Monumento de Volinia Masakro en Varsovio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:35, 11 jul. 2014

Monumento de Volinia Masakro en Varsovio estis malkovrita la 11-an de julio 2013 en la 70-an datrevenon de Volinia masakro. Dominanta elemento de la monumento estas sepmetra kruco kun figuro de Jesuo Kristo sen brakoj. La monumento etendiĝas sur 160 kvadrataj metroj. Antaŭ la kruco troviĝas 18 tabuloj kun nomoj de lokoj el sep antaŭmilitaj vojevodioj de la Dua Pola Respubliko: Volinia (kun la ĉefurbo en Lucko), Poleskie (kun la ĉefurbo Lucko), Stanisławowskie (kun la ĉefurbo Ivano-Frankivsk), Tarnopolskie (kun la ĉefurbo Ternopilo), Lwowskie (kun la ĉefurbo Lvovo), parte Lubelskie kaj Krakowskie (kun la ĉefurbo Krakovo). Sur la monumento, sur unu el tabuloj oni fiksis surskribon: Omaĝe al polaj civitanoj, viktimoj de amasa krimo kun genocida trajto faritaj de Ukraina Ribela Armeo en la jaroj 1942-1947 sur teritorioj de estintaj sep vojevodioj de la Dua Respubliko. En sarkofago ĉe piedoj de la kruco estos kolektata tero kun 2136 lokoj, kies nomoj videblas sur la tabuloj. Aŭtoro de la monumento al viktimoj de Volinia krimo estas skulptisto Marek Moderau.

Eksteraj ligiloj

  • Volinia masakro [1]
  • Celebrado de la 70-a datreveno de Volinia masakro [2]