Ruhr-regiono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
== Politika subdivido ==
== Politika subdivido ==
[[Dosiero:Zollverein Schacht 12.jpg|thumb|Eksa minejo ''Zollverein'' en Essen, nun monda kultura heredaĵo de [[Unesko]]]]
[[Dosiero:Zollverein Schacht 12.jpg|thumb|Eksa minejo ''Zollverein'' en Essen, nun monda kultura heredaĵo de [[Unesko]]]]
La regiono estas dividita je tri [[Administra distriktaro (Germanio)|administraj distriktaroj]]: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj. Ili kunlaboras ene de ''Komunalverband Ruhr''. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.
La regiono estas dividita je tri [[Administra distriktaro (Germanio)|administraj distriktaroj]]: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj, kiaj [[Herne (Germanio)|Herne]] kaj aliaj. Ili kunlaboras ene de ''Komunalverband Ruhr''. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.


== Esperanto en la Ruhr-regiono ==
== Esperanto en la Ruhr-regiono ==

Kiel registrite je 18:37, 23 aŭg. 2014

Situo en Germanio kaj Nord-Rejno-Vestfalio

La Ruhr-regiono estas urbeca regiono kun proks. 3,4 milionoj da loĝantoj en okcidenta Germanio, meze en la lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi estiĝis dum kaj fine de la 19-a jarcento, kiam oni ekekspluatis karbon trovitan apud kaj norde de la rivero Ruhr (kiu fluas en la Rejnon).

Pro la krizo en la industrioj pri karbo kaj ŝtalo la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj ekonomiaj sektoroj kaj ankaŭ turismo.

Historio

Mapo de la Ruhr-regiono

Ruhr-regiono estis agrikultura regiono ĝis en la 19a jarcento oni komencis elterigi karbon. Tio fariĝis la bazo de grandskala industriiĝo kaj altiro de multaj homoj por labori. Oni komencis en la sudo de la regiono, proksime de la rivero Ruhr, ĉar tie la karbo estis plej proksima al ter-surfaco. Poste la minado migris al nordo, pli malpli ĝis la rivero Emscher. En la 1960aj jaroj la karbominado eniris grandan krizon, kio postlasis multe da senlaboreco. Nuntempe la regiono estas konsiderata ekonomie malforta.

La industrio ĉe Ruhr havis grandan gravecon por la tuta germana kaj eŭropa industrio. Interalie ĝi ludis rolon por la milita forto de la lando. Pro tio, post la du mondmilitoj, la venkintoj provis okupadi kaj kontroli la regionon. En 1949 la okcidentaj venkintoj interkonsentis pri Internacia Aŭtoritato por Ruro, kiu estis unu el la ĝermoj de la posta okcidenteŭropa ekonomia kunlaboro.

Politika subdivido

Eksa minejo Zollverein en Essen, nun monda kultura heredaĵo de Unesko

La regiono estas dividita je tri administraj distriktaroj: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj, kiaj Herne kaj aliaj. Ili kunlaboras ene de Komunalverband Ruhr. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.

Esperanto en la Ruhr-regiono

En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:

Vidu ankaŭ

  • Ruhr-okupacio, la okupado de la Ruhr-regiono fare de Francio kaj Belgio inter la jaroj 1923 kaj 1925

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda