Empire State Building: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingvaj modifoj
Neniu resumo de redakto
Linio 132: Linio 132:
''Empire State Building'' [empajer stejt bilding] estas ŝtalbetona konstruaĵo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en la mezo de Manhattan, ĉe la angulo de [[Fifth Avenue]] kaj la Strato 34-a.
''Empire State Building'' [empajer stejt bilding] estas ŝtalbetona konstruaĵo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en la mezo de Manhattan, ĉe la angulo de [[Fifth Avenue]] kaj la Strato 34-a.


Ĝi estis finkonstruita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta [[nuboskrapulo]] (anstataŭante je [[Chrysler Building]]). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de [[World Trade Center]].
Ĝi estis finkonstruita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta [[nuboskrapulo]] (anstataŭante je [[Chrysler Building]]). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de [[World Trade Center]] 2014.


Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin al 449 m.
Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin al 449 m.

Kiel registrite je 11:04, 17 maj. 2014

Empire State Building
nubskrapulo
La plej alta nubskrapulo de 1931 al 1972
Lando Usono Usono
Ŝtato Nov-Jorkio
Distrikto Manhattan
Municipo Novjorko
Tipo de konstruaĵo Nubskrapulo
Situo Empire State Building
 - koordinatoj 40° 44′ 54.3″ N 73° 59′ 09″ U / 40.748417 °N, 73.98583 °U / 40.748417; -73.98583 (mapo)
Alteco 382 m
Areo de etaĝoj 208 879 
Arkitekto William F. Lamb
Konstruata 1930–1931
Poŝtkodo 10118
Etaĝoj 102
Liftoj 73
Antaŭulo Konstruaĵo Chrysler
Superanto World Trade Center
Situo de Empire State Building en Usono
Situo de Empire State Building en Usono
Situo de Empire State Building en Usono
Vikimedia Komunejo: Empire State Building
Retpaĝo: esbnyc.com

Empire State Building [empajer stejt bilding] estas ŝtalbetona konstruaĵo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en la mezo de Manhattan, ĉe la angulo de Fifth Avenue kaj la Strato 34-a.

Ĝi estis finkonstruita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta nuboskrapulo (anstataŭante je Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center 2014.

Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin al 449 m.

Post la eventoj de 11-a de septembro 2001 ĝi iĝis denove plej alta konstruaĵo de Novjorko kaj nun la dua plej alta nuboskrapulo de Usono post la 443 m alta Willis-Turo en Ĉikago.

Faktoj pri la konstruaĵo

  • ĉ. 55.000 t da ŝtalo
  • 10 milionoj da brikoŝtonoj
  • ĉ. 760 km da elektra kondukiloj
  • 96 km da akvoduktoj
  • ĉirkaŭ 5600 km da telefonkabloj
  • 6500 fenestroj
  • tutmaso de ĉ. 331.000 t
  • ĉ. 5660 m³ da sabloŝtono
  • ĉ. 30.000 m² da marmora planko
  • Elektra bezono: pli ol 40 milionoj da kWh
  • pli ol 1100 necesejoj
  • 73 liftoj en ŝaktoj de 11 km
  • 102 etaĝoj

Historio

La konstruaĵon planigis la borsa spekulisto kaj fondinto de General Motors John Jacob Raskob, kiu komisiis la arkitekton William F. Lamb pri la planado. Tiam Raskob kredis je ĝenerala riĉiĝo de ĉiu. Kiam la borso kolapsis en oktobro 1929, ĉesis ankaŭ la konstruoj. Sed la konstrulaboroj de Empire State Building komenciĝis en marto de 1930 kaj pli frua guberniestro de Novjorko kaj prezidanto de Empire State Corporation Alfred E. Smith metis la bazŝtonon en septembro 1930.

La konstrulaboro okazis ĉe industria flubendo. En Pittsburgh oni produktis 50.000 ŝtalapogilon, kun tolero de 3 mm, kaj liveris ilin en 8 horoj al la konstruejo. En la interno oni instalis relparojn por facila transporto de materialoj.

Post unu jaro kaj 45 tagoj oni komencis konstrui la etaĝojn, averaĝe 4,5 en ĉiu semajno. La veraj herooj estis la nitistoj, kiuj estis mohawk-indianoj laborantaj en 4-membraj grupoj en timiga alto. Ili ricevis salajron de 1,25 dolaroj je 800 nitoj en unu tago.

La solena malfermo okazis la 1-an de majo 1931 fare de prezidento Herbert Hoover, sed kelkaj burooj estis ankoraŭ malplenaj en la 1940-aj jaroj.

Oni planis tegmentan areon kiel ankrejon por aerŝipoj, sed ĉe la unua provo evidentiĝis, ke la supre-fluanta aero estas tro forta.

Interesaĵoj

En 1945 trafis B-25-bombavio la 79-an etaĝon. Mortis 14 homoj.

Betty Lou Oliver falis kun lifto 75 etaĝon. Ŝi postvivis.

En popola kulturo

En filmo

La konstruaĵo aperis en jenaj filmoj:

  • King Kong
  • Independence Day
  • Sendorme en Seattle
  • Love Affair

Galerio

360°-Panoramo, Manhattan desupre de Empire State Building
360°-Panoramo, Manhattan desupre de Empire State Building


Similaj konstruaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA