Joseph Kasa-Vubu: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Larioja (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun ''''Joseph Kasa-Vubu''' (ĉ. 1917 - 24a de marto 1969), estis la unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo de 1960 al 1965. Post kelkaj jaroj de naciista...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:52, 21 aŭg. 2014

Joseph Kasa-Vubu (ĉ. 1917 - 24a de marto 1969), estis la unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo de 1960 al 1965.

Post kelkaj jaroj de naciista efervesko post la Dua Mondmilito la 4an de januaro de 1959 la belga registaro anoncis agnoskon de la sendependo de Kongo kaj decidis fiksi la daton de la 30a de junio de 1960 por la sendependo post negocado en Bruselo. La partioj pli kontraŭkoloniaj venkis en la parlamentaj kaj prezidentaj balotadoj. Joseph Kasa-Vubu estis elektita prezidento kaj Patrice Lumumba ĉefministro. La 30a de junio de 1960, la belga ekskolonio atingis la sendependon post ses monatoj de preparoj.

La nova lando suferis kelkajn internajn malfacilaĵojn, kaj Belgio intervenis por certigi malokazigon de naciigo de la naturaj resursoj, apogante la disigon de la du minejaj provincoj de Katango kaj Suda Kasaio. Joseph-Désiré Mobutu ekhavis la povon en Kongo, kaj ordonis la enkarcerigon de Lumumba, kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo.