5-a jarmilo a.K.: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: bs (strong connection between (2) eo:5-a jarmilo a.K. and bs:5. milenij p.n.e.),ru (strong connection between (2) eo:5-a jarmilo a.K. and ru:5-е тысячелетие до н. э.),io (strong connection between (2) [...
e wikidata interwiki
Linio 30: Linio 30:
* Omari-kulturo ĉe la [[nilo]] en suba [[Egiptio]], ĉirkaŭ de 4600 ĝis 4400 a.K.; en sura Egiptio: Badari-kulturo de 4400 ĝis 4000 a.K.
* Omari-kulturo ĉe la [[nilo]] en suba [[Egiptio]], ĉirkaŭ de 4600 ĝis 4400 a.K.; en sura Egiptio: Badari-kulturo de 4400 ĝis 4000 a.K.
* En [[Ĉinio]] komenciĝas la Dawenkou-kulturo ĉe la bordo de la [[flava maro]].
* En [[Ĉinio]] komenciĝas la Dawenkou-kulturo ĉe la bordo de la [[flava maro]].

[[no:5. årtusen f.Kr.]]

Kiel registrite je 14:28, 24 jul. 2014


Okazaĵoj

  • Rondaĵoj en Mez-Eŭropo (de 4900 ĝis 4700 a.K. ĉ. cent konataj konstruaĵoj estis starigitaj en Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio), inter alie en Goseck (Saksio-Anhalto), Ippesheim (proksima al Würzburg) aŭ Dresdeno-Nickern (Saksio).
  • humidgrunda loĝloko (disvastigo de la ideo de palafitoj) ĉe norditalaj lagoj; norde de la alpoj unue nur disaj palafitloĝlokoj (ekzemple Aichbühl), tie ĉefe nur ekde la 4a jarmilo a.K.
Sunobservatorio de Goseck
  • Unuaj loĝlok-historiaj pruvoj en Sud-Orienta Azio (Tajlando)
  • Je 4895 a.K.: vulkana erupcio de la Monto Mazama (Oregono) kun forteco (Vulkan-eksploda indikilo) de 7. Laŭ aliaj fontoj la forteco estis 5677±150calBC (vd. angla Vikipedio).
  • 1a januaro 4713 a.K.: Je la dudeka horo UTC (= JD 0), komenciĝo de la tempskalo de juliana dato, kiu precipe estas uzata por kalkuli datojn en astronomio kaj geodezio. Partoj de unu tago (horoj, minutoj, ktp.) estas esprimataj en decimaloj.
  • Fino de la musona klimato ĉirkau la mezmaro. La mediteranea klimato iĝas pli seka (4600 a.K.).
  • Obed-kulturo en Mezopotamio (ĝis ĉirkaŭ 4300 a.K.).
  • Civilizacioj de Suzo kaj Kiŝ en Mezopotamio (4500 a.K.).
  • Laŭ Marija Gimbutas: Unua ondo de elmigrado el la regiono de la Kurgan-kulturo (pridisputata).

Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj

Gui de la Dawenkou-kulturo

Arkeologiaj kulturoj en Eŭropo

  • Mezeŭropo: Arkeologiaj kulturoj de la meza neolitiko, kiel pikbanda keramiko, Rössen-kulturo, la Oberlauterbacher Gruppe (Bavario), Großgartacher Gruppe.
  • De 4500 ĝis 4200 a.K. (regione malsimile): Transiro al frua neolitiko, nomata sinonime la komenciĝo de la kuproepoko (ankaŭ ĥalkolitikoeneolitiko). La juna Lengyel-kulturo (Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥio) havas kulturan enfluon ĝis Mez-Eŭropo, ankaŭ ĉe la Jordanów-kulturo, la Münchshöfen-kulturo kaj la Gatersleben-kulturo; unuaj objektoj faritaj el kupro estis importataj.
  • Vinča-kulturo (5400 ĝis 4500 a.K.) (ankaŭ danuba civilizacio) en Serbio, okcidenta Rumanio, suda Hungario kaj en orienta Bosnio.
  • Je 4300 a.K.: Fino de la meza ŝtonepoko kaj disvastiĝo de la funelpokalkulturo en norda Mez-Eŭropo (ĉe la Balta Maro), kiu unue je 4000 a.K. estis disvastigita aree.

Kulturoj (mondskale)

  • Omari-kulturo ĉe la nilo en suba Egiptio, ĉirkaŭ de 4600 ĝis 4400 a.K.; en sura Egiptio: Badari-kulturo de 4400 ĝis 4000 a.K.
  • En Ĉinio komenciĝas la Dawenkou-kulturo ĉe la bordo de la flava maro.