Iri al Canossa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La esprimo '''''iri al Canossa''''' naskiĝis reference al la [[humiliĝo de Canossa]] kaj eniris en la komunan uzon en diversaj lingvoj kiel en tiu germana: "nach Canossa gehen", aŭ en [[langla lingvo|angla]]: "go to Canossa", aŭ [[franca lingvo|franca]]: "aller à Canossa".
La esprimo '''''iri al Canossa''''' naskiĝis reference al la [[humiliĝo de Canossa]] kaj eniris en la komunan uzon en diversaj lingvoj kiel en tiu germana: "nach Canossa gehen", aŭ en [[angla lingvo|angla]]: "go to Canossa", aŭ [[franca lingvo|franca]]: "aller à Canossa".


[[Dosiero:Hugo-v-cluny heinrich-iv mathilde-v-tuszien cod-vat-lat-4922 1115ad.jpg|thumb|''Rex rogat abbatem / Mathildim supplicat atque''.<br />Miniaturo de la origina kodekso pri “Vita Mathildis” de Donizono el Canossa (12-a jarcento). Vatikana Biblioteko, Romo. ''Cod. Vat. lat. 4922'' ([[1115]]).]]
[[Dosiero:Hugo-v-cluny heinrich-iv mathilde-v-tuszien cod-vat-lat-4922 1115ad.jpg|thumb|''Rex rogat abbatem / Mathildim supplicat atque''.<br />Miniaturo de la origina kodekso pri “Vita Mathildis” de Donizono el Canossa (12-a jarcento). Vatikana Biblioteko, Romo. ''Cod. Vat. lat. 4922'' ([[1115]]).]]

Kiel registrite je 23:33, 12 jul. 2014

La esprimo iri al Canossa naskiĝis reference al la humiliĝo de Canossa kaj eniris en la komunan uzon en diversaj lingvoj kiel en tiu germana: "nach Canossa gehen", aŭ en angla: "go to Canossa", aŭ franca: "aller à Canossa".

Rex rogat abbatem / Mathildim supplicat atque.
Miniaturo de la origina kodekso pri “Vita Mathildis” de Donizono el Canossa (12-a jarcento). Vatikana Biblioteko, Romo. Cod. Vat. lat. 4922 (1115).

Etimologio

La esprimo devenas el la konata historia epizodo kaj signifas "humiliĝi, flektiĝi antaŭ al malamiko, repreni sian diritaĵon, agnoski esti erarinta, submetiĝi”, kies modelo estas la okazintaĵo ĉe la kastelo de Canossa dum la rigida vintro de 1077 kiam imperiestro Enriko la 4-a atendis tri tagojn kja tri noktojn, senŝua kaj vestita per nura froko,antaŭ ol esti ricevita kaj pardonita de la papo Gregorio la 7-a post propetado de Matilda de Toskanio. Sed la konflikto inter la du (la Batalo por la investituroj estis destinita baldaŭ remalfermiĝi.

Citaĵoj

En la 19-a jarcento la esprimo ricevis politikan signifon, ĉar eksignifis la submetiĝon de Germanio al fremda povo kia la Apostola Seĝo.

En 1872 Otto von Bismarck, kanceliero de la ĵusproklamita germana imperio, dum la tieldirita Kulturbatalo kiu lin oponigis al la Katolika eklezio, en fama parolado deklaris: “ni neniam iros al Canossa nek kun la korpo nek kun la spirito”.[1] (nach Canossa gehen wir nicht – weder körperlich noch geistig), celante aserti ke Germanio akceptus neniun eksteran interferon en la politika medio, religia kaj kultura.[2]

Notoj

  1. Accadde a Canossa, Comune di Canossa.
  2. La kulturbatalo naskiĝis por multaj celoj: bremsi la ekspansion de la katolika eklezio, mortigi kristanismon ĉar kontraŭan al scienco kaj al la aŭtonomio de la ŝtatoj ktp… Ekde 1879 la dua partoj komencis alproksimiĝi kaj pretigi pacigajn kontaktojn. Kaj oni atingis kompromison, kiu, fakte, signifis venkon de la defenda pozicio de la Eklezio, kontentigante, tamen, almenaŭ parte, la naciajn povojn. La konflikto, male, daŭrigis en aliaj landoj kie tamen jam akiris malsamajn karakterizojn.

Bibliografio

  • Carlo Lapucci. Il dizionario dei modi di dire della lingua italiana. 1ª ed. Milano, Garzanti Editore - A. Vallardi, 1993. p. 316. ISBN 88-11-91707-7

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • [1] Kolekto de proverboj kaj dirmanieroj.