La Ora Pozidono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{unua}} thumb|220px|Kovrilpaĝo de [[Julian Modest: ''La ora pozidono'', HEA Budapeŝto, 1984]] '''''La ora pozidono''''' estas no...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:46, 13 dec. 2014

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984

La ora pozidono estas novelo de la bulgara esperantisto Julian Modest, publikigita en 1984. Ĝi pritraktas la sentojn de junulo kiu danke al Esperanto interkonatiĝas kun geedzoj plus invitata gastino el Francio, al kiu li enamiĝas.

Enhavo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En etoso de marborda feriurbo junulo ripozas somerferie kaj konas geedzojn, nome Leo kaj Klara, kiuj gastigas francan junulinon, kiun Leo konis danke al Esperanto. Ankaŭ la interkonatiĝo de ili kun la ĉef-rolulo ŝuldiĝas al Esperanto ĉar li povis kompreni kion ili estis dirante kiam ili ankoraŭ ne scis, ke ankaŭ li scipovas esperanton, kaj poste la aliaj surprizas pro tio. Krom la natura allogo kiun la bela francino Adèle, kiu same allogas sian korespondanton Leo, tuj montriĝas la fortan karakteron de Klara kiu ne multe kontentas pri la sentoj de ŝia edzo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo

La verko dividitta en 11 ĉapitroj uzas facilan lingvonivelon kaj antaŭenigas la historion flue kaj sekvante tradician rakontoritmon.

Fonto

Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984. 68 paĝoj.