Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
<br>
{{Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj}}
{{Orientalisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco}}


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
Linio 29: Linio 32:
*{{en}} [http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''North Western Ghats moist deciduous forests'']
*{{en}} [http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''North Western Ghats moist deciduous forests'']
{{Portalo Geografio}}
{{Portalo Geografio}}
{{Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj}}
{{Orientalisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco}}


[[Kategorio:Orientalisaj ekoregionoj]]
[[Kategorio:Orientalisaj ekoregionoj]]

Kiel registrite je 09:00, 10 maj. 2014

Vegetaĵaro ĉirkaŭ Karnala-Fortikaĵo en Birdo-Protektejo Karnala.

La nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudokcidenta Barato.

Priskribo

La ekoregiono troviĝas inter altitudoj de 250 kaj 1 000 metroj en la norda parto de Okcidentaj Ghatoj, ekde ilia norda ekstremo en la subŝtato Maharaŝtro, tra Karnatako ĝis la transiraj arbaroj de Vajanad-Distrikto en Keralao. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon Nordokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu situas super altitudo de 1 000 metroj. La ekoregiono okupas areon de 48 200 kvadrataj kilometroj. Ĝi okcidente estas limigita per la malabar-marbordaj humidaj arbaroj, kiuj troviĝas inter altitudo de 250 metroj kaj Malabara Marbordo. Je la norda ekstremo de Okcidentaj Ghatoj en sudorienta Guĝarato, la ekoregiono okcidente limtuŝas la sekajn deciduajn arbarojn de Katiarbar-Gir kaj nordoriente la narmad-valajn sekajn deciduajn arbarojn. La Vajanad-Arbaroj je la suda ekstremo de la ekoregiono markas la transiron al la sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la sudo. Oriente, en la pluvombro de Ghatoj, troviĝas la ekoregiono de la sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, kies tropikaj sekaj arbaroj kovras la orientajn piedmontetojn de Ghatoj.

Flaŭro

La vegetaĵaro estas influita de la sudokcidenta musono kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj sekundaraj miksaj deciduaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas Tectona grandis, Grewia tiliaefolia, Lagerstroemia lanceolata, Dillenia pentagyna, Kydia calycina, Bambusa arundinacea, Dalbergia latifolia, Adina cordifolia, Pterocarpus marsupium, Xylia xylocarpa, Wrighia tinctoria, kaj Schleichera oleosa. Arbareroj de ĉiamverdaj arbaroj etendas en tiujn humidajn deciduajn arbarojn, kun pluvarbaraj specioj kiaj Cinnamomum malabaricum, Syzygium gardneri, Myristica dactyloides, Kneema attenuata, kaj Diospyros sylvatica. La tektonarbaroj sur lateritaj grundoj havas tipan subarbaĵon kiu entenas Cleistanthus collinus, Holarrherna antidysenterica, Bauhinia racemosa, kaj Kydia calycina. Gravaj grimpoplantoj inkludas Ichnocarpus frutescens, Dioscorea spp., Butea superba, Bauhinia vahlii, kaj Smilax macrophylla.

Faŭno

La ekoregiono gastigas okdek sep mamulospeciojn, sed kontraste al en la montaraj pluvarbaroj, neniuj estas endemiaj en la ekoregiono. Tamen, pluraj de la mamuloj en la ekoregiono estas endanĝerigataj, inkluzive de tigro, azia elefanto, gaŭro, Loris tardigradus (lorisedoj), hinda longlipa urso, Tetracerus quadricornis, kaj giganta ratufo.

La tigroj estis abundaj en tiuj arbaraj biotopoj, sed kaŭze de la vasta habitatoperdo kaj ĉasado, la populacioj estis severe difektitaj. La suda sekcio de la ekoregiono limtuŝas Nilgiri-Montetojn, kiuj gastigas unu el la plej gravaj elefanto-populacioj.

La birdaro estas pli riĉa, kun pli ol 345 specioj, inkluzive de 5 preskaŭ-endemiaj specioj kiuj troviĝas ankaŭ en la najbara montar-arbara ekoregiono, nome : Columba elphinstonii, Ocyceros griseus (buceredoj), Pycnonotus priocephalus (piknonotedoj), Turdoides subrufus ( timaliedoj ), Psittacula columboides (Psittaculidae).

Vidu ankaŭ


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj  Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio,  Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj  Brunejo,  Indonezio,  Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo  Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj  Kamboĝo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj  Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Bangladeŝo,  Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj  Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj  Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj  Barato,  Bangladeŝo,  Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj  Ĉinio, Laoso,  Birmo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj  Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj  Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj  Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas  Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj  Birmo,  Malajzio,  Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano  Tajvano

Eksteraj ligiloj