Kropswolde: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 138: Linio 138:


[[Kategorio:Vilaĝoj de Nederlando]]
[[Kategorio:Vilaĝoj de Nederlando]]
[[Kategorio:Vilaĝoj de Groningen]]

Kiel registrite je 19:17, 11 nov. 2014

Kropswolde
vilaĝo
Oficiala nomo: Kropswolde
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Kropswolde
 - koordinatoj 53° 08′ 45″ N 06° 43′ 23″ O / 53.14583 °N, 6.72306 °O / 53.14583; 6.72306 (mapo)
Loĝantaro 1 749 (2007)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9606
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Kropswolde

Kropswolde estas torfeja vilaĝo en la komunumo Hoogezand-Sappemeer en la provinco Groningen ĉe la Zuidlaardermeer (lago de Zuidlaren).

La vilaĝnomo estis unuafoje, kun certeco, menciita en ĉarto el la jaro 1249. La monaĥinejo de Essen aŭ Yesse, situante proksime al la vilaĝo Haren havis multajn bienkampojn en la ĉirkaŭaĵo. La monaĥinejo, je propraj kostoj, kulturigis longajn parcelojn el la marĉo oriente de la Lago de Zuidlaren. Kun loĝantoj de Crepeswolde ekestis malkonsento pri tri el tiuj parceloj. Pri ĉi tiu malkonsento troviĝas en la ŝtatarkivo de Groningen kopio de la dato 18-a de oktobro 1249.

Pli frua mencio:

  • en la analoj de Tacito (Lib.IV.73) estis menciita vilao nomata Cruptoricis kiu troviĝas en Nord-Nederlando (ĉerpita el la donacletero de Henriko la 3-a al la Sankt-Martena kirko de Utrecht el la jaro 1040 kaj priskribita de Prof. Ypey kaj Mag. Feith en ilia libro "Oudheden van het Gorecht en Groningen" (Antikvaĵoj de la Gorecht kaj Goningen))
  • historiverkisto Benninga parolas pri bieno apartenante al iu Cruptorix, aliuloj eksplikas la nomon el la malnov-nederlanda kaj saksa 'krop', kun la signifo altaĵo en la pejzaĝo kaj 'wolde' arbaro.

En la 14-a jarcento Kropswolde kune kun Foxhol apartenis al de Vrijheid van Groningen (la libereco de Groningen).

En la 15-a jarcento ĝi estis kolonio de torfofosistoj el la urbo Groningen. Torfo estis tranportita al Groningen tra la rivero Hunze. La ŝiptrafiko sur la Hunze estis regata de la Schuitenschuiversgilde (Boatŝova gildo); fondita en 1403 kun la celo transporti torfon el la regiono ĉirkaŭ Kropswolde. Krom la Schuitenschuiversgilde nur loĝantoj de Kropswolde, Wolfsbarge kaj Westerbroek rajtis transporti torfon, kondiĉe ke iliaj ŝipoj havis malpli da kapacito ol tiuj de la gildo.

Ĝis en la 20-a jarcento estis sufiĉe da resttorfejo por elfosi torfon. Post la elfosado de torfo la valgrundo estis antaŭ ĉio uzata por agrokulturo.

En 1798 dum la tempo de la Batava Respubliko Kropswolde estis klasifikita kiel paroĥo kune kun Lula kaj Windeweer.

Konstruaĵoj

Mapo el 1867
Ventmuelejo De Hoop (La Espero)
Kirko de Kropswolde el 1773, kun turo el 1888.
Stacidomo Kropswolde en 2010