Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Salatonbv: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19: Linio 19:
# {{por}} Kvankam la artikolkrado estas ja tre grava, ne estas nepraĵo por iĝi administranto. Mi opinias simile al darkweasel94 kaj pro tio mi voĉdonas pore. --[[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] [[Dosiero:Flag_of_Colombia.svg|25px]] Saluton el [[Kolombio]]! | Unu [[Tero|mondo]], Unu [[Esperanto|Lingvo]] [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|25px]] ---> [[Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102|Mia Diskutpaĝo]] 21:22, 29 Jul. 2014 (UTC)
# {{por}} Kvankam la artikolkrado estas ja tre grava, ne estas nepraĵo por iĝi administranto. Mi opinias simile al darkweasel94 kaj pro tio mi voĉdonas pore. --[[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] [[Dosiero:Flag_of_Colombia.svg|25px]] Saluton el [[Kolombio]]! | Unu [[Tero|mondo]], Unu [[Esperanto|Lingvo]] [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|25px]] ---> [[Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102|Mia Diskutpaĝo]] 21:22, 29 Jul. 2014 (UTC)
# {{por}} Por ke nia samurajo ne faru harakiron --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 22:23, 29 Jul. 2014 (UTC)
# {{por}} Por ke nia samurajo ne faru harakiron --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 22:23, 29 Jul. 2014 (UTC)
# {{por}} Mi deziras sukceson al Via agado. gangLeri (aktiva ĉefe ĉe wikidata [http://tools.wmflabs.org/wikidata-todo/autolist.html?q=claim%5B190%5D ĝemelurboj tra la mondo]) ‫·‏[[user:לערי ריינהארט|לערי ריינהארט]]‏·‏[[user talk:לערי ריינהארט|T]]‏·‏[[m:user:לערי ריינהארט|m]]‏:‏[//meta.wikimedia.org/wiki/user_talk:%D7%9C%D7%A2%D7%A8%D7%99_%D7%A8%D7%99%D7%99%D7%A0%D7%94%D7%90%D7%A8%D7%98?action=history Th]‏·‏[[m:user talk:לערי ריינהארט|T]]‏·‏[[m:special:Emailuser/לערי ריינהארט|email me]]‏·‏‬ 23:19, 29 Jul. 2014 (UTC)


==Kontraŭ==
==Kontraŭ==

Kiel registrite je 23:19, 29 jul. 2014

Saluton gekaraj. Mi estas Salatonbv kaj hodiaŭ volas kandidatiĝi por iĝi administranto de la Vikipedio. Rekomendite de KuboF mi pripensis tion dum ĉirkaŭ monato. Mi ne estas tiel longa kontribuanto ensalutita sed mi legis kaj redaktis kiel IP-ulo kelkajn artikolojn dum kelkaj jaroj. Pardonu min, ke mi ne diras multe pri mi (la kialo estas kiel diris darkweasel94, sed mi eble ŝanĝos mian ideon...), sed oni povas vidi en miaj kontribuoj kiel entuziasma mi estas al la Vikipedio ekde la lasta jaro. Mi konsiderinde rapide iĝis revizianto.

Mi ne skribas tre belan Esperanton sed mi estus la unua administranto, kiu bone konas aziajn lingvojn, kulturojn kaj sociojn (Mi argumentis ekzemple ĉe Diskuto:Dinastio Yuan kaj Uzanto-Diskuto:Salatonbv#Plian_dankon).

Mi iom lertas kunigi artikolojn pace (ekz. Senkaku-insuloj kaj Diaoyu-insuloj; Graflandoj de Anglio, Kantonoj de Anglio kaj Angla kantono) laŭ la procedo de Helpo:Kunigi paĝojn kiun mi kreis ĉar tio estis dezirita (Vikipedia diskuto:Kunigendaj artikoloj). Por akiri pacan kunlaboradon mi ankaŭ kreis kelkaj vikiamajn ŝablonojn (Kategorio:Vikipedio:VikiAmo).

Mi ankaŭ ofte helpas la ordigon kaj raciigon de kategorioj (kiel menciita en Uzanto-Diskuto:Salatonbv#Dankon!).

La kialo kial mi estis kuraĝigita por labori kiel administranto estas ke mi ofte petis al administranto teĥnikan forigon de jam ekzistaj artikoloj por alinomi ilin. Mi principe respektas diskuton antaŭ alinomi kaj apenaŭ havis problemon kun aliaj uzantoj pri tia alinomigo. Oni ne povas vidi en miaj kontribuoj, ke mi enmetis la ŝablonon {{TUJ}} al artikoloj kaj kategorioj, kiuj estis jam forigitaj de aliaj administrantoj laŭ mia alinomigpropono, sed povas vidi kelke da ili en la arĥivoj de VP:AA kaj VP:KA.

Se mi estus administranto, mi povus helpi la aferon de tia tuja forigo. Sed por alinomi, kunigi kaj forigi artikolon kiun estas malfacile trakti, mi daŭros respekti interkonsenton ĉe koncerna diskutejo. Pro la loĝeja kaj vivstila avantaĝoj, mi povos trovi frue vandalismon en la tempo kiam Eŭropaj administrantoj dormas.

Salatonbv (diskuto) 13:43, 24 Jul. 2014 (UTC)

Por

  1. Por Por: Mi rimarkis tiun ĉi uzanton nur pozitive, kaj mi tute malkonsentas kun kelkaj el la kontraŭ-voĉdonintoj, ke administranto devas esti verkinta bonajn artikolojn; tute male, necesas ĉefe, ke kandidato tie ĉi estu zorginta pri la administraj aspektoj de Vikipedio, ne pri la enhavaj. darkweasel94 20:49, 24 Jul. 2014 (UTC)
  2. Por Por: Mi havas tre bonajn spertojn pri Salatonbv - precipe pri kono de Vikipediaj principoj kaj reguloj, diskutado kaj trovado de interkonsento. Lia lingva kono de Esperanto ne estas plej brila, sed pli ol sufiĉa por administra laborado (precipe se estis akceptita Siebrand, kiu tute ne regas Esperanton). Pliaj miaj komentoj estas sube. --KuboF (diskuto) 14:46, 25 Jul. 2014 (UTC)
  3. Por Por: Ĝis nun nia vikipedio ne havas administranton el Azio. --Tlustulimu (diskuto) 15:19, 25 Jul. 2014 (UTC)
  4. Por Por: Kvankam la artikolkrado estas ja tre grava, ne estas nepraĵo por iĝi administranto. Mi opinias simile al darkweasel94 kaj pro tio mi voĉdonas pore. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 21:22, 29 Jul. 2014 (UTC)
  5. Por Por: Por ke nia samurajo ne faru harakiron --Dominik (diskuto) 22:23, 29 Jul. 2014 (UTC)
  6. Por Por: Mi deziras sukceson al Via agado. gangLeri (aktiva ĉefe ĉe wikidata ĝemelurboj tra la mondo) ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 23:19, 29 Jul. 2014 (UTC)

Kontraŭ

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 14:00, 24 Jul. 2014 (UTC)
    Supozeble mi estos la unusola, kiu voĉdonas kontraŭ. Miaj argumentoj aliloke jam estis deklaritaj. Por ne serĉi ilin, jen koncize kelkaj:
    • pri la kandidato mi havas nur bonan impreson, sed tie la principoj gravas
    • ĝuste nun, kiam ni staras ĉe sojlo de 200mil artikoloj, ne estas aktuala elekti tiun, kiu neniam aŭ malofte kreis artikolojn
    • laŭ mia starpunkto admin. estas tiu, kiu en plena jaro kreas 7 artikolojn kaj 5 admin. taskojn (resume 12). Tiun penson neniu apogis.
    • nuntempe estas pli ol 20 admin., se tiom ne sufiĉas, tiam estas granda problemo
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Ĝis nun mi havas ne nur bonan impreson : verdire mi iomete malfidas ĉar mi ne vidis veran laboron por krei aŭ por signife plibonigi artikolojn. En lia agado li estis ofte polemikema. Kaj en lia uzantpaĝo ĝis hodiaŭ ne estis verajn informojn. Ni atendu.--pino (diskuto) 14:36, 24 Jul. 2014 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Mi havas saman opinion kiel kolego Pino : iu uzanto devas laŭ mi unue verki sufiĉe ampleksajn artikolojn por provi esti almenaŭ bona uzanto. --Forstbirdo (diskuto) 20:37, 24 Jul. 2014 (UTC)

Sindetenoj

Komentoj

Demandoj al la kandidato

  • Kiu lingvo estas via denaska (aŭ plej konata)? Kaj, almenaŭ, kiujn lingvojn vi scias? --Dima41 (diskuto) 20:16, 24 Jul. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi kuraĝe skribis mian denaskan lingvon ĉe mia paĝo pro la rekomendo de Pino kaj pro kandidatiĝi post vikipaŭzo. Mi ankaŭ interesiĝas en multaj aliaj lingvoj speciale en Orientazia kultura sfero. Mi daŭros kontribuos en ekzistaj aŭ novaj artikoloj malgraŭ ke mi estos administranto aŭ ne.
Dankon voĉdonintoj! La fokuso de la argumento ŝajnas esti se administranto estu jam skribinta multajn artikolojn aŭ ne. Mi ne vidis tian regulon por administrantiĝi, sed mi ankaŭ unue zorgis pri tio kiel mi menciis ĉe Uzanto-Diskuto:KuboF#Pri_kategoria_alinomigo. Se tio estas necesa, mi forte deziras, ke ni kreu priskribon: alie, japana kandidato sentus sian kulturan (samurajan) honton kaj farus harakiron pro multegaj kontraŭvoĉoj;)--Salatonbv (diskuto) 01:39, 25 Jul. 2014 (UTC)
Komento Komento: :

Oni menciis kelkajn novajn artikolojn de la kandidato. Ili estas precipe distingiloj aŭ aldirektigoj, nenio serioza. Kiu nacieco? Ne gravas, sed se mi vidas tiujn ruĝajn ligilojn rilatajn al Japanio, Ĉinio ktp, mi dubas. ESTAS LUKSO, SE IU OKUPIĜAS PRI FORIGO DE MALPLENAJ KATEGORIOJ, DUME LI NE KREAS BRILAJN NOVAJN ARTIKOLOJN PRI JAPANIO. --Crosstor (diskuto) 10:10, 26 Jul. 2014 (UTC)

Sed administranteco ne estas ilo, per kiu oni laŭdas bonajn artikolkreantojn. Ĝi ekzistas, por ke la administranto povu helpi Vikipedion administre, kaj do estas bone, se kandidato por administranteco okupiĝas pli pri tiuj aferoj ol pri artikolkreado. Por krei artikolojn oni ne bezonas administrajn ilojn. darkweasel94 11:29, 26 Jul. 2014 (UTC)
Tio estas vera, sed pripensu, kio estas en lernejo?! En la klaso lernas 30 filoj kaj instruas 10 pedagogoj. Krome pripensu, ke la pedagogoj pli frue lernis. Kial mi ne vidas, ke la kandidato kreas artikolojn el Azio? Cetere se iu venis el Azio, kial ne portis amason da artikoloj, fotoj el Azio?--Crosstor (diskuto) 12:03, 26 Jul. 2014 (UTC)
@Crosstor: Ĉu estas lukso specialiĝi? Nia Vikipedio estas jam sufiĉe granda, por ke unuopaj homoj povu labori nur pri sia laborkampo. Kaj sperto montras (vidu precipe la plenan 5-an minuton), ke eĉ estus malŝparado de kapabloj, se ni postulus artikolkreadon de ĉiu unuopa redaktanto. Male, por profito de kunlabora projekto homoj laboru precipe pri tio, kion ili kapablas fari bone. --KuboF (diskuto) 17:33, 28 Jul. 2014 (UTC)
  • Mi plurfoje vidis ĉi tie la preton de Salatonbv helpi kaj volonte voĉdonus por. Por poluri nian enciklopedion ne necesas perfekta lingvokono, kaj la kandidato faris jam multon por malamatorecigi Vikipedion. Tamen mi volas scii iom da nevirtualaj informoj pri li, ĉe lia uzantopaĝo estas nur infanecaj ŝercoj --Lohengrin (diskuto) 07:16, 28 Jul. 2014 (UTC)
@Lohengrin: Mi eble plibonigos mian paĝon per pluaj uzanto-ŝablonoj se mi trovos ion interesan. Pri plidetala/iom privata informo, ĉu vi volus ŝanĝi vian preferon por akcepti mian retpoŝton? Aŭ mi ĉiam povus recevi retpoŝton el vi, se necese.--Salatonbv (diskuto) 07:39, 29 Jul. 2014 (UTC)

Artikolkreado aŭ administrado

La unuaj tri kontraŭantoj menciis nesufiĉan nombron de kreitaj artikoloj. Mi forte opinias, ke kvankam sperto pri artikolkreado estas esence grava, ĝi ne estas ĉefa kriterio por administrantigo. Mi multe pli aprezas laboradon ĉe VP:FA kaj VP:KA (kie ja administraj rajtoj gravas kaj tie mi Salatonbv-n vidas pli ofte ol plurajn aliajn administrantojn), forigadon de vandalaĵoj kaj helpon pri teĥnika parto (sistemaj mesaĝoj ks). Pripensu ankaŭ, ke tia laborado forprenas de kontribuanto tempon, kiun li povus dediĉi al artikolkreado (pro administrado de bildoj kaj helpaj laboroj mi ŝajne ne verkos artikolon dum sekva jaro...).

Mi prenas min mem kiel ekzemplon: En la tempo kiam mi petis administrajn rajtojn mi faris pli-mapli same multajn redaktojn kiel Salatonbv nun. Ekde tiam mi faris plej multajn administrajn agojn. Ĉu pli utilus por Vikipedio se mi ne administrus? Alia punkto: Dum lasta jaro mi kreis 11 "artikolojn" (ĉiuj apartigiloj). Salatonbv kreis 47 (mi ne kalkulis apartigilojn). Ĉu mi nun cedu pri miaj administraj rajtoj, ĉar mi ne kreas sufiĉe multajn artikolojn?

La fakto, ke neniu vere apogis la proponon de Crosstor (7 artikoloj kaj 5 administraj agoj jare) montras, ke aliaj ne tiom precize konsentas... --KuboF (diskuto) 17:00, 25 Jul. 2014 (UTC)

Se vi tiel pensadas, forigu en la ĉefpaĝo "jam aperis 197mil artikoloj" kaj enmetu: tie laboras 20 administr.--Crosstor (diskuto) 10:32, 27 Jul. 2014 (UTC)
Mi malbone vortumis - devis esti, ke "mi ĉe administranto-kandidato multe pli aprezas laboradon ĉe VP:FA kaj VP:KA (...) forigadon de vandalaĵoj kaj helpon pri teĥnika parto." Kompreneble, artikoloj estas esencaj. --KuboF (diskuto) 18:58, 29 Jul. 2014 (UTC)

Rajtoj pro merito

Foje en vikimedia movado ŝajnas al mi, ke homoj donas rajtojn "pro merito". Ekz. "vi redaktas jam 5 jarojn, do vi meritas administrajn rajtojn, eĉ se vi ilin ne volas uzadi - temas simple pri prestiĝo". Mi opinias tute male - aldonaj rajtoj estu donataj por helpi al Vikipedio al uzantoj, kiuj ilin volas kaj ŝajne kapablas uzadi.

Tio similas al mi okazon, kiam unu administranto petis burokratajn rajtojn eĉ sen iel aktive labori kiel administranto (sed ja kiel verkanto). Eĉ sen labori kiel burokrato poste. --KuboF (diskuto) 17:00, 25 Jul. 2014 (UTC)

Neniu vidis krom ni, ke estas rompiĝo inter rangoj en Vp. Estas uzanto, uzanto pri kontrolado de siaj kontribuoj - jam redaktis x - kun kontroladorajto de ĉiuj artikoloj (jam redaktis xx) --rompiĝo -- iu ajn povas esti adm. Laŭ mi mankas tie: xx redaktoj, artikoloj.--Crosstor (diskuto) 10:41, 27 Jul. 2014 (UTC)
@Crosstor: Eble mi seniluziigos vin, sed certe ne validas "redaktis x-foje estas kontrolanto de ĉiuj redaktoj". Precipe eblas forpreni la rajton de maltaŭga revizianto.
La klara postulo por nombro de redaktoj kaj kreitaj artikoloj por fariĝi administranto malestas sed laŭ mi tute ne mankas. Tiel ekz. eblis doni administrajn rajtojn al Siebrand - li tute ne parolas Esperanton (do ne povis krei artikolojn) sed li siatempe estis ege valora administranto (li forigis 4921 paĝojn, precipe duoblajn dosierojn, kiuj jam estas en Komunejo). Se ni postulus kreitajn artikoloj, nia problemo pri dosieroj estus nuntempe pli severa kaj nia Vikipedio malpli kvalita. --KuboF (diskuto) 18:11, 28 Jul. 2014 (UTC)
Ne okazis seniluziiĝo. La 2 kondiĉoj:
  • redaktonombroj
  • kontribuoj

Estas problemo, se adm. nek redaktas, nek kreas artikolon aŭ similan, nek faras adm, specialajn--Crosstor (diskuto) 08:24, 29 Jul. 2014 (UTC) taskojn.

Sed Salatonbv kaj redaktas kaj faras administrecan laboron. Eĉ pli ol kelkaj nuntempaj "administrantoj". --KuboF (diskuto) 12:47, 29 Jul. 2014 (UTC)

Nombro de administrantoj

Nuntempe estas oficiale 20 administrantoj. De tio 2 estas robotoj. Ekde administrantigo de Pino 2 administrantoj faris neniun administran agon, 5 faris malpli ol 10 agojn kaj 5 faris 10-100 agojn (vidu liston). Do, fine restas 6 administrantoj, kiuj faris pli ol 100 agojn (ĉ. 1 ago dum 3 tagoj). Da laboro restas multe, do ĉiuj havis eblon.

Do resume: 20 veraj administrantoj sufiĉus, sed 20 "administrantoj" ne sufiĉas. --KuboF (diskuto) 17:00, 25 Jul. 2014 (UTC)

Kaze de tio ne estas solvo varbi novajn adm., sed solvi tiun problemon, kiun malsupre mi skribis:Falsa logiko.--Crosstor (diskuto) 10:28, 27 Jul. 2014 (UTC)
Oni povas ankaŭ aserti, ke solvo al problemo pri malrapida kresko de Vikipedio ne estas varbi novajn kontribuantojn, sed ke nuntempaj kontribuantoj estu pli diligentaj. Ja, eblas parte kun tio konsenti, sed ne funkcios tiel poreterne. Ekzemple plialtiĝadus ŝargo por unuopaj uzantoj kaj laboro tro dependus de bonvolo de tro malgranda skipo. Kiam amasiĝas redakta laboro, estu varbataj novaj kontribuantoj. Kiam amasiĝas administra laboro, estu varbataj novaj administrantoj. --KuboF (diskuto) 12:18, 29 Jul. 2014 (UTC)

Civitana nomo

Estis plendo pri kaŝo de civitana nomo. Kontrolante Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj videblas, ke lastaj 3 administrantoj ne donis tie sian nomon, 2 el ni ŝajne nenie. Aldone ankaŭ Umbert' kaj Narvalo prisilentas sian civitanan nomon. Ankaŭ mi ne rivelus mian nomon se mi ne estus kunfondinto kaj prezidanto de Vikimedio Slovakio kaj ne estus tial devigita publikigi miajn personajn datumojn (feliĉe, laboro en Esperanto kaj Libera Scio ne postulas tion). Estas bonaj kialoj por protekti sian privatecon, eĉ kvankam mi komprenas, ke familia etoso en nia Vikipedio ankaŭ agrablas. Sed por administranto-kandidato prefere parolu liaj agoj, ne lia nomo. --KuboF (diskuto) 17:00, 25 Jul. 2014 (UTC)

Kelkaj pripensoj

Mi ne volas limigi la nombron da administrantoj, mi ne parolas pri rajtoj pro merito. Mi ne petas scii civitanan nomon. Mi nur observis, ke en la uzantpaĝo de Salatonbv estis (ĝis hieraŭ) nur ŝercojn. Li rajtas sed tio ne permesas fidi al li. Nun se li estus japana, nature estus bone por nia vikipedio, ke japano estus administranto. Sed mi ankaŭ malfidas. Mi laboras tie ofte kaj observis emon de Salatonbv por polemiko kaj por burokratigo (vidu ekzemple aferon kun NoKo). Mi ne vere certus, ke plibonigi nian vikipedion estus amasigi regulojn. Mi opinias, ke informoj (do artikoloj) estas ĉefaj kvankam aliaj agadoj estas tre utilaj. Ne labori en artikolo sed nur veni por alinomi estas (laŭ mi) ne sen danĝero. Se Salatonbv faros kelkajn artikolojn rilate al Japanio, certe ne fidos pli facile al li.--pino (diskuto) 20:23, 25 Jul. 2014 (UTC)

Salatonbv faris (en Esperanta Vikipedio) preskaŭ 5.500 redaktojn, de tio preskaŭ 3.000 (pli ol duono) estis en artikoloj. Li ja ne kreis centojn da artikoloj, sed laŭ 3.000 redaktoj oni jam povas krei imagon pri liaj artikol-redaktaj kapabloj.
Ĉiuokaze, eĉ se li kreus milon da artikoloj, tio donus imagon nur pri lia artikol-redaktado. Sed tio ĉi ne estas voĉdono pri pluresto de lia redaktado-rajto, sed pri akiro de novaj administro-rajtoj. Kaj tiel oni prefere rigardu. Ekzemple mi havus problemojn pori por kandidato kiu kreis 5.000 artikolojn, sed neniam partoprenis diskuton pri forigo, alinomigo, kunigo, teĥnika funkcio aŭ simile (kiel ajn li estus bona redaktanto, li ne interesiĝas pri administrado). Ĉu Salatonbv per siaj redaktoj montris (aŭ almenaŭ skizis) sian kapablon administri? --KuboF (diskuto) 21:33, 25 Jul. 2014 (UTC)
Mi komprenis, ke tie temas pri administranto. Mi klarigis, kial mi ne estas tute konvinkata de la kandidato, mi menciis ekzemple interagon kun NoKo. Mi aldonas, ke laŭ mi la rolo de administranto devu resti modesta, ke se oni multobligas la nombron da administranto, estas risko burokratigi. Mi respektas laboron (kaj partoprenas) por kunigo aŭ forigo sed mi ne ĉiam certas, ke pezaj proceduroj estas necesaj por nia eta vikipedio. Ni certe bezonas ankaŭ kapablecon por teĥnika funkcio sed ne estas tie la peto. Amike. --pino (diskuto) 07:41, 26 Jul. 2014 (UTC)
Temas pri la proceduroj de NoKo. Mi diskutis kun li ĉefe en Diskuto:Stacio Ueno. Tio estis longega sed finfine du aliaj japanaj uzantoj konsentis kun mia alinomigpropono el Ŭeno al Ueno. Mi dankas al pino pro protekti la artikolon kiam li nuligis mian redakton kaj sendi al li la peton pri antaŭparolo (Japanaj_nomoj).
Mi iom tro forte kontraŭis al lia agado uzi strangan japanan literumon kaj alinomigi artikolojn sen diskuto, ĉar mi konfirmis, ke mi ne estis nur unu uzanto, kiu sentis lin problema, en antaŭaj diskutoj ekzemple kun Alaudo kaj Surfo (Sistema ŝanĝado de artikoloj pri japanaĵoj, Transskribo de geografiaj nocioj)
La sekcio pri la koncerna maniero (Vikipedio:Titoloj de artikoloj) estis plibonigita laŭ la interkonsento speciale per la konsilo de Alaudo en alia longa diskuto. Tamen tio estis en Aŭgusto kaj ni povus iomete ŝanĝi ĝin per la rekomendo de AdE eldonita en Oktobro 2013.
Ni povis finfine halti lian alinomigon sen interkonsento sed samtempe li ne plu venis al Vikipedio. Mi bedaŭras pri tio. Ĉu oni nomas tion mia burokratigo?--Salatonbv (diskuto) 02:15, 27 Jul. 2014 (UTC)
Jes vi pravas kaj mi vidas tie elementojn de burokratigo. Mi observis du faktojn : Longegajn diskutojn (kun multaj uzoj de formalaj reguloj) kaj forigon de aktiva uzanto. Certe ne estas tabuo kaj vi rajtas agi tiel sed se ni kreas etoson, kie aŭtoroj ne plezuras krei tute aliaj laboroj estas senutilaj. Ekzemple neniam mem skribi artikolojn kaj nur veni por alinomi povas esti malagrabla por aŭtoroj. En nia historio, ni perdis gravajn kunlaborantojn por titolomilito. Por iĝi administranto estas grava havi fidon de aŭtoroj kaj ne estas nur statistika aŭ regula afero. Se vi skribus nur kelkajn artikolojn (relative al Japonio estus tre bone), ni povus vin koni kaj estimi. --pino (diskuto) 08:16, 27 Jul. 2014 (UTC)

Falsa logiko

Mi legis inter la jesvoĉdonatoj: "Ĝis nun nia vikipedio ne havas administranton el Azio." Admin. ne estas poŝtmarko, ĝis tiam mi ne havis poŝtm. el Azio. Do venu! Mi legis ĉe la kandidato: "Se mi estus administranto, mi povus helpi la aferon de tia tuja forigo." Forigi tujojn ne gravas, ke la foriganto estas aziano aŭ afrikano. Aziano gravas, se tiu aldonas al aziaj artik. kaj li kreas art. pri Azio. Cetere se ne sufiĉas 20 adm por tujforigado, estas 3 eblecoj.

  • iuj amase kreas tujforigendaĵojn
  • ĉu estas alia ebleco fari el fuŝaĵo al bona art.
  • adm. ne diligentas.

--Crosstor (diskuto) 13:40, 26 Jul. 2014 (UTC)

Mi tute ne malkonsentas, ke ne vere gravas, de kie en la mondo estas kandidato. darkweasel94 13:46, 26 Jul. 2014 (UTC)
Mi konsentas, ke nura nacieco / deveno ne estu tre grava dum administrantigo. Kun Uzanto:Tlustulimu mi tion jam diskutis; eble bonus, se li ŝanĝus sian voĉdonan komenton. Ĉiuokaze, tio estas nur komento de unu voĉdoninto kaj ne nepre reprrezentas opiniojn de la kandidato (simile kiel esperanto ne povas respondeci pri esperantistoj)
Pri tojforigendaĵoj: Vi ŝajne ne observas tujforigendaĵojn, sed mi jes. Estis tempo, kiam novaĵoj tie estis markitaj nur de Salatonbv. Foje li eĉ speciale min petis. Tiam administranto devas kontroli, ĉu la afero vere estas tujfigenda, ĝian historion kaj ligilojn al ĝi. Tion faras anakaŭ konsciaj redaktantoj, sed ne ĉiuj. Se tiam Salatonbv povus la paĝojn forigi mem, tio ŝparus mian tempon. Ankaŭ tiel funkcias divido de laboro kaj laŭ mi montras "meritojn" pri administreca laboro. --KuboF (diskuto) 13:06, 29 Jul. 2014 (UTC)

Voĉdono

Mi tiel konstatis, ke tie estas voĉdono por amika rondo. Se estus tie voĉdono pri adm., tiam devus esti meritoj, kaj ne tio, ke li estas aziano.--Crosstor (diskuto) 10:46, 27 Jul. 2014 (UTC)

Rezulto