Fungoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 77: | Linio 77: | ||
== [[Sistematiko]]<ref>Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie [[Klaŭdo Roux]]: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007</ref> == |
== [[Sistematiko]]<ref>Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie [[Klaŭdo Roux]]: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007</ref> == |
||
{{klado |
{{klado |
||
|label1= |
|label1='''Fungi''' |
||
|1={{Klado |
|1={{Klado |
||
|label1= |
|label1= |
||
|1={{klado |
|1={{klado |
||
|1={{klado |
|1={{klado |
||
Linio 123: | Linio 123: | ||
|1={{klado |
|1={{klado |
||
|1=[[Microsporidia]] |
|1=[[Microsporidia]] |
||
|2=[[ |
|2=[[Rozellomycota]] |
||
}} |
}} |
||
}} |
}} |
Kiel registrite je 09:46, 30 aŭg. 2014
Fungoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke | ||||||
Morchella conica
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Divizioj
| ||||||
Microsporidia | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
Fungoj estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj, ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – kitinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj. Oni malkovris ankaŭ ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.
La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ili povas kunlaboras kun plantoj (mikorizo) aŭ parazitas ilin.
Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). Ne estas centriolo sed polusa korpo.
Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mucoromycotina, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produkante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.
Ĉefaj karakteroj
- Ili estas heterotrofaj male al plantoj, ili ne havas klorofilon.
- Ili produktas kitinon kaj iliaj hifoj havas kitinan ĉelmuron. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas kitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
- Ili estas ensorbotrofaj (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas enzimojn, kiujn ili sekrecii eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi polimerojn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al transportantoj.
- Krestoj de iliaj mitokondrioj estas plataj.
Graveco
Oni priskribis nur 100 000 speciojn sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ nekonataj. Fungoj konstituus unu kvaronon de la maso da vivuloj. Ili produktas 85 miliardojn da tonoj de CO2 pojare[1].
Reproduktado
La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.
Ne-seksa reproduktado
Seksa reproduktado de la fungoj
En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.
Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.
La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili!
Ekologio
Klasado laŭ vivmaniero estas ne absoluta, ekzemple simbiozaj fungoj povas iĝi parazitoj, se iliaj gastigintoj malfortas aŭ parazitaj fungoj necesas saprofitan fazon en ilia viv-ciklo.
Saprofitismo
Multaj fungoj ensorbas nevivan organikan materion, kiel mortan lignon aŭ humon.
Parazitismo
Multaj fungoj ensorbas vivan organikan materion el plantoj, sed ankaŭ aliaj vivuloj kiel insektoj aŭ nematodoj.
Simbiozo
Multaj symbiomycota fungoj rolas gravan simbiozon kun kreskaĵoj. Ili helpas kreskaĵojn asimili nutraĵojn.
Sistematiko[2]
Fungi |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Uzo
La fungoj estas uzataj por nutraĵoj kaj por kuraciloj. En agrokulturo, ili estas uzataj por lukti kontraŭ malamikoj de kreskaĵoj kaj por helpi kreskaĵojn asimili nutraĵojn.
Kelkaj fungoj estas manĝeblaj:
Ĉefaj kultivataj specioj por kuirarto
- Agaricus bisporus
- Lentinula edodes (椎茸)
- Pleurotus ostreatus
- Pleurotus eryngii (エリンギー)
- Grifola frondosa (舞茸 マイタケ)
- Hypsizygus tessulatus (ブナシメジ)
- Auricularia auricula-judae (木耳)
- Flammulina velutipes (エノキダケ)
- Volvariella volvacea (袋竹)
- Agrocybe aegerita (柳松茸 ヤナギマツタケ)
- Pholiota nameko (舐子 ナメコ)
- Phallus indusiatus (竹笙, pinjine: zhúshēng, aŭ 竹荪; pinjine: zhúsūn
Ĉefaj specioj uzataj por prepari nutraĵojn
Referencoj
- ↑ Philippe Silar kaj Fabienne Malagnac. (2013) Les champignons redécouverts. Belin. ISBN 978-2-7011-50902-7.
- ↑ Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- kelkaj fungoj
- ReVo
- pri fungoj en Eo
- Acta Fungorum
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- LAST: LITOVIO: Fungoj litova eksportvaro el Monato (2004/11, p. 13)
- Esploro pri fungoj
- La Tintling
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara