Charente-Maritime: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
turismo |
aldonoj, kulturo |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
== Geografio == |
== Geografio == |
||
[[Dosiero:Ile-de-Re vue du ciel.JPG|thumb|left|Aera bildo de la [[insulo Ré]]]] |
[[Dosiero:Ile-de-Re vue du ciel.JPG|thumb|left|Aera bildo de la [[insulo Ré]]]] |
||
Charente-Maritime posedas longan marbordon ĉe [[Atlantiko]]. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio: |
Charente-Maritime posedas longan marbordon ({{unuo|460|km}}<ref name="chiffres">{{Citaĵo el la reto |url=http://www.observatoire.en-charente-maritime.com/sites/observatoire.en-charente-maritime.com/files/sites/observatoire_du_tourisme_charente-maritime_tourisme/files/domain-id/chiffres_cles_2012-2013.pdf|titolo=Chiffres-clés 2012-2013|alirdato=2014-04-29 |formato=PDF |lingvo=fr}}</ref>) ĉe [[Atlantiko]]. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio: |
||
* la plej granda estas [[Oléron]], turisma insulo atingebla per [[Ponto de Oléron|ponto]]; |
* la plej granda estas [[Oléron]], turisma insulo atingebla per [[Ponto de Oléron|ponto]]; |
||
* [[Insulo Ré|Ré]], en la nordo de la departemento, estas konektita al [[La Rochelle]] per [[Ponto de Ré|ponto]]; |
* [[Insulo Ré|Ré]], en la nordo de la departemento, estas konektita al [[La Rochelle]] per [[Ponto de Ré|ponto]]; |
||
Linio 35: | Linio 35: | ||
* [[Insulo Madame|Madame]] estas la plej malgranda, atingebla perpiede de [[Port-des-Barques]] kiam maro estas [[Tajdo|malalta]]. |
* [[Insulo Madame|Madame]] estas la plej malgranda, atingebla perpiede de [[Port-des-Barques]] kiam maro estas [[Tajdo|malalta]]. |
||
La norda parto de la departemento konsistas el vasta [[ebenaĵo]], la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj. |
La norda parto de la departemento konsistas el vasta [[ebenaĵo]], la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj. La departemento havas {{unuo|1020|km|2}} da arbaroj<ref name="chiffres" />, el kiuj la plej grandaj estas la [[arbaro de La Coubre]] en la [[duoninsulo de Arvert]] kaj la [[arbaro de Saint-Trojan]] en la insulo [[Oléron]]. |
||
En la departemento fluas kvar riveroj: |
En la departemento fluas kvar riveroj: |
||
Linio 60: | Linio 60: | ||
=== Turismo === |
=== Turismo === |
||
{{Ĉefartikolo|Turismo en Charente-Maritime}} |
|||
[[Dosiero:Fort boyard aout 2006-6.JPG|thumb|left|[[Fortikaĵo Bojardo]], unu el la plej famaj lokoj de Charente-Maritime]] |
[[Dosiero:Fort boyard aout 2006-6.JPG|thumb|left|[[Fortikaĵo Bojardo]], unu el la plej famaj lokoj de Charente-Maritime]] |
||
Charente-Maritime estas unu el la plej turismaj francaj departementoj, danke al sia milda klimato, bone konservita arkitektura kaj natura heredaĵo, vigla kaj diversa kultura vivo, kaj ankaŭ pro la marbordo kaj insuloj. |
Charente-Maritime estas unu el la plej turismaj francaj departementoj, danke al sia milda klimato, bone konservita arkitektura kaj natura heredaĵo, vigla kaj diversa kultura vivo, kaj ankaŭ pro la marbordo kaj insuloj. |
||
Linio 70: | Linio 71: | ||
Inter la plej vizitataj lokoj de Charente-Maritime estas la [[akvariejo de La Rochelle]] kaj la [[bestoĝardeno de La Palmyre]]. Ankaŭ la marbordo kaj la insuloj allogas multajn feriantojn. |
Inter la plej vizitataj lokoj de Charente-Maritime estas la [[akvariejo de La Rochelle]] kaj la [[bestoĝardeno de La Palmyre]]. Ankaŭ la marbordo kaj la insuloj allogas multajn feriantojn. |
||
== Kulturo == |
|||
[[Dosiero:Ostrea edulis Marennes p1050140.jpg|thumb|right|[[Ostro]] de Charente-Maritime]] |
|||
Charente-Maritime troviĝas en la areo, kie estas tradicie parolata la [[puatua-santonĝa lingvo]] (plejparte la santonĝa dialekto, kaj la puatua en la nordo de la departemento). Ĝi estas [[Endanĝeraj lingvoj|en danĝero]] ĉar treege malmultaj homoj parolas ĝin. Ĝi tamen estas fonto de kelkaj regionaj vortoj uzataj en la franca, ekzemple ''cagouille'' por “heliko” (''escargot'' en norma franca). |
|||
Laŭ [[Gastronomio|gastronomia]] vidpunkto, la departemento estas konata ĉefe pro maraj produktoj. La [[ostro]]j de [[Marennes (Charente-Maritime)|Marennes]]-[[Oléron]] estas famaj en la tuta lando. Ankaŭ [[mitulo]]j estas kultivataj, interalie en la [[golfo de Aiguillon]]. Tradicia recepto de Oléron kaj [[Royan]] estas ''[[éclade]]'' aŭ ''églade'', konsistanta el mituloj kuiritaj sub brulantaj [[Pinastro|pin-pingloj]]. |
|||
Charente-Maritime estas ankaŭ en la regiono de produktado de [[konjako]]. Alia alkoholaĵo produktata tie estas [[Pineau des Charentes]]. |
|||
== Bildoj == |
== Bildoj == |
Kiel registrite je 20:03, 29 apr. 2014
Charente-Maritime | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj |
Numero | 17 |
Prefektejo | La Rochelle |
Subprefektejoj | Jonzac Rochefort Saintes Saint-Jean-d'Angély |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Dominique Bussereau |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 661 404 (2021) |
Areo | 6 864 km² |
Loĝdenso | 96 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 51 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 472 |
Charente-Maritime [ʃaʁɑ̃t maʁitim] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia areo estas 6 863,8 km2 kaj ĝi havis 629 124 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle; aliaj gravaj urboj estas Rochefort, Royan, Saintes, Saint-Jean-d'Angély kaj Jonzac. La departemento entute havas 472 komunumojn.
La nomo “Charente-Maritime” devenas de la rivero Charente. La adjektivo maritime (“marborda”) estis aldonita por distingi ĝin de la najbara departemento Charente. Ĝi unue nomiĝis Charente-Inférieure, sed tiu nomo estis ŝanĝita en la jaro 1941 pro malfavoraj kunsencoj de la vorto inférieur (“malsupra” aŭ “malsupera”).
Geografio
Charente-Maritime posedas longan marbordon (460 km[2]) ĉe Atlantiko. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio:
- la plej granda estas Oléron, turisma insulo atingebla per ponto;
- Ré, en la nordo de la departemento, estas konektita al La Rochelle per ponto;
- Aix estas malgranda insulo inter Oléron kaj la enfluejo de Charente kaj aŭtoj estas malpermesitaj tie;
- Madame estas la plej malgranda, atingebla perpiede de Port-des-Barques kiam maro estas malalta.
La norda parto de la departemento konsistas el vasta ebenaĵo, la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj. La departemento havas 1 020 km2 da arbaroj[2], el kiuj la plej grandaj estas la arbaro de La Coubre en la duoninsulo de Arvert kaj la arbaro de Saint-Trojan en la insulo Oléron.
En la departemento fluas kvar riveroj:
- Charente, kiu fluas meze de la departemento, estas la plej grava;
- Sèvre niortaise, norde, konsistigas la landlimon kun Vendée;
- Seudre estas malgranda marborda rivero;
- Ĝirondo, la granda enfluejo de Garono, estas la limo kun la departemento Gironde.
Plejparto de la loĝantaro koncentriĝas laŭ la marbordo, dum la interna parto perdas siajn loĝantojn.
Administrado
Charente-Maritime apartenas al la regiono Puatuo-Ĉarentoj kaj havas landlimojn kun la departementoj Vendée, Deux-Sèvres, Charente, Dordogne kaj Gironde.
Ĝia teritorio estas dividita en:
- 5 arondismentojn: La Rochelle, Jonzac, Rochefort, Saintes, Saint-Jean-d’Angély;
- 51 kantonojn;
- 472 komunumojn.
Ekonomio
Agrikulturo
Agrikulturo ludas, kiel en multaj aliaj francaj regionoj, ĉefan rolon, kaj okupas pli ol 30% el la laboranta loĝantaro: bredado, kultivado de tritiko, maizo, sunfloroj, vinberoj (famaj vinoj estas konjako kaj Pineau), kaj kompreneble fiŝkaptado en la oceano. Charente-Maritime estas la franca departemento, kiu produktas plej multe da mituloj kaj ostroj.
Turismo
Charente-Maritime estas unu el la plej turismaj francaj departementoj, danke al sia milda klimato, bone konservita arkitektura kaj natura heredaĵo, vigla kaj diversa kultura vivo, kaj ankaŭ pro la marbordo kaj insuloj.
Inter la plej famaj lokoj de Charente-Maritime estas la malnova haveno de La Rochelle, la citadeloj de Brouage, Saint-Martin-de-Ré kaj Le Château-d'Oléron, malnovaj marbordaj militaj fortikaĵoj kiel Fortikaĵo Bojardo kaj Fortikaĵo Louvois kaj la 17-ajarcenta arsenalo de Rochefort, la banurboj Royan, Fouras kaj Châtelaillon-Plage, kaj ankaŭ vilaĝoj kiel Talmont-sur-Gironde, Mornac-sur-Seudre, La Flotte kaj Ars-en-Ré, kiuj apartenas al la plej belaj vilaĝoj de Francio. Saintes, Rochefort kaj Royan estas nomitaj artaj kaj historiaj urboj pro la granda kvanto da historiaj monumentoj en la unuaj du kaj la arkitekturo de la lastaj 50 jaroj por Royan.
Pluraj lokoj de la departemento apartenas al la monda heredaĵo de Unesko. En tiu prestiĝa listo estas la citadelo de Saint-Martin-de-Ré, la baziliko Saint-Eutrope en Saintes, la pilgrima malsanulejo en Pons kaj la preĝejo Saint-Pierre en Aulnay.
La departemento havas ankaŭ multege da romanikaj kaj gotikaj preĝejoj, ekzemple la preĝejo de Marennes, kaj ankaŭ multe da kasteloj, el kiuj kelkaj estas viziteblaj, ekzemple la kastelo La Roche-Courbon, la kastelo La Gataudière kaj tiu de Dampierre-sur-Boutonne. En Charente-Maritime estas ankaŭ granda kvanto da muzeoj pri diversaj temoj.
Inter la plej vizitataj lokoj de Charente-Maritime estas la akvariejo de La Rochelle kaj la bestoĝardeno de La Palmyre. Ankaŭ la marbordo kaj la insuloj allogas multajn feriantojn.
Kulturo
Charente-Maritime troviĝas en la areo, kie estas tradicie parolata la puatua-santonĝa lingvo (plejparte la santonĝa dialekto, kaj la puatua en la nordo de la departemento). Ĝi estas en danĝero ĉar treege malmultaj homoj parolas ĝin. Ĝi tamen estas fonto de kelkaj regionaj vortoj uzataj en la franca, ekzemple cagouille por “heliko” (escargot en norma franca).
Laŭ gastronomia vidpunkto, la departemento estas konata ĉefe pro maraj produktoj. La ostroj de Marennes-Oléron estas famaj en la tuta lando. Ankaŭ mituloj estas kultivataj, interalie en la golfo de Aiguillon. Tradicia recepto de Oléron kaj Royan estas éclade aŭ églade, konsistanta el mituloj kuiritaj sub brulantaj pin-pingloj.
Charente-Maritime estas ankaŭ en la regiono de produktado de konjako. Alia alkoholaĵo produktata tie estas Pineau des Charentes.
Bildoj
-
La malnova haveno de La Rochelle
-
La insulo Aix
-
Remparo de la citadelo Brouage
-
La gaŭl-romia amfiteatro de Saintes
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Charente-Maritime (17) (france). Alirita 3-an de junio 2013.
- ↑ 2,0 2,1 Chiffres-clés 2012-2013 (france) (PDF). Alirita 2014-04-29.