Ĉapalaa Lago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 106: Linio 106:


En 2007 kaj 2008, la nivelo de Chapalaa Lago pliiĝis draste, kvankam la niveloj ankoraŭ estas superendaj la nivelon en 1979, kiam la niveloj komencis trorapidan malkreskon <ref> {{en}} {{cite web|title=Niveles Maximos y Minimos del Lago Chapala 1900-2010|url=http://www.ceajalisco.gob.mx/sia/niveles/niveles.html|accessdate=16 April 2011}}</ref>. Kvankam ĝi daŭre estas kondiĉigata de agrikulturaj, hejmaj, kaj industriaj fontoj de poluado, la faktaj niveloj de danĝeraj materialoj ne estis oficiale taksataj kun reguleco.
En 2007 kaj 2008, la nivelo de Chapalaa Lago pliiĝis draste, kvankam la niveloj ankoraŭ estas superendaj la nivelon en 1979, kiam la niveloj komencis trorapidan malkreskon <ref> {{en}} {{cite web|title=Niveles Maximos y Minimos del Lago Chapala 1900-2010|url=http://www.ceajalisco.gob.mx/sia/niveles/niveles.html|accessdate=16 April 2011}}</ref>. Kvankam ĝi daŭre estas kondiĉigata de agrikulturaj, hejmaj, kaj industriaj fontoj de poluado, la faktaj niveloj de danĝeraj materialoj ne estis oficiale taksataj kun reguleco.

En 2010 la akvonivelo restis alta kaj la kvalito pliboniĝis pro akvopurigado laŭ Lermao. Ekde 2008 la akvo estis aprobata taŭga por homa uzo.


=== Vivejo ===
=== Vivejo ===

Kiel registrite je 19:35, 17 aŭg. 2014

Ĉapalaa Lago
lago
Oficiala nomo: Lago de Chapala
Lando Meksiko Meksiko
Subŝtato Ĥalisko, Miĉoakano
Alfluantoj
Supermara alteco 1 524 m s. m.
Longo 80 km (50 mi)
Larĝo 18 km (11 mi)
Profundo m
Volumeno 8 100 000 000 m3 (286 048 800 444 cu ft)
Areo 1 100 km² (110 000 ha)
Libera Ramsar-ejo [1]
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
Vikimedia Komunejo: Lake Chapala

Ĉapalaa LagoĈapala-Lago (hispane : Lago de Chapala) estas la plej granda meksika nesalakva lago [2] . Ĝi troviĝas en la komunumoj Chapala, Jocotepec, Poncitlán, kaj Jamay, en la subŝtato Ĥalisko, kaj en Venustiano Carranza kaj Cojumatlán de Régules, en Miĉoakano.

Priskribo

La lago situas je 45 kilometroj sudoriente de Gvadalaharo, kaj troviĝas laŭ la limoj de Halisko kaj Miĉoakano, je altitudo de 1 524 metroj. Ĝiaj proksimumaj dimensioj estas 80 km orienten-okcidenten kaj 12,5 km norden-suden, kaj la lago kovras proksimuman areon de 1 100 km2 [3].

Ĝi estas neprofunda lago, kun averaĝa profundo de 4,5 metroj kaj maksimuma de 10,5.

Ĝi estas nutrata de la riveroj Lermao, Zulao, Huaraĉao, kaj Doŭro, kaj drenata de Santiago. Tiam la akvo fluas nordokcidenten en Pacifikan Oceanon.

La lago ankaŭ enhavas du insuletojn Isla de los Alacranes (la plej granda), Isla Mezcala kaj trian tre malgrandan insuleton apud Isla Mezcala nomata La Isla Menor.

Ekologio

Bildo de kvartalo de la urbo Chapala.
Satelitfoto de NASA.

La urbego Gvadalaharo, fidis je Ĉapalaa Lago kiel precipa akvoresurso ekde la 1950-aj jaroj. La urbego Guadalaharo, fidis je Chapalaa Lago kiel precipa akvoresurso ekde la 1950-aj jaroj. Baldaŭ poste, kelkaj sinsekvaj jaroj da malmulta pluvokvanto rimarkinde malpliigis la akvonivelon de la lago. La nivelo revenis ĝis 1979, kiam la akvonivelo de Ĉapalaa Lago rapide ekmalpliiĝis pro pliiĝoj de la urbega akvokonsumo.

Erozio pro senarbarigo laŭ la lago same kiel laŭ Lermao kondukis al pliigita sedimentado de la lago, ankaŭ kontribuante al perdo de lagprofundo. La ŝrumpita profundo ankaŭ levis la averaĝan temperaturon de la lago, rezultigante pliigitan vaporiĝon.

Samtempe, la akvoj de Ĉapalaa Lago estis poluataj per urbaj, industriaj kaj agrikulturaj ruboj, venantaj precipe per Lermao. La pliigita ĉeesto de nutraĵoj de la poluo kombinata kun la pli varma akvo estis favora al invada specio, la akvohiacinto. Tiu ĉi plue pliseverigas la problemon de ŝrumpa lagprofundo pro sia propra konsumo de la akvo.

La pliiĝo en akvopoluado kunligita kun la pliigita ĉeesto de akvohiacinto havis neniigitajn efikojn por la ekologio de la lago. La fiŝaro malpliigis rimarkinde kaj kelkaj endemiaj specioj (ekz. fiŝo ordinarlingve konataj kiel "blankaj fiŝoj") estas kvazaŭ formortintaj. Poluita fiŝaro ankaŭ prezentas gravan minacon por la sano kaj vivrimedoj de homoj kiuj tute dependas de la fiŝkaptado [4].

La falo en la laga akvonivelo malkovrigis politikajn temojn kiuj estis kaŝitaj dum multaj jaroj. Ĝia rapida kadukiĝo kaŭzis maltrankvilon en la ĉirkaŭaj regionoj kaj en la scienca komunumo. Ĝi estis "la Minacata Lago de la Jaro" de la Monda Natur-Fonduso (WWF) en 2004.

En 2007 kaj 2008, la nivelo de Chapalaa Lago pliiĝis draste, kvankam la niveloj ankoraŭ estas superendaj la nivelon en 1979, kiam la niveloj komencis trorapidan malkreskon [5]. Kvankam ĝi daŭre estas kondiĉigata de agrikulturaj, hejmaj, kaj industriaj fontoj de poluado, la faktaj niveloj de danĝeraj materialoj ne estis oficiale taksataj kun reguleco.

En 2010 la akvonivelo restis alta kaj la kvalito pliboniĝis pro akvopurigado laŭ Lermao. Ekde 2008 la akvo estis aprobata taŭga por homa uzo.

Vivejo

La lago ankaŭ estas kriza vivejo por pluraj specioj de migrobirdoj, kiaj ekzemple la amerika blanka pelikano, kaj hejmo por miloj da indiĝenaj plantoj kaj bestoj. Ekzemple, en januaro 2011, birdumantoj registris 173 da birdospecioj [6].

Referencoj

  1. angle Ramsar List. Ramsar.org. Alirita 11 April 2013.
  2. angle (October 2003) “Guadalajara's water crisis and the fate of Lake Chapala: a reflection of poor water management in Mexico”, Environment and Urbanization 15 (2), p. 127. doi:10.1177/095624780301500204. Alirita 16 April 2011.. 
  3. angle (October 2003) “Guadalajara's water crisis and the fate of Lake Chapala: a reflection of poor water management in Mexico”, Environment and Urbanization 15 (2), p. 130. doi:10.1177/095624780301500204. Alirita 16 April 2011.. 
  4. (October 2003) “Guadalajara's water crisis and the fate of Lake Chapala: a reflection of poor water management in Mexico”, Environment and Urbanization 15 (2), p. 131–133. doi:10.1177/095624780301500204. Alirita 16 April 2011.. 
  5. angle Niveles Maximos y Minimos del Lago Chapala 1900-2010. Alirita 16 April 2011.
  6. angle Birdumo ĉe Ĉapala Lago.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

20° 15′ N 103° 00′ U / 20.250 °N, 103.000 °U / 20.250; -103.000 (mapo)Koordinatoj: 20° 15′ N 103° 00′ U / 20.250 °N, 103.000 °U / 20.250; -103.000 (mapo)