Administracia juĝistaro en Kipro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:50, 23 maj. 2006

Juro > Nacia juro > Administracia juro > Administracia juĝistaro


En Kipro la administracia juĝistaro konsistas el:

  • la unuainstancaj kortumoj;
  • la Supera Kortumo.

La Supera Kortumo estas kaj konstitucia kortumo kaj administracia kortumo. Kiel konstitucia kortumo, ĝi kompetentas por kontroli la laŭkonstituciecon de la leĝoj. Kiel supera administracia kortumo, ĝi lastinstance verdiktas pri la kontestoj rilate la juĝdecidojn de la unuainstancaj kortumoj. Sed ĝiaj atribuoj estas nur juĝaj: ĝi neniel rolas kiel konsilanto.

La administraciaj juĝistaroj povas nur nuligi la kontraŭleĝajn aktojn. Ili ne rajtas ekz. decidi kompenson: post la nuligo de la koncerna akto, la kontestintoj ja alvoku al la unuainstancaj civilaj juĝistaroj por ricevi kompenson.