Blazono de Bosnio kaj Hercegovino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 41 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q199862)
Knochen (diskuto | kontribuoj)
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto blazono
{{Informkesto blazono
| dosiero = Bosnia and Herzegovina Coats of Arms modified.svg
| dosiero = Coat of arms of Bosnia and Herzegovina.svg
| priskribo = La ŝtata blazono
| priskribo = La ŝtata blazono
| enkonduko = en [[1998]]
| enkonduko = en [[1998]]

Kiel registrite je 07:48, 22 maj. 2014

Blazono de Bosnio kaj Hercegovino
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1998
vdr

La blazono de Bosnio kaj Hercegovino akceptiĝis en 1998 fare de la tiama bosnia parlamento.

Priskribo

La ŝtata blazono estas bildigo la flago de Bosnio kaj Hercegovino sur blazonŝildo.

La diagonale dividita blazonŝildo, sube blua kaj supre heraldike ora (do fakte flava) sub la dividolinio en la blua blazonoparto montras sep heraldike arĝentajn (do fakte blankajn) kvinpintajn stelojn. Du el la steloj nur montratas parte.

Sur la ŝtata flago estas bildigitaj naŭ steloj - ankaŭ tie du el la steloj nur montratas parte.

Simboleco

La flava koloro simboligas la sunon, kiu donas la lumon necesan por vivo sur la tero.

La blua fono kaj la steloj fontas el la Eŭropa flago.

1992 - 1998

blazono de 1992 ĝis 1998
La flago de Bosnio kaj Hercegovino

La blazono de 1992 ĝis 1998 en siaj heraldikaj elementoj korespondas al la blazono de la dinastio Kotromanić: La blanka diagonala trabo simboligas la legendon de la dekstra glavo de Tvrtko la 1-a, kiu en la malfrua mezepoko sukcesis transformi la bosnian Banaton en sendependan reĝlandon. La blazono komence de la Bosnia Milito akceptiĝis kiel anstataŭigo de la jugoslavia blazono. Post la milito ĝi kritikiĝis fare de la lokaj serboj kaj kroatoj en Bosnio kaj Hercegovino, ĉar ĝi nur reprezentis la historion de la bosnoj, do de la islamanaj slavoj de eksa Jugoslavio. Aparta komisiono interkonsentis pri nova blazono, sed ankaŭ la nova blazono estas kritikata, ĉar ĝi krom la blua-flava-blanka kolorelekto ne havas ajnan aludon al la historio de Bosnio kaj Hercegovino.