Universitato Adam Mickiewicz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8: Linio 8:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*{{el}} [http://www.amu.edu.pl/ Oficiala retejo de Universitato Adam Mickiewicz]
*[http://www.amu.edu.pl/ Oficiala retejo de Universitato Adam Mickiewicz]
*[http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html Pri la interligvikaj studoj en Esperanto.]
*[http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html Pri la interligvikaj studoj en Esperanto.]



Kiel registrite je 20:02, 26 jun. 2014

Simbolo de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań

La Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań (pole: Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu, UAM) estas unu el la gravaj polaj universitatoj, malfermita je la 7-a de majo 1919 en Poznań. Ĝi estas nomita laŭ la plej fama pola poeto, Adam Mickiewicz.

Historio

La Universitato de Poznań estas unu el la plej gravaj polaj universitatoj. Ĝi estis malfermita la 7-an de majo 1919. Por la sekvontaj 20 jaroj klerigis studentojn en jurisprudenco, ekonomio, medicino, humanismaj sciencoj, matematiko, naturaj sciencoj, agrikulturo kaj forstscienco. Ĝia originala nomo estis Piast Universitato. Ekde ĝia fondo multaj distingitaj sciencistoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj ankaŭ multaj elstaraj famuloj de politiko kaj belartoj ricevis honoran titolon de Doktoro honoris causa de la universitato. Inter ili troviĝis personecoj kiel Marŝalo Józef Piłsudski, Marŝalo Ferdinand Foch, Maria Skłodowska-Curie kaj Ignacy Paderewski. La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondiĝo de Akademio Lubrański okazis inaŭgura ceremonio de la Piast Universitato. En 1920 fama sociologo Florian Znaniecki fondis la unuan polan fakultaton pri sociologio kadre de ĉi-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en Eŭropo. La universitato estis fermita dum germana-nazia invado en Pollandon en 1939. Dum la jaroj 1941-1944 germana universitato laboris en la domoj de la universitato. Dum tiu tempo ĝi iĝis konspira Pola Universitato de Okcidentaj Teritorioj kaj laboris plejparte en Varsovio en privataj loĝejoj. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la dua mondmilito. Ĝis 1955 ĝi estis oficiale nomita Universitato de Poznań. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita laŭ Adam Mickiewicz, la plej granda pola romantikisma poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri dentokuracado kaj la Farmacia Fakultato de la Universitato de Poznań estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la Universitato de Kuracaj Sciencoj de Poznań. Inter la plej konataj diplomiĝintoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań troviĝas matematikistoj kiuj deĉifris la germanan ĉifrilon Enigma: Marian Rejewski, Henryk Zygalski, kaj Jerzy Różycki. Ĝis nun multaj konstruaĵo de la Universitato de Poznań estis disigita en lokoj apud la urbo. Ĉiuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde 2006 la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko, Kemio kaj Geografia kaj Geologia Scienco jam funkcias en la nova ejo.

Nova konstruaĵo de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kun Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komutiko

Eksteraj ligiloj