Artúr Görgey: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 10 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q716001) |
e Kategorio:Hungaraj ministroj pri defendo aldonita uzante VarmaKato |
||
Linio 18: | Linio 18: | ||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1818]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1818]] |
||
[[Kategorio:Mortintoj en 1916]] |
[[Kategorio:Mortintoj en 1916]] |
||
[[Kategorio:Hungaraj ministroj pri defendo]] |
Kiel registrite je 08:04, 20 okt. 2014
Artúr GÖRGEY estis hungara militestro, kiun la nuntempo taksas kontraŭdire.
Li naskiĝis en Toporc, en la 8-an de januaro 1818, li mortis en Budapeŝto, en la 21-an de majo 1916. La heredita familia nomo estis Görgey, sed poste li uzis la i-formon Görgei por apogi la hungaran ideon.
Familio Görgey devenis el la mezepoko, vivantaj en Supra Hungarujo. Dum la naskiĝo de Arturo la familio jam ne estis riĉa. En 1837 li havis la rangon leŭtenanto, en 1842 li estis husaro, kiel ĉefleŭtanto. En 1845 la armeo ne permesis lian edziĝon, tial li forlasis la husarojn kaj lernis en Prago kemion. Li iĝis talenta en tiu fako, sed fine de 1947 li devis reiri al la naskiĝloko por transpreni la bienon. Poste li iĝis edzo, sed baldaŭe li aŭdis voĉon de la revolucio, kaj en majo de 1848 li reiris al sia origina profesio. Komence li devis aĉeti diversajn aĵojn por la nova hungara armeo, poste li estris diversajn taĉmentojn.
Tie okazis, ke la taĉmento trovis 2 spionojn. Görgei tuj komdanis la unun al morto. Tiu ago plaĉis al la hungara estraro, tial li ricevis pli gravajn taskojn. Lia unua venko okazis en Tác. Post unu jaron de la revolucio li jam estis estro de la hungara armeo, post monatoj li iĝis ankaŭ ministro pri defendado. Li ofte trovis sin kontraŭ politikado de Lajos Kossuth, eĉ foje Kossuth nomumis Görgei-n perfidulo. Post jardekoj tiu enradikiĝis en la publiko. Post fino de la hungara liberecbatalo li deportiĝis al Klagenfurt.