Arthalo Budapeŝto: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ekspoziciejo en Budapeŝto; la pliparto de la aliaj vikipedioj tradukas la nomon |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:00, 25 okt. 2014
La Arthalo Budapeŝto, hungare Műcsarnok Budapest, estas ekspoziciejo ĉe la Heroa Placo (Hősök tere) en Budapeŝto. Ĝi uzas ankaŭ la germanan nomon Kunsthalle.
La Arthalo estis malfermita en decembro 1895; la planojn por ĝia konstruado verkis Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. La konstrustilo uzas elementojn de diversaj stildirektoj, sed ne de la tiam ekestanta secesia stilo.
Al la halo ne apartenas propra kolektaĵo de artaj verkoj, ĝi servas al ŝanĝiĝantaj ekspozicioj.
Eksteraj ligiloj
- Budapest Műcsarnok – Kunsthalle (retejo de la Arthalo) (HTML). Alirita 2014-10-25.