Koloman Moser: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + Kategorio
e Ŝanĝetis kategorion
Linio 69: Linio 69:
[[Kategorio:Aŭstraj artistoj]]
[[Kategorio:Aŭstraj artistoj]]
[[Kategorio:Aŭstraj pentristoj]]
[[Kategorio:Aŭstraj pentristoj]]
[[Kategorio:Secesio]]
[[Kategorio:Viena secesio]]

Kiel registrite je 17:59, 15 maj. 2014

Koloman Moser
Portreto de Koloman Moser (1905)
Portreto de Koloman Moser (1905)
Naskiĝo la  30-an de marto 1868(nun 1868-03-30)
en Vieno  Aŭstrio
Morto la 18-an de oktobro 1918 (50‑jara)
en Vieno  Aŭstrio
Nacieco Aŭstra
Sukcesis kiel Artisto
Artista celigo Viena secesio
vdr
Preĝejo de Sankta Leopoldo de Vieno
Venuso en la Groto (ĉ. 1915)

Koloman Moser (Kolo Moser) (naskiĝis la  30-an de marto 1868(nun 1868-03-30) en Vieno, mortis la 18-an de oktobro 1918 en Vieno), estis aŭstra artisto kiu havis konsiderindan influon en la grafika arto de la frua 20-a jarcento, krom tio ke li estis unu el la plej elstaraj artistoj de la Viena secesio same kiel kunfondinto de la Atelieroj de Vieno[1] konataj kiel "Wiener Werkstätte".

Biografio

Laŭlonge de sia vivo, Moser dizajnis larĝan gamon da artaj verkoj: libroj kaj desegnoj, de poŝtmarkoj ĝis vinjetoj por revuoj, modo, vitraloj, porcelanaĵoj kaj ceramikaĵoj, blovita vitro, manĝilaro, arĝentaĵoj, juvelaro kaj meblaro, inter aliaj.

Li studis en la Viena Akademio kaj la Lernejo de Aplikitaj Artoj (Kunstgewerbeschule) kie li ankaŭ donis kursojn ekde 1899.

Liaj dizajnoj por arĥitekturo, meblaro, juvelaro, desegno kaj tapiŝoj helpis karakterizi la verkojn de lia epoko. Moser alportis la purajn liniojn de la ripetataj motivoj de arto kaj arĥitekturo, klasika greko-romia stilo responde al la dekadenco de baroka tipo ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento en Vieno.

Inter 1901 kaj 1902 li publikigis katalogon titolitan “Die Quelle” (La Fonto) de elegantaj dizajnaj desegnoj por aĵoj kiaj tapiŝoj, teksaĵoj kaj paperaĵoj.

En 1903 Moser, kune kun sia kolego Josef Hoffmann, fariĝis fondinto de la "Wiener Werkstätte", kies studoj kaj metiartistoj produktis variajn hejmajn ilarojn dizajnitaj en estetika kaj funkcia maniero, inkluzive de vitraĵaro, arĝentaĵo kaj tekstiloj.

En 1904 li dizajnis la absidan arkon el mozaikoj kaj vitraĵo por la Preĝejo de San Leopoldo de Vieno (Kirche am Steinhof).

En 1905, kune kun la grupo de Gustav Klimt, li disiĝis de la Viena secesio. La saman jaron li edziĝis kun Editha (Ditha) Mautner von Markhof, la filino de unu el la posedantoj de unu el la grandaj industriaj fortunoj de Aŭstrio.

En 1907 Koloman Moser retiriĝis de la Atelieroj de Vieno pro internaj konfliktoj kun ĝia administracio.

En oktobro 2008 aŭstra poŝto eldonis poŝtmarkon en lia omaĝo koincidante kun la 90-a datreveno de lia morto.

Referencoj

Bibliografio

  • Moser, Koloman. (1998) Turn-of-the-Century Viennese Patterns and Designs, Dover Pictorial Archives, Novjorko: Dover Publications. ISBN 9780486402697.
  • Fenz, Werner. (1984) Koloman Moser. Salzburg: Residenz Verlag. ISBN 3701703698.
  • Rennhofer, Maria. (2002) Koloman Moser: Master of Viennese Modernism. Londono: Thames & Hudson. ISBN 9780500093061.
  • Leopold, Rudolph; Gerd Pichler. (2007) Koloman Moser: 1868-1918, Catalog of the Kolo Moser exhibition in the Leopold Museum (25 majo 2007–10 septembro 2007), Munkeno: Prestel Publishing. ISBN 9783791338798.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Koloman Moser en la hispana Vikipedio.