Romanika arkitekturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Konstruado: koncizigo de frazo
Linio 7: Linio 7:


La romaniko eliras de [[konstruado|konstru]][[formo]]j de [[Romio|romia]], frankonia-karolida kaj [[araboj|araba]] deveno kaj [[sintezo|sintezas]] ilin je unueca [[stilo]]. Post la fino de la [[Romio|romia]] epoko la romanika [[arkitekturo]] estis la unua [[stilo|artostilo]], kiun oni aplikis ĉie en [[Eŭropo]].<br>
La romaniko eliras de [[konstruado|konstru]][[formo]]j de [[Romio|romia]], frankonia-karolida kaj [[araboj|araba]] deveno kaj [[sintezo|sintezas]] ilin je unueca [[stilo]]. Post la fino de la [[Romio|romia]] epoko la romanika [[arkitekturo]] estis la unua [[stilo|artostilo]], kiun oni aplikis ĉie en [[Eŭropo]].<br>
La romanikan [[konstruado|konstru]][[stilo]]n karakterizas duonsferaj [[volbo]]j, rondarkaj [[fenestro]]j, apogantaj [[pilastro]]j grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
La romanikan [[konstruado|konstru]][[stilo]]n karakterizas duonsferaj [[volbo]]j, apogaj [[pilastro]]j, [[fenestro]]j kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.


=== Preĝejoj ===
=== Preĝejoj ===

Kiel registrite je 12:31, 26 nov. 2014

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

Konstruado

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Preĝejoj

Origino

La kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.

Skemo

En horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.

La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.

Statiko

Por dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.

Aperturoj

La granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.

Ornamo

Ankaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.

Elementoj

Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruarto

Francio

Germanio

Hispanio

Italio

Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo")

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normana arĥitektura stilo.

Nederlando

Nordio

Centra Eŭropo

Skulptarto

Branĉoj

Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.

Konstruintegrita plastiko

Ĉe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la romanika vestofiguro. Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...

La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.

Ornamo de librokovriloj

La ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.

Metalmetiaĵoj

troveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitajbositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).

Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.

Ekzemploj de verkoj de la romanika skulptarto

Germanio

Pentrado

Principoj

La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Sociaj fono kaj funkcio

de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en grekalatina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.

Branĉoj

Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj

Freskoj

Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj - por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la klostroj produktiĝas

Libropentraĵoj

por bildeca transdono de la biblioteksto.

Vitropentraĵoj

en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la

Tabulpentraĵo

,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj

Murtapiŝoj

same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.

Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra arto

Novromaniko

Ĉirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.romanes.com Franca Romanika arto tra 150 lokoj greke http://correzeromane.free.fr/notice.php?nom=Vigeois Ilustrita historio france greke http://www.circuloromanico.com Círculo Románico hispane