Fungoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
}}
}}
'''Fungoj''' estas kreskaĵoj, kiuj havas veran [[ĉelkerno]]n, sed male al [[plantoj]], ne havas klorofilon kaj nutras sin [[Heterotrofo|heterotrofe]] (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – [[kitino]] kiel strukturanta [[molekulo]] kaj [[glikogeno]]n kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.

Oni malkovris ankaŭ ke [[mukofungoj]] kaj [[oomikotoj]] similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj ([[mikorizo]]) aŭ kiel parazitoj.
La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj ([[mikorizo]]) aŭ kiel parazitoj.

Plimulto de la fungoj (krom la mukofungoj) havas ne-sinmovajn korpojn ('''[[talo]]j'''), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj ('''[[hifo]]j''').
Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn ('''[[talo]]j'''), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj ('''[[hifo]]j''').

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el
La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el
komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la [[centriolo]]j, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas [[kitino]] (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj [[glukano]]j ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la [[centriolo]]j, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de [[Kitridiomikotoj]] havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita [[flagelo]] je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (''Blastocladiales'') konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de [[Mucoromycotina]], [[Askofungoj]] kaj [[Bazidiofungoj]] povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produkante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de [[Askomicetoj]] (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (''Coelomomycetales'') mankas muroj.

Linio 35: Linio 36:
== Ĉefaj karakteroj ==
== Ĉefaj karakteroj ==
*Ili estas [[Heterotrofo|heterotrofaj]] male al plantoj, ili ne havas [[klorofilo]]n.
*Ili estas [[Heterotrofo|heterotrofaj]] male al plantoj, ili ne havas [[klorofilo]]n.
*Ili produktas kitinon kaj iliaj hifoj havas kitinan [[Ĉela muro|ĉelmuron]].
*Ili produktas kitinon kaj iliaj hifoj havas kitinan [[Ĉela muro|ĉelmuron]]. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas [[kitino]] (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj [[glukano]]j ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
*Ili estas [[Osmotrofa|ensorbotrofaj]] (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas [[enzimo]]jn, kiujn ili sekrecii eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi [[polimero]]jn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al [[Transporto (biologio)|transportantoj]].

*Krestoj de iliaj [[mitokondrio]]j estas plataj.
*Krestoj de iliaj [[mitokondrio]]j estas plataj.

Kiel registrite je 17:22, 28 aŭg. 2014

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fungoj
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke
Morchella conica
Morchella conica
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
L., 1753
Divizioj

Microsporidia
Kitridiomikotoj Chytridiomycota
Blastokladomikotoj Blastocladiomycota
Neocallimastigomycota
Mucoromycotina
Glomeromycota
Askofungoj Ascomycota
Bazidiomicetoj Basidiomycota

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fungoj estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj, ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – kitino kiel strukturanta molekulo kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj. Oni malkovris ankaŭ ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj (mikorizo) aŭ kiel parazitoj.

Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj).

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mucoromycotina, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produkante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.

Ĉefaj karakteroj

  • Ili estas heterotrofaj male al plantoj, ili ne havas klorofilon.
  • Ili produktas kitinon kaj iliaj hifoj havas kitinan ĉelmuron. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas kitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
  • Ili estas ensorbotrofaj (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas enzimojn, kiujn ili sekrecii eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi polimerojn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al transportantoj.
  • Krestoj de iliaj mitokondrioj estas plataj.

Graveco

Oni priskribis nur 100 000 speciojn sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ nekonataj. Fungoj konstituus unu kvaronon de la maso da vivuloj. Ili produktas 85 miliardojn da tonoj de CO2 pojare[1].

Reproduktado

Ne-seksa reproduktado

Seksa reproduktado de la fungoj

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili!

Ekologio

Klasado laŭ vivmaniero estas ne absoluta, ekzemple simbiozaj fungoj povas iĝi parazitoj, se iliaj gastigintoj malfortas aŭ parazitaj fungoj necesas saprofitan fazon en ilia viv-ciklo.

Saprofitismo

Multaj fungoj ensorbas nevivan organikan materion, kiel mortan lignonhumon.

Parazitismo

Multaj fungoj ensorbas vivan organikan materion el plantoj, sed ankaŭ aliaj vivuloj kiel insektojnematodoj.

Simbiozo

Multaj symbiomycota fungoj rolas gravan simbiozon kun kreskaĵoj. Ili helpas kreskaĵojn asimili nutraĵojn.

Sistematiko[2]

Fungi

Symbiomycota
Dikarya

askofungoj : Ascomycota

bazidiofungoj : Basidiomycota

Glomeromycota

Mortierellomycotina

Kickxellomycotina

Zoopagomycotina

Entomophthoromycota

Basidiobolomycetes

Neozygitomycetes

Entomophthoromycetes

Mucoromycotina

Blastocladiomycota

Chytridiomycota

Neocallimastigomycota

Opisthosporidia

Microsporidia

Cryptomycota

Aphelida

Uzo

La fungoj estas uzataj por nutraĵoj kaj por kuraciloj. En agrokulturo, ili estas uzataj por lukti kontraŭ malamikoj de kreskaĵoj kaj por helpi kreskaĵojn asimili nutraĵojn.

Kelkaj fungoj estas manĝeblaj:

Ĉefaj kultivataj specioj por kuirarto

Ĉefaj specioj uzataj por prepari nutraĵojn

Referencoj

  1. Philippe Silar kaj Fabienne Malagnac. (2013) Les champignons redécouverts. Belin. ISBN 978-2-7011-50902-7.
  2. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara