Norda maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 112: Linio 112:
==Notoj==
==Notoj==
<references/>
<references/>

===Bibliografio===

*{{cite web
| title = North Sea
| work = Country Analysis Briefs
| publisher = Energy Information Administration (EIA)
| date = January 2007
| url = http://www.auburn.edu/~johnspm/gloss/absolute_advantage
| accessdate = 2008-01-23}}
*{{cite web|url=http://www.mumm.ac.be/EN/NorthSea/facts.php|title=North Sea Facts |work=Royal Belgian Institute of Natural Sciences|publisher=Management Unit of North Sea Mathematical Models|accessdate=2009-02-15}}
*{{cite book|last=Starkey|first=David J.|author2=Morten Hahn-Pedersen |title=Bridging troubled waters: Conflict and co-operation in the North Sea Region since 1550|publisher=Fiskeri-og Søfartsmuseets|location=Esbjerg [Denmark]|year=2005|isbn=87-90982-30-4}}
*{{cite book|last=Ilyina|first=Tatjana P |title=The fate of persistent organic pollutants in the North Sea multiple year model simulations of [gamma]-HCH, [alpha]-HCH and PCB 153Tatjana P Ilyina;|publisher=Springer|location=Berlin ; New York|year=2007|isbn=978-3-540-68163-2 }}
*{{cite book|last=Karlsdóttir|first=Hrefna M. |title=Fishing on common grounds: the consequences of unregulated fisheries of North Sea Herring in the postwar period|publisher=Ekonomisk-Historiska Inst., Göteborg Univ.|location=Göteborg|year=2005|isbn=91-85196-62-2 }}
*{{cite book|last=Tiedeke|first=Thorsten |author2=Werner Weiler |title=North Sea coast: landscape panoramas|publisher=Nelson: NZ Visitor; Lancaster: Gazelle Drake Academic|year=2007|isbn=978-1-877339-65-3 }}
*{{cite book|title=Rural history in the North Sea area: a state of the art (Middle Ages – beginning 20th century)|publisher=Brepols|location=Turnhout|year=2007|isbn=978-2-503-51005-7|author=ed. by Erik Thoen }}
*{{cite book|last=Waddington|first=Clive |author2=Kristian Pedersen |title=Mesolithic studies in the North Sea Basin and beyond: proceedings of a conference held at Newcastle in 2003|publisher=Oxbow Books|location=Oxford|year=2007|isbn=1-84217-224-7}}
*{{cite book|last=Zeelenberg|first=Sjoerd |title=Offshore wind energy in the North Sea Region: the state of affairs of offshore wind energy projects, national policies and economic, environmental and technological conditions in Denmark, Germany, The Netherlands, Belgium and the United Kingdom|publisher=University of Groningen|location=Groningen|year=2005|oclc=71640714}}


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 16:38, 13 okt. 2014

Satelitbildo de la Norda maro

La Norda maro estas malprofunda bordomaro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko kaj situantas sur la eŭropa kontinenta breto. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Ĝi konektas kun la oceano tra la Angla Kanalo sude kaj tra la Norvega Maro norde. Ĝi estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de ĉirkaŭ 750,000 km².

Oni ĉiam povis multe navigi kaj fiŝkapti en la maro, kaj tiele estas populara celo por turismo el la ĉirkaŭaj landoj. Lastatempe ekgravis la profito el la fosiliaj brulaĵoj, inter kiuj troviĝas multe da nafto kaj natura gaso ĉi tie. Krome por la produktado de energio gravegas la disvastigon de la Ventoenergio kaj de la marondaj centraloj.

Historie, la Norda Maro gravis elstare por aferoj pri geopolitiko kaj milito, partikulare en Norda Eŭropo sed ankaŭ tutmonde tra la povo kion nordeŭropanoj projektis tutmonde dum multo de la Mezepoko kaj eĉ ĝis la moderna epoko. La Norda Maro estis la centro de la Vikinga disvastiĝo. Sekve, la Hansa ligo, la Nederlandanoj, kaj la Britoj ĉiu siaflanke serĉis dominadi la Nordan Maron kaj tiele la aliron al la merkatoj kaj resursoj de la mondo. Ĉar temas pri la ununuraaliro de Germanio al la oceano, la Norda Maro pluestis strategie grava dum ambaŭ Mondmilitoj.

La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj fjordoj kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de Norvegio kaj de Skotlando, dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj vadoj. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante trofiŝkaptadon, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, dragadon, kaj marrubon inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.

Geografio

La Norda Maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la Atlantiko per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la Norvega Fosego estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak.

La Norda Maro estas limigita de la Orkadoj kaj la orienta marbordo de Granda Britio okcidente[1] kaj la kontinenta marbordo de norda kaj centra Eŭropo oriente kaj sude, ĉe Norvegio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio, kaj Francio.[2] Sudokcidente, trans la Dover-kaleza Markolo, la Norda Maro iĝas la Manika Markolo kiu konektas kun la Atlantika Oceano.[1][2] Oriente, ĝi konektas kun la Balta Maro tra la mallarĝaj markoloj Skagerrak kaj Kattegat,[2] kiuj separas Danion el Norvegio kaj Svedio respektive.[1] En la nordo ĝi estas limigita de la Ŝetlandoj, kaj konektas kun la Norvegia Maro, kiu kuŝas en plej nordorienta parto de Atlantiko.[1][3]

La Norda MAro estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de 750,000 km² kaj volumo de 94,000 km³.[4] Ĉe la bordoj de la Norda Maro estas grandaj insuloj kaj arkipelagoj, kiaj Ŝetlandoj, Orkadoj, kaj Frisaj Insuloj.[2] La Norda Maro ricevas nesalan akvon el nombraj eŭropkontinentaj riverbasenoj, same kiel el la Brita Insularo. Granda parto de la eŭropa akvokolekta areo alfluas en la Nordan Maron inkludante akvon el la Balta Maro. La plej grandaj kaj ĉefaj riveroj kiuj fluas en la Nordan Maron estas la Elbo kaj la riverbaseno de RejnoMozo.[5] Ĉirkaŭ 185 milionoj da personoj loĝas en la akvokolekta areo de la riveroj kiuj alfluas en la Nordan Maron, kaj ili loĝas en tre industriigitaj areoj.[6]

Je la fino de la lasta glaciepoko partoj de la Norda maro teriĝis kaj parte estis sen glacio. Tiu regiono oni nomas NordmarlandoDogerlando. Kiam la glacio pludegelis, tiu regiono subakviĝis dum la ĉeflando de la hodiaŭa Norvegujo leviĝis pro tio ke la glacio ne plu subpremis la teron.

Insuloj en Norda Maro estas Ferooj.

Riveroj kiuj fluas al la Norda maro

Mapo de Rejno, ĝi estas unu el plej gravaj riveroj kiuj enfluas en la Nordan Maron.

Urboj ĉe la Norda maro

Bergen (Norvegio) ĉe la Norda Maro.

Geologio

La Norda maro estiĝis kiam la superkontinento Pangeo fendiĝis je la fino de la paleozoiko. Dum la mezozoiko estis tertremoj kaj vulkanaj agadoj, kaj la tiama tera regiono malleviĝis, kaj estiĝis unu norda kaj unu suda mara golfo kun vulkana altaĵo en la centro de la maro.

Ĝi estas grava fonto de nafto kaj gaso.

Akvomaso

Marfluoj ĉefe alvenas de la Atlantiko, kaj foriras laŭ la norvega marbordo

La meza akvotemperaturo en la somero estas 17 °C, kaj en la vintro 6 °C. La akvo en la Norda maro konsistas de saleta akvo de la Balta maro kaj sala akvo de la Golfa marfluo. La saleco estas proksimume de 34-35 gramoj da salo po litro da akvo. La ĉefa fluo de akvo iras kontraŭhorloĝe laŭ la bordoj. La Norda maro estas brako de la Atlantiko, kaj ricevas la plej grandan marfluon de la nordokcidenta malfermo, kaj ankaŭ iom da varma kurento tra la Manika markolo. Tiuj kurentoj foriras laŭ la norvega marbordo.

Biologio

La Norda maro estas tre produktiva. Fitoplanktono, zooplanktono, fiŝoj kiaj moruo, eglefino kaj pleŭronekto estas ekzemplo de la produktoj.

Marbirdoj estas rimarkindaj kiaj norda sulo, fulmaro, trifingra mevo kaj aŭkedoj.

Foje oni vidas cetacojn kiel balenopterojn, balenopterojn nordajn, bluajn balenojn, balenopterojn nanajn, lagenorinĥojn blanknazajn, globicefalojn kaj blankajn balenojn. Relative ofte oni vidas focenojn kaj delfenojn.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al nordeŭropa mara provinco de la Mezvarm-nordatlantika Mara Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 L.M.A., University of Chicago, Encyclopædia Britannica Macropædia, Europe, 15a eldono, 1985, Encyclopadia Britannica Inc., 18, U.S.A., isbn =0-85229-423-9, paĝoj 832–835}}
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ripley, George. (1883) The American Cyclopaedia: A Popular Dictionary of General Knowledge (Digitized 2007-10-11 by Google Books online), D. Appleton and company.
  3. . IV. The Basin of the Norwegian Sea.. Report on Norwegian Fishery and Marine-Investigations Vol. 11 No. 2. Geofysisk Institutt (1909). Alirita 2009-01-09.
  4. About the North Sea: Key facts. Safety at Sea project: Norwegian Coastal Administration (2008). Alirita 2008-11-02.
  5. Ray, Alan. (2004) Coastal-marine Conservation: Science and Policy (Digitized by Google Books online), Blackwell Publishing. ISBN 0-632-05537-5.
  6. Chapter 5: North Sea (PDF). Environmental Guidebook on the Enclosed Coastal Seas of the World. International Center for the Environmental Management of Enclosed Coastal Seas (2003). Alirita 2008-11-24.

Bibliografio

  • North Sea. Country Analysis Briefs. Energy Information Administration (EIA) (January 2007). Alirita 2008-01-23.
  • North Sea Facts. Royal Belgian Institute of Natural Sciences. Management Unit of North Sea Mathematical Models. Alirita 2009-02-15.
  • Starkey, David J.. (2005) Bridging troubled waters: Conflict and co-operation in the North Sea Region since 1550. Esbjerg [Denmark]: Fiskeri-og Søfartsmuseets. ISBN 87-90982-30-4.
  • Ilyina, Tatjana P. (2007) The fate of persistent organic pollutants in the North Sea multiple year model simulations of [gamma]-HCH, [alpha]-HCH and PCB 153Tatjana P Ilyina;. Berlin ; New York: Springer. ISBN 978-3-540-68163-2.
  • Karlsdóttir, Hrefna M.. (2005) Fishing on common grounds: the consequences of unregulated fisheries of North Sea Herring in the postwar period. Göteborg: Ekonomisk-Historiska Inst., Göteborg Univ.. ISBN 91-85196-62-2.
  • Tiedeke, Thorsten. (2007) North Sea coast: landscape panoramas. Nelson: NZ Visitor; Lancaster: Gazelle Drake Academic. ISBN 978-1-877339-65-3.
  • ed. by Erik Thoen. (2007) Rural history in the North Sea area: a state of the art (Middle Ages – beginning 20th century). Turnhout: Brepols. ISBN 978-2-503-51005-7.
  • Waddington, Clive. (2007) Mesolithic studies in the North Sea Basin and beyond: proceedings of a conference held at Newcastle in 2003. Oxford: Oxbow Books. ISBN 1-84217-224-7.
  • Zeelenberg, Sjoerd. (2005) Offshore wind energy in the North Sea Region: the state of affairs of offshore wind energy projects, national policies and economic, environmental and technological conditions in Denmark, Germany, The Netherlands, Belgium and the United Kingdom. Groningen: University of Groningen. OCLC 71640714.


Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara