Katedralo de Bruselo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
== Arĥitekturo kaj ekipaĵo ==
== Arĥitekturo kaj ekipaĵo ==
[[dosiero:St-Michel-et-Gudule_Interieur.jpg|eta|La ĉefnavo]]
[[dosiero:St-Michel-et-Gudule_Interieur.jpg|eta|La ĉefnavo]]
Sankta Gudula estas konstruaĵo laŭ stilo de la [[gotika arĥitekturo]]. La 1200 [[vitralo]]j de la 16 ĥorfenestroj, parte eĉ originaj el la 16-a jarcento, provizas la preĝejon per hela, lumtrafluata interno. En 1910 la vitralistoj Rudolf kaj Otto Linnemann el Frankfurto ĉe Majno verkis la preĝejajn fenestrobildojn. Ĉe la kolonoj de la ĉefnavo troviĝas dek du nature grandaj apostolofiguroj de Luc Fay d’Herbe kaj Jérôme Duquesnoy el la 17-a jarcento. La [[baroka]] predikejo, kiun en 1669 ĉizis Henri-Francois Verbruggen, montras plenplastike kaj naturgrande la elpelon de [[Adamo kaj Eva]] el la [[edena ĝardeno|paradizo]]. Proksime de la ĉefaltaro troviĝas la tombomonumento de duko Johano la 2-a de [[duklando Brabanto|Brabanto]]. La sakramenta kapelo ''Chapelle du Saint-Sacrament'' kaj ĝia ekipaĵo estas videbla lige kun la ''Brusela Sakramentomiraklo'' el 1370, je kiu onidire sakrilegiita [[hostio]] senpere komencus sangi.
<gallery>
<gallery>
dosiero:St Michael and Gudula podium.jpg|Baroka predikejo
dosiero:St Michael and Gudula podium.jpg|Baroka predikejo
Linio 14: Linio 15:
dosiero:Cathedrale saints-michel-et-gudule062.jpg|Rigardo en la volbojn
dosiero:Cathedrale saints-michel-et-gudule062.jpg|Rigardo en la volbojn
</gallery>
</gallery>

== Literaturo ==
== Literaturo ==
* Raymond van Schoubroeck, Hans-Günther Schneider: ''Kathedrale St. Michael und St. Gudula, Brüssel.'' Kunstführer Nr. 2463, Verlag Schnell & Steiner, Regensburgo 2003, ISBN 3-7954-6342-4
* Raymond van Schoubroeck, Hans-Günther Schneider: ''Kathedrale St. Michael und St. Gudula, Brüssel.'' Kunstführer Nr. 2463, Verlag Schnell & Steiner, Regensburgo 2003, ISBN 3-7954-6342-4

Kiel registrite je 11:48, 12 nov. 2014

Katedralo de Bruselo

La katedralo Sankta Miĥaelo kaj Sankta Gudula (france Cathédrale St. Michel et Gudule; nederl. Sint-Michiels en Sint-Goedelekathedraal;) estas estas la ĉefa preĝejo de la urbo Bruselo kaj sidejo de la episkopujo Meĥleno-Bruselo.

Sur la loko de la nuna katedralo sur monto Treurenberg jam en karolida epoko (8-a jarcento) troviĝis baptopreĝejo konsekrita al ĉefanĝelo Miĥaelo. Per translokado de la ostoj de Sankta Gudula ĉi tien en la jaro 1047 oni analoge plilarĝigis la patronecon. La nunan katedralon oni ekkonstruis en 1226 kaj finkonstruis fine de la 15-a jarcento per la turoj altaj 69 metrojn. Per rangaltiĝo al ĉefepiskopa sidejo en 1962 la preĝejo oficiale ricevis la titolon katedralo. Sankta Gudula estas la ĉefa solenejo de la reĝlando Belgujo, kie okazas reĝaj geedziĝoj, ŝtataj funebroj kaj similaj ceremonioj.

Arĥitekturo kaj ekipaĵo

La ĉefnavo

Sankta Gudula estas konstruaĵo laŭ stilo de la gotika arĥitekturo. La 1200 vitraloj de la 16 ĥorfenestroj, parte eĉ originaj el la 16-a jarcento, provizas la preĝejon per hela, lumtrafluata interno. En 1910 la vitralistoj Rudolf kaj Otto Linnemann el Frankfurto ĉe Majno verkis la preĝejajn fenestrobildojn. Ĉe la kolonoj de la ĉefnavo troviĝas dek du nature grandaj apostolofiguroj de Luc Fay d’Herbe kaj Jérôme Duquesnoy el la 17-a jarcento. La baroka predikejo, kiun en 1669 ĉizis Henri-Francois Verbruggen, montras plenplastike kaj naturgrande la elpelon de Adamo kaj Eva el la paradizo. Proksime de la ĉefaltaro troviĝas la tombomonumento de duko Johano la 2-a de Brabanto. La sakramenta kapelo Chapelle du Saint-Sacrament kaj ĝia ekipaĵo estas videbla lige kun la Brusela Sakramentomiraklo el 1370, je kiu onidire sakrilegiita hostio senpere komencus sangi.

Literaturo

  • Raymond van Schoubroeck, Hans-Günther Schneider: Kathedrale St. Michael und St. Gudula, Brüssel. Kunstführer Nr. 2463, Verlag Schnell & Steiner, Regensburgo 2003, ISBN 3-7954-6342-4

Ligoj eksteren

50.8477777777784.3602777777778