Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 433: Linio 433:
== 5 Uzanto KuboF (Aprilo 2014) ==
== 5 Uzanto KuboF (Aprilo 2014) ==


Baloto okazis pri la propono de KuboF forigi la paĝon Proverboj rilatantan al la Zamenhofaj proverboj publikigitaj en Proverbaro Esperanta. Oni balotis pri tio kaj la plimulto estis kontraŭ ties forigo. La paĝoj do restu. KuboF argumentis, ke proverboj ne estus enciklopediecaj, do ne apartenu tie ĉi. Malgraŭ la rezulto de la baloto, nome la plimulto estis kontraŭ tia forigo, KuboF forigis la ĉefpaĝon kaj tuj anoncis siajn planojn forigi ankaŭ la subpaĝojn ententantajn la proverbojn mem. La de li kontraŭbalote forigita ĉefpaĝo klarigas, kiel oni uzu la aliajn paĝojn.
Ĝermo.

Pro tio mi proponas, ke ni nun okazu baloton por maladministrantigi lin.

Administranto principe ne agu arbitre kaj ja ne laŭ personaj motivoj aŭ personaj interpretadoj de iuj reguloj. Mi persone ĉiam tre dubis, ke KuboF entute taŭgus kiel administranto kaj ŝajnas, ke mi pravas


=== Baloto ===
=== Baloto ===

Kiel registrite je 15:07, 29 apr. 2014

Ĉi paĝo estas dediĉita al diskutoj koncerne forigon de administraj rajtoj al uzuloj. Ĉiu ajn uzulo rajtas tien enmeti proponon forigi la rajtojn al uzulo kiu misuzus ilin, argumetante pri la kialo. Ĉu estas tuja konsento pro evidenta misuzo, ĉu okazas ĝenerala konsento post diskuto kaj baloto el kiu aperas plimulto da voĉoj por la forigo, peto estos transdonita al stevardoj sur la paĝo m:Requests for permission kiu plenumos la decidon de la komunumo.


Proponoj por forigo

SistMesEspigRoboto

Tiu uzulo estas roboto kreita de Sok Na Men Sui Lui (ankaŭ konita kia IVLIVS ).

Pli da informoj

Vidu je

La uzulo estas roboto regita de "IVLIVS" stranga uzulo kiu foje aperas en Vikipedio sub diversaj uzulnomoj kaj plej ofte agadas ŝerce/malice foje sagace. Li sukcesis akiri mian fidon kaj mi donis al SistMesEspigRoboto administran kaj robotan statuson por ke la roboto plenumu iujn tedajn traduktaskojn de la vikipedia interfaco. Post kelkaj semajnoj IVLIVS malkaŝis ke li estas la sama kiu aperis kiel "Bonan tagon" (falsa naivulo) kaj "Sok_Na_Men_Sui_Lui" (inverse legenda "Iulius ne mankos" ) kaj ke li rezignas partopreni en Vikipedio. La konto estis forbarita de SistMesEspigRoboto mem (kun komento "reapero de fuŝulu IVLIVS", "FOR! Vi ja estas IVLIVS, kaj krome vi havas multajn aliajn farendaĵojn krom vikiumado") por unu jaro de la 30/12/2006 (do ĝis 30/12/2007) sed eble indus ankaŭ forpreni de ĝi administrajn rajtojn. Arno Lagrange  08:22, 24. Feb 2008 (UTC)

  • Por la forigo :

Por Por: Thomas Guibal 19:34, 24. Feb 2008 (UTC) Por Por: Arno Lagrange  16:52, 25. Feb 2008 (UTC) Por Por: IVLIVS 23:31, 25. Feb 2008 (UTC)

  • Kontraŭ la forigo :

Kontraŭ Kontraŭ: AL @ 20:26, 26. Feb 2008 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Bone, mi ŝanĝas ankaŭ mian voĉon - vidu komenton de Arno ĉi-sube. IVLIVS 20:32, 26. Feb 2008 (UTC)

  • Detenas :
  • Komentoj :
Kvankam mi ne plu emas mem regi la roboton, mi jam afiŝis la fontokodon, por ke vi povu uzi ĝin egale per alia konto se ĝi daŭre utilos. Alternative, vi povos ŝanĝi la pasvorton de la robota konto kaj uzi ĝin mem. Mi tuj sendos la aktualan pasvorton retpoŝte al Arno (post kontroli, ĉu mi efektive memoras ĝin). IVLIVS 20:06, 26. Feb 2008 (UTC)
Bone, mi memoris la pasvorton kaj ĵus sendis ĝin retpoŝte al Arno, post konfirmi ke la konto daŭre funckias kiel administranto. IVLIVS 20:21, 26. Feb 2008 (UTC)
post surpriziga voĉdono de IVLIVS, li sendis al mi privatan mesaĝon en kiu li sugestas ke anstataŭ forigi administrajn rajtojn de SistMesEspigRoboto, ni konservu ilin, kaj li transdonis al mi la pasvorton por ke mi ŝanĝu ĝin. Mi ŝanĝis la pasvorton kaj mi do nun estas la ebla funkciigisto de la roboto estonte. Sekve, mi nun petas ke administraj rajtoj ne estu forigitaj. AL @

Kunar

Bonvolu forigi miajn administrajn rajtojn. Mi ne volas esti administranto sen ĝusta elekto. La kialojn mi jam klarigis al Vikipediisto:Yekrats kaj Vikipediisto:ArnoLagrange. --Kunar 23:06, 13. Maj 2008 (UTC)

Mi sciigas pri la peto je meta:Steward requests/Permissions#Kunar@eo.wikipedia Arno Lagrange @ 04:43, 14. Maj 2008 (UTC)
Rajtoj forigitaj meta:Steward_requests/Permissions/2008-05#Kunar.40eo.wikipedia 09:56, 14 Maj 2008 (UTC)

Argumentoj de Uzanto:Crosstor

 

Ĉefaj

Bonvolu forpreni administrajn rajtojn de li. Miaj motivoj: Mi redaktis artikolon Artikola preĝejo: Kiel registrite je 09:07, 30 Jul. 2011

Artikoleja preĝejo estas tiu preĝejo, kiu konstruiĝis en Hungara reĝlando laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681.

Bildo:Artikoleja preĝejo en Hronsek

Fine de la mezepoko la katolika eklezio perdis sian monopolon, ĉar kalvinanismo kaj luteranismo disetendiĝis. En Hungarujo, kie la katolikaj Habsburgoj regis, oni ne permesis konstrui nekatolikajn preĝejojn. Emeriko Thököly longe batalis por libereco de la religia kulto. Habsburgoj timis, ke eĉ ili perdos la tronon pro religiaj aferoj, tial ili revokis la parlamentanojn por solvi la problemon. Laŭ la nova leĝo oni nomumis po 2 komunumojn en ĉiuj departementoj, kie oni rajtis konstrui ankaŭ nekatolikajn preĝejojn. En aliaj lokoj tio ne estis permesata. La kondiĉoj estis rigoraj:

la preĝejo devas situi ekster la komunumo
la konstruado devis daŭri nur unu jaron
oni devis fari ĝin sen ŝtono (escepte la fundamenton) kaj metalo
sen turo devis konstruadi la preĝejon
la ĉefenirejo devis esti flanke

Post jarcento oni jam permesis la konstruadoj el brikoj, baldaŭe oni permesis ankaŭ la turojn.

Jen, kelkaj tiamaj artikolejaj preĝejoj:

Nemesdömölk (luterana)
Garamszeg
Késmárk
Köveskál
Sopron

xxxxxxxxxxxxxxx En la origina loko ĝi estas pli bone legebla. Kiel estas videbla, ĝi estas ĝenerala artikolo, estas troveblaj pli malbonaj kaj pli bonaj, sed nepre ne forigenda kaj ne vandalaĵo, ĉar en la Diskutejo PT nomumis min vandalo. En :07, 30 Jul. 2011‎ Thomas Guibal kontrolis ĝin kaj konstatis, ke ĝi ne estas forigenda. Baldaŭe PT forprenis la tuton, dirante, ke ĉiu rajtas redakti tute alian artikolon, sed tiu frazo estas mem kontraŭdira, ĉar de mi forbaris tiun eblecon. En 17, 16 Dec. 2011‎ DidiWeidmann aldonis: ("nuntempa" Slovakio - slovaka ŝtato ne ekzistis en la 17-a jarcento - entute ne ekzistis tiam naicaj ŝtatoj, tial ankaŭ la frazo ne povas komenciĝi "en Slovakio, kie la Habsburgoj regis"). Administranto ne rajtas forbari min pro la supre legebla art., ĉar mi volis repreni la art., sed forbaro okazis. Alia adm. apelaciis pri la angla art. sed en la Diskutejo mi skribis, ke la hungara estis la pli frua. Estas ebleco aldoni, alglui kaj parte traredakti la art., sed ne forviŝi la tuton, ja pli frue iu konstatis, ke ĝi ne estas vandalaĵo. La freŝa reago de PT:“ Mi senkulpigas min al Crosstor pro paĝo Artikola preĝejo, kiun mi ŝlosis. Mi forgesis, ke ĝi estas ŝlosita. Nun mi malŝlosis ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:12, 25 Apr. 2012 (UTC)“. Mi nepre devas diri, ke la forbaro okazis sen atentigo, mi nur spertis ĝin, poste mi plendis en Diskut.

Komento Komento: Mi faris alvokon en Disk., kiu spertis tion, ke plena redakto de iu pasvorta redaktanto estus forigita? La rezulto estas: neniu anonciĝis.
Komento Komento: En juro estas kutimo, ke iu faras malbonon, poste tiu ricevos punon, ne sufiĉas pardonpeti. Tial mi sugestas forpreni la adm. rajtojn.

Alia motivo

Miaj redaktoj daŭre ruĝiĝas (anstataŭ bluo), mi ricevis promeson, sed tio valoras nenion, ĉar se iu ekzamenas mian statistikon, oni vidas, ke forigitaj artikoloj: 107 aŭ jam pli. Inter ili mi petis unun, kiun mi mem faris erare (tial mi petis la forigon), la ceterajn faris supozeble PT (tamen mi ne kontrolis ilin). Neniu kontrolis, ke tiuj forigitaj artikoloj ne estas miaj inventoj, ili estis ruĝoj, mi simple klakis tien kaj redaktis artikolon. PT lerte pligrandigas nombrojn de miajn forigitaj artikoloj, sed neniu kontrolis, ke la nova titolo ne kongruas kun la ceteraj artikoloj, sed kongruas al PT. Jen 2 ekzemploj: Mad (Dunajská Streda) Sap(Dunajská Streda). Se iu ekzamenas mian centran statistikon, oni supozas, ke mi estas tute malbona redaktanto, ja pli ol cent jam estis forigitaj.

Jen mia centra statistiko: Uzantnomo: Crosstor Uzantgrupoj: editor Unua redakto: Jun 13, 2007 19:08:11 Sole redaktitaj artikoloj: 12,351 Averaĝaj redaktoj por paĝo: 3.22 Antaŭaj redaktoj: 39,629 Forigitaj redaktoj: 108 Ĉiuj redaktoj: 39,737 Jam ne estas ebleco fari neokazinta 107 forigitajn redaktojn, sed tio estas mia honto. La solvo estus simpla: se PT ne estus administranto, mi povus defendi min, kiel egalrajtaj. PT en la estonteco povus redakti, sed li ne povus pligrandigi miajn forigitajn redaktojn.

Alia

Laŭ mencio de Arno PT jam estis iam forprenita de administraj rajtoj. Estas loko tie doni informojn pri tio.

Pri antaŭa maladminstrantigo de Petro vi povas legi je Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2006_11#Kial_plu_ne_estas_administranto.3F. (La tuta protokolo pri adminstrantiĝo kaj mal- troviĝas en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj). Bonvolu noti ke la afero okazis en 2006. Ĉu plu konsideri homon laŭ la agoj kiujn li faris antaŭ 6 jaroj ? Ĉiu rajtas pardonon pro pasintaj misfaroj, kaj eĉ pri forgeson. La homo kiu staras hodiaŭ antaŭ vi eventuale intertempe ŝanĝiĝis, kaj tio kion oni tiam riproĉis al li eventuale ne rilatas al tio kion vi nun riproĉas. --Arno Lagrange @ 21:07, 29 Apr. 2012 (UTC)
Mi havas alian opinion. Se iu mortas 1 minuton kaj poste revenas helpe de kuracisto, ankaŭ tiu estas la sama homo, se ne paroli pri tiuj, kiuj ne mortis. En mia loĝejo aŭ butiko mi ne havas sola tiun homon, kiu pli frue ŝtelis, mia filino ne okupiĝas pri iu, kiu pli frue sekperfortis. Eble veras, ke li estas iu alia, sed mi ne kredas ĝin.--Crosstor (diskuto) 10:49, 2 Maj. 2012 (UTC)
—La komenton aldonis, sen subskribo, Crosstor‎ (diskuto • kontribuoj) Jes, estas mi, sed vi atendu finon de la redakto, kaze de tio mia nomo aperos! Se vi traserĉos ĉiujn miajn redaktojn, vi ne trovos anonimajn. Mi uzas la pasvorton!

--Crosstor (diskuto) 10:36, 29 Apr. 2012 (UTC)

Artikola preĝejo

Kiel hungaro, mi konsterniĝas pri argumentoj de Crosstor. Li volis verki nur laŭ hungara vikipedio kaj 100-jara enciklopedio pri artikolaj lokoj. La artikola preĝejo en nuna stato estas dankebla al aldonoj de Petro!!!. La originala versio estas kaŝita en artikolo artikolaj lokoj, kiu estas superflua artikolo el nura hungara vidpunkto. Crosstor eĉ ŝanĝis la hungaran artikolon por kongrui al sia nova mizera, kaŝita, superflua artikolo!!! Bedaŭrinde eĉ en la hungara vikipedio malfortiĝis la kontrolo. Crosstor jam tiam ne volis kompreni, ke ni laboras en internacia enciklopedio kaj li devas akcepti la opiniojn de nehungaroj. Narvalo (diskuto) 18:52, 1 Maj. 2012 (UTC)

Por pli bone kompreni la aferon, mi serĉis la tiutemajn diskutojn, jene: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2011_12#Artikola_pre.C4.9Dejo kaj jene http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo_2012-01-08#Artikolaj_pre.C4.9Dejoj Narvalo (diskuto) 20:12, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi metis mian menciitan artikolon ligante al la hungara lingvo. Tio estis nur mia redaktado, bonvolu ĝin kontroli en la hungara paĝo. Ĝuste Narvalo diris, ke mi vidu la anglan tekston, sed li prisilentis tion, ke la origino estis la hungara. La hungara kaj la mia pli bone kongruas, ĵus mi kontrolis tion. Eksterlandanoj bonvolu maŝine traduki la hungaran kaj kontroli tion, ke mi redaktis nur la lingvan ligilon. Estas strange, ke Narvalo tute ne komprenas la problemon. Se iu tralaboras, aldonas ion, tio estas bona. Mia artikolo estas akceptebla, kritiki povas ĉiujn artikolojn. Sed forpreni la tuton???? Kial PT ne traredaktis, aldonis? Se al li estis tiel grava tiu artikolo, kial li ne verkis pli frue, ja mi tiel scias, ke li estas dekomence redaktoro? Tia forpreno de artikolo estas senescepta en VP.--Crosstor (diskuto) 10:41, 2 Maj. 2012 (UTC)
Vi plu ne komprenas la aferon: Petro elprenis la tutan tekston por 15 minutoj por poste tuta tralabori la artikolon http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Artikola_pre%C4%9Dejo&action=history, VIA TEKSTO NE ESTIS LAŬTEMA, BONA, KONGRUA AL LA TITOLO!!! Tion vi eĉ nun ne komprenas, ke artikolo pri artikolaj preĝejoj ne povas temi nure pri artikolaj lokoj, miksite diversajn aferojn, kiel dirita jam tiam.
Bonvolu respondi: Kial gravas en iu teksto, ke la "origino estis la hungara"? (krom fontindiko)
Kion PT ne traredaktis, aldonis? Li traredaktis vian tutan artikolon, ne ŝparante tempon kaj energion.
Kia forpreno de artikolo estas senescepta en VP? Bonvolu aldoni ligilon.
Bonvolu ne aludi je via artikolo artikolaj lokoj, ĉar tiu estas alia temo.Narvalo (diskuto) 11:29, 2 Maj. 2012 (UTC)

La menciitaj art. estas legeblaj nun, ĉu la mia estas mizera, ĉiu decidu post la lego. Estas tie subtitolo Fontoj, kie ĉio estas legebla. Laŭ la historio la hungara estis pli frua. Estas ebleco fari tute novan, (kiun mi fine faris) kaj estas ebleco traredakti, aldoni. El mia artikolo restis nenio, tial mi metis ĝin al la hungara. Mi ne plu havis redakti. Mi ne aŭdis pri alia forpreno, do mi ne scias fari ligon al tio.--Crosstor (diskuto) 12:07, 2 Maj. 2012 (UTC)

Forigado de malĝustaj titoloj

Crosstor lamentas, ke mi forigadis titolojn, per kiuj li titolis siajn paĝojn. Vere, mi forigadis ilin, sed nur tiajn, kiuj estis malĝuste skribitaj, ĉar ili estis alinomitaj al ĝusta formo. Ekzemplo de Crosstor:

  • Mad (Dunajská Streda) - alinomita je Mad, ĉar tiutempe Mad estis nur alidirektilo al MAD.
  • Sap(Dunajská Streda) - tio estas tute malĝuste skribita titolo. Mankas tie interspaco inter p kaj ( kaj ankaŭ tiu ĉi titolo estis alinomita al Sap, ĉar ankaŭ tio estis alidirektilo al SAP. Mi neniam forigis lian tutan paĝon, ĉiujn, kiuj estis malĝuste titolitaj, mi alidirektis al ĝusta formo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:14, 30 Apr. 2012 (UTC)
Nekredeble, ke Crosstor montris tiun ĉi klare mistajpitan ekzempleron por prezenti misagon de Petro. Hontinde por mi, samlandano.Narvalo (diskuto) 18:56, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi petas de Crosstor ke li listigu ĉiujn paĝojn kreitajn de li kaj kiujn Petro laŭ li estus foriginta. En la du supraj ekzemploj provizitaj de Petro, jes la paĝoj estis forigitaj sed ili estis nur redirektiloj kaj en la historio de la pluekzistantaj ja aperas la aŭtoreco de Crosstor. Ŝajne sufiĉas ĝisdatigi ligilojn, ke ligiloj al forigitaj redirektiloj estu ŝanĝitaj al la ĝustaj paĝoj. Neniu kato estas vipenda pro tio ! --Arno Lagrange @ 20:48, 30 Apr. 2012 (UTC)
Mi riparis ligilojn al Nová Vieska pri Bodrogu, Mad, Sap, Petrovce Baška el Uzanto:Crosstor/Arkivo. Ĉu en ordo ? Ĉu estas aliaj ? --Arno Lagrange @ 21:01, 30 Apr. 2012 (UTC)
Kontrolante la forigitajn redaktojn de Crosstor, mi konstatas ke se temas pri 108 redaktoj, ne temas pri 108 apartaj paĝoj, ke parto da ili estas dosieroj kiuj estis forigitaj pro diversaj kialoj (manko de kopirajto, neuzita dosiero, ka), ke iuj forigitaj paĝoj plu ekzistas (do estis restarigitaj), ke iuj estis fuŝe titolitaj, ke iujn li mem petis forigi, ke ili estis forigitaj de diversaj administrantoj. Do la subkomprenigo ke Petro forigis 100-on de liaj artikoloj estas multflanke falsaĵo.
Laŭ Analizo de forigitaj redaktoj entute forigitaj estas
16 artikoloj 
39 dosieroj 
2 kategorioj 
2 diskutpaĝoj 
1 ŝablono

Bonvolu sekvi ligilojn FP (ForigProtokolo) por retrovi kial paĝo estis forigita kaj de kiu. Konklude: Petro ne forigis centon da artikoloj de Crosstor sed estis forigitaj 16 artikolaj paĝoj en kiuj li faris almenaŭ unu redakton, plej ofte pro prava kaŭzo (mistitolita) de iu aŭ alia administranto kaj ne nepre de Petro. AL @ 23:09, 30 Apr. 2012 (UTC)

Plua analizo montras ke Petro forigis nur du paĝojn (el 16) kiujn Crosstor iam redaktis nome Rakovo (distrikto Matrin) (mistitolita anst. Rakovo (distrikto Martin) ) kaj Zlatno ( Zlaté Moravce) (nun Zlatno (distrikto Zlaté Moravce)). Sekve la postulo de Crosstor ke oni forprenu rajtojn de Petro ĉar li forigis centon da paĝoj kreitaj de li montriĝas tute nula. --Arno Lagrange @ 01:34, 1 Maj. 2012 (UTC)

Nová Vieska pri Bodrogu estis fuŝe titolita de Crosstor kiel Nová Vieska pri Bodrogou. Alinomis ĝin alia uzanto kaj mi nur forigis malĝustan titolon. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:22, 1 Maj. 2012 (UTC) Komento Komento: Se iu alinomas artikolon, la origina titolo restas blua ĉie. Se iu forigas artikolon, la art. restas ruĝa en mia uzula listo. Tio estas granda diferenco. Mia peko estas, ke mi ne komputis ilin, nur mi akceptis la komputilan tekston. Pro la 108 mi pardonpetas, sed mi aldonas, ke inter ili estas forigitaj art. de PT, tial ili ruĝis, ja kaze de alinomado ne. Ili estas ne miaj inventoj, mi simple klakis al ruĝo, poste mi redaktis artikolon. Tiun ankaŭ PT akceptis. La centra komputilo de redaktonombro estas misa, ja klare diras : forigitaj artikoloj (mi nun vidas, ke forigitaj redaktoj, tial mi pardonpetas!) 108, dume estas aliaj statistikoj, ekzemple dosiero, kategorio. Statistiko de Arno mencias nur 60. Do al mia listo (trovebla sub Crosstor) mi aldonas post semajnoj, tial mi dum redaktado povas konstati la ruĝon. Se la titolo estas malĝusta, estas ebleco alinomi, kaj mia listo daŭre bluas. Cetere post alinomado la malnova titolo devas resti por la ligiloj. PT ankaŭ forigis, la pruvoj estas la ruĝoj. Tial mi strebas la maladministradon. Pri la artikola preĝejo estas ebleco algluti, traredakti, ĉu forigi la tuton? Respondo de PT "iu ajn rajtas redakti tute nove" estas mallogika, ĉar mi estas ne iu ajn. Tial mi strebas la maladministradon. Preskaŭ ĉiuj miaj artikoloj estis traredaktitaj aŭ oni aldonis ion, sed forigi la tuton, tion faris nur PT. Mia artikolo estis kontrolita, spite tion, ke PT nomis min vandalo, la pruvo ĝis tiam mankas. Tio estas ŝtelo de artikolo! Eĉ tiam, se unuafoja. Tial mi strebas, ke tio ne okazu en la estonteco. Se Arno plaĉas la ŝtelo de artikolo, anonciĝu, kaj mi faros simile, ol PT.--Crosstor (diskuto) 10:05, 1 Maj. 2012 (UTC)

Crosstor, estas tute neakcepteble ke vi diru ke «al mi plaĉas ŝtelo de artikoloj». Nur ĉar vi riproĉis al PT ke li forigis artikolojn kreitajn de vi kaj ke vi menciis nombron 108, mi kontrolis kaj konstatis ke la vero tute ne estas tia. Mi ne eniras en la disputon inter vi kaj Petro pri la praveco redakti, alinomi, ktp. Mi nur konstatis ke tiu via akuzo kontraŭ Petro estis tute mise kaj troige prezentita. Mi subtenas neniun antaŭjuĝe. Mi donas opinion kiam mi informiĝis. Mi ne jam kontrolis ĉiujn detalojn de la disputo, nur tiun pri viaj 108 forigitaĵoj kaj konstatis la verajn faktojn.
Ankaŭ ne akcepteble estas minaci miskonduti dum vi plendas pri alies laŭ vi miskonduto. Tio estas bubeca sinteno kiu ne devus aperi inter kontribuantoj de vikipedio. --Arno Lagrange @ 21:04, 3 Maj. 2012 (UTC)
Arno!Se vin ĝenas tio, mi pardonpetas. Sed mi mencias, ke PT nomis min Vandalo kaj mi ne reagis. Okazis ankaŭ alia ofendo, sed ne gravas. Sed gravas por mi tio, ke antaŭ la nuna radakto mi trovis ruĝon en mia listo. Kiom estas sume ruĝoj, mi ne komputis, sed nun estas kaj eĉ unu estas multo. Ne mi malbonigis ĝin, do ne mia tasko estas la plibonigado. Narvalo ne komprenas, ke tiuj titoloj estis ne miaj inventoj. Se iu alinomas, mia listo bluas, se iu forigas, mia listo ruĝas, tiel simple. Mi faris ĝin por mi konstanta uzo. Pri la forŝtelo: hodiaŭ mi redaktis el ĝermo artikolon Kenitro. El la 3 frazoj restis 2, do tio estas diferenco, ke mi ne forviŝas la tuton, sed mi traredaktis, aldonis. Tiu sistemo estas nekonata por PT, eĉ li havis eblecon fari novan artikolon, kion poste mi faris. Nu, li simple elektis la tutan forviŝadon. Tio ne plaĉas al mi. Nur PT faris tion, mi ne spertis, ke la samo okazintus. Eĉ nekonatuloj rajtas redakti, ankaŭ miajn artikolojn redaktas nekonatuloj, sed neniu forviŝis la tuton. --Crosstor (diskuto) 12:46, 4 Maj. 2012 (UTC)
Nun mi kontrolis mian liston, jen mi tuj trovis ruĝon: Breza (distrikto Námestovo). Mi kreis tion por mia uzo, kial iu alia malbonigas tion. Mi denove diras: se iu alinomas, mia listo bluas, se iu forigas, mia artikolo-listo ruĝas. Mi ne komputis la ruĝojn, ĉar el 10000 estus longa laboro, sed eĉ unu estas multo. Ne faru bagatelon el tio. Supozeble PT restos, same mia fuŝita listo.--Crosstor (diskuto) 12:13, 5 Maj. 2012 (UTC)

Forbaro de Crosstor

Crosstor plendas ke Petro forbaris lin. Bonvolu atenti ke Petro neniam forbaris lin, li nur protektis iun paĝon. Tio ne estas la sama afero. Bonvolu atenti pri la vortoj kiujn vi uzas: ili havas precizajn signifojn. AL @ 00:09, 1 Maj. 2012 (UTC)

Crosstor estis neniam forbarita de iu, do ankaŭ mi ne povis forbari lin. Jen pruvo. Petr Tomasovsky (diskuto) 03:06, 1 Maj. 2012 (UTC)
Precize vi pravas, vere protekto ne justa okazis, sed por tiu artikolo laŭ mia vidpunkto estis baro.Memoru: VP libera enciklopedio. Kie estas mia libereco? --Crosstor (diskuto) 10:11, 1 Maj. 2012 (UTC)

Ĉu ligi al fuŝaĵoj aŭ ne? - Ĉu per fuŝaĵoj ligi al ĝustaj titoloj?

Laŭ Ĉu ligi al fuŝaĵoj aŭ ne?, kreita de Pejno, mi demandas, ĉu per fuŝaĵoj ligi al ĝustaj titoloj? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:23, 30 Apr. 2012 (UTC)

Argumentoj de Uzanto:Pejno Simono

Ĉefaj

Vikipedio:Diskutejo#Pri ĵusa forbaro

Aldona detalo

Vikipedio:Diskutejo#Ago de Petr eĉ speciale fia

--  PEJNO Simono  Diskuto  12:15, 29 Apr. 2012 (UTC)


Baloto

  • Por:

Por Por: Li kontraŭ la Vikiaj reguloj misuzas siajn administrajn rajtojn kaj aldone neregulkonforme kaj pro plene privataj motivoj forbaris min de redaktado por du semajnoj sen lasi al mi iun ajn eblon protesti. Tre feliĉe, alia administranto malfaris lian misagon. Kvankam, Petr estis jam iam forbarita, li evidente lernis el tio nenion. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:23, 29 Apr. 2012 (UTC) Por Por: Miaj komentoj pli supre estas legeblaj. Mi jam redaktis pli ol 10000 artikolojn (aŭ almenaŭ la duonon de la artik.), nur PT forviŝis la tuton, eĉ litero ne mankis, aliaj faris aldonojn aŭ traredaktojn. 9000 estis kontrolita de iu, nur la lastaj 1000 iu donis la kontrol-rajton por mi. Mi ne volas atendi, ĝis mi estos tute forbarata aŭ mia tuta redaktolisto ruĝiĝos.--Crosstor (diskuto) 12:56, 29 Apr. 2012 (UTC) Por Por: Mi havas nenion kontraŭ PT, sed mi pensas ke lastempe la etoso ĉe Vikipedio estas tro malbona dank'al liaj misagoj, do mi pensas ke estus pli bone se li jam ne plu estu administranto -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 19:18, 29 Apr. 2012 (UTC) Por Por: Por klopodi iomete restarigi kunlaboreman kulturon en Vikipedio, necesas ĉesigi agadon de administranto, kiu, okaze de malkonsento, senskrupule uzas sian povon por sia propra utilo, ŝajnas sisteme persekuti iujn Vikipediistojn, vandalas artikolojn (mi montris lian agon pri Eŭropa Unio), aldonas ofendajn komentojn kaj forigoadmonojn al redaktoj de aliaj (ekz. pri Oprişani), kaj evidente ne komprenas la diferencon de enciklopedia artikolo kaj politika pamfleto. Pri la misuzo de administraj rajtoj mi atentigis al PT jam kelkfoje (jam en novembro 2011, eble pli frue), sed li neniam iel komentis tiun flankon de la afero, sed tute male kaj do plene konscie daŭrigis la juĝistadon en sia propra proceso. --Surfo (diskuto) 09:39, 30 Apr. 2012 (UTC)

  • Kontraŭ:

Kontraŭ Kontraŭ: --Dominik (diskuto) 14:00, 29 Apr. 2012 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Mi konsentas ke Petro malpravis forbari Simonon, sed niaj reguloj precizigas ke oni forprenu administrantajn rajtojn se uzanto plurfoje misuzis ilin. Se li nur unufoje misfaris preferinde estas admoni lin ke li respektu regulojn, kaj nur se li plu misagos tiam oni konsideru forpreni rajtojn. Cetere la akuzo far Crosstor estas grava, kaj se veras ke Petro malprave forigadis paĝojn mi ŝanĝos mian baloton de kontraŭ al por. --Arno Lagrange @ 20:53, 29 Apr. 2012 (UTC) Laŭ miaj hodiaŭaj kontroloj Petro ne malprave forigis paĝojn : mi trovis ke li forigis nur senutilajn mistitolitajn alidirektilojn. Kial kulpigi homon pro laŭdiraj misfaroj, kiam ne pri tio ttemas ? AL @ 21:05, 30 Apr. 2012 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Mi supozas, ke Petr por momento eble ne plu eltenis la disputemon de Pejno kaj tial blokis lin. Krome la argumentoj de Crosstor estas iomete strangaj. Mi supozas, ke li eble ne facile retrovis "siajn" artikolojn, ĉar Petr post alinomigo forĵetis la superfluiĝintajn alidirektilojn pro la malĝustaj titoloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:29, 1 Maj. 2012 (UTC)[1] Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 04:08, 1 Maj. 2012 (UTC)[2] Kontraŭ Kontraŭ: Post longa hezito, ĉar mi, kiel hungaro, volas esprimi miajn kontraŭsentojn al naciisma venĝo de same hungara Crosstor, kiu - kiel evidentiĝis dumtempe - akuzas Petron laŭ falsaĵoj. Vidu mian parton pri artikola preĝejo kaj tiun de Arno pri la forigoj.Narvalo (diskuto) 15:32, 4 Maj. 2012 (UTC)[3] Kontraŭ Kontraŭ: Mi ŝanĝis mian opinion ĉar mi subtenas la voĉdonon de Arno. Kialo estas ke ni devas respekti la regulojn pri forigo de rajtoj: Pluraj misuzadoj almenaŭ por forpreni rajtojn. Nun, mi ne plu partoprenas al ĉi tiu baloto. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:18, 4 Maj. 2012 (UTC)

  • Detenas:
  1. Sindetena Sindetena: La ĵusan disputegon mi nek partoprenis nek analizis multe ĝis nun. Leginte la argumentojn ambaŭflanke, mi fortan opinion ne havas. Parte mi konsentas je Arno - kutime oni forprenu rajtojn nur post pluraj misuzadoj. Tamen mi neniel povas aprobi tiun rapidan kaj personan forbaron de Simono. Okaze de disputoj, la aktivaj disputantoj devas neniam forbari unu la alian: anstataŭe, ili ĉiam serĉu neŭtralajn uzulojn kiuj la konflikton penos solvi senpartie. PT, estante longtempe administranto, tion sciu. Amike. Tempodivalse (diskuto) 00:45, 30 Apr. 2012 (UTC)
  • Komentoj:

Komento Komento: Laŭŝajne Petr fakte plurfoje misagis — kaj hodiaŭe — kaj je iu hieraŭo. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:10, 30 Apr. 2012 (UTC) Komento Komento: Ke Dominik kontraŭas, kio evidente estas lia rajto, nu, tio ne vere mirigas min. Vidu: Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky#Diskutejo. Kvankam imagpovo ne mankas al mi eĉ pri mi mem, tute honeste, mi havis iom da malfacilaĵoj reekkoni min laŭ lia priskribo, kvankam, kiel iu kaj iu certe pretos konfirmi, mi neniuokaze ĉiam estis aŭ eĉ ĉiam plu estas iuspeca pape sanktuliginda senpekulo. Kia bela etoso! --  PEJNO Simono  Diskuto  10:35, 30 Apr. 2012 (UTC) Komento Komento:

Eble mi helpu iomete ĉe la nombrado:
  1. Li blokis min el la paĝo Revon havas mi (Narvalo okupiĝis pri tio)
  2. Li manipulis afiŝon de mi en la ĉefa diskutejo (Mi pruvis tion)
  3. Li forbaris min de ĉiu ajn redaktado aŭ protestado (Mi pruvis tion kaj Narvalo okupiĝis pri tio)
  4. Li blokis Crosstor el la paĝo Artikola preĝejo (Mi pruvis tion)
  5. Laŭ Crosstor, li forvisis aldone paĝojn — vi volas kontroli tion, ĉu?
  6. Li kreis la paĝon kaj metis nur-Anglan tekston en Super Trouper (kanto)
  7. Vi mem rakontis, ke li estis jam forbarita — evidente pro io ajn
Kaj jen nur la okazoj, kiujn ni hazarde konas.--  PEJNO Simono  Diskuto  08:32, 30 Apr. 2012 (UTC)

Komento Komento:

Ĉu ekzistas iu aĝolimo por rajti baloti en la vikipedio? Se jes kiu? --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 1 Maj. 2012 (UTC)
Laŭ mia scio ni ne difinis tian limon. Ĝi ekzistas kiam temas pri aferoj kun leĝaj sekvoj (kia elekto de reprezentanto). Cetere ne multaj uzantoj sciigis sian aĝon: sekve por apliki tian regulon necesus antaŭe kolekti tiajn informojn. AL @ 01:48, 3 Maj. 2012 (UTC)

komentoj al alies balotoj

  1. Kaj jen perfekte valida kaj laŭregulara kialo misuzi siajn administrajn rajtojn, ĉu ne? Vere tre interesa tezo, speciale alfronte la fakton, ke aliaj administranto laŭŝajne malblage, do tute serioze proponas ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  19:50, 2 Maj. 2012 (UTC)
  2. Kaj jen precize la problemo pri Petr. Li tute ne ekkonas, kiam, kie kaj kiel decas agi, kaj kiam, kie kaj kiel ne decas. Estas pro tio, ke mi diras, ke li malkvalifikas sin por la ofico de administrado. Ĉar Petr evidente tute ne ekkonas tion, mi menciu, ke oni same kiel oni ne protektu paĝon rilate propran aferon, oni ne voĉdonu rilate propran aferon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:27, 1 Maj. 2012 (UTC)
  3. Mi ege miras, ke oni laŭŝajne okupiĝas nur pri la plendoj de Crosstor. La fakta misuzo de administraj rajtoj rilatis tamen al mi! Mi estis la neleĝe forbarita kaj retpoŝte mutigita Vikipediisto, ne Crosstor. Kaj tie ĉi estas baloto pri misuzo de administraj rajtoj, ne pri Hungara naciismo aŭ simile. Kaj ke Petr pri sia propra kazo nepre volas kunvoĉdoni, laŭŝajne tute ne ĝenas iun alian administranton tie ĉi! Neimageble! --  PEJNO Simono  Diskuto  17:52, 4 Maj. 2012 (UTC)
Responde al noto 3 de Simono: bonvolu esti honesta kaj agnoski ke eĉ inter tiuj kiuj balotis kontraŭ forigo de rajtoj de Petro, iuj (ekzemple mi) esprimis sian malaprobon al tiu faro. Nur -egale ĉu tio plaĉas al vi aŭ ne- mi opinias tiun faron ne tiom grava ke rajtoj estu forprenitaj. Multe pli grave por mi estas ke vi Simono eluzas tiom da energio (ne nur vian sed ankaŭ de ĉiuj kiuj estas vole nevole enkaptitaj en ĝin) pro tia kverelo, kiu devus solviĝi afable kaj ĝentile. --Arno Lagrange @ 20:44, 4 Maj. 2012 (UTC)
Nu, mi ne ŝatas kiel "afablan kaj ĝentilan argumenton" esti forbarita de redaktado fare de administranto. Aldone mi proponis, ke oni forprenu la rajtojn de Petr por periodo de unu tago rilate redaktadon, kaj de tri tagoj rilate administradon. Do nur edukcela puneto. Eble mi okazigu propran apartan baloton pri tio.
"afablan kaj ĝentilan" mi aspiras ke estu sinteno de ĉiu en la disputo. Tiajn punetojn en la funkciado de vikimediaj projektoj ne ekzistas. Pro tio mi kontraŭstaras forprenon de rajtoj de Petro, ĉar tio estas iom peza proceso, ne tiom facile reirebla. Vi devus Simono ne nur proponi apartan baloton sed apartan regularon kiu validus, por nur vi kiel samtempa plendanto kaj ekzekutanto de puno, kaj por Petro samtempa akuzato kaj punendulo. AL @
Vere mi ne precize scias tion, sed estis supozeble nur danke al mi, ke vi entute malkovris tion, pri kio Crosstor vere plendis. Do ne konvenas iel ajn ploreti, aŭ eĉ nur iomete plorsnufi ĉe mi pri la laborigo por klarigi, konfesite, la iomete malbone travideblan kazon Crosstor. {{{1}}} Kontraste, mia kazo vere brilas je simpleco kaj tuja supervidebleco. Aldone mia afero tute ne estas kverelo. La kverelon jam solvis alia. Mi plendas pri dufoja evidenta misuzo de administraj rajtoj kontraŭ mi.
Ĉu eble ne estus tiel, ke vi iam kaj iam iomete tro eŭfemismemas?
Aldone estas tre interese, ke neniu ajn administranto iel ajn ĝis nun komentas la fakton, ke Petr voĉdonas pri la propra akuziĝo. Jen akuzito kaj ĵuĝisto, ĉio en unusama persono! Komenton tio vere valorus.
--  PEJNO Simono  Diskuto  07:27, 6 Maj. 2012 (UTC)
Mi jam komentis la aferon tie AL @ 07:40, 6 Maj. 2012 (UTC)

Listo korektinda?

Bonvolu korekti la liston jene:

1 Petro protektis la paĝon (ne blokis aparte iun homon)

Kiom tio estas ĝusta, tiom ĝi estas harfendaĵo. Fakte Pert blokis — interalie — la aŭtoron. Hore de la "protektado" nur tiu interesiĝis pri la artikolo.

2 Mi ne kontrolis tion sed legis ke Petro malkonsentas pri tio (do la punkto por mi estas plu kontrolenda)

La kontrolo kostas precize unusolan alklakon. Do ek, ek! Cetere pri mi oni skribis ...
Citaĵo
 Bedaŭrinde Petr pravas, ke ne estas en ordo ŝanĝi aŭ eĉ anstataŭigi diskuterojn de aliaj uzantoj. Tio estas malakceptata ne nur en la esperanta, sed en ĉiuj vikipedioj kaj similaj vikioj. 
— Tlustulimu
Tion oni skribis, ne kontrolinte, ĉu mi ŝanĝis la afiŝon de iu aŭ ne. Fakte mi metis intertitolon, jen ĉio. Same fakte, Petr vere ŝanĝis afiŝon mian per du anonimaj aldonoj. Ho jes, mi preskaŭ forgesis tion. Mi kopiis la forbarminacan mesaĝon de Petr — evidente sen iu ajn ŝanĝo — de malĉefa publika diskutejo en la ĉefan publikan diskutejon.

3 Ja Petro forbaris Simonon kaj Narvalo malforbaris lin unu horon poste (se ne Narvalo mi certas ke pluraj administrantoj pretis tion fari same - inkluzive min)

La forbaro daŭris precize 25 horojn. Cetere, ankaŭ ĉi-kaze la forbaro ne estis plena forbaro de vizitado de la Vikipedio! Temis "nur" pri forbariĝo de redaktado kaj kontakto al adminstrantoj per retpoŝto.

4 (same kiel punkto 1) li protektis la paĝon, ne blokis apartan uzanton (tio simple ne ekzistas)

Kiel dirite, "protektado" estas nur eŭfemismo. Fakte oni elblokas la aŭtoron.

5 Mi kontrolis la forigprotokolon de la redaktoj de Crosstor kaj jam supre ĝustigis priskribon de la faktoj. 6 Eĉ se malaprobinda estas enmeto de nacilingva teksto, neniel rilatas al administraj rajtoj. La kazo estas simpla malaprobo de nelaŭregula kontribuo de ajna uzanto

Administrano speciale regulkonforme agu, aŭ ĉu ne? Li estu bona ekzemplo.

7 Ĉu nun fari decidon pro faktoj okazintaj antaŭ 6 jaroj ? Cetere Petro ne estis forbarita, li nur perdis admin. rajtojn post baloto. Intertempe Petro rericevis rajtojn pro tiama konfido de plimulto. Do li ricevis la rajtojn dufoje kaj perdis ilin unufoje.

Evidente li estis forbarita de administrado.

Kial entute fari liston da riproĉindaĵoj ? Konsiderindaj estas nur faktoj rekte rilataj al la demando: sekve la listo tuj ege malkreskos. Cetere protekto de paĝo ne nepre estas riproĉinda, tio eventuale povas esti prava : por taksi la pravecon necesas atente studi ĉiun apartan kazon. Kaj eĉ se la konkludo estus ke Petro malprave protektis paĝon, tio ne nepre kaŭzu forprenon de rajtoj, sed preferinde klaran diskuton kiu atingu interkonsenton de ĉiuj (inkluzive Petron kaj tiujn kiuj nun plendas kontraŭ li) --Arno Lagrange @ 23:31, 30 Apr. 2012 (UTC)

Ĉiuj bluaĵoj supre estas de mi. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:28, 1 Maj. 2012 (UTC)
Unuavide ŝajnas, ke Petr "movis" ĉiujn artikolojn, kiujn Crosstor iam ajn skribis. Ĉe tio mankas iam kaj iam ankaŭ la redirektiloj por la ekstitoloj. Ĉe tio li alilingvigis la titolojn — nacilingvajn nomojn de urboj kaj provincoj. Laŭ mia provizora diagnozo, Petr ludis specon de ludo —
LUDO
 
Kiel plej efike torturi Crosstor-on?
Ofte tio ŝajnigis forigon, ĉar per la malnova titolo la artikolo ne plu estas trovebla fare de la praaŭtoro. Pri iuj aŭtentaj forigoj mi esperas, ke administranto kontrolos tion. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:08, 30 Apr. 2012 (UTC)
Post kontrolo de la senbazaj akuzoj de Crosstor la diagnozo de Simono nun aspektas tute mistrafa. Mi afable sugestas ke li nun forigu tiajn supozojn kiuj nur malaltigas la diskuton, kaj ne gvidas al paca solvo. AL @ 00:20, 1 Maj. 2012 (UTC)
Senbazaj la akuzoj ne estas. Eble misgvide artikulaciitaj, eble eĉ simple pro lingvaj problemoj. Ŝajnas, ke plej ĝenis lin, ke ĉiuj liaj metitaj ligiloj ruĝiĝis. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:15, 1 Maj. 2012 (UTC)
Pri kiuj liaj metitaj ligiloj ruĝiĝintaj vi parolas? Bonvolu listigi ilin. --Arno Lagrange @ 10:10, 1 Maj. 2012 (UTC)
Ho mi petas demandi al Crosstor mem pri tio. Mi simple kontrolis plurajn "movis" en la historio de Petr, kiuj estis aplikataj al diversaj artikoloj. Ie ene de la unua 500, ene de la dua 500, ktp. Mi tuj vidis, ke praktike ĉiu "movis", kiun mi per hazardo kontrolis, rilatis al artikolo, kies historio komenciĝis Crosstor, Crosstor, Crosstor, Crosstor, ...
Aldone Crosstor mem parolis pri ruĝiĝoj en listo de artikoloj, kiujn li kreis, skribis aŭ io ajn. Mi supozas, ke li parolas pri Uzanto:Crosstor/Arkivo kaj Uzanto:Crosstor/Arkivo2, sed mi vere nur divenas. Evidente, se Petr alinomas liajn artikolojn, abrakabre, lia bela listo enkotiĝos. Ĝi infektiĝos de la timegata ruĝmakula malsano. Bedaŭrinde, la mekanismo [[artikolo]] ignoras alidirektilojn. Sed vere, Arno, ankaŭ mi nur divenas.
Verŝajne nur pro sia listo Crosstor entute rimarkis, ke Petr senĉese modifas la titolojn de liaj artikoloj. Aldone ŝajnas regi iu historia regionapartena lingva konflikto. Lia Arkivo2 eĉ nun restas iel nekuraceble punktece malsana. Evidente tiuj artikoloj estas aŭ plene for, aŭ plene ne plu troveblaj.
Vi vidas, ke Petr iomete facilanime ŝanĝis la titolon Revon havas mi. Crosstor evidente plene vane iam protestis kaj jam delonge rezignis plu protesti. Li simple suferis. Vidinte mian fortan kaj laŭtan reagon, li supozeble tuj memoris pri siaj propraj dolorantaj vundoj kaj laŭe elpaŝis. Sed vere mi nur divenas.
Mi en mia rulfenestro jam skribis, kiun edukcelan punon mi proponus. Ne forgesu, mi ja estis punita specife edukcele. Nu, nun oni proponas plene eksadministrantigi Petron. Kial ne? Li povos tuj reproponi sin mem kiel kandidaton, se li volas.
Mi tie ĉi ne estu advokato de Crosstor. Sed estas jam ĉagrene, ke Petr evidente plene ignoris la efikon de siaj faradoj kaj ke Crosstor eble ne povis vortigi sian plendon sufiĉe precize por esti aŭdata. Kaj elbuŝigi sian plendon nur al Petr, vere ne havas iun ajn sencon. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:53, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mi riparis ligilojn al Zlatno (distrikto Zlaté Moravce) Brusno Harmanec Bzovík Barca (Košice) Jabloň el Uzanto:Crosstor/Arkivo2. La forigitaj paĝoj ĉiuj estis nur alidirektiloj al kiuj ligis nur la subpaĝo de Crosstor (kaj eventuale tiun kiun mi kreis por analizi la kazon). La artikoloj ĉiuj plu ekzistas kaj en ties historio klare aperas la aŭtoreco de Crosstor. Al tiuj ligas multaj aliaj paĝoj. Do nun ĉio en ordo. La nura problemo estis ruĝaj ligiloj en la subpaĝo de Crosstor kaj neniel damaĝoj al la artikoloj mem. Refoje kiom da bruo pro tiom malgrava afereto. Ne valoras aldoni unu vorton al la disputo: ĝi jam senutile foruzis de ni ĉiuj multe tro da energio rilate al ties vera graveco. --Arno Lagrange @ 21:04, 1 Maj. 2012 (UTC)

Memorigilo

Memorigilo
 

Mi petas, ne forgesi pri mi! Mia plendo estis ege pli simple kontrolebla. Nur por memorigi al vi ĉiuj, jen plurfoja misuzo de administraj rajtoj.

Misuzo de administraj rajtoj

  1. "protekto" kaj mutilado de la paĝo Revon havas mi,
  2. forbaro de mi dum periodo de du semajnoj, ĉar — laŭ la diagnozo de aliulo — li ne eltenis mian disputemon. Fakte jen miaj plendoj kontraŭ lia ŝanĝo de la titolo kaj lia mutilado de la artikolo.
  3. misuzo de la urĝakaza regulo por tuj silentigi min
  4. misuzo de la blokado de retpoŝto, tiel ke mi ne plu povis kontakti iun alian administranton
  5. ripeta misuzo de administraj rajtoj, oni jam iam forprenis ilin

Aldoniĝas malobeoj al la ĝenerala regularo.

Malobeo al ĝeneralaj Vikiaj reguloj

  1. kreo de la Anglaĵo Super Trouper (kanto), Intertempe Petr forkomentis la Anglan tekston.
  2. anonima ŝanĝo al la enhavo de mia afiŝo en la diskutejo.

Fakte tio sufiĉus por forbari lin centelcente de ĉiu ajn plua aktivado ĉi-medie.

Cetere, ni ne diskutas miajn malfarojn, se entute iuj, tie ĉi. Ni diskutas la ripetan, senskrupulan, proprapartiecan, vere ekstreman misuzon de administraj rajtoj de Petr. Por tio ke mi meritu tujan, sendefendan forbaron, mi devus esti vandalo fortege endanĝeriganta la tutan Vikian sistemon. Evidente, mi tia vandalo ne estas. Nur tian administranto rajtus tiel trakti.

--  PEJNO Simono  Diskuto  06:39, 2 Maj. 2012 (UTC)

Argumentoj de Petr Tomasovsky

La tuta problemo ekestis pro tio, ke mi forprenis el paĝo Revon havas mi en sekcio La fama parolado — Revon havas mi la frazon Martin Luther KING la pli juna. Tradukita de PEJNO Simono, kiu tiam estis tie sen iu ajn referenco. Mi tiam konjektis, ke Pejno simple notis sian aŭtorecon al traduko, kiu sekvas sube sub tiu ĉi frazo. Mi do forprenis tiun ĉi frazon, ĉar neniu subskribas siajn kontribuojn rekte en la paĝoj. Pejno komentis tion per vortoj: estas impertinentaĵo forigi la nomon de la tradukinto, sed se li mem estus skribinta ie, ke ĝuste tiu ĉi tradukaĵo troviĝas en alia loko de la reto, ĉio estus alia.

Kio sekvis plu? Ĉar Pejno ne konservis kronologion kaj ne konservis historion de redaktoj en la devena paĝo Mi havas revon (li forviŝis la tutan tekston, el la paĝo Mi havas revon li faris redirektilon kaj kreis tute novan paĝon kun titolo Revon havas mi, kie li estis tiam ununura aŭtoro), mi restarigis lastan version de la devena paĝo kaj el la versio de Pejno titolita Revon havas mi mi forprenis ĝuste tiun tekston aldonita de li. Ĉar ni plurfoje poste alinomis kaj restarigis tion, mi portempe ŝlosis ambaŭ paĝojn por eviti militon kaj en Diskutejo ekflamis diskuto pri tio.

Kelkaj faroj de Pejno


Mi ne plu komentos la konduton de Pejno, ĉar li tiel longe kapablos paroli pri tio, ke nigra ne estas nigra kaj ke blanka ne estas blanka. Simono Pejno estas por mi tute indiferenta. Mi turniĝas al li per mia dorso. Li centfoje ripetos mensogojn, ke ili fariĝos vero. Li aldonis sian komenton al mia kontraŭa vidpunkto, sed li trankvile kaj senhezite aldonis sian poran vidpunkton. Li ne scias malvenki kaj honeste diri: jes mi faris tion aŭ tion. Adiaŭ. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:29, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mi sentas min senkulpa, sed kiu volas kun lupoj esti, tiu devas kun lupoj boji. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:03, 1 Maj. 2012 (UTC)

Jen la problemo. Vi sentas vin senkulpa. Sed nun aldoniĝas al la tri famaj simioj kaj unu paradanta pavo, eĉ trupo de bojantaj lupoj. Hmm. Mi nun rapidu aldoni ankoraŭ unu katon. Nome, se mia kato estas nekontenta pri iuj agoj de mi, eble mi ne surtabligis al ĝi sufiĉe bongustan manĝaĵon, ĝi demonstracie turnas sin postaĵe al mi kaj ekde tiam plene ignoras min. Do nun ni havas tri simiojn, unu pavon, tutan luparon kaj unu katon.
Sed tute serioze, mi ne plu skribas ion ajn pri mia propra kazo, ĉar ĉio estas jam dirita, eĉ dufoje. Oni simple tute trankvile kaj laŭplaĉe voĉdonu. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:11, 1 Maj. 2012 (UTC)
Parolinte pri lupoj mi pensis Tiun, kies nomon oni ne menciu kaj tiu estas lupestro, kiu voros eĉ sian voston. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:19, 1 Maj. 2012 (UTC)

Interesaj misinterpretoj

 *Pejno skribas: Mi ne atakas vin, mi atakas vian konduton. Tio estas por mi unu kaj la sama, kvazaŭ li atakus min. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:32, 1 Maj. 2012 (UTC) 

Jen tute precize la problemo. Mi ne atakas vin, mi kritikegis kaj plu kritikegas vian konduton. Kaj vi ne ŝajnas esti kapabla distingi inter kondutkritiko rilate la devojn kaj nedevojn de via ofico, kaj iuspeca persona insulto. Kaj pri mia frazo "idiota rezulto", evidente ankaŭ Nobelpremiita inteligentegulo povas iam kaj iam liveri idiotan rezulton. Ekzemple, Ejnŝtejno per sia eldiro "Dio ne kubĵetas", intertempe vere centelcente pruvite "idiota", eĉ ĉiutage, per la kvantuma fiziko.

Kaj se vi minacas min per forbaro, estas tute klare, ke mi eĉ pli akre kaj klare kritikegos vian konduton, ĉi-okaze vian misuzon de via ofico, ĉar jen vi minacis eĉ pli mise kondukti. Kaj laŭŝajne mi ne sole opiniis tiel, ĉu ne?

Sciu, vi simple elektis la malĝustan personon por almiskonduti, aŭ alprofesori, aŭ alpastri, aŭ voli morale reeduki, aŭ instrui pri la konveno aŭ nekonveno de la vorto "furzo" (kiun mi ne uzis), aŭ ...

En Diskuto:Urarto mi fakte uzis furzaĵon. Jen ĝi:

Citaĵo
 Mi plene malpravas kaj jam denove senbride muzikas per mia altestimata furzilo! Via kvanta mezuro estas ok. 
— Pejno Simono

Do mi insultis, se iun ajn, nur min mem. Ĉu ankaŭ tion vi volas malpermesi laŭ la aŭtoritato de via ofico kiel administranto? --  PEJNO Simono  Diskuto  07:25, 1 Maj. 2012 (UTC)

Interesa silentado

Estas interese, ke Petr Tomasovsky neniam respondas al la veraj akuzoj, tiuj pri misuzo de la administra posteno, la vera koruptiteco de administranto kiu foradministras malsamopiniantojn, aŭ pri sia propra vandalismo. La pinto de maldeco, certe eterniginda per gravuro en ŝtona monumento, estas tio, ke li ĉi-supre voĉdonis en afero, kiu koncernas lin mem. Ĉio ĉi pruvas, ke li tute konscie elektis sian irvojon ("Mi sentas min senkulpa") kaj meritas esti traktata laŭ tio. Li kaj liaj porparolantoj kapablas nur mistifiki per vortumoj pri detaloj, ĉu io estis forigita aŭ nur netrovebligita, ĉu iu estis forbarita aŭ nur ties redaktado blokita, ks.

Ĉio ŝajnas malespere implikita, sed la afero efektive iĝas pli kaj pli klara por tiu, kiu vidas la tuton kaj volas kompreni la esencon. Antaŭ la komenco de ĉi tiu proceso, mi ne estis tute preta mem komenci ĝin, ĉar mi kovis sekretan esperon, ke eĉ administranto kapablas lerni, se oni lin dum monatoj admonadas. Sed nun mi estas jam tute kontenta pri la ekago de la sisteme persekutata Crosstor. --Surfo (diskuto) 16:12, 1 Maj. 2012 (UTC)

Crosstor neniam estis sisteme persekutata, sed Petro ne ĉiam akceptis ĉiun hungar-vidpunktan verkadon de Crosstor. Amike hungaro Narvalo (diskuto) 19:03, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi aldonas, ke ankaŭ Narvalo faris la samon, ol mi, tamen li "neniam estis sisteme persekutata", se ne paroli pri aliaj redaktantoj. Se N. ne kredas ĝin, mi faros la ligon.--Crosstor (diskuto) 12:16, 4 Maj. 2012 (UTC)

Finalo

Mi ĝoje konstatis, ke mia listo estas en ordo, do tiu baloto donis al mi avantaĝon. Espereble PT dankas la riparojn al la diligentaj manoj!. Restis problemo de Artikolaj preĝejoj. Foriro de PT ankaŭ tion solvis, tamen mi ne petis la forlason, nur forigon de administrado. Mi tiel konkludas, ke li tre ŝatas la estrecon, pli simple, kiel redaktanto, li ne volas kunlabori.--Crosstor (diskuto) 14:05, 9 Maj. 2012 (UTC)

Rezulto

La forpreno ne povas okazi, ĉar estas 4 poraj, sed 6 kontraŭaj voĉoj. Do Petr restos administranto. --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 18 Maj. 2012 (UTC)


Petr Tomasovsky (Aŭgusto 2012)

Daŭrigata misuzo de administraj rajtoj
 

  Nun post pluraj pliaj misuzoj de lia administraj rajtoj mi denove petas baloti pri la maladministrantigo de Petr Tomasovsky.

Liaj plej novaj misuzoj estas:

 1. Subita plene senaverta ŝlosado de paĝo, kiun mi kreis kun redirektilo kun la nomo Ŝablono:Informkesto universala. Pri tiu ĉi paĝo ne estis iuj konfliktoj. Nome mi kreis ĝin mem, ĉar post kritiko pri la de mi elektita nomo Ŝablono:Infokesto, mi volis renomi la ŝablonon al Informkesto universala, nomo kiu estis ja plene libera. Petr Tomasovsky tamen volis nepre renomi mian ŝablonon Informkesto3 aŭ simile, kaj fakte, same senaverte, meze de mia redaktado komencis renomi ĝin, malgraŭ ŝablono avertanta, ke mi plu prilaboras la ŝablonon. Por poste malhelpi la alinomadon al Informkesto universala li ŝlosis la celpaĝon, kiun mi estis kreinta. La ŝloson forigis Tlustulimu, kiu same kiel mi opiniis, ke Informkesto universala estas la ĝusta kaj plej bona funkcipriskriba nomo por tiu ĉi ŝablono. 
 2. Post kiam mi finis la ŝablonon kaj ĝian tre ampleksan dokumentadon, laboron de ĉirkaŭ kvar labortagoj, mi afiŝis ĝin sur la paĝoj: Informkesto universala, Informkesto universala/Linio, Informkesto universala/Ĉelo, Informkesto universala/Kaŝu, kun laŭaj paĝoj: /dokumentado. La postan tagon, la 10an de Aŭgusto 2012, mi trovis min matene barita de ĉiu ajn redaktado en la Vikipedio. Petr Tomasovsky estis barinta min.
Pejno publike ne kalumnios min ĉiam, kiam mi havos alian opinion. Post protekto de nura redirektilo lin denove reatakis min. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:45, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
 
 3. Nun al misuzo de rajtoj venas pura vandalismo. Petr Tomasovsky metis alian tute ne pretan ŝablonon sur la paĝo Ŝablono universala. En tiu strangaĵo, cetere plene idiota, interalie io pri erotikaj modelinoj, li petas pri helpo pretigi ĝin kaj aldone metas mesaĝon, ke la ŝablono troviĝas en stato de rekonstruado. Nun en ĉiuj paĝoj, kiuj jam uzis la novan ŝablonon Informkesto universala, aperis nun fuŝaĵoj.
Tiu ĉi ŝablono estis kreita la 2-an de februaro 2009, do Pejno mensogas ĉi tie kiel ĉiam. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:45, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
 
 4. Kiel mi kritikis kelkajn antaŭajn misagojn liajn, li kontraŭregule forigis miajn diskuterojn pri tio el la Diskutejo dum Julio. Nun ili estas ree almenaŭ parte videblaj en la rubriko Administrejo. Bedaŭrinde li forcenzuris iun kaj iun frazon per tio, ke li substituis la ŝablonon {{refaktorigita}} al tiuj.
Tiu ĉi ŝablono estas uzata en pluraj vikipedioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:45, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
 
 5. Al ĉiuj tiuj misuzoj kaj misagoj venas liaj antaŭaj misagoj, pro kiuj mi jam dum ĵusa Majo okazigis baloton tie ĉi. Tiam li forbaris min du semajnojn pro ne laŭregulaj kialoj. Alia administranto forigis la baron. 
Fronte al vere senĉesa misuzado de administraj rajtoj — nur administrantoj povas forbari, ŝlosi paĝojn kaj rekrei malnovajn jam forigitajn paĝojn — kaj aldona vandalismo en tre kompleksa ŝablono plus la fuŝado de la artikoloj jam uzantaj ĝin, mi nun okazigas la duan fojon baloton pri la maladministantigo de Petr Tomasovsky. -- PEJNO Simono Diskuto  10:43, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Eksadministrantigo de Petr Tomasovsky

Proponita de -- PEJNO Simono Diskuto  10:43, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Por:

Por Por: Li ne montras taŭgan konduton por iel ajn resti administranto. -- PEJNO Simono Diskuto  10:43, 10 Aŭg. 2012 (UTC) Por Por: Vidu mian komenton. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:59, 10 Aŭg. 2012 (UTC) Por Por: Post pripensado mi nun ŝanĝas mian opinion. Do Petr bedaŭrinde vere troigis. Krome li ĵus nprotektis sian diskutopaĝon, kio montras, ke li ne vere volas trovi solvon por la diversaj problemoj. Krome estis sufiĉe malfacile kun li iel okupiĝi pri ŝablonoj. Kvankam li jam vikipediumas pli longe ol ekzemple mi, liaj kapabloj pri ŝablono, sed bedaŭrinde ankaŭ administrado, estas tro limigitaj. Do eble li ja povus plu okupiĝi pri artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 19:33, 11 Aŭg. 2012 (UTC) Por Por: --Crosstor (diskuto) 04:14, 13 Aŭg. 2012 (UTC) Espereble mi metis mian voĉon al ĝusta loko, ĉar tio estas tre longa. Mi voĉdonas tial, ke PT ne estu administranto. Miaj komentoj ne ŝanĝiĝis de la pasinta voĉdono.--Crosstor (diskuto) 04:14, 13 Aŭg. 2012 (UTC) Por Por: --Surfo (diskuto) 09:29, 13 Aŭg. 2012 (UTC) Nenio ŝanĝis mian opinion post la antaŭa voĉdono pri la sama afero. Por Por: --Arno Lagrange @ 18:52, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

    1. Petro bedaŭrinde ja denove misuzis siajn administrajn forbarante uzanton, kun kiu li konfliktas kaj tio estas kontraŭregula, kaj Petro jam estis admonita pro la sama faro en la antaŭa baloto
    2. En la afero de Informkestoj Petro klare misagadis, eluzante siajn rajtojn, malrespekte al la laboro de Simono, sen ia akceptebla pravigo
    3. Petro forviŝis sian uzantopaĝon kaj sian diskutopaĝon, anoncante ke Vikipedio mortis por li. Sekve estas neniu kialo por ke li konservu administrajn rajtojn.

Por Por: --KuboF (diskuto) 19:29, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

    1. Mi admiras Petron pro lia laborado - tre diligenta kaj laŭdinda. Kaj mi neniam havis kun li ajnan konflikton. Mi esperas ke li daŭre restos fidela al kunlaboro tie ĉi. ...malfeliĉe li vere ne ellernis de lastjaraj avertoj.
    2. Similaj kialoj kiel Arno supre.
    3. Aldonindas jam historia afero (2006).
    4. Problemoj pri forigado de materialo: Li forigis artikolon pri si, bildon pri si - ambaŭ sen diskuto, ekster normala procezo (kaj bildon eĉ administrantoj ne povas restarigi). Ankaŭ iujn citŝablonoj, ekz Cite web kiun tiam uzadis super mil artikoloj.

Por Por: Persono, kiu en sia vikipediista paĝo metas, ke vikipedio por li mortis, fakte laŭ mi ne povas esti personeco de fido publika kaj defendanto de vikipedio! Aldoniĝas, ke li blokis sian propran diskutopaĝon! Tio ne estas tolerebla ago! (Krome fakte PT utiligis en granda stilo du gantopupojn nome Uzanto:Zuazua kaj Uzanto:Kerio - tio fakte ankaŭ ne estas simpla kavalira delikto, tio en aliaj vikipedioj eĉ estus kialo por forbaro, sed pri tio ni ne diskutas nun ĉi-tie!) DidiWeidmann (diskuto) 21:15, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Kontraŭ:

Kontraŭ Kontraŭ: Ni bezonas Petr Tomasovsky.--pino (diskuto) 06:53, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Detenas:

Komentoj:

Komento Komento:  Kara Pino. Mi ne komprenas vian voĉdonon. Ĉe tiu ĉi baloto ne temas pri la forbaro de PT. Temas nur pri lia maladministrantigo. Do ĉu vi volas diri per via kontraŭvoĉdono, ke ni bezonas lin kiel administranton?  -- PEJNO Simono Diskuto  09:35, 20 Aŭg. 2012 (UTC) Komento Komento: Mi valoras la jenajn punktojn:

Punktoj kontraŭ Petr
  1. Li forbaris Pejnon dufoje sensence kaj senkiale.
  2. Li senkiale refaktorigis diskuterojn de Pejno, kaj la diskuteroj estis tre korektaj.
  3. Li protektis sian diskutpaĝon senkiale, tiel ke mi ne povas redakti en (nek Pejno).
Punktoj por Petr
  1. Li jam kreis Ŝablono:Informkesto universala kaj forigis ĝin, do eble ke la titolo ne estas taŭga por iuj ajn ŝablonoj !
Ĉar la kontraŭpunktoj estas pli gravaj ol porpunktoj, mi poras la maladministrigon de Petr. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:59, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Saluton, Pejno. La ligilo montras, ke "via" ŝablono nun estas nur uzata en ŝablonaj kaj projektaj paĝoj, ne en iu artikolo. Mi supozas, ke tio devus esti sufiĉe facile korektebla. Krome mi pensas, ke nek vi nek Petr emas rezigni pri "siaj" ŝablonoj. Tial necesas apartaj titoloj, kiuj nun estas ja uzataj, nome {{informkesto universala}} de Petr kaj {{informkesto3}} de Pejno.

Mi supozas, ke Petr ial forgesis pripensi, ke neadministrantoj ne povas vidi forigitajn versiojn de iu ajn paĝo. Krome li ial ne skribis, ke li emus remeti "sian" forigitan ŝablonon por plibonigo kaj posta ekuzo.
Kaj mi ne scias, ĉu viaj kritikaj punktoj je Petr jam sufiĉas pro la ĉitiea afero. --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  La eldiro ne centelcente precize ĝustas. Ne ĉiuj ligiloj estas jam montritaj. Adone vi forgesis mencii, ke li baris min de ĉiu ajn redaktado hodiaŭ matene. Cetere, misago pri kiu, vi, malgraŭ miaj du retmesaĝoj, supozeble plene akcidente malatentis okupiĝi. -- PEJNO Simono Diskuto  13:19, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento:

Forigitaj paĝoj
  Ĉu mi ĝuste komprenas tion?
 I. Forigitaj paĝoj apartenas al la antaŭaj kreintoj, eĉ dum jaroj. 
 II. Neniu redaktanto povas vidi, ke forigita paĝo iam ekzistis. 
 III. Oni ne rajtas krei novan paĝon samnoman kiel iu ajn forigita. 

El tio sekvas, ke redaktanto ne rajtas krei iun ajn paĝon en iu ajn nomspaco, ne antaŭe demandinte administranton, ĉu la paĝo antaŭe eble jam ekzistis kaj sekve ne plu estas libera.

Do mi ĝuste komprenas tion, ĉu? Aŭ ĉu ĉe tiu absurdaĵo temas pri speco de lex contra-Paina ĝuste ĉi-momente elpensita nur por mi? -- PEJNO Simono Diskuto  16:04, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Citaĵo
 Oni ne rajtas krei novan paĝon samnoman kiel iu ajn forigita. 
— Pejno
Nu, ni rajtas. Eble estis klaŭno kiu kreis paĝon Ekzemplo kiel vandalaĵo, kaj iu uzanto rekreis la artikolon pri io. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:18, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Ĉu oni rajtas ĉiusemajne proponi maladministrigon de iu ajn persono, okaze de persona konflikto???Narvalo (diskuto) 11:24, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Kia ŝerco ! Ĉikaze, Petr misuzis plurfoje siajn administrantajn rajtojn, kaj ne en la redaktmilito de Pejno Simono ! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:18, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
  Forta argumento kontraŭ la lasta strebo maladministrantigu lin estis, ke ne temis pri ripeta okazo de misuzo de administraj rajtoj. Fakte tio tute ne veris, ĉar estis jam antaŭ mia balotigo jam alia balotigo, laŭ kiu li fakte perdis siajn administrajn rajtojn. Tiele aŭ tiele, nun ja estas ripeto. Pro tio okazu nova baloto. Pri la horaro respondas nur Petr mem. Misagoj en Februaro, misagoj en Julio, misagoj en Aŭgusto. Kion oni alie faru? Ĉu ignori ripetojn? -- PEJNO Simono Diskuto  13:28, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Pejno Simono volas maladministrigi min nur pro tio, ke mi protektis aŭ ŝlosis, kiel vi volas, unu redirektilon, kiu antaŭe estis ŝablono. Li faris simple tion. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:14, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

 
 a) Vi ne faris simple tion, vi fiagis. Vi ne volis, ke mi renomu mian ŝablonon al Informkesto universala, kaj fakte mi tute ne povis imagi kial. Mia sola supozo estis, ke vi iel enviis la trafan nomon, kiun mi kompromise elektis. 
 b) Mi ne povis scii, ke vi iam uzis la nomon, ĉar nenio ajn montris tion. Aldone, mi plurfoje lasis tion kaj jenon forigi. Ĉu tiuj nomoj nun ĉiuj apartenas al mi? Tio estus plene ridinda. 
 c) Mi ne povis iel ajn diveni, ke vi volas reuzi la nomon por tiu stranga nefunkcianta ŝablono via, kiu laŭ via mesaĝkesto troviĝas en stato de rekonstruado kaj en kiu estas teksto petanta pri helpo rilate ĝin. Mi tute ne povis imagi, ke vi volis iel ajn uzi la nomon Informkesto universala simple pro tio, ke vi tute ne menciis tion. 
 d) La nomo Informkesto universala estis jam kompromiso, fakte kiun ĝuste vi postulis, kritikante la prefikson Info-. Mia nomo estis ja Infokesto, nomo, kiun Tlustulimu iam uzis. 
 e) Vi forbaris min de ĉiu ajn redaktado hodiaŭ matene por laŭplaĉe fuŝi mian ŝablonon. Poste ĝi nenie ajn ankoraŭ funkciis. Kulmine vi ŝovis la unuan duonon al Informesto3 kaj lasis la alian duonon en Informkesto universala. Jen vere ege genia solvo! Aldone la rekunigo aliloke ne estus triviala, ĉar nun fontaĵoj devus esti adaptataj kaj aldone la tuta tre ampleksa dokumentado devus esti aktualigata. Alivorte, vi denove simple por viaj propraj plaĉo kaj amuzo decidis laborigi min iomete. Aŭ ĉu vi sincere kredas, ke la nefunkcianta ŝablono, kiun vi nun revivigis vere valoras tion? Cetere, ĝi nun aperas fuŝe en ĉiuj paĝoj jam uzantaj mian novan ŝablonon. 
 f) Aldoniĝas kelkaj aliaj pekoj viaj, kiujn mi jam enlistigis, do ne necesas tie ĉi ripeti ĉion. 
 g) Laste mi demandas, kiam vi vidis, ke mi uzis la paĝon Informkesto universala kaj aldone 3 subpaĝojn de tiu, plus ĉiuj /dokumentado-paĝoj, kial vi ne simple metis vian nefunkciantan ege simplan ŝablonon kun la erotika modelino ie aliloke? Tio estus la normala sinteno de iu, eĉ elektita administranto, kiu vere volas progresigi la projekton. Mi esprimu min eĉ pli simple. Via ŝablono pesas 10 uncojn kaj ne funkcias, mia ŝablono pesas 500kg, estos ege utila kaj funkcias perfekte. Por ĉiu normalpensanto devus esti klare, kion oni faru kaj kion oni ne faru. 
-- PEJNO Simono Diskuto  13:02, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Jen estas paĝo pri Coralie Trinh Thi, kie estas tri ŝablonoj. Neniu volis de vi, ke vi supozu, vi simple povis demandi min. Vi ne faris tion, eĉ kiam mi skribis al vi, ke ŝablono kun tia nomo ne estas libera. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:07, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

  Jen tri ŝablonoj. Sed kiel ili iel ajn rilatu al mi, mi ne komprenas. Mi ankaŭ ne komprenas, kion vi volas esprimi per via komento. Cetere, se ĝenas vin, ke oni devis uzi tri ŝablonojn por enmeti tiun specifan mikson de datumoj, anstataŭ uzi nur unusolan ŝablonon, mi eble atentigu, ke por solvi tion per mia nova Informkesto universala jen nur kvinminuta afereto. Aldone, vi tute ne skribis al mi, ke la nomo ne estis libera. (Fakte ĝi estis libera, laŭŝajne jam ekde 2009.) Same vi ne afiŝis ion tian, ankaŭ ne en la Diskutejo. Pri kio vi entute parolas? Unue hodiaŭ matene vi skribis ion ajn ĉi-rilatan post tio, ke vi jam estis forbarinta min de redaktado. -- PEJNO Simono Diskuto  13:51, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Pejno mi parolis pri ĝi kie staras Pejno, ankaŭ ŝablono Informkesto universala ne estas libera. Ĝi estas jam okupita. la 8-an de aŭgusto 2010. Kaj mi ne estas memparolanto kiel vi, kiu kuras kun ĉio en Diskutejon. Ne estas mia devo informi pri tio la tutan mondon. Do denove vi mensogas. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:28, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Iel vi ne sukcesas esprimi vin tiel, ke iu povos kompreni vin. Mi kreis la paĝon kaj metis alidirektilon, ĉar mi ne volis tiam tiumomente tuj transloĝiĝi. Ke ĝi iam jam ekzistis ne estis iel ajn videbla. Nur ĉe la paĝo Infokesto estis iu rimarko, ke oni post diskuto forlasis la nomon Infokesto, preferante la nomon Informkesto. Do mi tute ne komprenas, kial vi ĉiam denove akuzas min pri mensogado. Iam kaj iam mi komencas kredi, ke vi vere ne plu superrigardas la tuton. Fakte estas tiel, ke vi viktimigas min, kunfare kun KuboF, preskaŭ ekde tago unu tie ĉi. Kaj, se vi ĉe tio misuzas viajn administrajn rajtojn, mia sola ebla defendo estas piloriigi vin. Do ne ploru. -- PEJNO Simono Diskuto  15:15, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Imagu! Mi trovis tion, kion Petr asertis esti skribinta. Nekredeble! Li skribis tion praktike al si mem en sia propra diskutejo! Evidente, li kiel administranto, ne kapablas laŭ la Vikipediaj reguloj eĉ nur skribi al iu mesaĝon. Oni skribu ĉiam en la diskutejo de la ricevanto! Eble li notu tion por la estonto. Kiel mi sciu, kion li skribas en sia propra diskutejo? Ridinde! Kaj ne devi informi la tutan mondon, estas vere la kulmino. La minimumo, kion oni povas atendi de administranto, tio estas, ke li informu la alparolaton kaj ne kvazaŭ kiel maljunulo nur okazigi iujn memparoladojn en sia hejma kuirejo. Kaj kial eĉ Tlustulimu alparolas min en la same diskutejo, nome en tiu de Petr Tomasovsky, mi tute ne komprenas. -- PEJNO Simono Diskuto  11:39, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Mi opinias ke administranto regulu per la minimuma administranta ago por esti korektiga. Oni neniam forviŝu la bonintencan laboron de alia kunlaboranto. Preskaŭ ĉiuj ĉi tie laboras bonintence! Mi ne volus maladministrigi iun ajn, sed ŝajnas al mi ke Petro misuzas la postenon. Bedaŭrinde, mi havas nek la tempon nek inklinon por esplori la problemon, kaj mi ne volus politiki. Infanoj: Ludu afable! -- Yekrats (diskuto) 13:39, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Jen kiel finiĝas redaktomilito:


--Dominik (diskuto) 14:38, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Fakte, la ŝablono Informkesto universala estis speciale por vi! Se mi ĝuste memoras, estas ja vi, kiu iam plendis, ke iu Informkesto artisto aŭ simile, ne sufiĉis por priskribi pentriston kaj ke iu Franca ŝablono estis ege pli ampleksa. Tiam mi eble iomete seninterese, komentis tion. Sed fone mi fakte reagis. Via plendo do pikas min tagnokte, rabante eĉ mian dormon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:15, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Pri la refaktorigoj de la diskuteroj fare de Petr,

Citaĵo
 Li pravis, ke ne estas en ordo ŝanĝi aŭ eĉ anstataŭigi diskuterojn de aliaj uzantoj. Tio estas malakceptata ne nur en la esperanta, sed en ĉiuj vikipedioj kaj similaj vikioj. 
— Tlustulimu
Kial li faris tion kiam li bone sciis ke tio ne estas akceptata ??? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:53, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento:

Maladministrantigo de Petr kaj lia estonto
 

Miaj karaj Vikipediistoj,

Ĉi tiu baloto temas pri la fino de Petr Tomasovsky kiel administranto. Eĉ administranto poras lian maladministrantigon! Li ne lernis el la lasta baloto, nun li lernos kiel simpla uzanto. Kun la novaj misuzoj, mi finfine povas pori la maladministrantigon de Petr kun kelkaj punktoj interesaj. Bedaŭrinde, li troiris, kiel Tlustulimu diras en sia voĉdona komento.

Kio okazos en la estonto de Petr ? Mi certe atestas ke li devos atendi kelkajn jarojn antaŭ ol reakiri liajn rajtojn. La forbaro ne estas necesa.

HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:15, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Administrantigo de Pejno
 

Miaj karaj Vikipediistoj,

Pejno ŝajnus esti laŭ mia opinio bona administranto. Se vi pensas kiel mi, ni povus fari baloton por administrantigo de Pejno Simono. Lia kuraĝo kun la atakoj de Petr, liaj kompleksaj ŝablonoj kaj lia helpo al Vikipedio indas esti gratulataj per tio.

HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:15, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento: Reklamkadroj pli grandaj ol mia ekraneto ne konvinkas min. Mi preferus, ke ni uzu simplajn tekstojn. Pretere, laŭ mia scio s-ro Pejno havas la personan nomon "Simono", do oni nomu lin aŭ "Simono" aŭ "s-ro Pejno". Kial li preferas la nomordon inversan al la gramatiko de Esperanto, mi ne scias. – Umbert' (diskuto) 21:08, 19 Aŭg. 2012 (UTC) Komento Komento: Vi pravas, Umbert', pri la reklamkadroj, kiuj estas teatrecaj gestoj por ŝajnigi gravecon. Sed vi faris sensacian malkovron pri Esperanto, se vi trovis en ĝia gramatiko regulon pri ordo de nomoj. --Surfo 06:22, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Rezultoj

Rezultoj de la baloto
  • Kontraŭ 1
  • Por 8
Konsekvenco

Laŭ Steward requests (Permissions)/ Removal of access/ Petr Tomasovsky@eowiki :

✔ Farite
Since User:ArnoLagrange is a local bureaucrat, this is ✔ Done --Bencmq (talk) 10:49, 25 August 2012 (UTC)

5 Uzanto KuboF (Aprilo 2014)

Baloto okazis pri la propono de KuboF forigi la paĝon Proverboj rilatantan al la Zamenhofaj proverboj publikigitaj en Proverbaro Esperanta. Oni balotis pri tio kaj la plimulto estis kontraŭ ties forigo. La paĝoj do restu. KuboF argumentis, ke proverboj ne estus enciklopediecaj, do ne apartenu tie ĉi. Malgraŭ la rezulto de la baloto, nome la plimulto estis kontraŭ tia forigo, KuboF forigis la ĉefpaĝon kaj tuj anoncis siajn planojn forigi ankaŭ la subpaĝojn ententantajn la proverbojn mem. La de li kontraŭbalote forigita ĉefpaĝo klarigas, kiel oni uzu la aliajn paĝojn.

Pro tio mi proponas, ke ni nun okazu baloton por maladministrantigi lin.

Administranto principe ne agu arbitre kaj ja ne laŭ personaj motivoj aŭ personaj interpretadoj de iuj reguloj. Mi persone ĉiam tre dubis, ke KuboF entute taŭgus kiel administranto kaj ŝajnas, ke mi pravas

Baloto

Por Por:


Kontraŭ Kontraŭ:


Sindetena Sindetena:

Komentoj

Komento Komento: