Malplimulto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
1. '''Naciaj minoritatoj''' estas minoritatoj, kiuj en alia teritorio estas la majoritato, ekz. [[dano|danoj]] en Germanio aŭ [[hungaro|hungaroj]] en Rumanio.
1. '''Naciaj minoritatoj''' estas minoritatoj, kiuj en alia teritorio estas la majoritato, ekz. [[dano|danoj]] en Germanio aŭ [[hungaro|hungaroj]] en Rumanio.


2. '''Etnaj minoritatoj''' estas minoritatoj, kiuj ne disponas pri propra "patrolando", ekz. [[bretono|bretonoj]] aŭ [[sorabo|soraboj]].
2. '''Etnaj minoritatoj''' estas minoritatoj, kiuj ne disponas pri propra "patrolando", ekz. [[bretono|bretonoj]] aŭ [[soraboj]].


3. '''Lingvaj minoritatoj''' ne estas etnaj/naciaj minoritatoj, sed parolas alian lingvon ol la loĝantara plimulto en la koncerna ŝtato, ekz. la france parolanta loĝantaro de [[Svislando]].
3. '''Lingvaj minoritatoj''' ne estas etnaj/naciaj minoritatoj, sed parolas alian lingvon ol la loĝantara plimulto en la koncerna ŝtato, ekz. la france parolanta loĝantaro de [[Svislando]].

Kiel registrite je 11:18, 12 maj. 2006

Minoritato (malplimulto) estas homgrupo sur certa teritorio (ŝtato, regiono), kiu distingiĝas per diversaj ecoj de la majoritato (plimulto) de la tiea loĝantaro. Tiaj ecoj povas esti lingvo, raso, religio k.a. Ofte la rajtoj de minoritatoj estas limigitaj, okazas subpremado, parte eĉ ŝtate sankciita, kaj izolado pro nescio kaj antaŭjuĝoj. UN fiksis minoritatajn rajtojn, kiujn la ŝtatoj-membroj tamen tre malsamgrade atentas. En Tokio en 1988 estis fondita la organizaĵo IMADR (International Movement Against All Forms of Discrimination and Racism = Internacia movado kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminado kaj rasismo), kiu penas atentigi pri problemoj kaj diskriminado de minoritatoj kaj subtenas la rajtojn de malavantaĝigitaj popolgrupoj.


Estiĝo de minoritatoj

1. Invado: La origina loĝantaro de teritorio per amasa enmigrado de alia popolo estas forpelita, parte neniigita, ekz. la indianaj popoloj en nuna Usono.

2. Deviga migrado per translokigo: Ekzemplo por tio estas la historio de la nigruloj en Usono.

3. Deviga migrado per forpelado: Ekzemploj estas la forpelo de germanoj, poloj k.a. kiel sekvo de la Dua Mondmilito.

4. Libervola migrado: Anoj de certaj sociokulturaj grupoj libervole forlasas sian originan teritorion kaj migras al loko, kie jam troviĝas anoj de la sama lingvo, kulturo ktp. Tiel sub certaj kondiĉoj povas estiĝi eĉ nova kultura identeco. Ekzemplo estas la franclingvaj kanadanoj en Kebekio.

Ofte la ĉefa kaŭzo por libervola migrado estas la espero je pli bona vivo ol en la propra lando. Ekzemplo estas la turkoj en Germanio.


Tipoj de minoritataj

1. Naciaj minoritatoj estas minoritatoj, kiuj en alia teritorio estas la majoritato, ekz. danoj en Germanio aŭ hungaroj en Rumanio.

2. Etnaj minoritatoj estas minoritatoj, kiuj ne disponas pri propra "patrolando", ekz. bretonojsoraboj.

3. Lingvaj minoritatoj ne estas etnaj/naciaj minoritatoj, sed parolas alian lingvon ol la loĝantara plimulto en la koncerna ŝtato, ekz. la france parolanta loĝantaro de Svislando.