Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:


===Faŭno===
===Faŭno===
La [[faŭno]] konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda [[sciuro]] de la mondo, ''Exilisciurus exilisla'' al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la [[azia elefanto]], kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigitan [[Sumatra rinocero|sumatran rinoceron]], endanĝerigitan kaj ikonecan [[orangutango]]n kaj dek du aliajn [[primato]]speciojn, ''[[Apro|Sus]] barbatus'' kaj ''[[Muntjako|Muntiacus]] atherodes''. La primatoj de Borneo estas: tri [[homedoj]] (la [[orangutano]] kaj du [[gibonoj]]), kvin ''Colobinae'', [[porkovosta makako]], longvosta [[makako]] (''Macaca fascicularis''), [[okcidentsunda tarsio]] (''Tarsius bancanus''), la [[ordinara loriso]] (''Nycticebus coucang''), kaj la endanĝerigita nazosimio (''Nasalis larvatus''). Ekzistas neniuj [[tigro]]j en Borneo; la [[karnomanĝuloj]] inkludas la endanĝerigitan [[nubleopardo]]n (''Neofelis nebulosa''), [[Malaja urso|malajan urson]] (''Elarctos malayanus''), ''Cynogale bennettii'' (viveredoj), kaj aliajn viveredojn.
La [[faŭno]] konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda [[sciuro]] de la mondo, ''Exilisciurus exilisla'' al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la [[azia elefanto]], kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigatan [[Sumatra rinocero|sumatran rinoceron]], endanĝerigatan kaj ikonecan [[orangutango]]n kaj dek du aliajn [[primato]]speciojn, ''[[Apro|Sus]] barbatus'' kaj ''[[Muntjako|Muntiacus]] atherodes''. La primatoj de Borneo estas: tri [[homedoj]] (la [[orangutano]] kaj du [[gibonoj]]), kvin ''Colobinae'', [[porkovosta makako]], longvosta [[makako]] (''Macaca fascicularis''), [[okcidentsunda tarsio]] (''Tarsius bancanus''), la [[ordinara loriso]] (''Nycticebus coucang''), kaj la endanĝerigata nazosimio (''Nasalis larvatus''). Ekzistas neniuj [[tigro]]j en Borneo; la [[karnomanĝuloj]] inkludas la endanĝerigatan [[Sunda neofeliso|sundan neofelison]] (''Neofelis diardi''), la [[Malaja urso|malajan urson]] (''Elarctos malayanus''), ''Cynogale bennettii'' (viveredoj), kaj aliajn viveredojn.


La 380 birdospecioj inkludas ok [[buceredoj]]n, dek ok [[pegedoj]]n kaj dek tri [[pitedoj]]n. Ekzistas naŭ preskaŭ-endemiaj kaj du endemiaj birdoj; ''Malacocincla perspicillata'' ([[timaliedoj]]) kaj la [[blankapuga pigonajtingalo]] (''Copsychus stricklandii''). Inter la riĉa diverseco de [[reptilioj]] kaj [[amfibioj]] estas [[krokodilo]]j kaj speco de [[varano]] (''Lanthanotus bornensis''). La sonoj de la arbaro varias de tago ĝis nokto ĉar malsamaj kombinaĵoj de tiuj birdoj kaj aliaj bestoj aperas por vagi kaj manĝi.
La 380 birdospecioj inkludas ok [[buceredoj]]n, dek ok [[pegedoj]]n kaj dek tri [[pitedoj]]n. Ekzistas naŭ preskaŭ-endemiaj kaj du endemiaj birdoj; ''Malacocincla perspicillata'' ([[timaliedoj]]) kaj la [[blankapuga pigonajtingalo]] (''Copsychus stricklandii''). Inter la riĉa diverseco de [[reptilioj]] kaj [[amfibioj]] estas [[krokodilo]]j kaj speco de [[varano]] (''Lanthanotus bornensis''). La sonoj de la arbaro varias de tago ĝis nokto ĉar malsamaj kombinaĵoj de tiuj birdoj kaj aliaj bestoj aperas por vagi kaj manĝi.
Linio 29: Linio 29:


==Referencoj==
==Referencoj==
{{Reflist}}
{{Referencoj}}


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
{{Portalo Biologio}}
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
Linio 40: Linio 39:


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo Indonezio}}
{{Portalo|Indonezio|Biologio|Geografio}}
*{{en}} [http://worldwildlife.org/ecoregions/im0102 Ekoregiono IM0102 : Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj (WWF)]
*{{en}} [http://worldwildlife.org/ecoregions/im0102 Ekoregiono IM0102 : Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj (WWF)]
*{{en}} [http://web.archive.org/web/20100308064639/http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/terrestrial/im/im0102.html Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj (''Wildworld'')] - [[Nacia Geografia Societo]]
*{{en}} [http://web.archive.org/web/20100308064639/http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/terrestrial/im/im0102.html Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj (''Wildworld'')] - [[Nacia Geografia Societo]]
Linio 48: Linio 47:
*{{en}} [http://wwf.panda.org/about_our_earth/ecoregions/borneo_lowland_forests.cfm Tutmondaj 200; numero 31 : Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj (WWF)]
*{{en}} [http://wwf.panda.org/about_our_earth/ecoregions/borneo_lowland_forests.cfm Tutmondaj 200; numero 31 : Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj (WWF)]
*{{en}} [http://www.cepf.net/resources/hotspots/Asia-Pacific/Pages/Sundaland.aspx Sunda Lando (Naturprotekto Internacie).]
*{{en}} [http://www.cepf.net/resources/hotspots/Asia-Pacific/Pages/Sundaland.aspx Sunda Lando (Naturprotekto Internacie).]
{{Portalo Geografio}}


[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]
[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]

Kiel registrite je 18:28, 5 okt. 2014

Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Sunda Lando".

La ekoregiono subtenas proksimume 10 000 da plantospecioj, 380 da birdospecioj kaj plurajn mamulospecojn. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj malpligrandiĝas kaŭze de senarbarigo kaj transformado al komerca uzo.

Situo kaj priskribo

La Monda Natur-Fonduso subdividis Borneon en sep ekoregionojn : kvin areojn de malaltaĵa arbaro, la centraj borneaj montaraj pluvarbaroj kaj la altmontaraj herbejoj de Kinabalu. La malaltaĵoj estas diferencigitaj klimate (ĉar la orienta flanko de la insulo estas pli seka) aŭ apartigitaj de la grandaj riveroj, Kapuas kaj Barito kiuj malhelpas mamulojn kaj reptiliojn de facile disvastiĝi tra la tuta insulo. La malaltaĵaj ekoregionoj estas: la grandaj areoj de torfejaj marĉarbaroj, kerangas-arbaroj, sensalakvaj marĉarbaroj de la sudo de la insulo, kaj mangrovoj ĉe la marbordo. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj priskribitaj en tiu artikolo konsistas el ĉiuj malaltaĵaj arbaroj kiuj ne klare apartenas al unu el tiuj antaŭaj kategorioj. La ekoregiono kovras proksimume 427 607 kvadratajn kilometrojn. Partoj troviĝas en ĉiuj politikaj teritorioj de la insulo: Kalimantano (Indonezio), Saravako kaj Sabaho (Malajzio) kaj Brunejo.

Malaltaĵa Borneo havas stabilan klimaton, kun ĉiumonata pluvokvanto super 200 mm tra la jaro kaj temperaturointervalo de malpli ol 10° C.

Ekologio

Pluvarbaro en Nacia Parko Gunung Palung, okcidenta Kalimantano.

Dum la plejstocen-glaciala epoko, tuta Borneo, Javo, Sumatro, kaj kontinenta Hindoĉinujo estis partoj de sama teramaso. Tiu permesis al la plantoj kaj bestoj migri de unu regiono al la najbara. Nuntempe Borneo estas apartigita de aliaj insuloj sed daŭre samhavas multe de la sama planta kaj besta diverseco, dum malpli de la Borneo-faŭno estas trovebla pli fore oriente en Sulaveso.

Flaŭro

La malaltaĵoj de Borneo estas hejmo al la plej riĉa pluvarbaro en la mondo. La klimato disponigas idealan kreskadan medion por proksimume 10 000 da plantospecioj (pli ol en la tuta kontinento de Afriko) inkluzive de 2 000 orkideoj kaj 3 000 arboj inkluzive de 267 dipterokarpacaj tropikaj pluvarbaraj arboj de kiuj 155 estas endemiaj al Borneo. Tial la insulo estas la mondocentro de la diverseco por dipterocarpacoj. La plantoj inkludas kvin speciojn de la fortodora parazito Rafflesia (rafleziacoj), unu el kiuj Rafflesia arnoldii havas florojn kiuj larĝas pli ol metro, estante la plej granda floro en la mondo. La kalkoŝtono-altaĵoj de Sangkulirang-Duoninsulo kaj Saravako subtenas siajn apartajn plantokomunumojn, kiel Labi-Montetoj je la limo de Brunejo-Saravako.

Faŭno

La faŭno konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda sciuro de la mondo, Exilisciurus exilisla al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la azia elefanto, kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigatan sumatran rinoceron, endanĝerigatan kaj ikonecan orangutangon kaj dek du aliajn primatospeciojn, Sus barbatus kaj Muntiacus atherodes. La primatoj de Borneo estas: tri homedoj (la orangutano kaj du gibonoj), kvin Colobinae, porkovosta makako, longvosta makako (Macaca fascicularis), okcidentsunda tarsio (Tarsius bancanus), la ordinara loriso (Nycticebus coucang), kaj la endanĝerigata nazosimio (Nasalis larvatus). Ekzistas neniuj tigroj en Borneo; la karnomanĝuloj inkludas la endanĝerigatan sundan neofelison (Neofelis diardi), la malajan urson (Elarctos malayanus), Cynogale bennettii (viveredoj), kaj aliajn viveredojn.

La 380 birdospecioj inkludas ok buceredojn, dek ok pegedojn kaj dek tri pitedojn. Ekzistas naŭ preskaŭ-endemiaj kaj du endemiaj birdoj; Malacocincla perspicillata (timaliedoj) kaj la blankapuga pigonajtingalo (Copsychus stricklandii). Inter la riĉa diverseco de reptilioj kaj amfibioj estas krokodiloj kaj speco de varano (Lanthanotus bornensis). La sonoj de la arbaro varias de tago ĝis nokto ĉar malsamaj kombinaĵoj de tiuj birdoj kaj aliaj bestoj aperas por vagi kaj manĝi.

Minacoj kaj konservado

Senarbarigo por oleopalmoplantejoj en malajzia Borneo.

Pro senarbarigo kaj konvertiĝo de naturaj arbaroj al kaŭĉukarbo-plantejoj, oleopalmoplantejoj kaj industriaj lignoplantejoj pli ol duono de la praarbaro estis neniigita dum la freŝdataj jardekoj. En 1982, 1983 kaj denove en 1998, arbaraj incendioj en Kalimantano klarigis ĉirkaŭ 25 000 da kvadrataj kilometroj ĉiufoje por oleopalmoplantejoj. Pliaj minacoj en Sabaho venas de la ekspluatado por nafto kaj terkarbo en Maliaŭ-Baseno kaj de la drenado de malsekejoj en Klias-Duoninsulo. En 2 001, la Monda Natur-Fonduso antaŭdiris ke se la nuntempa emo de habitatodetruo daŭras, ne estos postrestantaj malaltaĵaj arbaroj en Borneo en 2010. Kvankam tiu antaŭdiro ne veriĝis, en 2008 la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj raportis pri antaŭdiro el 2005 ke "la arbara kovraĵo en la insulo de Borneo, se la nuntempa senarbarigo-rapideco daŭras, estas projekciita malpliiĝi de 50% al triono en 2020" [2].

Grandaj naturrezervejoj en Borneo inkludas Nacian Parkon Betung Kerihun, Nacian Parkon Kutaj, Sovaĵejon Plejhari Martapura kaj Nacian Parkon Kajan Mentarang en Kalimantano, kaj Sovaĝejon Tabin en Sabaho.

Referencoj

  1. angle WWF ecoregion : Borneo lowland rain forests
  2. Hearn, A., Sanderson, J., Ross, J., Wilting, A. & Sunarto, S. (2008). Pardofelis badiaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2010.4. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.

Vidu ankaŭ


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj  Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio,  Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj  Brunejo,  Indonezio,  Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo  Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj  Kamboĝo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj  Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Bangladeŝo,  Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj  Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj  Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj  Barato,  Bangladeŝo,  Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj  Ĉinio, Laoso,  Birmo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj  Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj  Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj  Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas  Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj  Birmo,  Malajzio,  Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano  Tajvano

Eksteraj ligiloj