Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de lia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato [[Karlomano la 1-a|Karlomano]]. Tamen tiu subite mortiĝis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno pluigis la politikon de lia patro rilate al [[papo]]j kaj iĝis ties protektanto, forigante la [[Lombardoj]]n el povo en norda Italio, kaj konukante invadon kontraŭ [[Al-Andalus]]. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la [[Saksoj|popoljj]] orientaj, [[kristanigo|kristanigis]] ilin sub minaco de [[mortopuno]], foje alvenante al okazoj kiaj la [[Verden (Aller)|Masakro de Verden]]. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "[[imperiestro]]" fare de la papo [[Leono la 3-a]] kristnaske en la malnova [[Baziliko Sankta Petro de Romo]].
Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de lia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato [[Karlomano la 1-a|Karlomano]]. Tamen tiu subite mortiĝis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno pluigis la politikon de lia patro rilate al [[papo]]j kaj iĝis ties protektanto, forigante la [[Lombardoj]]n el povo en norda Italio, kaj konukante invadon kontraŭ [[Al-Andalus]]. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la [[Saksoj|popoljj]] orientaj, [[kristanigo|kristanigis]] ilin sub minaco de [[mortopuno]], foje alvenante al okazoj kiaj la [[Verden (Aller)|Masakro de Verden]]. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "[[imperiestro]]" fare de la papo [[Leono la 3-a]] kristnaske en la malnova [[Baziliko Sankta Petro de Romo]].


Nomite "Patro de Eŭropo" (''pater Europae''),<ref>{{cite web | url=http://www.karlspreis.de/preistraeger/seine_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii/ansprache_von_seiner_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii.html | title=Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II | year=2004 | author=Papst Johannes Paul II | publisher=Internationaler Karlspreis zu Aachen | language=German}}</ref> Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la [[Romia Imperio]]. Lia regado helpis la floron de la [[Karolida renesanco]], nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.
Nomite "Patro de Eŭropo" (''pater Europae''),<ref>{{cite web | url=http://www.karlspreis.de/preistraeger/seine_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii/ansprache_von_seiner_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii.html | title=Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II | year=2004 | author=Papst Johannes Paul II | publisher=Internationaler Karlspreis zu Aachen}}</ref> Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la [[Romia Imperio]]. Lia regado helpis la floron de la [[Karolida renesanco]], nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.


Karolo mortiĝis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo [[Aĥeno]] en kio estas nune [[Germanio]]. Lia filo [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko]] sukcedis lin. La urbo de [[Aĥeno]] fondis en [[1949]] la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.
Karolo mortiĝis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo [[Aĥeno]] en kio estas nune [[Germanio]]. Lia filo [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko]] sukcedis lin. La urbo de [[Aĥeno]] fondis en [[1949]] la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.

Kiel registrite je 23:22, 15 jul. 2014

Karolo la Granda
Imperiestro (busto en la katedralo de Aĥeno)
Imperiestro
(busto en la katedralo de Aĥeno)
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aprilo 747748
en eble en Aĥeno, nuna Germanujo
Morto 28-a de januaro 814
en Aĥeno
Mortokialo malsano
Tombo Katedralo de Akeno
Lingvoj latinagrekamalnovfranka
Ŝtataneco Franka imperio
Subskribo Karolo la Granda
Familio
Patro Pipino la pli juna
Patrino Bertrada de Laon
Frat(in)oj Gisela, Abbess of Chelles • Adelais • Chrothais • Karloman la 1-a • Pipino
Edz(in)o Desiderata de la Longobardoj • Hildegard of Vinzgouw • Fastrada • Luitgard • Himiltrude • Liutperga
Amkunulo Regina • Himiltrude • Madelgard • Gersuinda • Ethelind
Infanoj Pipino la Ĝibulo • Karolo la Pli Juna • Rotrude • Bertha • Pipino de Italio • Ludoviko la Pia • Gisela • Theodrada • Drogo • Hugh • Alpais • Adelaide • Lothair • Hildegard • Chrotais • Hiltrude • Ruodhaid • Theodoric • Adaltrude
Okupo
Okupo monarkosuvereno
vdr

Karolo la Granda, nomata ankaŭ Karlomagno (tiu ĉi nomo devenas de la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas apartan formon de la nomo Karlo; naskiĝis la 2-an de aprilo 747748[1], eble en Aĥeno; mortis la 28-an de januaro 814), estis kronita reĝo de la frankoj la 9-an de oktobro 768, reĝo de la Regno de Italio en 774 kaj imperiestro de la okcidento la 25-an de decembro 800, nome la unua imperiestro en Okcidento ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio.

La nepo de Karolo Martelo ricevis jam dumvive la kromnomon la Granda kaj estas taksata ekde la mezepoko unu el la plej gravaj regantoj de la okcidento. La regno de la frankoj neniam atingis pli grandan areon ol sub Karolo la Granda. Per lia kronado pere de la papo Leono la 3-a kristnaske en la jaro 800 en Romo la imperiestreco estis restarigita en la okcidento de Eŭropo. Laŭ instigo de la imperiestro Frederiko la 1-a Karolo estis kanonizita la 29-an de decembro 1165 en la ĉeesto de la kontraŭpapo Paskalo la 3-a kaj deklarita "Pater Europae" (Patro de Eŭropo).

Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de lia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato Karlomano. Tamen tiu subite mortiĝis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno pluigis la politikon de lia patro rilate al papoj kaj iĝis ties protektanto, forigante la Lombardojn el povo en norda Italio, kaj konukante invadon kontraŭ Al-Andalus. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la popoljj orientaj, kristanigis ilin sub minaco de mortopuno, foje alvenante al okazoj kiaj la Masakro de Verden. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "imperiestro" fare de la papo Leono la 3-a kristnaske en la malnova Baziliko Sankta Petro de Romo.

Nomite "Patro de Eŭropo" (pater Europae),[2] Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la Romia Imperio. Lia regado helpis la floron de la Karolida renesanco, nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.

Karolo mortiĝis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo Aĥeno en kio estas nune Germanio. Lia filo Ludoviko sukcedis lin. La urbo de Aĥeno fondis en 1949 la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.

Politika fono

Ĉirkaŭ la 6a jarcento, la okcidenta ĝermanaj frankoj estis estintaj kristanigitaj, kaj Francio, regataj de Merovidoj, estis la plej povega el la regnoj kiuj estis sukcedintaj post la Okcidenta Romia Imperio. Post la Batalo de Tertry, tamen, la Merovidoj iom elpoviĝis, pro epoko nomita de nenifarantaj reĝoj. Preskaŭ ĉia regado estis farita de la oficirestro, nome majordomo.[3]

En 687, Pepino el Herstal, majordomo de la palaco de Aŭstrazio, finigis la luktemon inter variaj reĝoj kaj ties majordomoj per la venko ĉe Tertry kaj iĝis la nura guberniestro de la tuta Franka Regno.[3] Pepino mem estis la pranepo de du el plej gravaj figuroj de la Aŭstrazia Regno, nome Sankta Arnulfo de Metz kaj Pepino el Landen. Pepino el Herstal estos sukcedita de sia neleĝa filo Karlo, poste konata kiel Karlo Martel.

Post 737, Karlo regis la frankojn sen reĝo surtrone sed malakceptis nomiĝi reĝo. Karlo estis sukcedita en 741 de liaj filoj Karlomano kaj Pepino la mallongdaŭra, nome patro de Karlomagno. Pot eviti separismon en la periferio de la regno, en 743 la fratoj lokigis surtrone la reĝon Ĉilderiko la 3-a, kiu estos la lasta reĝo el Merovidoj. Post Karlomano rezignis postenon en 746 por eniri eneklesie kiel monaĥo, Pepino alportis la aferon de la reĝigo antaŭ la Zakario, demandante ĉu logikas por reĝo ne havi reĝanl povon. La popo decidis en 749. Li dekretis, ke pli bone por Pepino, kiu havis la plej altajn povopostenojn kiel Majordomo, esti nomita reĝo, por ne konfuzigi la hierarkion. Li tiele ordonis iĝi la vera reĝo.[4]

En 750, Pepino estis elektita de asembleo de Frankoj, kaj levita al la posteno de reĝo. Forpelinte li Ĉilderikon la 3-an kiel "falsa reĝo," la papo ordonis lain eniron en monaĥejo. Tiele la Merovida dinastio estis anstataŭita de la Karolidoj, nomitaj laŭ la patro de Pepino, nome Karlo Martel. En 753 la papo Stefano la 2-a iris el Italio al Francio petante helpon por la rajtoj de Sankta Petro al Pipino. Li estis eltenita en tiu alvoko de Karlomano, nome la frato de Karlo. Reage la papo kompreneble havigis legitimon, per konfirmado de Pepino, tiam aldonante laijn junajn filojn Karlo kaj Karlomano al la reĝa heredo, tiam por granda regno kiu jam kovris plej el okcidenta kaj centra Eŭropo. En 754 Pepin akceptis la papan inviton viziti Italion defende la rajtojn de Sankta Petro, kaj venkante super la Lombardoj.[4]

Sub la Karolidoj, la franka regno ekenhavis areon inkludantan plej el Okcidenta Eŭropo; kaj ties divido formis la bazojn por la modernaj Francio kaj Germanio.[5] La religiaj, politikaj, kaj artaj evoluoj originitaj el centre situa Francio ludos gravan rolon por la tuta Eŭropo.

Vivo

Junaĝo

Karolo estis la unuenaskita filo de Pipino la Malgranda (714 – 24a Septembro 768, reĝis el 751) kaj de ties edzino Bertrada de Laon (720 – 12a Julio 783), kies geedziĝo estis oficialigita nur en la jaro 479 pro tre proksima parenceco. Li havis pli junajn fraton Karloman kaj fratinon Gisla. La plej junaj gefratoj Pipino, Rothaid kaj Adelheid mortis junaĝe. Einhard, biografo de Karolo, skribis en sia verko Vita Karoli Magni, ke ne ekzistas skribaj dokumentoj pri la infanaĝo kaj la junaĝo de la imperiestro. Li menciis ankaŭ, ke dum li verkis la libron, ĉirkaŭ 15 jaroj post la morto de Karolo, plu neniu vivis, kiu povintus raporti pri tio[6].

Regiono de Akeno-Lieĝo (kun nuntempaj limoj, komercaj kaj veturaj vojoj).

Tiele oni havas malmultan certigan informon pri nasko-dato kaj -loko. Pri dato, kelkaj sugestoj (2a Aprilo 742) povus indiki, ke Karolomagno ja estis ekstergeedza filo, kion kompreneble Einhard ne diras. Ĉiuj informoj devenas el fakto ke la imperiestro estis pli ol 70jaraĝa je mortiĝo. La preciza naskoloko de Karlomagno estas nekonata, kvankam historiistoj sugestis Akenon en moderna Germanio, kaj Lieĝo (Herstal) en nuntempa Belgio kiel eblaj lokoj.[7] Akeno kaj Lieĝo estas proksima al la regiono el kie familioj de kaj Merovidoj kaj Karolidoj originiĝis. Aliaj urboj estis sugestitaj, kiaj Düren, Gauting, Mürlenbach,[8] Quierzy kaj Prüm.

La konfuza alta posteno

La plej povegaj oficiroj de la Frankoj, nome Majordomo de Palaco (Maior Domus) kaj unu aŭpliaj reĝoj (rex, reges), estis enpostenigitaj per elektado popola; ne estis veraj elektoj sed iel oni atentis la popolan volon por elekti oficirojn ad quos summa imperii pertinebat, "al kiuj koncernis plej altaj aferoj de la ŝtato." Evidente kelkaj decidoj estis farataj de la Papo, kiujn devis esti ratifitaj per popola asembleo, kiu kuniĝis unufoje jare.[9]

Antaŭ esti elektita reĝo en 750, Pipino la pli juna estis dekomence Majordomo, alta posteno iel hereda. Einhard klarigas, ke "la honoro" estis kutime "donita de la popolo" al distingitaj, sed Pepino kaj sia frato Karlomano la Saĝa ricevis ĝin herede, same kiel ilia patro, Karlo Martel. Estis tamen ia ambigueco pri kvazaŭ heredo. La posteno estis traktata kiek kunposedaĵo: unu Majordomeco estis tenita de du fratoj kune.[10] Ĉiu tamen havis sian propran geografian jurisdikcion. Kiam Karloman decidis rezigni, iĝante Benediktano ĉe Monte Cassino,[11] la afero de la dispono pri lia kvazaŭ kunhavaĵo estis respondeco de la papo. Li konvertis la Majordomecon en reĝeco kaj donis la tutan propraĵon al Pepino, iku tiam havis la tutan rajton pasi ĝin herede.[12]

Tiu decido ne estis akceptita de ĉiuj membroj de la familio. Karloman konsentis pri la provizora tenado de sia propra kunhavaĵo, kiun li intencis pasi al sia propra filo, Drogo, kiam la heredo estu renovigia pro la morto de iu.

Reĝo

Post la morto de sia frato Karlomano (771), li regis sole. Li venkis la lombardojn kaj dominis la nordon de Italio (774). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.

Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.

Li kreis la reĝlandon de Akvitanio, sturmis Bavarion, enkorpigis Saksion (799), kaj submetis la Frisojn (785), la avarojn de Panonio (796) kaj la saksojn (804), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama Iberio, li kreis zonon de sekureco sude de la Pireneoj, la Hispana Marko (Marca Hispanica); simile li fondis okcidente la markion de Bretonio (789-790).

Imperiestro

Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la Romian Imperion de Okcidento. La papo lin kronis kiel romian imperiestron (25-a de decembro de 800 en Romo), kreante la Sanktan Romian Imperion, samnivela ol Bizancio kaj la Kaliflando de Bagdado. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj patriarĥoj. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu episkopo. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de Kristanismo kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En 813 li kronigis sian filon Ludoviko la Pia, komencante la dinastion Karolidoj.

Posta efiko

Karolo la Granda kaj la papo Hadriano la 1-a

Mezepokaj eŭropanoj taksis lin kavalira modelo, unu el la Naŭ Prodoj, kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu Paruloj de Francio).

En la slavaj lingvoj lia nomo fariĝis bazo por la esprimo "reĝo" (ruse koroľ, pole król, ĉeĥe kaj slovake král, serba-kroata kralj ktp.). Komparu "cezaro".

Laŭ li estas nomata la Premio de Karolo, kiun oni en la germana urbo Aachen donas ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Kelkaj historiistoj dubas ke Karolo iam ekzistis. Laŭ ili "Karolo la Falsigita" estas nur ĉarma legendo[13].

Antaŭularo de Karolo la Granda

Pipino la Meza
(* ĉ. 635, † 714),
franka dommmajstro
Alpaida
(† antaŭ 714)
Liutvino
(† ĉ. 717 en Reims), episkopo en Trier, Reims kaj Laon
NN Marteno,
(* ĉ. 660, † 680), Grafo de Laon
Bertrada la pli maljuna,
(* 660, † post 721) Fondintino de la abatejo Prüm
NN NN
Karolo Martelo
(* ĉ. 689, † 741), franka dommajstro
Rotrude de Trier
(* 690, † 724)
Heribert,
(* 680, † 747)
Grafo de Laon
Gisele de Akvitanio
Pipino la pli juna
(* 714, † 768), Reĝo de la frankoj
Bertrada la pli juna
(* ĉ. 725, † 783)
Karolo la Granda (* 747/748, † 814),
Imperiestro de la okcidento

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Referencoj

  1. Vidu ĉe Karl Ferdinand Werner: Das Geburtsdatum Karls des Großen (La naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 1, 1973, p. 115-157 (legu rete);
    Matthias Becher: Neue Überlegungen zum Geburtsdatum Karls des Großen (Novaj pripensoj pri la naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 19/1, 1992, p. 37-60 (legu rete). Werner subtenas la naskiĝjaron 747, Becher 748. Antaŭe oni supozis la jaron 742, sed post novaj esploroj oni preferas la jarojn 747/48, vidu ĉe R. McKitterick: Charlemagne (Karlomagno). Cambridge 2008, p. 72.
  2. Papst Johannes Paul II (2004) Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II. Internationaler Karlspreis zu Aachen.
  3. 3,0 3,1 France :: The hegemony of Neustria - Encyclopædia Britannica. Britannica.com (24 April 2013). Alirita 14a Januaro 2014.
  4. 4,0 4,1 France :: Pippin III - Encyclopædia Britannica. Britannica.com (24a Aprilo 2013). Alirita 14a Januaro 2014.
  5. Oman 1914, paĝoj 409–410 portretas la gravon de la Traktato de Verdun, 843, inter la pranepoj de Karlomagno, kiel fonda evento de sendependa Francio sub ties unua reĝo, Karlo Senhara, kaj de sendependa Germanio, sub ties unua reĝo, Ludoviko la Germano, kaj de sendependa intermeza ŝtato etenfa el la teritorio de la nuna Nederlando laŭlonge de la landlimoj sude de Romo laŭ Lotaro la 1-a, kiu retenis la titolon de imperiestro kaj la ĉefurbojn Aĥeno kaj Romo sen tia jurisdikcio. La meza regno disiĝis ĉirkaŭ 890. La dispono de ties teritorio restis kiel ĉefa fonto de diskonsentoj inter Francio, Germanio, kaj Italio ĝis la 20a jarcento. La solvo estis la kreado de pli malgrandaj nacioj en la mezaj zonoj, ĉefe Nederlando kaj Svisio sed ankaŭ kelkajn tre malgrandajn ŝtatojn. La koncepto kaj memoro de unuigita Exuropo restis ĝis nune.
  6. Ĉapitro 4
  7. Charlemagne. History.com. Alirita 14a Januaro 2014.
  8. Route Gottfried von Bouillon e.V. - deutsche Sektion. Route-gottfried-von-bouillon.de. Konsultita la 2013-09-07.
  9. Einhard 1999, 1. The Merovingian Family
  10. La Annales uzas maiores domus, nome pluralo sekvita de singularo: unu domo, du ĉefaj oficiroj. Einhard, putative 741–829, Year 742
  11. Einhard, putative 741–829, Years 745, 746
  12. Einhard 1999, 3. Charlemagne's Accession
  13. http://www.fantomzeit.de/?p=1527#more-1527

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link GA Ŝablono:Link GA