Bahaa kalendaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q373037)
e Korektis arabskriban literumadon...
Linio 142: Linio 142:
| 15 || ''Vidád'' || وداد || Simpatio || 1858 || 1877 || 1896 || 1915 || 1934 || 1953 || 1972 || 1991 || 2010 ||2029 || 2048 || 2067 || 2086 || 2105 || 2124 || 2143 || 2162 || 2181 || 2200
| 15 || ''Vidád'' || وداد || Simpatio || 1858 || 1877 || 1896 || 1915 || 1934 || 1953 || 1972 || 1991 || 2010 ||2029 || 2048 || 2067 || 2086 || 2105 || 2124 || 2143 || 2162 || 2181 || 2200
|-
|-
| 16 || ''Badí‘ '' || بديء || Komenco || 1859 || 1878 || 1897 || 1916 || 1935 || 1954 || 1973 || 1992 || 2011 || 2030 || 2049 || 2068 || 2087 || 2106 || 2125 || 2144 || 2163 || 2182 || 2201
| 16 || ''Badí‘ '' || بدیع || Komenco || 1859 || 1878 || 1897 || 1916 || 1935 || 1954 || 1973 || 1992 || 2011 || 2030 || 2049 || 2068 || 2087 || 2106 || 2125 || 2144 || 2163 || 2182 || 2201
|-
|-
| 17 || ''Bahí'' || بهي || Luma || 1860 || 1879 || 1898 || 1917 || 1936 || 1955 || 1974 || 1993 || 2012 || 2031 || 2050 || 2069 || 2088 || 2107 || 2126 || 2145 || 2164 || 2183 || 2202
| 17 || ''Bahí'' || بهي || Luma || 1860 || 1879 || 1898 || 1917 || 1936 || 1955 || 1974 || 1993 || 2012 || 2031 || 2050 || 2069 || 2088 || 2107 || 2126 || 2145 || 2164 || 2183 || 2202

Kiel registrite je 21:30, 12 jul. 2014

La Bahaa kalendaro, uzata de la Bahaa Kredo, estas suna kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) inter la 18a kaj 19a monatoj (la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto). Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 21-a de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Historio

La Bahaa kalendaro naskiĝis el la originala Badí‘ ("Unika", "Mirinda") kalendaro, kreita de la Báb, kiu elektis Diajn atributojn kiel la monat-nomojn. Bahá'u'lláh aprobis kaj adoptis ĉi tiun kalendaron, kaj dekretis ke Naw-Rúz, la printempa ekvinokso (kiu povas okazi la 20an, 21an, aŭ 22an de marto), estu la unua tago de la jaro, kaj ankaŭ klarigis pri la intermetitaj tagoj.

Provizore, Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, deklaris ke la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro; la nova jaro ĉiam komenciĝu je sunsubiro la 20-an de marto. Sen tio, la kalendaro povus varii je tago aŭ du kompare al la Gregoria kalendaro. La realigo de la pura kalendaro respekte al la komenco de Naw-Rúz postulos ke la Universala Domo de Justeco elektu unu lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato. Ĉi tiu 'ŝlosita' kalendaro estas tiu priskribita ĉi-artikole.

Jaroj en la Bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la 21-a de marto 1844, la komenco de la Bahaa EraoBadí‘ Erao (mallonge BE). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21 marto 1844 ĝis 20 marto 1845.

Bahaaj Monatoj

La esperantigoj sekvas la libron de Esslemont 1978[1]

Araba Nomo Araba Skribo Esperantigo Esperanta Traduko Gregoriaj Datoj
Bahá' بهاء Bahao Splendoro 21-a de marto - 8-a de aprilo
Jalál جلال Ĵalalo Gloro 9-a de aprilo - 27-a de aprilo
Jamál جمال Ĵamalo Beleco 28-a de aprilo - 16-a de majo
‘Aẓamat عظمة Azamato Grandiozeco 17-a de majo - 4-a de junio
Núr نور Nuro Lumo 5-a de junio - 23-a de junio
Raḥmat رحمة Ramato Indulgo 24-a de junio - 12-a de julio
Kalimát كلمات Kalemato Vortoj 13-a de julio - 31-a de julio
Kamál كمال Kamalo Perfekteco 1-a de aŭgusto - 19-a de aŭgusto
Asmá’ اسماء Asmao Nomoj 20-a de aŭgusto - 7-a de septembro
‘Izzat عزة Ezato Potenco 8-a de septembro - 26-a de septembro
Mashíyyat مشية Maŝijato Volo 27-a de septembro - 15-a de oktobro
‘Ilm علم Elmo Scio 16-a de oktobro - 3-a de novembro
Qudrat قدرة Godrato Povo 4-a de novembro - 22-a de novembro
Qawl قول Goŭlo Parolo 23-a de novembro - 11-a de decembro
Masá’il مسائل Masaelo Demandoj 12-a de decembro - 30-a de decembro
Sharaf شرف Ŝarafo Honoro 31-a de decembro - 18-a de januaro
Sulṭán سلطان Soltano Suvereneco 19-a de januaro - 6-a de februaro
Mulk ملك Molko Regado 7-a de februaro - 25-a de februaro
Ayyám-i-Há' ايام الهاء Intermetitaj Tagoj 26-a de februaro - 1-a de marto
‘Alá’ علاء Alteco 2-a de marto - 20-a de marto (Fastmonato)

Bahaaj Sanktaj Tagoj

Nomo Gregoriaj Datoj Sindeteno de Laboro
Naw-Rúz (Bahaa Festo Novjara) 21-a de marto Jes
Unua tago de Riḍván (arabe: رضوان) 21-a de aprilo Jes
Naŭa tago de Riḍván 29-a de aprilo Jes
Dek-dua tago de Riḍván 2-a de majo Jes
Deklaracio de Báb 23-a de majo Jes
Forpaso de Bahá'u'lláh 29-a de majo Jes
Martirigo de Báb 9-a de julio Jes
Naskiĝo de Báb 20-a de oktobro Jes
Naskiĝo de Bahá'u'lláh 12-a de novembro Jes
Tago de la Interligo 26-a de novembro Ne
Forpaso de `Abdu'l-Bahá 28-a de novembro Ne

Bahaa Semajno

Araba Nomo Araba Skribo Esperanta Traduko Semajntago
Jalál جلال Gloro Sabato
Jamál جمال Beleco Dimanĉo
Kamál كمال Perfekteco Lundo
Fiḍál فضال Graco Mardo
‘Idál عدال Justeco Merkredo
Istijlál استجلال Majesteco Ĵaŭdo
Istiqlál استقلال Sendependeco Vendredo

Váḥid kaj Kull-i-Shay’

Ekzistas en la kalendara sistemo Bahaa ankaŭ 19-jara ciklo nomata Váḥid kaj 361-jara (19x19) superciklo nomata Kull-i-Shay' (laŭvorte, "Ĉiuj Aferoj"). La naŭa Váḥid de la unua Kull-i-Shay’ komenciĝis en 1996. La dua Kull-i-Shay’ komenciĝos la 21-an de marto 2205. (Jaroj kalkuliĝas de 1844.)

Jaroj en Váḥid:

No. Araba Nomo Araba Skribo Esperanta Traduko 1V 2V 3V 4V 5V 6V 7V 8V 9V 10V 11V 12V 13V 14V 15V 16V 17V 18V 19V
1 Alif أﻟﻒ A 1844 1863 1882 1901 1920 1939 1958 1977 1996 2015 2034 2053 2072 2091 2110 2129 2148 2167 2186
2 Bá’ باء B 1845 1864 1883 1902 1921 1940 1959 1978 1997 2016 2035 2054 2073 2092 2111 2130 2149 2168 2187
3 Ab أب Patro 1846 1865 1884 1903 1922 1941 1960 1979 1998 2017 2036 2055 2074 2093 2112 2131 2150 2169 2188
4 Dál دﺍﻝ D 1847 1866 1885 1904 1923 1942 1961 1980 1999 2018 2037 2056 2075 2094 2113 2132 2151 2170 2189
5 Báb باب Pordego 1848 1867 1886 1905 1924 1943 1962 1981 2000 2019 2038 2057 2076 2095 2114 2133 2152 2171 2190
6 Váv وﺍو V 1849 1868 1887 1906 1925 1944 1963 1982 2001 2020 2039 2058 2077 2096 2115 2134 2153 2172 2191
7 Abad أبد Eterneco 1850 1869 1888 1907 1926 1945 1964 1983 2002 2021 2040 2059 2078 2097 2116 2135 2154 2173 2192
8 Jád جاد Malavareco 1851 1870 1889 1908 1927 1946 1965 1984 2003 2022 2041 2060 2079 2098 2117 2136 2155 2174 2193
9 Bahá' بهاء Splendoro 1852 1871 1890 1909 1928 1947 1966 1985 2004 2023 2042 2061 2080 2099 2118 2137 2156 2175 2194
10 Ḥubb حب Amo 1853 1872 1891 1910 1929 1948 1967 1986 2005 2024 2043 2062 2081 2100 2119 2138 2157 2176 2195
11 Bahháj بهاج Rava 1854 1873 1892 1911 1930 1949 1968 1987 2006 2025 2044 2063 2082 2101 2120 2139 2158 2177 2196
12 Javáb جواب Respondo 1855 1874 1893 1912 1931 1950 1969 1988 2007 2026 2045 2064 2083 2102 2121 2140 2159 2178 2197
13 Aḥad احد Unusola 1856 1875 1894 1913 1932 1951 1970 1989 2008 2027 2046 2065 2084 2103 2122 2141 2160 2179 2198
14 Vahháb وﻫﺎب Donacema 1857 1876 1895 1914 1933 1952 1971 1990 2009 2028 2047 2066 2085 2104 2123 2142 2161 2180 2199
15 Vidád وداد Simpatio 1858 1877 1896 1915 1934 1953 1972 1991 2010 2029 2048 2067 2086 2105 2124 2143 2162 2181 2200
16 Badí‘ بدیع Komenco 1859 1878 1897 1916 1935 1954 1973 1992 2011 2030 2049 2068 2087 2106 2125 2144 2163 2182 2201
17 Bahí بهي Luma 1860 1879 1898 1917 1936 1955 1974 1993 2012 2031 2050 2069 2088 2107 2126 2145 2164 2183 2202
18 Abhá ابهى Plejluma 1861 1880 1899 1918 1937 1956 1975 1994 2013 2032 2051 2070 2089 2108 2127 2146 2165 2184 2203
19 Váḥid واحد Unueco 1862 1881 1900 1919 1938 1957 1976 1995 2014 2033 2052 2071 2090 2109 2128 2147 2166 2185 2204


Ekzemple la lundo 1a de januaro 2001 laŭ la gregoria kalendaro, kiu estas la unua tago de la tria jarmilo de la kristana erao, estis laŭ la bahaa kalendaro la dua tago de la deksesa monato en la jaro 157 de la bahaa erao... aŭ pli poezie la "tago de Perfekteco kaj de Gloro, je la Honoro de la Pordego, dum la naŭa Unuo de la Tuto unua en tiu erao de Splendoro.

Jen ilo en la franca lingvo [1] por samtempe kalkuli daton laŭ diversaj kalendaroj (juda, gregoria, islama, bahaa kaj zoroastra)

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, 2-a eld. s.l.: Bahaa Esperanto-Ligo 1978, p. 177 [1-a eld. Kolonjo 1930].