Ĉambro de Deputitoj (Francio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q320283)
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:


[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Politiko de Francio]]
[[Kategorio:Politiko en Francio]]

Kiel registrite je 21:09, 24 jul. 2014

La Ĉambro de la deputitoj (Chambre des députés) estis unu el la du partoj de la legislativo de la Tria Respubliko de Francio (1871–1940); la alia estis la Senato. Ambaŭ ĉambroj kune konsistigis la Nacian Asembleon.

La deputitoj elektiĝis ĉiujn kvar jarojn en ĝenerala kaj senpera voĉdono. La Ĉambro havis 565 deputitojn, el inter ili 6 el Alĝerio kaj 10 el la kolonioj de Francio. Je voĉdono rajtis ĉiuj francoj ekde 21 jaroj, kandidatiĝi kiel deputito rajtis ĉiuj francoj ekde 25 jaroj. Ekde la jaro 1885 la civitanoj de ĉiu departemento de Francio elektis la nombron de deputitoj, je kiu laŭ la nombro de enloĝantoj rajtis la departemento.

Samkiel la Senato, la Ĉambro de la deputitoj havis ampleksajn rajtojn pri kreado de leĝoj kaj pri kontrolo de la registaro. La Prezidento de la Respubliko rajtis malfondi la Ĉambron, kio tamen post la jaro 1877 ne okazis.

La registara sistemo de la Tria Respubliko de Francio estis relative malstabila. Post la Unua Mondmilito la Ĉambro de la deputitoj ofte delegis la rajton je leĝofarado al la registaro.

La 10-an de julio 1940, post la kapitulaco de la Respubliko kontraŭ la atakinta Nazia Germanio, la Ĉambro de la deputitoj kaj la Senato transdonis ĉiujn siajn rajtojn al generalo Henri Philippe Pétain: per tiu paŝo finiĝis la Tria Respubliko de Francio kaj komenciĝis la mallonga periodo de la Reĝimo de Vichy. Post tiu tago la Ĉambro de la deputitoj ne plu kunvenis, en la konstitucio de la Kvara Respubliko de Francio ĝi ne estis antaŭvidita.

Eksteraj ligiloj