Austin FX4: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis videon en la rusa lingvo
e →‎Evoluo: Aldonis linion al tabelo
Linio 81: Linio 81:
<tr><td bgcolor="#c2c2c2">Fairway</td><td>1989-1992</td><td>Nissan 2.7L</td><td>4 Spd RWD</td><td>Nissan/Jatco E4N71B</td><td>Nigra plasta puŝ-butono</td><td>Plataj radoj</td><td>Hela</td></tr>
<tr><td bgcolor="#c2c2c2">Fairway</td><td>1989-1992</td><td>Nissan 2.7L</td><td>4 Spd RWD</td><td>Nissan/Jatco E4N71B</td><td>Nigra plasta puŝ-butono</td><td>Plataj radoj</td><td>Hela</td></tr>
<tr><td bgcolor="#c2c2c2">Fairway Driver</td><td>1992-1997</td><td>Nissan 2.7L</td><td>4 Spd RWD</td><td>Nissan/Jatco E4N71B</td><td>Nigra plasta puŝ-butono</td><td>Duon-sferaj radoj</td><td>Hela</td></tr>
<tr><td bgcolor="#c2c2c2">Fairway Driver</td><td>1992-1997</td><td>Nissan 2.7L</td><td>4 Spd RWD</td><td>Nissan/Jatco E4N71B</td><td>Nigra plasta puŝ-butono</td><td>Duon-sferaj radoj</td><td>Hela</td></tr>
<tr><td bgcolor="#c2c2c2">Fairway Driver</td><td>1997 (Licenplato kun P aŭ R)</td><td>Nissan 2.7L</td><td>4 Spd RWD</td><td>Nissan/Jatco RL4R01A</td><td>Nigra plasta puŝ-butono</td><td>Duon-sferaj radoj</td><td>Hela</td></tr>
</table>
</table>



Kiel registrite je 07:32, 24 maj. 2014

Austin FX4
Austin FX4
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Austin, Carbodies, LTI
Gepatra kompanio Austin
Aliaj nomoj Fairway, Black Cab
Produktkvanto 77 000 (1958-1997)
Dezajnisto Eric Bailey
Motoro kaj transmisio
Motoro Dizelmotoro
Transmisio Aŭtomata
Pezo kaj povumo
Pezo ĉ. 1 600 kg
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio Taksio, Limuzino
Dimensioj
Longeco 4 558 mm
Larĝeco 1 750 mm
Alteco 1 765 mm
Benzin-kapacito 54,5 l
Modeloj
Antaŭa modelo Austin FX3
Sekvanta modelo TX1
Aliaj modeloj FL2
vdr

La Austin FX4 estas la klasika Londona taksio Black Cab (Nigra Kabrioleto). Dum la plimulto estas nigraj, fakte ne ekzistas postulo al ili, aŭ eĉ iu ajn devigo al Londonaj taksioj ke ili estu nigraj. Ili ankaŭ ne plu estas kabrioletoj. Tra la jaroj, la FX4 estis vendita inter 1958-1997 sub nombro da malsamaj nomoj de fabrikantoj.

Dezajno kaj lanĉo

La Londona taksio FX4 estis la posteulo de la Austin FX3, kiu estis produktita inter 1948 kaj 1958. Siatempe, la FX3 estis la plej multe uzata taksio en Londono. Kiel la FX3, la FX4 estis dezajnita de Austin kunlabore kun Mann and Overton, la komercisto de Londonaj taksioj kiu mendis ĝin (kaj pagis duonon de ĝia kosto) kaj Carbodies, la karoseriisto kiu konstruis la karoserion kaj muntis la taksion preta por vendado. La dezajna teamo inkluzivis Albert Moore el la inĝeniera departemento de Austin, Jack Hellberg el Carbodies kaj David Southwell de Mann and Overton. La originala dezajno estis farita de Eric Bailey de Austin kaj ĝi estis inĝenierita por produktado fare de Jake Donaldson de Carbodies. Ĝi estis fariĝonta la unua produktita Londona taksio kun kvar pordoj.

Kiel la FX3, la FX4 havas apartan ĉasion, sed kun sendependaj antaŭaj suspensioj kaj bremsoj kun duobla hidraŭla cirkvito. La unua FX4, kun registro-numero VLW 431, estis liverita en julio 1958 kaj trapasis provtestadon kun York Way Motors. La oficiala lanĉo okazis pli poste tiun jaron okaze de la "Commercial Motor Exhibition".

Modeloj de Austin

La unua modelo de FX4 estis ekipita per dizelmotoro 2178cc de Austin kaj per aŭtomata transmisio BorgWarner. En 1961, la meĥanika transmisio el la Austin Gipsy estis havebla kiel opcio. Ekde 1962, la benzinmotoro 2199cc de Austin estis havebla. Tamen, preskaŭ ĉiuj taksioj FX4 estis ekipitaj per dizelmotoro kaj, ĝis la mezaj 1970-aj jaroj la plimulto havis meĥanikan transmision.

En 1969, la taksio estis modifita, por oferti novan version anstataŭ la forlasita anstataŭiga modelo kaj por ripari kelkajn el la malperfektaĵoj de la originalo. La originala Austin estis provizita per malgrandaj malantaŭaj halt-lumoj kaj lumigiloj kaj turn-indikiloj ambaŭflanke de la tegmento, komune konataj kiel "kuniklaj oreloj". En la reviziita modelo, la malantaŭaj aloj estis modifitaj por ricevi la mallantaŭajn lumigilojn kaj turn-indikilojn el la Austin 1100/1300 MkII. Antaŭaj indikiloj estis ankaŭ provizitaj sub la antaŭaj lumigiloj kaj flankaj indikiloj ekipis la antaŭajn alojn. La "kuniklaj oreloj" estis forlasitaj. La interno ankaŭ ŝanĝiĝis, per nigraj seĝoj el vinilo kaj modifita apartigilo por doni pli da spaco al la ŝoforo.

En 1971, la dizelmotoro 2178cc estis anstataŭita de pli granda, 2520cc versio. Tiu ĉi motoro montriĝis pli bona por uzo kun aŭtomata transmisio kaj iom post iom malpli da taksioj kun meĥanikaj kluĉiloj vendiĝis. La benzinmotoro estis ĉesigita en 1973.

En 1973 BSA, la posedanto de Carbodies disfalis kaj estis aĉetita de Manganese Bronze Holdings (MBH), kiuj estis feliĉaj daŭrigi la konstruadon de la FX4. Tamen, nur kelkaj ŝanĝetoj, kiel la eltenemaj pord-seruroj kaj puŝ-butonaj pord-ansoj, sekura stirado kaj mulditaj kaŭĉukaj bufroj (dezajnitaj ĉar la originala ilaro por kromitaj bufroj eluziĝis) estis faritaj.

La FX4 de Carbodies

En 1982, Carbodies, kiu estis produktinta la FX4 por Austin kaj Mann and Overton, akiris la rajtojn pri intelekta proprieto de la taksio kiam British Leyland, La parenca kompanio de Austin seninteresiĝis pri ĝi, kaj komencis produktis ĝin sub sia propra nomo. La antaŭa motoro Austin ne plu estis havebla ĉar, dum la reorganizado de British Leyland fare de Michael Edwardes, la uzino estis vendita al Barato. Carbodies elektis la dizelmotoron 2286cc de Land Rover anstataŭe kaj ankaŭ ofertis la sam-cilindran benzinmotoron de Land Rover kiel opcion. La nova modelo estis nomita FX4R, kun R por Rover. La FX4R havis kelkajn plibonigojn super la antaŭaj modeloj de FX4, inkluzivante asistitan stiradon kaj plenajn servo-bremsojn, sed ĝiaj efikeco kaj findindeco estis malbonaj kaj la taksio akiris malbonan reputacion.

Kelkaj posedantoj anstataŭigis la motoron de Land Rover per dizelmotoro 2977cc de Perkins/Mazda, kiu draste plibonigis la efikecon de la taksio. Dum potenca kaj fidinda, la konverto al Perkins gajnis reputacion de bruo kaj pigro kaj, erare, por kaŭzi fendojn en la ĉasio. La ĉasia problemo, kiu ankaŭ aperis en malfruaj modeloj de Austin estis spurita al manufaktura misaĵo.

Celante regajni la perditajn vendojn ŝuldatajn al la mankoj de FX4R, Carbodies prenis malnovajn ĉasiojn kaj suspensiojn kaj restaŭris ilin, ekipante per novaj karoserioj kaj la originalaj dizelmotoroj 2520cc reimportitaj el Barato. Ĉar tiuj veturiloj uzis restaŭritajn ĉasiojn kaj suspensiajn komponantojn, oni postulis ke ili havus registran markon komencantan per la litero Q prefere ol la tiama jar-litero kaj tial tiu ĉi modelo estis konata kiel la FX4Q. Ĉiuj estis ekipitaj per aŭtomataj kluĉiloj, sed ne per la asistita stirado ekipanta la FX4R. Venditaj de la komercisto Rebuilt Cabs Ltd, ili estis iomete malpli multekostaj ol la FX4R.

La FX4 de LTI

En 1984 London Taxis International (LTI) estis formita post kiam Manganese Bronze Holdings (MBH) aĉetis la komercistojn de London taxi, Mann and Overton. LTI anstataŭigis la dizelmotoron 2286cc de Land Rover per la nova 2495cc versio. La nova modelo estis nomita FX4S. Novaj prem-ŝaltiloj anstataŭis la malnovajn baskul-ŝaltilojn sur la panelo, la glacoviŝiloj estis kontrolitaj per leviero sur la stir-kolono kaj akvo-imuno estis aldonita al la malsuproj de la pordoj kaj nigraj bufroj el laminatita ŝtalo muntitaj, sed fundamente temis pri ĝisdatigita versio de la taksio kiu veturadis dum preskaŭ 30 jaroj. Tiam, Carbodies estis prilaboranta anstaŭanton al la FX4, la CR6, kio klarigas kial tiu ĉi 'tru-ŝtopilo' FX4S estis enkondukita. Tamen, la CR6 estis forlasita en 1985 kaj MBH decidis daŭrigi la konstruadon de la FX4 ĝis kiam ĝi povus financi novan taksion. La FX4S estis anstataŭita en 1987 de la FX4S-Plus, kies malantaŭa kupeo estis redezajnita por havigi kvin pasaĝerojn, la garnaĵo estis ŝanĝita al grizo. Nova panelo el griza plasto estis ankaŭ muntita. Tio ĉi estis tre bone ricevita de la profesio, kiel signo ke iliaj bezonoj estis efektive prikonsideritaj.

La Departemento de Transporto estis favora vidi taksiojn alireblajn al rulseĝoj kaj la rulseĝa konverto FX4W, kun W por wheelchair (rulseĝo), kiu estis havebla frue en 1986, ebligis al la FX4 provizi tiun facilecon. En tio ĉi, la maldekstra pasaĝera pordo estis kapabligita malfermiĝi je 180° kaj la maldekstra parto de la apartigilo povis esti antaŭenigita por loki la malantaŭen rigardantan rulseĝon anstataŭ la maldekstra lev-faldebla seĝo.

En februaro 1989 la Fairway estis enkondukita. Ĝi estis ekipita per dizelmotoro 2 664 cc TD27 de Nissan. Tio ĉi faris el la FX4 pli rapidan kaj fidindan taksion. Ĝi havis plenan rulseĝan alireblecon, konforme kun nova leĝo kiu ekvalidis en januaro 1989. La Fairway estis la plej bona versio de la FX4 iam konstruita, kaj ebligis al LTI vendi al eksterlandaj merkatoj, same kiel eniri en provincajn merkatojn de Unuiĝinta Reĝlando kiujn ili antaŭe ne kapablis trafi. Multo el tiu kresko de vendoj ŝuldiĝis al la fakto ke lokaj aŭtoritatoj insistis pri la uzo de taksioj kun rulseĝa alirebleco en siaj areoj.

Inter 2011 kaj 2012, per profunde modifita FX4, la ekspedicio It's on the Meter trairis 43 319,5 mi (69 716 km) ĉirkaŭ la mondo, tra pli ol 50 landoj, kaj akiris novajn mondrekordojn por la plej longa vojaĝo per taksio kaj la plej alta altitudo iam atingita per taksio[1].

LTI Fairway de 1997, el la plej lasta jaro de produkto

Kiel parto de programo por disvolvi anstataŭantan modelon, AP Lockheed estis komisiita por dezajni kaj disvolvi antaŭajn diskobremsojn, kaj ĉi-rilate, GKN dezajnis novan suspensian sistemon por ebligi al diskobremsoj esti muntitaj konservante la devigan turn-diametron de 7,6 m. Ĉi tiuj ŝanĝoj estis adaptitaj al nova modelo, la Fairway Driver, kiu estis enkondukita en februaro 1992. La plej lasta Fairway, kun registro-marko R1 PFX (t.e. RIP FX), estis konstruita la 1-an de oktobro 1997 kaj estis donacita al National Motor Museum en Beaulieu (Hampshire).

Transport for London, (TfL) kiu akiris regon super la Public Carriage Office dekretis ke en 2006 ĉiuj taksioj licencitaj en Londono devus konformiĝi kun reguloj Euro 3 pri ellaso de gaso. La Fairway, kaj por tiu afero ĝia anstataŭanto, la TX1, kiuj uzis la saman motoron de Nissan nur konformiĝis kun Euro 2, sed plej multaj posedantoj estis malinklinaj seniĝi je siaj tre findindaj kaj ekonomiaj Fairway. Fronte al la premo fare de la profesio, TfL permesis la disvolviĝon de pluraj konvert-sistemoj adapteblaj al la motoro de Nissan por ke ĝi povu konformiĝi. Tiuj ĉi estis la sistemoj "STT Emtec Clean Cab turbocharger system" kaj "Van Aaken exhaust gas recirculation system". Nur 80 Austin- kaj Rover-motorizitaj taksioj restis en la trafiko, kio estigis tion malekonomie disvolvi konvertojn por ili tial ke ili ricevis nedevigon. Kvankam kelkaj posedantoj de pli malnovaj Fairway seniĝis je ili, multaj posedantoj elektis elspezi preskaŭ 2 000 pundojn por konvertigi siajn taksiojn, prefere ol aĉeti novan aŭ dua-manan TXII, kiu estis konsiderata kiel malpli fidinda. Malfrue en 2009, nur ses el ĉi tiuj Rover- aŭ Austin-motirizitaj taksioj restis en servo en la trafiko, plej multaj veturinte po pli ol miliono da mejloj.

La Fairway estis anstataŭita malfrue en 1997 de la TX1, kiu estis sinsekve anstataŭita en 2002 de la TXII. Tiu ĉi siavice estis anstataŭita en 2007 de la nuna modelo, la TX4.

La lu-aŭto FL2

Lu-aŭto FL2 de 1965

La lu-aŭto FL2 de Austin (Austin FL2 Hire Car) estis la limuzina versio de la FX4. Enkondukita samtempe kun la FX4, ĝi estis destinita al privata luado, limuzina kaj funebra entrepreno kaj tiu ĉi merkato estis la ĉefa tialo, kial la benzinmotoro estis ofertita en tiu ĉi veturilo. Ĝi havis antaŭen-rigardantajn fald-seĝojn, duan antaŭan sidlokon kaj surportis neniun taksi-signon. Ĝi ankaŭ povis esti mendita kun speciala garnaĵo je ekstra kosto. Ĝi ankaŭ estis la bazo de malgranda nombro da ĉerk-aŭtoj.

La FL2 estis relanĉita en 1982 kiel la Londona Limuzino FL2, surbaze de la FX4R. Klimatizita aero estis ofertita same kiel pli granda gamo da luksaj internaj opcioj, inkluzive de koktela ŝranko kaj laŭmendaj son-sistemoj. Versioj de tri longoj estis konstruitaj, kun kvar pordoj kaj 18-colojn longa intervalo inter la antaŭaj kaj malantaŭaj pordoj. Ses-porda versio de la FX4S estis ankaŭ konstruita. La nomo FL2 estis forlasita ĉirkaŭ 1987, sed limuzinaj versioj de la Fairway estis menditaj, la plej estara estante tiu de la Kron-Princo de Tongo.

La FL2 kaj la FX4 estis ankaŭ venditaj al privataj klientoj. Klientoj de FL2 inkluzivas Princon Filipo, Dukon de Edinburgo kaj Siron Laurence Olivier. La aktoro Stephen Fry posedis iun Fairway kiel sian privatan transportilon. Iu Londona taksio FX4 estis la oficiala aŭto de Rex Hunt, la Guberniestro de Insuloj Falklandoj dum la Falklanda milito.

Evoluo

Specifikaĵoj: dizelmotoro, aŭtomata transmisio [2]

ModeloJarojMotoroTransmisioTransmisia ModeloPord-ansojRadojMalantaŭa fenestro
FX41958-1968Austin 2.2L3 Spd RWDBorgWarner DG150Kromita turn-ansoPlataj radojMalhela
FX41969-1971Austin 2.2L3 Spd RWDBorgWarner DG150Kromita turn-ansoPlataj radojHela
FX4D1971-1978B.M.C. 2.52L3 Spd RWDBorgWarner BW35Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
FX4D1978-1982B.M.C. 2.52L3 Spd RWDBorgWarner BW65Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
FX4R1982-1985Land Rover 2.25L3 Spd RWDBorgWarner BW65Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
FX4Q1984-1985Kalaskai 2.52L3 Spd RWDBorgWarner BW65Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
FX4S1985-1987Land Rover 2.5L4 Spd RWDBorgWarner BW40Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
FX4S+1987-1988Land Rover 2.5L4 Spd RWDBorgWarner BW40Kromita puŝ-butonoPlataj radojHela
Fairway1989-1992Nissan 2.7L4 Spd RWDNissan/Jatco E4N71BNigra plasta puŝ-butonoPlataj radojHela
Fairway Driver1992-1997Nissan 2.7L4 Spd RWDNissan/Jatco E4N71BNigra plasta puŝ-butonoDuon-sferaj radojHela
Fairway Driver1997 (Licenplato kun P aŭ R)Nissan 2.7L4 Spd RWDNissan/Jatco RL4R01ANigra plasta puŝ-butonoDuon-sferaj radojHela

Bibliografio

  • Bill Munro Taxi Jubilee - 50 Years of the Austin FX4 London Taxi Earlswood Press 2009 ISBN 978-0-9562308-0-5
  • Nick Georgano & Bill Munro The London Taxi Shire Publications 2008 ISBN 978-0-7478-0692-9
  • Bill Munro FX4 Black Cab Manual, 1958 to 1997: Austin FX4, FL2; Carbodies FX4, FL2, FX4R, FX4S, FX4S-Plus, Fairway, Fairway Driver: An Insight Into the History and Development of the Famous London Taxi J H Haynes & Co Ltd 2012 ISBN 978-0857331267

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj