Ekzilregistaro: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:18, 3 aŭg. 2014
Ekzilregistaro estas politika movado, kiu pretendas esti la laŭleĝa registaro de lando, sed kiu pro diversaj kialoj ne kapablas plenumi sian povon kaj loĝas en fremda lando. Ekzilregistaroj ĉiam konsideras ke ili iam reiros al sia origina lando kaj reprenos la regpovon.
Ofte ekzilregistaroj kreiĝas okaze de militaj okupoj, kiel estis por ekzemplo dum la germana okupo en la dua mondmilito, multaj registaroj kaj monarkoj rifuĝis en Britio.
Nunaj ekzilregistaroj
- La Araba Demokratia Sahara Respubliko, memproklamita registaro, ekziliĝinta el Okcidenta Saharo, sidanta en la regiono Tindouf en Alĝerio.
- La movado de Liberigo de Aceho, ekzilregistaro de la indonezia provinco Aceho, sidanta en Svedio.
- La administracio de la belorusa Popola Respubliko, ekziliĝinta ekde 1920 kaj nun regata de Ivonka Survilla el kanado.
- La ekzilita tibeta registaro, regata de Lobsang Sangay, en Dharamsala en Hindio, celas kaj defendi la interesojn de tibetanoj en kaj ekster Ĉinio. Ĝia ĉefa celo estas favori dialogon kun Ĉinio por starigi aŭtonomecon de Tibeto.
Malaperintaj ekzilregistaroj
- Registaro de la Dua Hispana Respubliko ekziliĝinta post la puĉo de Franco. Sidinta en Meksikio inter 1939 kaj 1946, poste moviĝinta al Parizo ĝis la morto de Franco.
- La registaro de Estonio antaŭ la dua mondmilito, nomumita de Kalev Ots kaj regita de Ahti Mänd.
Dua mondmilito
Pluraj landoj starigis ekzilregistaron post perdo de suvereneco en la dua mondmilito :
- Francio : Franca Nacia Komitato (ekziliĝinta en Britio), instanco de la Libera Francio en Londono. La nomo Provizora registaro de la Franca Respubliko estis adoptita kelkajn tagojn antaŭ la albordiĝo al Normandio.
- De septembro 1944 ĝis aprilo 1945, alranguloj de la reĝimo de Vichy aktivigis la Registaran Komisionon en Sigmaringen, en germanio.
- Norvegio : Ministraro de Nygaardsvold
- Ĉeĥoslovakio (Ĉeĥoslovaka ekzila registaro)