La Ora Pozidono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e Seminario movis paĝon La ora pozidono al La Ora Pozidono: pli kongrue kun la enhavo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:01, 13 dec. 2014

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984

La ora pozidono estas novelo de la bulgara esperantisto Julian Modest, publikigita en 1984. Ĝi pritraktas la sentojn de junulo kiu danke al Esperanto interkonatiĝas kun geedzoj plus invitata gastino el Francio, al kiu li enamiĝas.

Enhavo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En etoso de marborda feriurbo bulgara, la junulo Emil ripozas somerferie kaj konas geedzojn, nome Leo kaj Klara, kiuj gastigas francan junulinon, kiun Leo konis danke al Esperanto. Ankaŭ la interkonatiĝo de ili kun la ĉef-rolulo ŝuldiĝas al Esperanto ĉar li povis kompreni kion ili estis dirante kiam ili ankoraŭ ne scis, ke ankaŭ li scipovas esperanton, kaj poste la aliaj surprizas pro tio. Krome Esperanto ludas alian gravan rolon ĉar kvankam kun la eksteraj rolantoj oni uzas la bulgaran, la kvar ĉefaj roluloj uzas inter si Esperanton ĉefe kiam ili deziras ne esti komprenataj de la aliuloj (normaluloj); fakte same kiel okazas en ĝeneralaj cirkonstancoj ĉe esperantistoj.

Krom la natura allogo kiun la bela francino Adèle, kiu same allogas sian korespondanton Leo, tuj montriĝas la fortan karakteron de Klara kiu ne multe kontentas pri la sentoj de ŝia edzo. Emil dekomence ne kuraĝas klopodi konkeri sian amatan Adèle, dum ŝi interesiĝas pri la karaktero kaj sentoj de Klara, kiu estas multe pli aĝa ol li. Leo iĝas kvazaŭ duobla rivalo, krom ke lia troa entuziasmo por Esperanto iom ĝenas la junulon. Kiam finfine Emil forte sentas amdeziron al la franca junulino, li terurigite rimarkas, ke ŝi kaj Leo estas geamantoj. Sinsekve kaj rapide Emil konatiĝas kun junulo kiu serĉas enmare orajn restaĵojn de legenda iama monumento Ora Pozidono, Klara konfesas al Emi ke ŝi konas la rilaton de sia edzo kun lia gastino kaj okazas la mara festo de la Ora Pozidono. Post tiu la abandonita Klara renkontas kun Emil, ambaŭ kisas sin unu la alian, kaj ŝi malaperas naĝe enmaren, kompreneble suicide.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo

La verko dividita en 11 ĉapitroj uzas facilan lingvonivelon kaj antaŭenigas la historion flue kaj sekvante tradician rakontoritmon. La novelo miksas sintenon de formadromano (sentoj de junulo, kiuj ĵus finis studadon kaj tuj eniros en miltservon, sentas unuajn amdezirojn) kun romantika vivo de la bedaŭrinda Klara. Esperanto estis la elemnto kiu komplikis ŝian vivon.

Fonto

Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984. 68 paĝoj.