Viktori-basena arbara-savana mozaiko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
||
*[[Arbara-savana mozaiko]] |
|||
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]] |
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]] |
||
*[[Konservada stato de ekoregiono]] |
*[[Konservada stato de ekoregiono]] |
Kiel registrite je 07:36, 5 jul. 2014
La Viktori-basena arbara-savana mozaiko estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Orienta Afriko en la akvokolekta areo de Viktorio.
Priskribo
La ekoregiono kovras areon de 165 800 da kvadrataj kilometroj en zono kiu ĉirkaŭas Viktorion norde kaj okcidente, ekde la okcidento de Kenjo, trairante la centron de Ugando, la orienton de Demokratia Respubliko Kongo, la nordokcidenton de Tanzanio kaj la orienton de Ruando, ĝis la nordoriento de Burundo. Norde ĝi limtuŝas la orient-sudanan savanon, nordoriente la kenjan arbedan savanon, oriente la orientafrikajn montarbarojn kaj la tanzanian arbedaran savanon, sude la centra-zambezajn mjombarojn kaj okcidente la Albert-riftajn montarbarojn. Plie ekzistas enklavo situanta nordoriente, ĉe la landlimoj de Sud-Sudano kaj Etiopujo, ĉirkaŭata de la orient-sudana savano norde kaj oriente, de la etiopa montana arbaro oriente, de la somala arbeda savano sudoriente kaj de la kenja arbeda savano sude.
Faŭno
Abundas la hipopotamo , la afrika bubalo (Syncerus cafer), reptilioj kiaj la nila krokodilo, kaj fiŝoj kiaj la konataj cikledoj.
Minacoj kaj konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigata.
Vidu ankaŭ
- Arbara-savana mozaiko
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono AT0721 : Viktori-basena arbara-savana mozaiko (WWF).
- angle Viktori-basena arbara-savana mozaiko (WWF-Wildworld)
- angle Viktori-basena arbara-savana mozaiko (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Viktori-basena arbara-savana mozaiko (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono AT0712 : tajpu "Victoria Basin forest-savanna mosaic"
- angle Ekoregionoj de Burundo (The Encyclopedia of Earth)
- angle Ekoregionoj de Tanzanio (The Encyclopedia of Earth)
- angle Ekoregionoj de Ugando (The Encyclopedia of Earth)