Artikolo
Jorge Pavón (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Esti havinta iun postenon en esperantista organizo ne pravigas enciklopedian arikolon
Uzanto
Jorge Pavón (diskuto) 16:31, 3 Feb. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Esti havinta iun postenon en esperantista organizo ne neprigas enciklopedian artikolon, sed ankaŭ ne malpermesas ĝin. La artikola ĝermo havas tute neŭtralajn, esperantlingve utilajn biografiajn informojn, kiuj ekster vikipedio estus multe malpli facile kolekteblaj, kaj alia artikolo ligas al ĝi. Laŭ amplekso, la teksteto estas ĉe la limo ankoraŭ esti alineo en la listo ĝermolisto de hispanaj esperantistoj, sed ĝi plenumas la kriteriojn de artikola ĝermo kaj plivastigeblas, do senriproĉe povas resti kiel memstara artikola ĝermo. Nur mi proponas en la koncerna diskutpaĝo aldoni la ŝablonon {{Vikipediisto kun artikolo|Jorge Pavón|Jorge Pavón}} kaj realigas tion. Se Jorge Pavón havas fortajn riproĉojn, ke frazo de la teksto perfortus liajn personajn rajtojn, eblus redukti la tekston kaj tiam ĝi eventuale iĝus nepra kandidato por alineo en la listo ĝermolisto de hispanaj esperantistoj, sed laŭ la nuna stato tia riproĉo ne estas. Krome bonus laŭeble atenti ke la artikolo kiel ĉiuj biografiaj tekst(et)oj ne malaktualiĝu - se do ekzemple estas informo ke li finstudis, bonus ne plu nomi lin "studanto". Sed ĉio-ĉi ne neprigas forigon de la artikoleto. ThomasPusch (diskuto) 21:59, 19 Feb. 2014 (UTC) Por Por: La artikolo ne klarigas kial la persono estas sufiĉe menciinda por enciklopedia artikolo. Artikoloj pri esperantistoj ne sufiĉe menciindaj por Vikipedio eble povus esti metataj al alia reta enciklopedio (eble iu nova vikio de UEA?). Ĉiuokaze por restigi ĝin estas bezonata pruvi menciindecon. --KuboF (diskuto)19:02, 19 Mar. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Ne grava por vikipedio sed por nia esperanta vikipedio. --pino (diskuto) 14:49, 27 Mar. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 21 februaro 2014 9:26
Artikolo
La Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Laŭ la titolo, temas pri la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, laŭ la enhavo pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948. Pri ambaŭ jam ekzistas vikipedia artiklolo.
Uzanto
Ulrich Matthias (diskuto) 09:20, 14 Feb. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 19:37, 27 Mar. 2014 (UTC)

Por Por: Ulrich Matthias tute pravas. ThomasPusch (diskuto) 21:32, 19 Feb. 2014 (UTC)

Christian Congregación de Brazilo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 februaro 2014 10:09
Artikolo
Christian Congregación de Brazilo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen terure fuŝa lingvaĵo, kiu montras aŭtomatan tradukaĵon. Krome la titolo estas gramatike malĝusta.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:20, 17 Feb. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
plibonigita al akceptebla nivelo --KuboF (diskuto) 19:07, 19 Mar. 2014 (UTC)

Komento Komento: Mi ĵus alinomigis la artikolon. Tamen mi dubas pri la lingva taŭgeco. --Tlustulimu (diskuto) 10:35, 17 Feb. 2014 (UTC) Komento Komento: Mi alinomis la artikolon al Kristana Kongregacio en Brazilo kaj refaris la tradukon el la angla. --Dominik (diskuto) 14:44, 17 Feb. 2014 (UTC)

Se iu povus glatigi la nove aldonitan tekston, estus bone. --KuboF (diskuto) 19:07, 19 Mar. 2014 (UTC)

Kategorio:Latvolingva literaturo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 februaro 2014 15:00
Artikolo
[[::Kategorio:Latvolingva literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Superflua kaj jam ne uzata kategorio. Krome ni havas Kategorio:Latva literaturo, kiu sekvas la nomskemon de pliaj tiaj kategorioj en Kategorio:Literaturo laŭ nacieco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:56, 19 Feb. 2014 (UTC)

Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:32, 19 Feb. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Termino "nacieco" havas multajn signifojn en aliaj lingvoj, sed "latvolingva" estas ĝusta. Restu Kategorio:Latvolingva literaturo kaj foru Kategorio:Latva literaturo (mi opinias, ke ambaŭ du kategorioj havas la saman signifon).--Dima41 (diskuto) 17:34, 6 Mar. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 13 marto 2014 17:07
Artikolo
[[::Kategorio:Francaj politikistoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nekorekteblaj eraroj en sistemo de kategorioj
Uzanto
Dima41 (diskuto) 17:31, 6 Mar. 2014 (UTC)

Komento Komento: "Francaj politikistoj" signifas "Politikistoj kun etna aparteno al francoj". En la kategorio, laŭ ĉi tiu logiko, devas esti konsiderata nur etneco, sed ne ŝtataneco (alimaniere estus Kategorio:Politikistoj de Francio aŭ "Kategorio:FrancIaj politikistoj"). Pro tio estas erara aparteno de la kategorio al la Kategorio:Politikistoj laŭ ŝtatoj kaj Kategorio:Politiko de Francio. Simile, Kategorio:Urbestroj de Francio ne rajtas esti ĝia subkategorio. Krome, mi opinias, ke divido de homoj laŭ etneco sen detala priskribo de la kriterio estas konfuziga. Ĉi tiu problemo estis antaŭe solvita por personoj de Rusio: ĉiuj kategorioj pri etna aparteno estis forigitaj, anstataŭe mi kreis aliajn pri ŝtato, ekzemple, Kategorio:Politikistoj de Rusio anstataŭ Kategorio:Rusaj politikistoj. --Dima41 (diskuto) 17:31, 6 Mar. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi sencas kategoriigi kaj laŭ nacieco kaj laŭ agadlando; des pli, ke enhavo de la kategorioj ne estos samaj. Se estas fonto apogantaj naciecon de koncerna homo, estu anakŭ kategorio laŭ nacieco. --KuboF (diskuto) 19:22, 19 Mar. 2014 (UTC)

Ŝablono:Futbala tabelo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 17 marto 2014 14:03
Artikolo
Ŝablono:Futbala tabelo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia ne uzata, ne dokumentata ŝablono. Ĝi eĉ ne havas intervikiojn, tiel ke ĝia celo ne estas klara.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:57, 10 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--KuboF (diskuto) 22:55, 5 Apr. 2014 (UTC)

József Stadler

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 18 marto 2014 10:26
Artikolo
József Stadler (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ek-pridubo de ties valoro
Uzanto
Narvalo (diskuto) 10:32, 11 Mar. 2014 (UTC)

Mi kreis tiun artikolon pri tiu krimulo, sed mi jam dubas, ĉu li vere meritas artikolon. Mia ĉefa dubo - kiel mi rimarkis hodiaŭ- estas, ke eĉ en la hungara vikipedio ne ekzistas artikolo pri li. Kvankam ekzistas multaj artikoloj en nia kaj aliaj vikipedioj pri krimuloj, trompistoj, mi ne plu certas, ĉu lia nomo, vere kurioza trompo, meritas eternigon per nia vikipedio. Do, kiel originala kreinto de la artikolo proponas ties forigon.Narvalo (diskuto) 10:32, 11 Mar. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: : estas troveblaj diversaj krimuloj en diversaj Vp-oj. La artikolo estas bone redaktita, do restu.--Crosstor (diskuto) 10:43, 11 Mar. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: :--pino (diskuto) 15:23, 27 Mar. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 25 marto 2014 2:44
Artikolo
[[::Kategorio:Esperanto-movado]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mankas ĝusta kriterio pri enkategoriigo; kiel estis montrite en la artikolo Esperanto-movado, la termino ne estas preciza; la nuna enhavo de la kategorio transportindas al Kategorio:Esperanto-komunumo kaj Kategorio:Esperanto
Uzanto
Dima41 (diskuto) 02:37, 18 Mar. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: mi temas kontaraŭi al la propono, ĉar tia kategorio necesas supre de kategorio:Esperanto-movado laŭ kontinentoj‎ kaj kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj‎. Tamen, mi ankaŭ pensas, ke oni devos poluri ĉi tiun kategorion.--Salatonbv (diskuto) 11:15, 18 Mar. 2014 (UTC)

Komento Komento: Nun al la kategorio apartenas artikoloj, por kiuj ne estas pruvita aparteno de la temo al Esperanto-movado. Tio signifas, ke nuntempe aparteneco de ajna artikolo al la kategorio estas rompigo de Vikipedia regularo. Estas nur du variantoj: aŭ oni aldonos ĝustan kriterion kaj pruvos por la artikoloj ke ili temas pri Esperanto-movado; aŭ, se ne, mi kontinuos forigadon de informo el ĉi tiu kategorio pro manko de pruvo pri ĝia aparteno al la movado - ĝis kiam la kategorio aŭtomate fariĝos tujforigenda pro malpleneco. Mi proponas sammaniere ŝanĝi ĉiujn kategoriajn nomojn, ĉie alinomiginte "Esperanto-movado" al "Esperanto-komunumo"/"Esperanto" per kreado de novaj duobligaj kategorioj kaj poste forigi senbezonajn; tiel mi jam faris Kategorio:Esperanto en Rusio. Aliajn bonajn decidojn mi ne vidas.--Dima41 (diskuto) 14:20, 18 Mar. 2014 (UTC)

Laŭ kiu kriterio vi volas dividi artikolojn inter kategorio Esperanto kaj Esperanto-komunumo? Laŭ mi, la termino Esperanto superas kaj E-komunumon kaj E-movadon. Kaj al kiu kategorio vi volas metadi artikolojn pri movadaj temoj? Eĉ eblas konsideri E-komunumon kaj E-movadon kiel komplementajn temojn, kune kreantaj temon Esperanto. Mi kontraŭas forigon. --KuboF (diskuto) 15:28, 20 Mar. 2014 (UTC)
La ĉefa estas Kategorio:Esperanto. Al ĝi apartenas informo pri la lingvo, ĝia gramatiko, statistiko, lernado, libroj ktp. Al ĝi apartenas ankaŭ ĝia subkategorio Kategorio:Esperanto-komunumo, kiu temas pri esperantistoj kaj iliaj ideologioj/organizaĵoj/renkontiĝoj. Tiuj ĉi du kategoiroj tute priskribas la temon. Tamen iam oni uzas terminon "Esperanto-movado" kiel parto de la esperantistaro strebanta disvastigi Esperanton. Mi opinias, ke pri neniu artikolo apartenanta al la Kategorio:Esperanto-movado nun estas pruvite, ke ĝi rajtas aparteni al ĝi: ekzemple, mi opinias, ke preskaŭ ĉiuj organizaĵoj, kiuj reklamas sin "Esperanto-movado", reale agadas kontraŭ la venko de Esperanto. La problemo estas pridiskutinda aparte, sed nun la Kategorio:Esperanto-movado estas malplenigenda pro malneŭtraleco. Mi proponas ne uzi ĉi tiun kategorion, alinomigi similajn kaj pli priatenti la du gravajn kategoriojn pri kiuj mi deklaris supre.--Dima41 (diskuto) 16:14, 20 Mar. 2014 (UTC)
fortege Kontraŭ Kontraŭ: : La fakto, ke malĝustaj artikoloj troviĝas nuntempe en la kategorio ne estas kialo por forigi tiun tre gravan kaj tradician kategorion. La propono fakte estas kompleta absurdaĵo. Simple oni devas poluri kaj meti la artikolojn al ĝuta kategorio, kiam ili troviĝas en la malĝusta. Alinomado de la kateogrio ak Esperanto-komunumomo aŭ simimile ankaŭ ne estas konsilinda, ĉar la esprimo "Esperanto-movado" havas pli ol centjaran tradicion. Ni tial ne reinventu la radon kaj ne modifu tradicion sen konkreta plibonigo. Ni konsideru, ke la kategorio estas precipe helpiloj al la eksteruloj. Kaj eksteruloj ne aŭskultas, kiel kresas la herboj - do la kategorio-nomoj estu klaraj, vaste rekoneblaj. Tial prefere oni forigu kategorion "Esperanto-komunumo" ol Esperanto-movado. Mi ankaŭ tre malkonsilas krei distingojn en kategorioj, kiuj unue postulas komplikan klarigon kaj kondukas al la simpla rezulto, ke la laikoj post malkorekte enkategoriiigas la artikolojn. Kiam oni diskutas pri kategorio, tiam estas ankaŭ grava fakto, ke oni komprenu la celon de la kategorioj, nome faciligo en traserĉado de la vikipedio kaj la esplorado. Do helpo por trovi certan tekston, kiam oni faras enketon. Tian bezonon kategorio "Esperanto-movado" (pro ĝia tradicieco) pli bone respondas ol kategorio "Esperanto-komunumo" - memkompreneble devas esti klara, ke la du nocioj plimalpli havas saman signifon.DidiWeidmann (diskuto) 11:38, 8 Apr. 2014 (UTC)
Eĉ se estas tradicio, tio ne sufiĉas; se ekzistas tradicia termino "Esperanto-movado", tio ne ebligas ĝian uzadon. Kategoriaj nomoj devas esti precizaj, sed Esperanto-movado estas komprenata de esperantistoj diversmaniere. Ekzemple, ekzistado de Kategorio:stultulojKategorio:Aĉuloj estus originala esplorado. Se ekzistas termino Akso de la Malbono, estu la artikolo pri ĉi tiu termino, sed ne estu Kategorio:Landoj de la malbono. Tute sama estas la situacio pri "Esperanto-movado": se konsideri la tradician (de Zammenhof) signifon de la termino, endas agnoski, ke nun multaj, kiuj nomas sin "Esperanto-movado", estas friponoj kaj mensoguloj, uzantaj Esperanton kiel ilo por siaj (tute ekstermovadaj) interesoj. Jen estas fakto: el ĉiuj artikoloj pri Esperanto, kiujn mi vidis, nur por unu artikolo estas pruvite, ke ĝi rajtas aparteni al la kategorio: ĉi tiu estas Esperanto-movado (artikolo pri la termino). Mi opinias, ke Vikipedio ne estu reklamilo por tiuj, kiuj uzante popularajn ideojn kaj "tradiciojn" strebus gvidi la esperantistaron. --Dima41 (diskuto) 15:22, 8 Apr. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 3 aprilo 2014
Artikolo
Svisa instituto de eksterlando esplorado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto estas en erarplena lingvaĵo, jam markiĝis en 2010 kiel foriginda, kaj ĝis 2014 ne troveblis volontulo kiu pretus elkribri la erarojn kaj "traduki" la enhavon al bonstila lingvaĵo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:34, 27 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La artikolo estis intertempe alinomita al pli korekta formo, (Svisa instituto de esplorado pri eksterlando (SIAF)) kaj komplete reverkita. En ĝia nuna formo ĝi plenumigas la kondiĉojn por esti konservita. La originan titolon mi forigis, ĉar ĝi estas lingve erara.DidiWeidmann (diskuto) 21:32, 7 Apr. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 6 aprilo 2014 11:09
Artikolo
Ĥuko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Plimulto da enhavo estas sama al [1], kaj oni povas rigardi ĝin kontraŭ VP:C. Oni povos skribi la artikolon denove kun korekta maniero de citaĵo ĉar la enhavo estas vikipedie menciinda.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 11:03, 30 Mar. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La ĉefa aŭtoro (Uzanto:Autuno32) diris al mi, ke ankaŭ li proponis la vorton "ĥuko" kiel aldono al "La bona lingvo", do mi atendas lian respondo, sed mi kredas, ke li estas la aŭtoro de la du tekstoj. Li certe akceptos la permesajn kondiĉojn de vikipedio, kaj ĝi ne plu estos kontraŭ VP:C. NicoRay (diskuto) 09:36, 31 Mar. 2014 (UTC) -- Ĝisdatigo : La aŭtoro sendis al mi retmesaĝon dirante : "Rilate al la artikolo pri ĥuko en la Bona Lingvo, mi konfirmas, ke mi estas la aŭtoro de ka unua artikolo (en la bona lingvo), kaj mi konsentas senlime doni mian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL." NicoRay (diskuto) 11:06, 31 Mar. 2014 (UTC)

Mi ne tre scias, ke persona retmesaĝo estas bona fonto en Vikipedio, kaj ke eĉ se Autuno32 permesus la uzon de sia verko en Vikipedio, la bona lingvo, kiun li ("Annakajrenato" aŭ la uzanta nomo en la retejo) ne posedas, povus permesus tiel redakton, kiel unue krei artikolon tie kaj kopii kaj alglui ĝin al alia retejo. Vikipedio kaj La bona lingvo ne estas la samaj.--Salatonbv (diskuto) 22:57, 5 Apr. 2014 (UTC)

Post legado de la klarigo, mi plene konsentas kaj petas la administranton forigi mia artikolon el Vikipedio. Mi skribos alian tute malsaman artikolon pri tiu planto post serioza pripensado pri elekto de vikipedie akceptebla nomo de la planto (ne nepre devenanta de la vjetnama. Ĉu troveblas en la reto dokumento pri esperantigo de plantaj nomoj? Tia dokumento estus tre oportuna por mi. Dankon Autuno32 (diskuto) 09:21, 10 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Bildotrio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 9 aprilo 2014 15:08
Artikolo
Ŝablono:Bildotrio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas superflua kaj eĉ la kreinto petis en la diskutpaĝo ĝian forigon. Ni jam havas {{Pluraj bildoj}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:31, 2 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
duobla ŝablono (sama funkcio) kiel {{Pluraj bildoj}} → tujforigenda --KuboF (diskuto) 22:52, 5 Apr. 2014 (UTC)

Por Por: Ne uzata. --pino (diskuto) 15:44, 2 Apr. 2014 (UTC)

Administrantoj, bonvolu forigadi kun kuraĝo - vi ŝparos tempon de pluraj homoj. --KuboF (diskuto) 22:52, 5 Apr. 2014 (UTC)

Teorio de la dinamikaj interagadoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 10 aprilo 2014 8:26
Artikolo
Teorio de la dinamikaj interagadoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi aspektas kiel lezo de la regulo Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj mi dubas pri la menciindeco: Vikipedio:Menciindeco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 08:30, 3 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ne pruvita menciindeco nek ne-origina esploro; forigita ankaŭ de aliaj Vikipedioj --KuboF (diskuto) 11:56, 18 Apr. 2014 (UTC)

Komento Komento: Jam kelkaj alilingvaj vikipedioj pro la supraj kialoj forigis ĝin resp. diskutas pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 08:30, 3 Apr. 2014 (UTC) Komento Komento: Oni vidas fontojn en historio. Certe estas dubo sed polemiko por menciindeco estas tie, laŭ mi, ne tre urĝa. --pino (diskuto) 14:30, 10 Apr. 2014 (UTC)

Kvadrata radiko de 2 (unuaj 100 mil ciferoj)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 24 aprilo 2014 13:25
Artikoloj
Kvadrata radiko de 2 (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
Pi (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
e (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Neenciklopediaĵo. Kombinu kun la ĉefa artikolo.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 13:40, 17 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
konsiderata kiel neenciklopedaĵo --KuboF (diskuto) 18:34, 24 Apr. 2014 (UTC)

Mi pensas ke ĉi tiu estas neenciklopediaĵo. Mi sugestas ke ni listigas la unuajn kelkajn ciferojn. Mi opinias ke unu aŭ du centoj da ciferoj sufiĉus! Mi volas kunigi ĉi tiun artikolon en la ĉefan artikolon. -- Yekrats (diskuto) 13:40, 17 Apr. 2014 (UTC)

Tujforigenda kiel neenciklopediaĵo. Mi aldonis unuajn 500 ciferojn al la ĉefa artikolo. Same estas tujforigendaj Pi (unuaj 100 mil ciferoj) kaj e (unuaj 100 mil ciferoj).--Dima41 (diskuto) 14:23, 17 Apr. 2014 (UTC)

Por Por: Vikipedio ne estas lernolibro pri matematiko, sed enciklopedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:21, 17 Apr. 2014 (UTC) Por Por: Same kiel supraj. (mi aldonis ankaŭ "artikolojn" laŭ propono de Dima) --KuboF (diskuto) 12:02, 18 Apr. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Ni ne gajnas kun strikte difini neenciklopediaĵojn. --pino (diskuto) 12:12, 18 Apr. 2014 (UTC)

Listigo de Zamenhofaj proverboj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 18 aprilo 2014 19:42
Artikoloj
Proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Proverboj/A (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Zamenhofaj proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la paĝoj ne estas enciklopediaj artikoloj sed listigo de proverboj; originala verko apartenas al Vikifontaro kaj unuopaj proverboj al Vikicitaro (kie ĝi fakte en alia formo jam estas); mi proponas forigi ankaŭ aliajn subpaĝoj de Proverboj
Uzanto
KuboF (diskuto) 19:10, 17 Apr. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ni ne bezonu forigi. --pino (diskuto) 19:35, 17 Apr. 2014 (UTC) Komento Komento: Paĝo Proverboj, eble, estas vandalaĵo, aŭ kreita de iu, kiu ne komprenas pri enciklopedieco; forigu ĝin. Aliaj artikoloj kaj kategorio por Zamenhofaj proverboj rajtas esti en la Vikipedio.--Dima41 (diskuto) 21:00, 17 Apr. 2014 (UTC)

Mi atentigas, ke ĉiuj tiuj proverboj jam delonge estas en q:Zamenhofa proverbaro. --KuboF (diskuto) 21:07, 17 Apr. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu forigopropono estas ree pruvo pri kontraŭ-Vikipedia vandalismo de KuboF. La aranĝo de la proverboj ĉi tie, fare de Pejno Simono, estas genia, ne trovebla aliloke, kaj ne maltaŭga por enciklopedio. Maliculo ĉiam trovas formalajn kialojn por efektivigi sian ruinigemon. Por regulo-obsedita fundamentisto la mondo enhavas nenion alian ol regulojn. --Surfo 11:03, 18 Apr. 2014 (UTC)

  1. Fortirante la kernon de via mesaĝo: (1) ĝi estas genia, (2) netrovebla aliloke kaj (3) enciklopedieca. 1) Jes, ĝi estas genia, sed vidu punkton 3. 2) Mi kuraĝigas Pejnon aŭ aliulon la aferon republikigi en iu deponejo, persona aŭ organiza retejo, blogo, eblus konsideri meton al Vikicitaro (pri la lasta eblo mi hezitas), kaj vidu la punkton 3. 3) Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj, punkto 2, do kvankam la temo estas interesa mi konsideras ĝin tute maltaŭga por Vikipedio. --KuboF (diskuto) 13:45, 18 Apr. 2014 (UTC) PS: Pejno iam mem konfesis, ke li ĉ. unu jaron redaktadis Vikipedion sen bone koni ĝiajn enhavajn regulojn kaj principojn... Nenio por aldoni.
    Ĝuste. Nenio por aldoni, kara KuboF. Jen ne maltipa sinteno via, vi ja koncentriĝas nur pri reguloj. Do nenion aldoni. Sed, eble tute nevole, inciti la malmultajn homojn, kiuj fakte aldonas ion - do mi tre esperas, ke mi plene erarus, se mi supozus, ke ĝuste jen via plej amata ĉevaleto. -- PEJNO Simono Diskuto  15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ne tre surprize, mi estas kontraŭ tia forigo. Fakte, precize pro la senĉesa neniigema konduto de homoj kiel KuboF mi decidis ne plu kontribui al Vikipedio. Kaj lia nuna plej nova elpaŝo rekte pravigas min rilate tian opinion. Mi vere ne scias, kiel mi povus defendi lin, se iu riproĉus al li, ke li pro mil strangaj reguloj ie en siaj sinapsoj ne plu povas distingi inter ilo utila por ĝenerala Esperanta publiko kaj duonmorta ilo sen iu ajn praktika uzeblo, sed, memkompreneble, ja ege konformanta al lia persona tre miopa interpreto de iuj reguloj, kiujn li parte eĉ mem starigis. Ĉiuokaze, la rezulto de liaj kapricoj estas, ke sufiĉe multaj sanmensuloj inklinas eviti Vikipediumadon. Sciu, ĉiu iam ajn gajnis siajn spertojn kaj, senesperigite, fuĝis. Kia malŝparo de eblaj kunlaborantoj inter niaj ne tre abundaj resursoj! Kaj la argumentado de Tlustulimu, pli sube, tja, kia mistakso de nia reala situacio! Ni ne havas la fortojn adekvate daŭrigi eĉ nur unu solan Vikipedion, por ne mencii klopodi pligrandigi kaj flegi samtempe tutan aron de Viki-io-ajn-aĵ-oj. Mi petas vin preni vian kapon el la nuboj kaj returniri al tero firma. Do denube, nebulen! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)

  1. Se vi volas, ke la paĝoj restu, bonvolu klarigi kiel ili estas enciklopediecaj. Neenciklopediaĵoj en enciklopedio ne povas resti. Amike. --KuboF (diskuto) 16:37, 22 Apr. 2014 (UTC)

Por Por: Sen iu ajn klarigo la listigo de proverboj ne havas sencon. Krome la aliaj vikioj estas por tio pli taŭgaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 18 Apr. 2014 (UTC) Komento Komento: Oni multe uzas la vorton vandalismo en Vikipedio. La agado de KuboF apartenas al tiu kategorio, en la vere klasika senco de la vorto: vandalismo = sencela detruado de kulturaj valoroj. Cetere, la afero pri la proverbo-rilataj artikoloj estas jam decidita per la ĉi-supraj enskriboj, kaj la klara decido estas: ne forigu!. Kial ĉi tiu propono ankoraŭ restas ĉi tie? Ĉu por atendi ĝis KuboF estos la sola restanta Vikipediisto, ne forpelita de li mem. Tiam li povos trankvile forviŝi la tutan enciklopedion, en kiu ĉiu artikolo enhavas ion kontraŭan al liaj reguloj? --Surfo 19:40, 24 Apr. 2014 (UTC)

Fakte oni atendas ĉu iu pruvos enciklopediecon de la paĝoj per argumentoj sufiĉe fortaj por disbati ilian nuntempan deponejecon. Tion ĝis nun neniu faris! Pino kaj Dima esprimis sin por resto, sed ne klarigis kiel la paĝoj estas enciklopediecaj. Vi ilin nomis enciklopediecaj sed eĉ malgraŭ mia rimarko pri ilia deponejeco vi ne subtenis vian opinion. Pejno multe parolis sed diris nenion (neniu argumento pri la temo), eĉ malgraŭ mia rekta peto. Do administrantoj ŝajne atendas ĉu iu savos la paĝojn (laŭ reguloj ili povis esti jam forigitaj...). --KuboF (diskuto) 20:33, 24 Apr. 2014 (UTC)
La listoj povas esti utilaj pro jenaj kialoj:
  • En ili estas vicoj da proverboj, rilataj al konkreta objekto; en koncernaj artikoloj indas havi informon pri la objektoj en literaturo, tiam oni aldonas proverbojn; estus oportuna ligilo al ĝi; ekzemple, estas Proverboj/O kun kvardek proverboj pri okulo; eblas ne ĉiujn proverbojn havi en la artikolo, sed nur ligilon al "Proverboj/O"
  • Ekzemple, en la rusa Vikipedio ekzistas artikolo pri proverbo sen intervikioj, sed kun mencio de alilingvaj variantoj; do, iam aperos multaj artikoloj pri proverboj (kun diverslingvaj variantoj) en Esperanto-Vikipedio, kaj estus bone titoligi ĝin laŭ ĝia esperantolingva varianto - tiam la listoj de proverboj fariĝos listoj de ligiloj.

Pro tio mi proponas, ke restu la listoj de proverboj. Indas nur redakti pli serioze la artikolon Proverbaro Esperanta kaj forigi sensencan klarigilon.--Dima41 (diskuto) 16:56, 26 Apr. 2014 (UTC)

Dankon pro via opinio! Hieraŭ mi ŝovis ĉiujn proverbojn al Vikicitaro al q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj, tiel ke konserviĝu laŭtema grupigo (teĥnika solvo estas terura ĉar ĉio estas en unu paĝo...). Iom post iom tiu paĝo servos por riĉigi artikolojn en Vikicitaro kaj pli indos ligi de Vikipedia artikolo al konkreta (tema) paĝo en Vikicitaro per {{Projektoj}}. Konsciu, ke en eowiki daŭre ekzistas ĉ. 500 paĝoj kun proveroj indaj al tuja ŝovo al Vikicitaro. --KuboF (diskuto) 10:16, 27 Apr. 2014 (UTC)
Estus pli bone, se ili restus en la Vikipedio: Vikicitaro estas tute alia retejo, kaj mi dubas ke oni sufiĉe interesiĝas pri ĝi (ekzemple, mi mem preferas Vikipedion kaj ne ŝatas uzi Vikicitaron kaj apudvikipediajn projektojn). Mi vidis, ke la uzantoj plejparte samopinias kun mi. --Dima41 (diskuto) 15:13, 27 Apr. 2014 (UTC)

Komento Komento: Fakte oni povas argumennti, ĉe ĉiu proverbo en la listo estas Vikipedia artikola ĝermo - alivorte, iam aperu po plena paĝo kun la signifo kaj diveno de ĉiu proverbo, kaj kun ligoj al alilingvaj samaĵoj aŭ similaĵoj. Do la paĝo(j) Proverboj simple liveras konvenan kolektan panoptikon de estiĝontaj artikoloj.

Bedaŭrinde estas almenaŭ iu inter ni, kiu, aŭ pli preferas detrui ol konstrui - kion mi sincere esperas ne esti vera - aŭ kiu simple ne ekkonas, kiam iuj reguloj estas utilaj kaj obeindaj kaj kiam malutilaj kaj malobeendaj. Sanmensulo ne klopodus blinde obeigi sian tutan ĉirkaŭularon al iuj reguloj, kiuj ĉi-okaze estas rekte malhelpaj al la utileco de Vikipedio en Esperanto. Laŭ la reguloj Zamenhofo verŝajne ne estus entute menciinda historia persono kaj iuj UK-oj ja plene sensignifaj hobietaj eventoj. Mi atentigas, ke iujn samgrade malgravajn internaciajn konvenojn, ekzemple de iuj kolombobredantoj aŭ fiŝhokantoj, ni ne mencias. Mi asertas eĉ, ke la estkialo de la E-Vikipedio estas por servi al la Esperantistoj, kaj, ne la malo. Do ne statas tiel, ke la estkialo de la Esperantistoj estas por servi al la organizaĵo Vikipedio kaj ties reguloj. Oni ne jungu la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Por ni Esperanto estas grava, ne la Vikipedio. Mi kredas, ke KuboF eble jam tro enmergiĝis inter la Vikipediaj reguloj kaj pro tio nun vere endanĝeriĝas perdi konsiderindan kvanton de sia naturdotita klarvido.
Cetere, jen mia favora proverbo: Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. -- PEJNO Simono Diskuto  10:27, 28 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Urbokadro bela/uzo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 aprilo 2014 19:36
Artikolo
Ŝablono:Urbokadro bela/uzo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La rilata ŝablono {{Urbokadro bela}} ne plu ekzistas. Tial la dokumentado estas superflua.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:05, 23 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
orfa paĝo -> tujforigenda; administrantoj, bonvolu forigadi kun kuraĝo! --KuboF (diskuto) 21:11, 23 Apr. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 3 majo 2014 16:08
Artikolo
[[::Kategorio:Italaj universitatoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jam ekzistas Kategorio:Universitatoj de Italio
Uzanto
--RG72 (diskuto) 16:00, 26 Apr. 2014 (UTC)

Por Por: Ne bezonatas enkategoriigo de universitatoj ĝenerale laŭ lingvo.--Dima41 (diskuto) 16:13, 26 Apr. 2014 (UTC) Por Por: Eble ĝi estas eĉ tuj forigenda, ĉar la kategorio estas superflua alidirektilo al alia kategorio kaj mem estas jam malplena. --Tlustulimu (diskuto) 16:02, 27 Apr. 2014 (UTC)