Obskuraj gegrafoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
La mistera paro provokis multe da intereso, kaj konjektoj pri la identeco de la grafino frue komenciĝis. La plej rimarkinda - kvankam kun tre malgranda subteno de historiistoj - proponas ke ŝi estus la vera Marie-Thérèse, (filino de [[Marie-Antoinette]] kaj ŝia edzo [[Ludoviko la 16-a (Francio)]], malliberigite kun ŝia familio la 13an de aŭgusto 1792, dum la [[Franca Revolucio]], en la pariza prizono ''Temple''. Ŝi reakiris liberecon en 1795 en interŝanĝo por francaj kaptitoj. Laŭ tiu hipotezo, Marie-Thérèse, ŝokita per ŝiaj provoj aŭ graveda per seksperforto, rifuzintus iri reen en la mondo; ŝia duonfratino, Ernestine Lambriquet, prenintus sian lokon.

La teorio de anstataŭigo (germane: ''Vertauschungstheorie'') naskiĝis tuj post la geedziĝo de Marie-Thérèse kun la Duko de Angoulême) en 1799. Bildoj de la dukino de Angoulême rimarkinde diferencis de aŭtentika bildo de Marie-Thérèse antaŭ 1795. Krome ŝia ensociaj kondutmanieroj laŭdire estis tre aliaj de tiuj de ''Madame Royale''. Laŭ tiu teorio, la sinjorino estis ŝia duonfratino Ernestine Lambriquet certigante almenaŭ la reĝan genlinion. Maria de Hanovro kredis ke ŝi estis Princino de Condé.
La teorio de anstataŭigo (germane: ''Vertauschungstheorie'') naskiĝis tuj post la geedziĝo de Marie-Thérèse kun la Duko de Angoulême) en 1799. Bildoj de la dukino de Angoulême rimarkinde diferencis de aŭtentika bildo de Marie-Thérèse antaŭ 1795. Krome ŝia ensociaj kondutmanieroj laŭdire estis tre aliaj de tiuj de ''Madame Royale''. Laŭ tiu teorio, la sinjorino estis ŝia duonfratino Ernestine Lambriquet certigante almenaŭ la reĝan genlinion. Maria de [[Sachsen-Altenburg]], reĝino de [[Hanovro]], opiniis kredis ke ŝi estis princino de Condé (kiel asertis ties ĉambristino s-ino de Helmbruch]].

Kiel ĉefa indico estas leteroj de la Obskura grafino skribitaj en la germana; Sophie Botta, la nomo donita fare de la Obskurs grafo, ne estis trovita en iu ĝentila registro en Vestfalio; ĉar la grafo poste estis identigita, estas neverŝajne ke oficiro batalanta kontraŭ la franca monarkio elektus vivon de kovrado de reĝa membro dum pli ol tri jardekoj; La geedziĝo de Ernestine Lambriquet (1810) kiel ŝia morto (1813) atestatas en Francio. Post la morto de la grafino, la grafo daŭre loĝis en Kastelo Eishausen.

Kiel registrite je 06:49, 29 jul. 2014

Tombo de la grafino en aprilo 2014.
Tombo de la grafo.
Marie-Thérèse, la filino de Marie-Antoinette, estante 8-jaraĝa.

La Obskuraj gegrafoj (france: Comte et Comtesse des Ténèbres; germane: Dunkelgraf, Dunkelgräfin) estas la moknomo donita fare de la lokuloj al riĉa paro kiu loĝis de februaro 1807 ĝis siaj mortoj en la najbareco de Hildburghausen ĉe Kastelo Eishausen, kie ili ekloĝis en 1810.

Konduto de la paro

La viro prezentis sin kiel grafon Vavel de Versay kaj konservis la identecsekreton de la virino, substrekante ke ili estis nek geedzitaj nek amantoj. Ili kondukis sekreteman vivon, precipe la grafino kiu forlasis la bienon nur en kaleŝo kaj kun per vualo kovrita vizaĝo.

Ĉe ŝia morto, la 28an de novembro 1837, ŝi estis entombigita tre rapide, eventuale sen religia servo, en tombo en la ĝardeno de la kastelo. La grafa moŝto donis sian nomon kiel Sophie Botta, fraŭla virino de Vestfalio. Laŭ Dr. Lommler, la kuracisto kiu konfirmis ŝian morton, ŝi estis proksimume 60 jaraĝa.

La identeco de la grafo

La grafo restis ĉe la kastelo kaj mortis tie la 8-an de aprilo 1845. Li estis entombigita en la loka tombejo. En la 1920-aj jaroj lia identeco estis trovita; temas pri Leonardus Cornelius van der Valck, naskita 22 septembron 1769 en Amsterdamo, sekretario en la nederlanda ambasado en Parizo de julio 1798 ĝis aprilo 1799.

Teorioj pri identeco de ŝi

La mistera paro provokis multe da intereso, kaj konjektoj pri la identeco de la grafino frue komenciĝis. La plej rimarkinda - kvankam kun tre malgranda subteno de historiistoj - proponas ke ŝi estus la vera Marie-Thérèse, (filino de Marie-Antoinette kaj ŝia edzo Ludoviko la 16-a (Francio), malliberigite kun ŝia familio la 13an de aŭgusto 1792, dum la Franca Revolucio, en la pariza prizono Temple. Ŝi reakiris liberecon en 1795 en interŝanĝo por francaj kaptitoj. Laŭ tiu hipotezo, Marie-Thérèse, ŝokita per ŝiaj provoj aŭ graveda per seksperforto, rifuzintus iri reen en la mondo; ŝia duonfratino, Ernestine Lambriquet, prenintus sian lokon.

La teorio de anstataŭigo (germane: Vertauschungstheorie) naskiĝis tuj post la geedziĝo de Marie-Thérèse kun la Duko de Angoulême) en 1799. Bildoj de la dukino de Angoulême rimarkinde diferencis de aŭtentika bildo de Marie-Thérèse antaŭ 1795. Krome ŝia ensociaj kondutmanieroj laŭdire estis tre aliaj de tiuj de Madame Royale. Laŭ tiu teorio, la sinjorino estis ŝia duonfratino Ernestine Lambriquet certigante almenaŭ la reĝan genlinion. Maria de Sachsen-Altenburg, reĝino de Hanovro, opiniis kredis ke ŝi estis princino de Condé (kiel asertis ties ĉambristino s-ino de Helmbruch]].

Kiel ĉefa indico estas leteroj de la Obskura grafino skribitaj en la germana; Sophie Botta, la nomo donita fare de la Obskurs grafo, ne estis trovita en iu ĝentila registro en Vestfalio; ĉar la grafo poste estis identigita, estas neverŝajne ke oficiro batalanta kontraŭ la franca monarkio elektus vivon de kovrado de reĝa membro dum pli ol tri jardekoj; La geedziĝo de Ernestine Lambriquet (1810) kiel ŝia morto (1813) atestatas en Francio. Post la morto de la grafino, la grafo daŭre loĝis en Kastelo Eishausen.

La forlasita kastelo estis malkonstruita en 1887; sed la tomboj de la paro restis. La Obskuraj gegrafoj estas la temo de multaj historiaj eseoj kaj fikcioj en la germana kaj la franca.

Certigo de la malkorekto de la teorio pri reĝa filino

La 27an de junio 2012, la Urbodelegitaro Hildburghausen donis la permeson elfosi de la korpo de Sophie Botta, por fari DNA-testadon kaj vizaĝrekonstruon en projekto sponsorita fare de MDR-Thüringen. La tombo estis malfermita la 15an de oktobro 2013 kaj skeletrestaĵojn oni kunprenis. La restaĵoj poste estis reinteritaj kun formala publika ceremonio en frua novembro 2013.

En la 28-a de julio 2014 publike anoncitis ke la ostoj en la tombo ne povas esti ostoj de idino de Marie-Antoinette. [1]

Artista pluvivo de la temo en Germanlingvio

Literaturaj prilaboroj

Aperas la temo en tri romanoj kaj unu rakonto:

Muziko

Germana bando de Nigra metalroko inspirite de la temo nomas sin Dunkelgrafen.

Filmo kaj teatro

  • Geschichte Mitteldeutschlands – Die vertauschte Prinzessin. Germanlando 2007, 45 min, dokumentado (libro: Leonore Brandt, reĝisorado: Hans-Michael Marten).
  • Das Geheimnis der Dunkelgräfin. Teatra trilogio, 1-a parto: Die Ankunft der Prinzessin, premiero en la 14.10.2012 ĉe Stadttheater Hildburghausen. 2-a parto: Das verzauberte Schloss, premiero en la 13.10.2013 (libro kaj reĝisorado fare de Dorothee Hollender)

Literaturo

  • Richard Boehmker: Das Geheimnis um eine Königstochter. Die Lösung des mehr als 100jährigen Rätsels von Hildburghausen. Helingsche VA, Leipzig 1937.
  • Helga Rühle von Lilienstern: Dunkelgraf und Dunkelgräfin im Spiegel vor Zeugen und Mitwissern. Verlag Frankenschwelle, Hildburghausen 2000, ISBN 3-86180-067-5.
  • Helga Rühle von Lilienstern: Die Unbekannten von Eishausen. Dunkelgraf und Dunkelgräfin im Spiegel zeitgenössischer Veröffentlichungen. Verlag Frankenschwelle, Hildburghausen 2003, ISBN 3-86180-056-X.
  • Helga Rühle von Lilienstern, Hans-Jürgen Salier: Das große Geheimnis von Hildburghausen. Auf den Spuren der Dunkelgräfin. Salier Verlag, Leipzig/ Hildburghausen 2007, ISBN 978-3-939611-19-6.
  • Mark de Lannoy: Das Geheimnis des Dunkelgrafen. Books on Demand, Norderstedt 2007, ISBN 978-3-8334-6847-6.
  • Thomas Meyhöfer: Das Rätsel der Dunkelgräfin von Hildburghausen. Bilanz einer 160-jährigen Forschung. (PDF; 7,8 MB), Interessenkreis Madame Royale, Hildburghausen 2007.
  • Susan Nagel: Marie-Thérèse, Child of Terror. The Fate of Marie Antoinette's Daughter. Bloomsbury, New York NY 2008, ISBN 978-1-59691-057-7.
  • Friedrich Ernst Prinz von Sachsen: Das Rätsel der Madame Royale. Marie Thérèse Charlotte von Frankreich. Ein zweihundertjähriges Geheimnis im Licht neuerer Forschungen. Frankenschwelle Hans-J. Salier, Hildburghausen 1991, ISBN 3-86180-007-1. (Zuerst erschienen als: Frédéric de Saxe-Altenbourg: L'Énigme de Madame Royale. Paris 1954)
  • Carolin Philipps: Die Dunkelgräfin. Das Geheimnis um die Tochter Marie Antoinettes. Piper, München 2012, ISBN 978-3-492-26457-0.
  • Steffen Winter: DNA der Dunkelgräfin. Der MDR will im thüringischen Hildburghausen das Geheimnis einer Leiche lüften: Im städtischen Wald wird eine Königstochter vermutet. In: Der Spiegel. Nr. 1/2014, S. 47.

Subnotoj

  1. Scienca pruvo de ne idineco de la reĝa edzino Marie-Antoinette.
  2. Der oft genannte Erstverlag Rowohlt ist falsch. Kp. la noteton en la katalogo de Deutsche Nationalbibliothek.

Eksteraj ligiloj