Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/KuboF (Aprilo 2014): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 65: Linio 65:
===== Komentoj =====
===== Komentoj =====
{{komento}} Certe mi ne volas forigi KuboF sed ankaŭ ni aŭdu pravajn kritikojn de Pejno. Evitu tro burokratigi kaj ne ni forgesu, ke enciklopedieco en esperanta vikipedia havas propran logikon. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 06:40, 30 Apr. 2014 (UTC)
{{komento}} Certe mi ne volas forigi KuboF sed ankaŭ ni aŭdu pravajn kritikojn de Pejno. Evitu tro burokratigi kaj ne ni forgesu, ke enciklopedieco en esperanta vikipedia havas propran logikon. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 06:40, 30 Apr. 2014 (UTC)

{{komento}} {{nova!|2014|5|19}} Fakte ankaŭ mi ne prae celis eksadministrantigi KuboF. Mi volis, ke li akceptu komunan opinion kiel montrata per baloto. Laŭ lia logiko, eĉ se ĉiuj tie ĉi voĉdonus por lia restado kiel administranto, oni malgraŭ tio, rajtus eksadministrantigi lin. Mi fakte kritikas, eĉ kritikegas, ke li pritraktas kaj prilaboras la Vikipedion tiom betonkape kaj dogme, ĝis fine ĝi ne plu havos iun ajn utilon por la celpubliko - nome por la parolantoj de Esperanto. Ĝuste pro lia emo dogmokonforme detrui la multhoran laboron de kontribuintoj, se ili ne precize sekvas '''lian''' rigoran interpretadon de la regularo, mi ne plu aktivas tie ĉi. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 08:03, 30 Apr. 2014 (UTC)


==== Rezulto ====
==== Rezulto ====

Kiel registrite je 08:03, 30 apr. 2014

KuboF (Aprilo 2014)

Opinio de Pejno Simono

Baloto okazis pri la propono de KuboF forigi la paĝon Proverboj rilatantan al la Zamenhofaj proverboj publikigitaj en Proverbaro Esperanta. Oni balotis pri tio kaj la plimulto estis kontraŭ ties forigo. La paĝoj do restu. KuboF argumentis, ke proverboj ne estus enciklopediecaj, do ne apartenu tie ĉi. Malgraŭ la rezulto de la baloto, nome la plimulto estis kontraŭ tia forigo, KuboF forigis la ĉefpaĝon kaj tuj anoncis siajn planojn forigi ankaŭ la subpaĝojn ententantajn la proverbojn mem. La de li kontraŭbalote forigita ĉefpaĝo klarigas, kiel oni uzu la aliajn paĝojn.

Pro tio mi proponas, ke ni nun okazu baloton por maladministrantigi lin.

Administranto principe ne agu arbitre kaj ja ne laŭ personaj motivoj aŭ personaj interpretadoj de iuj reguloj. Mi persone ĉiam tre dubis, ke KuboF entute taŭgus kiel administranto kaj ŝajnas, ke mi pravas

Opinio de KuboF

Mia rilato kun Pejno Simono jam de longa tempo estas akra. Mi ekzemple klarigis kaj diskutis, ke verki artikolon pri si ne estas bona ideo. Pejno anstataŭ diskuti en la diskutopaĝo aŭ rekte kun mi en mia diskuto la aferon ŝovis rekte al Diskutejo kaj longege kaj tre arke diskutis. Eĉ li prezentis argumentojn, kiuj estis tute malveraj (ekz. ke mi tiam estis administranto).

Nuntempa afero (oficiale) temas pri forigo de la paĝo Proverboj, kiujn mi kaj kelkaj aliaj konsideras tute neenciklopedieca (jen originalo sube). Mi sciis, ke la forigo estos kontraversa, do mi ne utiligis tujan forigon (neenciklopedieco, aparteneco al alia projekto) sed emis diskuti. De tio venis nuna laso de listoj de proverboj kaj forigo de la "ĉefpaĝo" pri ili.

Dum unu jaro, kiam mi estas administranto en Esperanta Vikipedio, mi estas la plej aktiva administranto ĉi tie. Ankaŭ mi aktive prilaboras aferojn pri ŝablonoj, arĥivado kaj robotado kaj eĉ helpas pri politikaj aferoj. Se Pejno volas forigi miajn administrajn rajtojn pro unu forigita paĝo, li estas pritraktinda por ekscii kion li entute volas fari pri Vikipedio kaj kiaj estas liaj celoj. --KuboF (diskuto) 16:09, 29 Apr. 2014 (UTC)

Origina paĝo Proverboj

Jen sube estas originala paĝo kreita de Pejno Simono, kiun li protektas kiel valoran enciklopedian artikolon:

Ŝablono:Proverboj

Apudaj katoj
Klarigeto

Por serĉi ĉiujn proverbojn menciantajn "kato" simple alklaku supre "K" kaj esploru la K-rubrikon. Iom da rulado malsupren kaj ...

... jen katoj amase, unu rekte apud la alia - kaj eĉ katido!

Klarigo

Jam delonge la aŭtoro de tiu ĉi speciala ordiga sistemo serĉas pri senchava prezentado de la Zamenhofa Proverbaro Esperanta. Kiel unu longan liston kun amplekso de pli ol 100k ne ŝajnas esti tiom bona ideo, kaj, aparte de tio, tia prezento estas trovebla aliloke en TTT. Do la aŭtoro demandis sin, kion, se ion ajn, oni volas de reteja proverbaro. La aŭtoro decidis, ke temas pri la serĉo laŭ specifa vorto.

Kion oni sendube ne volas, tio estas atendi ĝis la tuta proverbaro elŝutiĝas. Tiel naskiĝis la nova ordiga sistemo.

La tuta proverbaro estas nun organizita en rubrikoj laŭ la ĉeesto de vorto komenciĝanta per specifa litero. Ĉe tiu pritrakto nur "gravaj" vortoj rolas. Fakte temas pri

verboj (sen "esti")
substantivoj (sen pronomoj kaj rilativoj)
adjektivoj (sen pronomaj adjektivoj)
adverboj (sen kelkaj mallongaj helpaj - ekz "tre", "pli")

Aliflanke, se io aperas inter citiloj, ĝi taksiĝas grava.

Por vidi, kiel la afero funkcias, plej bone alklaku "C" en la indekso. Poste vi ricevos ĉiujn proverbojn, kiuj entenas gravan vorton komenciĝantan per "C". Ne estas iel necese reveni tien ĉi, ĉar ĉiu subpaĝo entenas kape novan indekson.

Ĉar tiom multaj vortoj en la proverbaro komenciĝas per "mal-", tiuj ricevis specialan rubrikon aparte de "M".

Do por serĉi ĉiujn proverbojn, kiuj mencias "fiŝon", oni unue per la indekso elektu la aron kun F-vortoj. Kiam la proverboj kun F-vortoj estos aperintaj, vi vidos, ke la proverboj estas ordigitaj laŭ serĉvortoj. Do ĉiuj "fiŝoj" naĝos reciproke apudaj.

Kategorio:Zamenhofaj verkoj

Baloto

Por

Por Por: -- PEJNO Simono Diskuto  15:08, 29 Apr. 2014 (UTC) Por Por: --Crosstor (diskuto) 06:54, 30 Apr. 2014 (UTC)

Kontraŭ

Kontraŭ Kontraŭ: Sen argumentoj ne havas sencon fari tion. --Tlustulimu (diskuto) 15:17, 29 Apr. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas al mi, ke Pejno Simono ne komprenas, kiel funkcias niaj reguloj, kaj ke Vikipedio ne funkcias tiel, kiel li imagas. KuboF estas verŝajne nia plej bona administranto kaj la lasta, kiun mi volus eksadministrantigi. Jen malŝparo de tempo. darkweasel94 15:32, 29 Apr. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Mi klarigis en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Maladministrantigo de KuboF--Dima41 (diskuto) 16:01, 29 Apr. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Eblas malsamopinii pri la forigo de artikolo. Sed postuli forigon de administraj rajtoj pro tio ... ne rekomendinda konduto. Ziko (diskuto) 20:12, 29 Apr. 2014 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas al mi, ke KuboF faras bonan laboron. Mutichou (diskuto) 07:03, 30 Apr. 2014 (UTC)

Sindetenas
  1. Sindetena Sindetena: Kiel temulo mem. --KuboF (diskuto) 18:09, 29 Apr. 2014 (UTC)
Komentoj

Komento Komento: Certe mi ne volas forigi KuboF sed ankaŭ ni aŭdu pravajn kritikojn de Pejno. Evitu tro burokratigi kaj ne ni forgesu, ke enciklopedieco en esperanta vikipedia havas propran logikon. --pino (diskuto) 06:40, 30 Apr. 2014 (UTC)

Komento Komento:   Fakte ankaŭ mi ne prae celis eksadministrantigi KuboF. Mi volis, ke li akceptu komunan opinion kiel montrata per baloto. Laŭ lia logiko, eĉ se ĉiuj tie ĉi voĉdonus por lia restado kiel administranto, oni malgraŭ tio, rajtus eksadministrantigi lin. Mi fakte kritikas, eĉ kritikegas, ke li pritraktas kaj prilaboras la Vikipedion tiom betonkape kaj dogme, ĝis fine ĝi ne plu havos iun ajn utilon por la celpubliko - nome por la parolantoj de Esperanto. Ĝuste pro lia emo dogmokonforme detrui la multhoran laboron de kontribuintoj, se ili ne precize sekvas lian rigoran interpretadon de la regularo, mi ne plu aktivas tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  08:03, 30 Apr. 2014 (UTC)

Rezulto