Tamuzi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nekorekta linirompo (<br>), anstataŭigis: thumb| → eta|, </br> → <br> (2), <br /> → <br>, aldonis orphan etikedoj
e Dumuzi.gif estas anstataŭigita per Dumuzi.png. GifTagger: Replacing GIF by exact PNG duplicate.
Linio 1: Linio 1:
{{Orphan|date=junio 2014}}
{{Orphan|date=junio 2014}}


[[Dosiero:Dumuzi.gif|eta|250px|Geedziĝo de Tamuzi kaj Iŝtar.]]
[[Dosiero:Dumuzi.png|eta|250px|Geedziĝo de Tamuzi kaj Iŝtar.]]
'''Tamuzi''', '''Tamuz''' aŭ '''Tamuzo''' ([[Akada lingvo|akade]] '''Du’zu''', [[Araba lingvo|arabe]] '''تمّوز''' '''Tammūz'''; [[Hebrea lingvo|hebree]] '''תמוז''', '''Dūzu''') estas mezopotamia diaĵo, kies kulto disvastiĝis en la tuta mediteranea areo, inkluzive de [[Grekio]], kie prenis la nomon de [[Adoniso]], “paredro”de la diino de la fekundeco [[Inano]]/[[Iŝtar]]/[[Astarto]], kies morto kaj resurekto reprezentas la periodan reĝeneriĝon de la printempa [[Vegetaĵaro|vegetado]].
'''Tamuzi''', '''Tamuz''' aŭ '''Tamuzo''' ([[Akada lingvo|akade]] '''Du’zu''', [[Araba lingvo|arabe]] '''تمّوز''' '''Tammūz'''; [[Hebrea lingvo|hebree]] '''תמוז''', '''Dūzu''') estas mezopotamia diaĵo, kies kulto disvastiĝis en la tuta mediteranea areo, inkluzive de [[Grekio]], kie prenis la nomon de [[Adoniso]], “paredro”de la diino de la fekundeco [[Inano]]/[[Iŝtar]]/[[Astarto]], kies morto kaj resurekto reprezentas la periodan reĝeneriĝon de la printempa [[Vegetaĵaro|vegetado]].



Kiel registrite je 19:09, 5 jan. 2015

Geedziĝo de Tamuzi kaj Iŝtar.

Tamuzi, TamuzTamuzo (akade Du’zu, arabe تمّوز Tammūz; hebree תמוז, Dūzu) estas mezopotamia diaĵo, kies kulto disvastiĝis en la tuta mediteranea areo, inkluzive de Grekio, kie prenis la nomon de Adoniso, “paredro”de la diino de la fekundeco Inano/Iŝtar/Astarto, kies morto kaj resurekto reprezentas la periodan reĝeneriĝon de la printempa vegetado.

Rita funebro

En Babilono, la monato Tamuzi estis tiel nomita honore de ĝia lokonomo, siavice derivita el la diaĵo-paŝtisto sumera, nome Dumuzi aŭ Dumizid, edzo de la diino Inano kaj en la paralela formo akada edzo de Iŝtar, Adoniso en Sirio, akirita el la greka religio. La nomo Tamuzi ŝajnas kombinita, laŭ etimologiistoj, ankaŭ kun aliaj diversalingvaj elementoj.

Komencinte de la suna solstico, en Mezopotamio, kaj praktike en la tuta zono de la Egea Maro, estis celebrita funebra rito: babilnanoj opiniis ke la malplilongiĝo de la tagoj kaj la mildiĝo de suna varmo perkaŭze koincidus kun la “morto” de la diaĵo kaj festis sestagan funebron, kiu estis ritigita – pruvo de potenca influo de tiu kulto - ankaŭ antaŭ la hebrea Templo de Jerusalemo, laŭ hororo esprimita de profeto Ezekielo:

"14 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj." (8,14-15).

La simbolo de tiu diaĵo estis la kruco, eble pro la fakto ĝi reprezentas la masklan generilon.

La mito de Tamuzi

En la listo de la sumeraj reĝoj aperas iu "Dumuzi la Fiŝisto, kies reĝa urbo estis Kua. kiu regnis 100 jarojn", tria reĝo de la dinastio Uruk; al tiu posteulis Gilgameŝ, opiniata filo Lugalbanda; situacio neeksplikata en la konataj tekstoj kaj nek estas eskplikata kiel en aliaj tekstoj Dumuzi estas epitetata paŝtisto kaj ne fiŝisto.
Aliaj Damuzi paŝtistoj aperas en tiu listo, kiuj regnis antaŭ la Tutmonda diluvo[1]. Sed urbo Eridu (eble najbare de la Persa Golfo, ĉirkaŭata de dolĉaj akvoj kaj akvosurfacoj, estas ekzakte la loko en kiu oni atendus fiŝiston kaj ne paŝtiston.

Ĉiukaze multaj paŝtistaj poemoj kaj kanzonoj rakontas la amon de diino Inano kaj dio Tamuzi. Teksto, restaŭrita en 1963 priskribas la enamiĝon de Inano al Tamuzi per terminologio tenera kaj eksplicite erotika.

Ampleksa, kaj kompleksa ,serio de mitaj eventoj kuntrenas. post la furioza enamiĝo, la du protagonistojn al lukto de unu kontraŭ la alia, alvokantaj la helpon de amikaj dioj kaj diinoj eĉ de demonoj.[2] kiuj partianiĝas al mortigo.[3] eĉ Anano dekretas kaj ordonas la mortigon de Tamuzi, sed poste ŝi pentas kaj provizas por ke li revenu el la regno de la subtera ularo al vivo.
Li revenas al vivo same kiel revenas la vegetado, kaj foriras (mortas) kun la malpliiĝo de la rikoltoj: kaj la diaj eventoj korespondas la la ŝanĝiĝoj de la sezonoj. Oni veneris Tamuzi kiel dion resurektintan similan al egipta Oziriso. kaj al Baalo en la poemo al li dediĉita en la ]]Ugarit|ugarita literaturo, al Dionizo en la versio laŭ kiu li savas la patrinon Semelan el la forgeso de la Hadeso, kaj al Adoniso kultita en Biblo.
Kiel oni vidas, preskaŭ ĉiuj tiuj diaĵoj mortas per perforto kvazaŭ ili ripetu skemon psikan (kolektivan arketipon). Kiuj volis vidi similaĵojn kun la morto kaj rezurekto de Kristo sin trovis antaŭ multegaj malsamecoj, inter kiuj la historio![4]

Plej antikvaj interpretoj

Surbaze de unuaj tekstoj malkoritaj, oni supozis ke la malsupreniro de Inano/Iŝtar al Hadeso okazis post la morto de Tamuzi anstataŭ ol antaŭe kaj ke ŝia celo estis lin helpi. Tiu interpreta formo estis subtenita de Marcus Jastrow, kiu publikigis en 1915, troviĝas en eseoj retejaj, sed malkovroj de novaj tekstoj en 1963 informas ke la mito laŭiras tra malsamaj eventoj kaj priskribas malsamajn rezultojn. Interalie, krome, la amanto de Inan, la rego paŝtisto dio Tamuzi, donacas kiel nuptan bonaĵon al la diino Inano sitelojn da lakto, ilin portante surŝultre!

La ampoemo, alveninta al ni laŭdiversaj versioj, sonas tiel: «Mi, virgulino, atendis longan tempon, ekde hieraŭ Mi, Inana, atendis la tutan tempon, ekde hieraŭ atendis la tutan tempon kaj dancis kantis la tutan tagon, ĝisvespere, Li min konis! Li min posedis! La nobelulo, la egalulo al "An” min konis La nobelulon prenis mian manon en la sia Ushumgalanna metis sian brakon ĉirkaŭ mina ŝultroj Kie vi min portas? Sovaĝa Taŭro, lasu ke mi foriru, mi devas hejmiĝi! Egalulo al "Enlil", lasu min reiri domen. Kion mi diros la mia patrino? Kian mensogon mi diros al "Ningal"? »

BN. An estas ĉiela diaĵo origininto de ĉiuj diaĵoj, Enlil estis la diaĵo de la atmosfero, Ningal diaĵo de la marĉoj.

Notoj

  1. Pri Tutmonda diluvo parolas, krom la Biblio (Genezo, 8), ankaŭ la antikvaj mezopotamiaj kulturoj.
  2. Eĥo de tiuj interdiaj luktoj troviĝas ankaŭ en la posta hebrea-kristana literaturo kie, tamen, la fantaziaj lukto okazas sub la okulo de la unika Dio kreinto.
  3. En tiu fuziozaj luktoj en kiuj unu malamas la alian, neniam elfontas sento de kulpo, do sento de peko: emerĝas ja jes, pento, sed pento pro la rezultoj de la venĝo. Malsame ol en la preskaŭ samtempa Biblio, la malamo kaj perforto estas ofte kondamnita kiel ofendo al Dio,
  4. Messori, Iptesi su Gesù, Sei, 1970.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • de Azevedo, Mateus Soares; Stoddart, William (FWD) (2005), Ye shall know the truth: Christianity and the perennial philosophy, World Wisdom, Inc, ISBN 0-941532-69-0, 9780941532693
  • Cragg, Kenneth (1991), The Arab Christian: A History in the Middle East, Westminster John Knox Press, ISBN 0-664-22182-3, 9780664221829
  • Fuller, John Mee (1864), Essay on the Authenticity of the Book of Daniel, Deighton, Bell and co.
  • Campbell, Joseph, 1962, Oriental Mythology: The Masks of God (New York:Viking Penguin)
  • Campbell, Joseph, 1964. Occidental Mythology: The Masks of God (New York:Viking Penguin)
  • Kramer, Samuel Noah and Diane Wolkstein, 1983. Inanna : Queen of Heaven and Earth (New York : Harper & Row) ISBN 0-06-090854-8
  • Jacobsen, Thorkild, 1976, The Treasures of Darkness: A History of Mesopotamian Religion (New Haven: Yale University Press)

Eksteraj ligiloj